Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kolonia nekonscio

Civiliza misio, homhelpa entrudiĝo

De post la falo de la berlina murego, la rajto pri homhelpa entrudiĝo estas ofte invokita por pravigi okcidentajn militajn ekspediciojn. Tiagrade, ke la eksa usona ministro Colin Powell rigardis la neregistarajn organizaĵojn (NRO-jn) “tiel grava parto de nia batal-ekipaĵo”. Jen kio rememorigas la malnovan kolonian diskurson pri “civiliza misio”.

“LA LANDO, KIU PROKLAMIS la homrajtojn, kiu brile kontribuis al la progreso de la sciencoj, kiu kreis la laikan instruadon, la lando, kiu, antaŭ la nacioj, estas la granda ĉampiono de la libereco (...) havas la mision disvastigi ĉie, kie ĝi povas, la ideojn, kiuj faris ĝian propran grandecon (...). Necesas, ke ni nin rigardu kiel taskitajn de mandato instrui, eduki, emancipi, riĉigi kaj helpi la popolojn, kiuj bezonas nian kunlaboradon*.”

* Citita de Charles-Robert Agerob, France coloniale ou parti colonial, PUF, Parizo, 1978.

Tiuj vortoj, skribitaj en 1931 de la radikalulo Albert Bayet dum la kongreso de la Ligo pri homrajtoj dediĉita al la koloniado, devus esti atente ekzamenitaj de la nuntempaj roluloj de la internacia helpado. Kvankam la vortigado estas ekskutima, ili fakte pene malagnoskus ties entenon, tiel aktuala restas tiu programo pri sociala kaj politika modernigo. La sama kongreso de la Ligo pri homrajtoj komdamnis la “imperiisman komprenon de la koloniado”, pravigante tiun nur kondiĉe ke ĝi intencu la “homhelpajn” celojn resumitajn de Albert Bayet.

Por tiu humanisma tendenco de la koloniado, ĉi-tiu, kvazaŭ “majorato”, estas fonto de bonfareco kaj de mor-altiĝo, konscienc-devo deduktebla el evidenta supereco de la kolonianta socio super la koncernaj primitivaj gentoj. Kvar jarcentojn antaŭe, en la epoko de la konkero de Ameriko, ne nome de modernigo sed de kristanigo esprimis sin la konkeranta povo, sed ĝi ne neglektis “insisti pri la bonfaroj alportitaj de la hispanoj al la sovaĝaj regionoj, kaj oni ofte trovas jenajn listigojn: la hispanoj forigis sovaĝajn kutimojn tiajn, kiaj homoferoj, kanibalismo, poligamio, samseksemeco, kaj ili alportis la kristanismon, la eŭropan kostumon, dombestojn, ilojn* Bartolomeo de Las Casas, pastro dominikano defendanto de la indianoj, kiu detale priskribis la ruiniĝon pro la konkero, kondamnis la sklavecon kaj la kruelajn traktadojn samtempe defendante la koloniadon, kiu devus esti ellaboraĵo ne de soldatoj sed de religiuloj.

* Tzvetan Todorov, La konkero de Ameriko. La demando pri la alieco, Seuil, Parizo, 1982.

La foresto de kontraŭdireco, ĉe la siatempaj spiritoj, inter la homhelpaj aspiradoj kaj la kolonia projekto, videblas ankaŭ en la invento de la moderna homhelpa agado, per la starigo de la Ruĝa Kruco. La epoko de la kolonia imperiismo ekkomencis en Francio, fakte, ĉe la fino de la 1850-aj jaroj, kiam estis aprobota la unua konvencio de Ĝenevo (1864), de kiu la Francio de Napoleono 3-a estis la unua subskribinto kaj la plej firma apoganto (ne multe mankis, ke la konvencio estu subskribita en Parizo). La “rajto je konkero” tie ne estis dubindigita, same cetere kiel la rajto fari militon, ĉar temis nur pri difini al ĝi la limojn.

