Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Akirotaj intervenrajtoj

Kiel pruvas la malmuntado de la laborkodo, la potencoj ligitaj kun la privata proprieto pli kaj pli superas la fundamentajn rajtojn. Pro tio urĝas ĉie starigi kontraŭpotencojn — en Francio kiel aliloke.

MULTAJ FAMILIOJ SUFERAS stagnadon aŭ regreson de sia aĉetpovo. Tiuj materiaj malfacilaĵoj ne sufiĉas por klarigi la socian malkontenton. Aldoniĝas neklara maltrankvilo, foresto de konfido en la estonteco. Malcerteco kaj indigno kulminas vide al la lukso elmontrata de iuj, vide al ofte maldeca abundego.

La sorto de la senlaboruloj, kies nombro regule kreskas, fariĝas ĉiumonate pli kruela. Ne gravas! Ili neniel perturbas la socian kaj politikan ordon. Kelkaj milionoj da civitanoj kiuj ne plu ekzistas.

Tiel daŭras malriĉeco kaj mizero en socio kie la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomiaj Esploroj (INSEE) ĝojas konstati “impresan altiĝon” de la investoj de la industrio (vd Serge Halimi: Profitodona investo), kie la entreprenoj daŭre anoncas komfortajn profitojn* Neniam atingitaj rezultoj, absoluta rekordo. La kapitalo fartas bonege (...).

* Rapport sur les comptes de la nation, Le Monde, 29-a de junio 1989.

Eble tiuj en plej malbona situacio konservus iom da espero se ili sentus sin aŭskultataj, komprenataj. La foso inter “novaj baronoj” kaj moderna “Tria Stato”* montriĝas imprese profunda. Sed la distanco inter ili ne estas nur ekonomia, ĝi estas ankaŭ politika, diras iuj, etika, diras aliaj. Ĉar en la pinto ĝi estas duobligita de impertinenta nekapablo percepti maljustaĵojn, frustojn*, senkuraĝigojn kaj kolerojn. Ŝirmata de tre malmulte sciencaj ekonomiaj teorioj, tiu intenca surdo supozigas naturan aŭ intencan indiferenton nepre fonditan sur forta dozo da malestimo. Barono, bone aprezata de la altaj socialistaj sferoj, esprimas tion krude, inter amikoj: “Sub 100.000 frankoj monate [proksimume 15.200 eŭroj], diras li, estas nur idiotoj.” Kiam la stulteco miksiĝas tiel kun aroganto, aperas la emo — kompreneble kondamninda — faligi kapojn.

* Aludo al la franca revolucio, antaŭ kiu la “baronoj”, do la nobelaro, ĝuis privilegiojn, dum la “Tria Stato”, do la burĝaro, kamparanoj kaj laboristoj, estis ekskludita de la regado. -vl
* Frusto: frustracio. -vl

Dum teĥnokratoj, en servo al “maldekstra” registaro, montriĝas tiom malsentemaj, ĉu la “Tria Stato” povas almenaŭ kalkuli kun la elektitoj de la nacio por valorigi siajn kolerojn? La sindeteno-kvoto montras ke la parlamentanoj estas ĉiam malpli konsiderataj kiel efikaj relajsoj de publikaj aspiroj, aktivaj defendantoj de la plej malfortaj, dum triumfas la fortuloj.

Sed do, kion povas fari la civitanoj, tamen solaj “posedantoj” de la demokratia legitimeco, unika fundamento de potenco taskita certigi la bonfarton de la nacio? Jen la demando kiun insiste starigis ĉiuj kiuj, pli kaj pli multaj, konstatas kun konsterno la rigidecon de institucioj kaj de meĥanismoj tamen konceptitaj por ebligi al ili esprimiĝi, akiri justecon. Ĉu ili ankoraŭ longtempe lasos sin teni for de la grandaj decidoj kiuj modlas la socion sen konsideri iliajn bezonojn, ĉu ili daŭre akceptos ne mastri sian sorton, suferi la historion anstataŭ esti ties respondecaj agantoj? (...)

NECESAS FORIGI DU IDEOJN, tre komunajn, scie disvastigitajn por konvinki la civitanojn ke ili ne havas alian elekton ol submetiĝi:

— la unua ideo enskribiĝas en la koro de la dominanta ekonomiismo; ekde 1789, ĝi metas sur la saman nivelon, inter la “naturaj kaj nepreskripteblaj homrajtoj”, la esencajn liberecojn kaj la rajton je proprieto. Tamen, du jarcentoj da historio estas spertitaj kun la senĉesa konflikto inter, unuflanke, la individuaj liberecoj de la plimulto da civitanoj, kaj, aliflanke, la trudakiroj, elpremoj, misuzoj faritaj de privilegiuloj nome de la pretendataj rajtoj kaj de la reala potenco kiun donas al ili proprieto tre malegale dispartigita.

