Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fuŝo en Brazilo

“NEK BRAZILO NEK la brazilanoj meritas tion”, deklaris, deprimite, la brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva. Li aludis la koruptoskandalon kiu, de kvar monatoj, skuas lian landon kaj kompromitas ministrojn kaj gvidantojn de la organizo de kiu li devenas, la Partio de Laboristoj (PT). Jubile malkaŝita de la amaskomunikiloj, la afero alprenis ecojn de televida felietono.* Kun la violento de detruega uragano, la tuta politika scenejo estas de tio skuata.

* Sub la titolo de “Tutmonata skandalo” oni trovas tre detalan kronologion sur la retpaĝo de la libera enciklopedio Vikipedio, franclingve:.

Nun ŝajnas pruvite ke la ĉirkaŭaĵo de s-ro Lula da Silva, kaj aparte José Dirceu, ministro pri la civila domo de la prezidanto (ia ĉefministro) estis stariginta vastan sistemon de subaĉetoj por aĉeti la voĉojn de deputitoj de partioj aliancitaj kun la PT.* Kolektitaj en “nigra kesto” kaj provizitaj el publikaj financoj, proksimume 10.000 eŭroj estis pagitaj al ĉiu korupta parlamentano... Cetere ŝajnas ke jam en 2002, komplika meĥanismo de fraŭdo ebligis financi la kampanjon per kiu fine elektiĝis la prezidanto Lula.

* Partio de la Liberala Fronto (PFL), Komunista Partio de Brazilo (PcdoB), Brazila Komunista Partio (PCB), Socialista Popola Partio (PPS), Laborista Demokratia Partio (PDT), Brazila Laborista Partio (PTB), Brazila Socialista Partio (PSB), Verda Partio kaj Brazila Progresema Partio (PPB).

Tamen ĝis nun ne ekzistas pruvoj pri la persona implikiĝo de la ŝtatestro. Ankaŭ ne ŝajnas ke la diversaj politikaj gvidantoj, membroj de la PT, kompromititaj en tiuj aferoj, per tio private riĉiĝis. Ili estis, kaj tio ne malpli gravas, “aktivaj koruptintoj” (ne “pasivaj” koruptintoj) agante nome de tio kion ili konsideris supera intereso de sia partio.

Ekde 2003, la PT regis kun la apogo de diversaj aliancanoj. Sed ĝi ne disponis, malgraŭ tiuj subtenoj, pri plimulto en la Ĉambro, kio devigis ĝin akiri la neŭtralecon aŭ la subtenon de la grandaj konservativaj organizoj, kiel la Brazila Socialdemokrata Partio (PSDB), la Partio de la Brazila Demokratia Movado (PMDB) kaj la Partio de la Liberala Fronto (PFL). En Brazilo, la parlamentanoj estas tradicie sendependaj de la organizo kies etikedon ili portas. Ili ne hezitas ŝanĝi sian apartenon, kaj do estas ekstreme sentemaj por ĉiaj formoj de korupto. Tiu, ho ve! kiel en multaj landoj, estas konstanta praktiko en politiko, kiu ajn estu la skipo ĉe la stirilo. Nur ke, ĉi-foje, kun s-ro Lula da Silva kiel prezidanto, la civitanoj esperis definitivan forigon de tiuj abomenindaj moroj.

Ĉu la PT ne faris el la etiko sian ĉefan standardon? Ĉu ĝi ne ripetadis ke la “partopreniga demokratio”, en la urboj kaj en la ŝtatoj en kiuj ĝi regas, konstituas la plej bona garantio kontraŭ la korupto? Ĉu ĝi ne inventis la “partoprenigan buĝeton” kiel modelon de kolektiva kontrolo de la publikaj financoj? Ĉu s-ro Lula da Silva, naskita en la mizero, kaj kiu sukcesis trabati al si vojon meze de ferocaj malegalecoj, ĉu li ne estis la ekzemplo mem de la honesteco?

La nuna seniluziiĝo estas je la mezuro de la esperoj kiujn estigis lia elekto en oktobro 2002. Oni pensis tiam ke paĝo turniĝas, kaj ke, por la amaso da malfavorigitoj, fine sonas la horo de socia justeco.*

* Vd “Vivu Brazilo!”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2003.

Laŭ iuj, la nuna skandalo tamen neniel surprizas. Delonge, la maldekstra alo de la PT kaj potencaj sociaj movadoj (inter ili la senterula movado) avertis pri la devojiĝoj de registaro malema realigi la neprajn sociajn reformojn*, dum ĝi klopodis, subtenate de la Internacia Monfonduso (IMF), por fari ekonomian politikon ege malproksiman de la promesoj faritaj la la popola elektantaro. La paradokso estas ke la PT fine koruptis dekstrajn delegitojn por voĉdonigi dekstrajn leĝojn...

* Vd Emir Sader: “Maltrafita rendevuo kun la brazila socia movado”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2005.

KOMPRENEBLE, la konservativaj fortoj, kiuj dum jardekoj banadas sin en korupto, jubilas kaj permesas al si doni moralinstruon. Ankaŭ en Vaŝingtono oni ne multe ploras pri la malfeliĉoj de la prezidanto Lula. Lia noviga diplomatio Sudo-Sudo kolerigis. Kaj malplaĉis la ŝarnira rolo de Braziljo en Latinameriko pli kaj pli maldekstriĝanta pro la nova akso Venezuelo-Kubo, sed ankaŭ pro Argentino, Urugvajo kaj Panamo.

Adresiĝante al la nacio, la 12-an de aŭgusto ĉi-jare, la brazila prezidanto prezentis “ekskuzojn” al sia popolo, asertante esti “perfidita ne neakcepteblaj parktikoj pri kiu li scis nenion”. La venonta prezidant-elekto okazos en oktobro 2006. Ĉu ĝis tiam s-ro Lula da Silva sukcesos renodi la ligon kun la popolaj klasoj kiuj estis farintaj de li ikonon kaj kiuj vidas hodiaŭ siajn revojn forsvenintaj?

Ignacio RAMONET.