Gustave Moynier, la unua prezidanto de la Ruĝa Kruco, rigardis tiun institucion “inspirita de la evangelia moralo” kaj, laŭ la maniero de liaj siatempuloj, vidis en la koloniitaj popoloj la kontraŭ-tipon de la civilizitaj nacioj: “La kompato, li skribis, estas nekonata de tiaj sovaĝaj triboj, kiuj kanibalas(...). Ilia lingvo mem, oni diras, ne disponas vortojn por esprimi tian nocion, tiom ĝi al ili mankas. (...) La sovaĝaj popoloj (...) faras [militon] ekscese kaj cedas sen kaŝpenso al siaj brutalaj instinktoj, dum la civilizitaj nacioj, klopodante ĝin humanigi, konfesas ĝuste tiel, ke ne ĉio, kio tie okazas, licas”*. Kaj en La esplorita kaj civilizita Afriko, li alskribis: “La blanka raso devas kompensi al la nigra raso (...) kaj ebligi, ke ĝi profitu de la rimedoj, kiujn disponas la moderna civilizacio por plibonigi ĝian sorton.”

* Citita de Alain Destexhe, La neebla homhelpeco aŭ du jarcentoj de dubasenceco, Armand Colin, Parizo, 1993.

Neniu neregistara organizaĵo pri solidareco aŭ pri defendo de la homrajtoj subskribus hodiaŭ tiajn deklarojn. Male, oni varbas la membrojn de la interhelp-organizaĵoj plejparte el inter la malamegantoj de la koloniismo. Sed, konsiderante la agadojn de tiuj, kiu rigardas sin kiel disvolviĝ-agentojn, la spirito de la “civiliza misio” transvivis la malaperon de la imperiismo. Oni transprenos el Jean-Pierre Olivier de Sardan la du intime intermiksitajn kategoriojn formantajn la rajtigan bazon de granda parto de la internacia helpo, kiujn li kvalifikis “altruisma paradigmo” kaj “moderniga paradigmo”*. Tiuj, ĉiam efikantaj, kvankam en variaj proporcioj laŭ la unuj kaj al la aliaj kaj laŭ la lokaj donitaĵoj de la help-merkato, organizas la diskursojn kaj agadojn de multe da aktivuloj, kiuj povas aparteni al la Monda Banko, al la Unuiĝinta Naciaro aŭ al la NRO-j.

* Jean-Pierre Olivier de Sardan, Antropologio kaj disvolviĝo. Eseo pri soci-antropologio de la socia ŝanĝado, Karthala, Parizo, 1997.

Tiel, per sia titolo mem, la disvolviĝ-helpo, aŭspiciata de la solidareco, reestigas la hierarkiajn kategoriojn hereditajn de tiu pasinteco. Ĉu tio povus alie okazi, kiam oni sankcias — eĉ se pro plej laŭdindaj kialoj — kontraŭecon tian, kia “evoluinta/subevoluinta”, cetere formulebla per multaj variantoj pli-malpli eŭfemismigitaj? La ekonomiaj kriterioj difinantaj la “malplej evoluintajn landojn” same kiel la antropologiaj kriterioj, kiuj vidigas “malfruiĝintajn landojn”, apartenas ĉiuj al vortotrezoro de superreganto. Tie troveblas la kontraŭeco inter “tradicia” socio kaj “moderna” socio, tutkovranta la disduiĝojn komunumo/individuo, rutinismo/novismo, solidareco/konkurado, patronadaj rilatoj/burokrataj rilatoj, karajn al la kolonia pensado.

Instruantoj pri intimeco

MILOJ DA HELPPROGRAMOJ, koncernantaj interalie agrikulturajn teknikojn kaj sanitarajn kompaniojn, baziĝas jam de jardekoj sur la partopreno kaj mobilizado de netroveblaj vilaĝaj “komunumoj”. Tiu ekzota imagaĵaro pri homogena socio, regata de komunigo kaj partigo, estigas ĉe la koncernaj personoj, maksimume, ĝentilan indiferentecon, kiam ne, malplejbone, senhezitan malakcepton, kiel raportite de eseo pri la helpo plenumita en Kamboĝo: “Kion komprenas tiuj vilaĝanoj kiam fremduloj alvenas kaj ekparolas pri komunuma disvolviĝo? Probable, tiuj alilandanoj komence klarigas (...): “Ni volas, ke vi kunlaboru. Ni volas, ke vi kune kunlaboru.” Je tiuj solaj vortoj, la homoj naŭziĝas kaj plenmalfermas la okulojn: “Ĉu vi volas reveni al io analoga al la epoko de Pol Pot?”*.”