— la dua kontraŭbatalenda ideo malaltigas la rajtojn al la rango de simplaj prerogativoj kiujn la potencoj devas respekti, dum la Deklaro de 1789 sekvas tute alian ambicion: ĝi celas ke la civitanoj, por realigi siajn rajtojn, kontrolu la potencojn. Tiu celo estas ankoraŭ treege malproksima. La akiro de rajto pasas nepre tra la konkero de realaj potencoj.

Dekomence, la usona revolucio kaj la franca revolucio starigas tension, kontraŭdiron inter fundamentaj rajtoj, egalaj por ĉiuj, kaj la proprieto kiu, per la rimedoj de influo kaj la ageblecoj kiujn ĝi donas, estas distribuita malegale, ofte maljuste. “Tiuj kiuj posedas la landon devus regi ĝin”, diris John Jay*. Kelkajn jarojn poste, la Konvencio aplaŭdas Boissy d’Anglas kiam li deklaras al la tribuno: “Lando regata de la proprietuloj estas en la natura ordo.” Kaj Sieyès mem starigis nesupereblan barilon: ĉe unu flanko la “aktivaj” civitanoj kiuj, pro sia persona riĉeco, pagas impostojn, “kontribuas al la publika establo” kaj estas do “kvazaŭ la veraj akciuloj de la granda socia entrepreno”; ĉe la alia flanko, la “pasivaj” civitanoj kiuj profitas, certe, la protekton de la leĝo, sed ne indas por kontribui al ilia ellaborado; Sieyès vicigis en tiun kategorion “la virinojn, almenaŭ en la nuna stato, la infanojn, la eksterlandanojn, ankaŭ tiujn kiuj neniel kontribuus al [financa] subteno de la publika establo”, kaj li precizigis ke tiuj “devas tute ne aktive influi la publikan aferon”*. Malnovaj eldiroj kiuj esprimas daŭre aktualan zorgon.

* John Jay (1745-1829) estis poste ŝtatsekretario kaj poste unua prezidanto de la Supera Kortumo de Usono.
* Vd Ils ont pensé les droits de l’homme [Ili elpensis la homrajtojn], Parizo, 1989, p. 39 kaj 40.

KUN LA CENZA VOĈDONRAJTO, la foresto de riĉeco difinas la duaklasajn civitanojn, civitanojn teoriajn, ĉar ili ne havas aliron al la urnoj. Sub la reĝimo de universala voĉdonrajto, la sama rezulto estas malpli brile atingita, sed la plej grandan kontingenton da sindetenuloj liveras tamen la malriĉuloj.

Je kiu rajto la riĉeco donas rajtojn? “Neniam estis, neniam estos civilizita socio sen aristokratio. Nepras ke la Senato estu riĉa (...), ke ĝi orgojle montru tion”*. Usono devis atendi ĝis 1913, sub la prezidanteco de Wilson, por ke la Senato (kaj tio ankoraŭ ne estas la kazo en Francio) estu elektita laŭ rekta universala voĉdonado. Jen aŭdaco sen granda risko, ĉar la astronomiaj kostoj de senatorkampanjo enkondukas selekton laŭ la mono, kiu fortenas la ĝenulojn. Kiel realisto, Alexander Hamilton* opiniis ke nur la homoj “riĉaj kaj bone naskitaj” kapablas bone regi. (...)

* Guberniestro Morris (1752-1816), delegito al la Kontinenta Kongreso, poste ministro pri Usono en Francio, kie li provis savi Ludovikon XVI.
* Alexander Hamilton (1757-1804), sekretario pri Trezoro sub la prezidanteco de Georgo Vaŝingtono.

De tre malriĉa deveno, Hamilton riĉiĝis per sia edziĝo: li des pli aprezas la bonfarojn de la riĉeco. Kiel li skribas mem, li “de longe lernis konsideri la publikan opinion sen ajna valoro”, kaj li ĝemas pro “nia reala malsano, kiu estas la demokratio, kies veneno, disvastiĝante, fariĝos (...) pli kaj pli kontaĝa”. Tiu parvenuo subtenas do John Adams, kiu volas enskribi en la Sendependec-Deklaron: la usonanoj “havas justan rajton je vivo, je libereco kaj je proprieto”. Male, estas granda aristokrato, Thomas Jefferson, kiu anstataŭigas la vorton “proprieto” per la formulo kiu proklamas la rajton je “serĉado de feliĉo”.

Neniu povas miri ke en Francio la persono kiu lanĉas: “Sinjoroj, riĉiĝu!” montris por Hamilton la plej grandan admiron. “En la [usona] konstitucio estas eĉ ne unu elemento da ordo, da forto, da daŭro kiun Hamilton ne kontribuis trudiĝi”, skibas Guizot.* Sendube li subskribintus la vortojn de la kanceliero Kent, de Novjorko, kiu apogis fervore la hamiltonajn konceptojn: “La Senato estu la preprezentanto de la proprieto, de la terposedaj interesoj, ilia garantiulo kontraŭ la kapricoj de la diversinteresa amaso da malriĉuloj, da enmigrintoj, da taskosalajratoj, da laboristoj”, ĉar “la universala voĉdonado subfosas la bazojn de la proprieto kaj konfidas al la potenco de la malriĉulo kaj de la deboĉulo la zorgon kontroli la prosperulojn” — kiuj, siavice, praktikas ekzemplodonan moralon.

* François Guizot, “Etude historique sur Washington [Historia studaĵo pri Vaŝingtono], en Cornelis Witt, Histoire de Washington et la fondation des Etas-Unis, Didier et Cie, Parizo, 1876.

Se la fondopatroj de la usona respubliko fine juĝis maloportuna mencii klare la rajton je proprieto, la francaj konstitucianoj de 1789 ne montris la saman skrupulon. La principoj “simplaj kaj nekontesteblaj” kiujn ili adoptis la 26-an de aŭgusto vortigas tiujn “naturajn, necedeblajn kaj sanktajn” principojn, kiuj estas, laŭvice: “la libereco, la proprieto, la sekureco kaj la rezistado al subpremo”. La proprieto de havaĵoj antaŭrangas do la sekurecon de la personoj. Releviĝo montriĝas tamen kun la dek-sepa kaj lasta artikolo de tiu nefinita deklaro: la proprieto estas “nemalobeebla kaj sankta rajto” escepte en la kazoj kie “la publika neceso postulas tion evidente”. Reprenita kaj precizigita en la preambulo de la franca konstitucio de 1946, tiu lasta artikolo liveris la konstitucian bazon por la ŝtatigoj, post la Liberigo kiel en 1981. Mallonge poste, la “publika neceso” ĉesis trudiĝi kaj, por la feliĉo de la riĉuloj, venis la grandaj privatigoj de 1986-1988. (...)

SAME, ĈU ĈIA EKSPLICITA REFERENCO estis evitita, kiel en Usono en la sendependec-deklaro, aŭ alte proklamita, kiel en Francio en 1789*, la rajto je proprieto estis la disputobjekto de gravaj konfliktoj, ofte sangaj, en la politika kaj socia historio de la du demokratioj. Ĝi eĉ limigis kaj kontraŭdiris la aliajn individuajn rajtojn enskribitajn en la fondotekstoj.

* Ni memorigu, ke la teksto de la Deklaro de 1789 estis reprenita en la preambulo de la franca Konstitucio de 1946 kaj 1958.

Sieyès rangigis la virinojn kaj la infanojn inter la “pasivajn” civitanojn kiuj devas ne influi la ellaboradon de leĝoj. Sed, dum la tuta 19-a jarcento, eŭropanoj kaj usonanoj tre bone permesis ke virinoj kaj infanoj kontribuu al la akumulado de riĉaĵoj. “Danke al la industriiĝo, milde skribis Hamiltono, la virinoj kaj la infanoj fariĝas pli utilaj, kaj la infanoj pli frue utilaj, oli ili estus sen ĝi.” Tiel, “pasivaj” civitanoj povis aktive servi la interesojn de la proprietuloj de fabrikoj kaj manufakturoj. Necesis, en Francio, atendi la raporton de doktoro Villermé por ke estu voĉdonita, en 1841, la unua leĝo pri la infanlaboro. Tamen tiu grava konkero permesis laborigi ilin ok horojn tage ekde la oka vivojaro. En Usono, la Sendependecdeklaro ne konsideras la nigrulojn homaj estaĵoj “dotitaj je certaj necedeblaj rajtoj”: ili estas 700.000 en la epoko de Georgo Vaŝingtono, ili estis 4.000.000 dum la Secesi-milito.