* Soisick Crochet, “Cet obscur objet du désir [Tiu malklara dezirobjekto]”, en Utopies sanitaires [Sanitaraj utopioj], Rony Brauman (direktoro), Le Pommier/Médecins sans frontières, Parizo, 2002.

La skemo “komunumo”, ĉie-esta ĥimero, tiom en la rekomendoj de la fakuloj de la UN kiom en la diskursoj de la memvoluloj de la NRO-j, havas parencan rilaton al la koloniaj ideologiaĵoj. Kiel indikilo de la kontraŭeco inter “ili” kaj “ni”, inter malfruiĝintoj kaj evoluintoj, ĝi efektive kreas indiĝenajn malriĉul-grupojn, difinitajn laŭ mankoj kaj specifaj riskoj precize koincidantaj kun la celoj de la helpprogramoj. La “komunumo”, konstruita de kaj por tiuj, laŭdifine parolas la lingvon de “bezonoj”, tiuj mankoj, kiuj ĝin endanĝerigas kaj kiujn la reprezentantoj de helporganizaĵoj estas plenigontaj, por savi ĝin de ĝiaj propraj malfortaĵoj.

La tiel nomataj san-programoj provizas tiun invademan prizorgemon per privilegia aplik-kampo. La fakulaj organizaĵoj de la UN, aparte la Fondaĵo de la UN pri infaneco (FUNI) kaj la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj, malantaŭ ili, multaj NRO-j, donis al si kiel celon la disvastigadon de la kredo, profunde ankrita en la okcidenta mondo, pretendanta, ke la plejparto de la malsanoj ekzistantaj en la tria mondo estas konsekvenco de purec-manko. Tiel, la anglosaksa epidemiologio, hodiaŭ plejparte reganta, distingas water-based diseases (malsanojn kaŭzitajn de akvo) kaj water-washed diseases (malsanojn kuracitajn de akvo). La akvo, kiu lavas kaj purigas; la akvo, kiu malpurigas kaj infektas: jen kio formas la esencaĵon de kredo pli proksima al katekismo de la moderneco ol al kontrolebla vero. Sufiĉas, se konvinkiĝi pri la esence liturgia karaktero de tiu deklaro, rememorigi la prognozojn pri fulmaj epidemioj formulitajn de fakuloj ĉe ĉiu natura katastrofo, malgraŭ ke pri tio ekzistas neniu ekzemplo*.

* Vidu Claude de Ville de Goyet, “Stop propagating disaster myths [Ĉesu la disvastigon de katastrofomitoj]”, The Lancet, Londono, vol. 356, aŭgusto 2000.

Ĉe normala situacio, ekstere de tiuj kuntekstoj el malordigo, la precipaĵo de la kampanjoj pri “sanitara instruado” konsistas, pli proze, en laŭdado pri la indoj de sapo kaj latrinoj, de boligita akvo kaj regulaj lavadoj, purec-aranĝoj supozeble antaŭmalhelpantaj 90% de la kontaĝaj malsanoj. Tiu promeso, senfine ripetita, fariĝas evidentaĵo, kiu ebligas determini rektan kaŭzan rilaton inter malbona konduto kaj la malsano, kiu ĝin punas.

Tiu erariga simpligo pravigas, nome de supera komunum-intereso, la entrudiĝon de volontuloj de NRO-j en loĝadejojn de familioj, kien ili ne estis invititaj. De la 1980-aj jaroj, kiuj spektis rapidan progreson de la helpaj NRO-j, esplori la homajn uzadojn de la akvo kaj la purec-kutimojn por ilin reformi fariĝis kuranta uzado en la tria mondo. La anglaj puritanoj de la 17-a jarcento lokis la higienigon de la popolo en la principo de sia entrepreno pri morala restarigo. La higienismo de la 19-a jarcento en Francio alprenis la formon de “mizer-pastoraloj”, kiuj celis transformi la morojn de la grandaj senhavuloj por venki “malvirt-provizantan malpurecon”*.

* Georges Vigarello, Le Propre et le sale. L’hygiène du corps depuis le Moyen-Age [Pureco kaj malpureco. La korp-higieno ekde la Mezepoko], Seuil, Parizo, 1987.