NOME DE LA RAJTO JE PROPRIETO , rajtoj, siavice ankaŭ necedeblaj, estas sensubstancigitaj. Tiel la Deklaro de 1789 asertas (artikolo 11) ke“la libera komunikado de pensoj kaj opinioj estas unu el la plej valoraj homrajtoj”. Ĉiu civitanto, daŭrigas la teksto, “povas do paroli, skribi (...) libere”. Tiu rajto estas efektive respektata. La sama artikolo precizigas kompreneble ke la civitano povas ankaŭ libere “presi”. Tiu rajto estis neniam por ĉiuj egalece respektata, eĉ se ĝi estis pli facile alirebla en la epoko, delonge pasinta, kiam pres-entrepreno havis etmetian grandecon. La transiro al industria stato, kondiĉante enormajn financrimedojn, rezervis al la plej riĉaj la uzadon de tiu rajto, poste ĝi sekvigis koncentriĝon kiu reduktas la esprimliberecon en tia maniero kiun la demokratio ne povas toleri.

Tiel, certa nombro da fundamentaj rajtoj estas relativigitaj, malgravigitaj, kontraŭdirataj de la neakceptebla antaŭrangeco de la rajto je proprieto. Kaj tamen, diris Michelet*, “la proprieto estas la flankaĵo de la homo, ne lia ĉefaĵo”. En la okuloj de multaj homoj, ĝi restas esenca, tiel ke la alligiteco al modestaj posedoj ŝajnas venki super rajtoj de netaksebla valoro. Se li ne klaras pri sia rajto je proprieto, la eta salajrulo, kiu pro multa ŝparado akiris iom da havaĵo, senvole garantias la rajton je proprieto de la plejriĉuloj, sole kapablaj riĉiĝi rapide kaj ĉiam pli. Tiuj privilegiuloj diras sin sufokpremataj de la solidarimposto por grandaj riĉaĵoj (impôt de solidarité sur la fortune, ISF).

* Citita de Madeleine Rebérioux, Ils ont pensé les droits de l’homme, verko cit.

La klasika dekstrularo ekspluatas mirinde bone la ŝajnlogikon laŭ kiu la humila ŝparlibreto kaj la akumulado de fabelaj riĉaĵoj ripozus sur la sama netuŝebla principo. Ĝuste tiel la privatigoj inter 1986 kaj 1988 servis unue al kelkaj potencaj grupoj, kvankam ili ekzaltis la eminentan rolon de la etposedantoj. Tiu iluziistotruko estis preparita du jarojn antaŭe de la laboraĵoj de la Horloĝoklubo (Club de l’horloge), kiu prezentis siajn tezojn en libro titolita Vivu la proprieto! (Vive la proprété!).* La banderolo de la libro resumis la centran ideon jene: “Proprieto kontraŭ privilegioj”.

* Georges Berthu et le Club de l’horloge, Vive la propriété!, Albin Michel, Parizo, 1984.

LA MON-PRIVILEGIOJ ampleksigas la kulturajn, civitanajn, politikajn malegalecojn, subpremas teorian egalecon de individuaj rajtoj. Por plene restarigi ilin, tute ne dezirindas nuligi ĉian rajton je proprieto, burokratece procedi al kolektiva alproprigo de la produktrimedoj. La tutaĵo de imposto, kredito kaj redistribuado donas agrimedojn multe pli modernajn kaj ĝis nun uzatajn nur kun kulpa timideco.

Se la civitanoj ne volas kontentiĝi pri respubliko malaltigita al rango de ekonomie malegaleca komunumo, ili ne havas alian elekton ol meti sur malsamajn nivelojn la individuajn liberecojn kaj la rajton je proprieto, malfeliĉe velditajn en unu saman formulon ekde 1789. La libera posedo de materiaj havaĵoj ne povas aparteni al la sama etika kaj jura kategorio kiel la liberecoj de pensado, de esprimo, de asociiĝo, ktp. Ĉar ĝi estas nur rimedo, ĝi devas esti subordigita al la aliaj rajtoj kiuj siavice konstituas celon en si mem.

Du jarcentoj da demokratio montras bone, kiel timis la kanceliero Kent, ke “la universala voĉdonado subfosas la bazojn de la proprieto”. Puŝataj de popola malkontento, de postuladoj de laboristaj asocioj, stimulataj de pensistoj, verkistoj, politikistoj, ideologoj, agitantoj ktp., estas ĝuste la parlamentoj elektitaj per universala voĉdonadoj kiuj iom post iom fiksis normojn, difinis limojn, trudis obstaklojn al la senbremsaj potencoj de ĉiu ajn kiu posedis industrian, nemoveblan, financan, agran proprieton. La tasko ne estas plenumita.

La leĝoj pri la kondiĉoj de dungo kaj salajro, pri akcidentoj en laborejoj, pri malpermeso de noktlaboro por infanoj, pri la rajtoj de luprenantoj, pri partfarmado, pri aliro al la kulturo, al la sansistemo, al distraĵoj, la enkonduko de la grada impostado de enspezoj ktp., estas tiom da etapoj kiuj demokratie limigis la plejsanktajn povojn de la proprietuloj. Ĉiufoje la posedantoj, kiel ili ankoraŭ ĵus faris okaze de la ISF, hurlis ke strangolante ilin oni rompos la ekonomian maŝinon, fuĝigus la prosperon, ĝeneraligus la mizeron, mortbatus la ordon fonditan sur sanaj sociaj hierarĥioj, mallonge, cedi al la barbareco antaŭenirante al la infero de la komunismo. Tiu klamado alprenis kelkfoje dramecon, ekzemple kiam estis fine rekonata al la salajruloj la elementa rajto asociiĝi (sindikatoj) kiu ĝis tiam estis rezervita nur al la posedantoj de kapitalo (akci-societoj).

Sed la posedantoj povis ĉiam digesti la koncedojn batale akiritajn de ili. Financaj kaj nemoveblaĵaj spekuladoj, artverkoj kiuj eskapas al la ISF, delokado de entreprenoj al landoj praktike sen sociala leĝaro, kapitalfuĝo al impostparadizoj, lertaj prezentadoj de bilancoj por pagi malpli da impostoj: la zorgo fruktedonigi la grandan proprieton vekis eksterordinaran inventivon kiu trudas admiron. Tiurilate la publikaj potencoj, laŭ la plimulto de la momento, montriĝis pli aŭ malpli komprenemaj, kelkfoje tre kunlaboremaj, ĝis perfidi la demokratian projekton. Tiel okazas nuntempe, dum la laborenspezoj (salajroj) estas pli peze impostataj ol la plusvaloro de la kapitalo.

SPITE AL MALJUSTAĴOJ kaj evidentaj malegalecoj kiuj devus indignigi la tutan loĝantaron, ŝajnas ke la demokratia “veneno”, kiun timis Hamilton, perdis hodiaŭ sian virulenton. Ĝi ja inspiras kelkajn postulojn, sed limigitajn pro timo de maldungoj, sen perspektivoj de tutaĵo, ekster ĉia strategio transcendanta la sociajn kaj profesiajn kategoriojn. Fondita sur la defendo de la akiritaj interesoj, la solidareco de la riĉuloj ŝajnas pli forta ol la solidareco de la modestuloj. Malvigligita de la reganta ekonomiismo, la demokratia fermento vekas en la plej bona okazo sektorajn agojn cele al akiro de kelkaj ekonomiaj kaj socialaj “avantaĝoj”. Tiel ĝi neglektas la esencon: defendon de agnoskitaj, sed ne respektataj rajtoj*, kaj akiron de novaj rajtoj; tiun duoblan klopodon kiu implicas la akiradon de pli ampleksaj povoj.

* La [franca] konstitucio de 1946 garantias, interalie, la “rajton akiri dungon” kaj tiun partopreni “en la mastrumado de la entreprenoj”, kiuj hodiaŭ evidente ne estas respektataj.

La Deklaro de 1789 tamen asertas: “La principo de ĉia suvereneco kuŝas esence en la nacio. Nenia korpo, nenia individuo povas plenumi aŭtoritaton kiu ne nepre eliras de ĝi.” (Art. 3.) Enfiksiĝintaj en la ŝtataparato, ne mankas “korpoj” — precize la “grandaj” korpoj: financ-inspektado, Pontoj kaj vojoj, Minejoj... — kaj “individuoj” (la ekspertizistoj, en la ministraj kabinetoj ekzemple) kiuj, nome de uzurpata nacia suvereneco, ĉar ili pravigas sin antaŭ neniu elektito, arbitre regas laŭplaĉe kompletajn partojn de la nacia aktiveco (rajtigoj kaj licencoj, atribuado de subvencioj, mastrumado de la ŝtataj fervojo, elektrokompanio, de la atomenergi-oficejo (CEA), ktp.). (...)