La esploro efektivigita en Kamboĝo, menciita ĉi-supre, montras, ke inter la instruistoj, kiuj volonte bedaŭras la pezecon de la tradicioj, malmultaj konscias, ke nur ĝen-sentoj kaj reguloj de ĝentileco kaj gastameco ilin protektas kontraŭ brutalaj reagoj provokitaj de tiel krudaj entrudiĝoj*. Pro tio, ke ili estas instigataj de la konvinko, ke ili alportas liberigan scion, ili ne konscias la ofendecon de la situacio, kiun ili estigas pretendante esti instruistoj pri intimeco. La konfuzo inter pureco, sano, malsano, normaleco, unuflanke, sano, malsano kaj patologieco, aliflanke, estas la stampo de kampanjoj pri sanitara evangelizado, aktualiĝinta versio de la civiliza misio de Eŭropo. Tiuj “subevoluintaj” popoloj devas esti alkondukitaj al socia matureco fare de novaj zorgantoj, alportantoj de komforto kaj progreso. Popoloj vekitaj al la konscio de “siaj” interesoj fare de pastoroj starigantaj sian aŭtoritaton sub la signo de batalado kontraŭ “feka danĝero”.

* Soisick Crochet, citita verko.

La internaciaj helpo kaj kunlaborado certe ne submetiĝas al tiu divido inter paŝtistoj kaj ŝafinoj, kaj ĝia rolo ne limiĝas je la disvastigado de evangelio. La NRO-j kaj la UN, transe de siaj help-intervenoj, kontribuas naski novajn reguligadojn en la monda politika spaco kaj de nun plenumas rolon en la publika debato. Ili esprimas fundan movadon, kiun oni povas interpreti kiel riĉigon de la demokratio laŭ partopreniga senco, dum ĝiaj tradiciaj elekt-formoj ŝajnas kadukiĝi.

Tiu nova legitimeco kaj la populareco subtenanta ĝin ne estas sensekvaj. Ili, ekzemple, estis plurfoje utiligitaj de la usona registaro por prezenti sub pli favoraj ŝajnoj siajn ofensivojn kiuj sekvis la 11-an de septembro: “Ni intencas certigi, diris s-ro Colin Powell en oktobro 2001, ke ni havas la plej bonajn rilatojn kun la NRO-j, kiuj estas tia multobligilo de fortoj por ni, tiel grava parto de nia batal-ekipaĝo. (...) Ĉar [ni] engaĝiĝas por la sama ununura celo, helpi la homaron, helpi ĉiun viron kaj ĉiun virinon senhavajn en la mondo, kiuj malsategas (...), doni al ĉiuj la eblon revi pri estonteco, kiu estos pli radia*.”

* Prelego en Vaŝingtono, la 26-an de oktobro 2001.

Kvankam tiu kredkonfeso estas oportunisma, ĝi estas sendube sincera, ĉar la NRO-j estas nek la proprietuloj nek la ekskluzivaj gardistoj de la valoroj, kiujn ili subtenas. Sed ĝuste tie kuŝas la problemo. Estas propre neeble kalkuli la koaliciojn strebantajn por la starigo de rajtoj konceptitaj kiel tiomaj valoroj: san-rajto, instruad-rajto, disvolviĝo-rajto, infan-rajtoj, virin-rajtoj. Laŭ Hugo Sliml, esplor-direktoro ĉe la Institute for Humanitarian Dialogue [Instituto pri homama dialogo], tiuj valoroj tiel spegulas “sian vidmanieron pri morala justa socio” kaj ili logike devas konduki al apogado de la milit-koalicio, kiu ilin enkorpigas*. Oni ne pli bone scipovus diri. Inter la entrudiĝo en familiajn hejmojn pretekste de sano kaj la milita entrudiĝo pretekste de superaj valoroj de la homaro, certe sidas grava diferenco, sed oni povas rekoni tie ankaŭ ian princip-unuecon: ambaŭ rekuniĝas en avangarda pozicio klopodanta por la emancipo de aliaj popoloj submetitaj de tradicioj aŭ de arkaikaj politikaj sistemoj, kiel atestite de la apogo donita de la francaj proparolantoj pri la “rajto de homhelpa entrudiĝo” al la invado de Irako.

* Libération, 26-an de decembro 2004.

Rony BRAUMAN.