Same okazas kun la rajtoj, nome ekonomiaj kaj socialaj, kiujn la konstitucio de 1946 aldonas al la Deklaro de 1789: rajto “akiri dungon”, partopreni en la “kolektiva determinado de la laborkondiĉoj” kiel en la “mastrumado de la entreprenoj”, rajto je decaj vivkondiĉoj, rajto je instruado kaj je kulturo.

Tiaj estas la rajtoj de la “dua generacio”, kiuj restas morta teksto aŭ estas tiel malmulte kaj tiel malbone respektataj, dum disvastiĝas jam la aspiro al la rajtoj de la “tria generacio”: rajto je paco, je mediprotektado ktp.

Ilia realigo obstakliĝis kaj daŭre obstakliĝas pro la obstina rezistado de ekonomiaj fortoj helpataj de la nepravigebla fakta antaŭrangeco donata al la rajto je proprieto, efike relajsataj de siaj politikaj proparolantoj, de siaj influ-retoj kaj de la premgrupoj.

FAVORE AL LA EKONOMIISMO kiu neŭtraligas la nuntempan politikan pensadon, la rajto je proprieto estas konsiderata netuŝebla, ĉar oni supozas ĝin esti garantianto de ĝenerala prospero. Ĝi tamen kreis enormajn koncentriĝojn de riĉaĵoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Tiaj koncentriĝoj donas al tiuj, kiuj regas ilin, eksterordinaran politikan potencon. Krome, ili ebligas al malplimulto orienti la ekonomian agadon favore al siaj apartaj interesoj, ŝajnigante kredi ke ili identiĝas al la ĝenerala intereso. Per tio oni lasas al la nacia kolektiveco la zorgon kompensi la senlaborulojn.

Kiel ĉiam en la historio, la luktado por la rajtoj pasas tra fortrilato, tra alfrontiĝo de la potencoj — tra batalo por akiri la potencon. Potenco disponi pri la ŝtata riĉaĵo, determini ties uzadon, modifi ties komponantojn (per impostoj, kredito, publikaj helpoj), kontroli kaj orienti la investojn: jen la esenco mem de la demokratio.

Invokado de la homrajtoj respondas utile al ilia sistema rompado en nedemokratiaj reĝimoj. Ĝi tendencas ankaŭ relativigi, banaligi la malrespekton de la rajtoj de 1789 kaj de 1946 en socio kiu posedas ĉiujn praktikajn rimedojn por realigi ilin. La luktado por konkretaj liberecoj nepre fariĝas luktado por konkero de novaj ekonomiaj, politikaj, kulturaj potencoj en ĉiuj skaloj de la socio.

Se la rajtoj de la mono devas venki super la individuaj liberecoj, tiam demokratioj povas senhonte toleri 35 milionojn da malriĉuloj en Usono kaj 40 milionojn en la Eŭropa Komunumo, dum la financskandaloj malkaŝas la konstruadon de monstraj riĉaĵoj. La konstituciantoj de 1789 sciis tion kiam ili proklamis: “La forgeso aŭ malestimo de la homrajtoj estas la solaj kaŭzoj de publikaj malfeliĉoj kaj de korupto de regantoj.”*

* Enkonduka paragrafo de la Deklaro de la 26-a de aŭgusto 1789.

EN LA KVARTALO aŭ en la komunumo, estas la tasko de la civitanoj starigi kontraŭpovojn por pezi sur la elektitoj, kontroli la respekton de iliaj engaĝiĝoj, multigi la agojn kiuj ne lasos liberan kampon al la potenculoj kiuj kredas sin permesitaj je ĉio. La kontraŭpovoj starigitaj de la civitanoj estis ĉiam la plej bona saltotabulo por konkero de la potenco. De potenco politika kiu, fine, trudos novajn ludregulojn por la ekonomiaj agantoj (al investantoj kaj entreprenestroj), eliminos la plej gravajn privilegiojn (nome impostajn), donos homan sencon al moderneco kiu montriĝas pli kaj pli senkompata, por diri vere: sovaĝa.

(Tiu ĉi teksto estas eltirita de artikolo de oktobro 1989 kaj publikigita en Manière de voir 83, Le Monde diplomatique, oktobro-novembro 2005, p. 13-17.)

Claude JULIEN.

REKLAMO:

Europe Inc.

Kiel la multnaciaj entreprenoj konstruas Eŭropon

AGONE

La rilatoj inter la Eŭropa Komisiono kaj la grandaj entreprenoj ŝanĝiĝis sensacie dum la lastaj 30 jaroj. Kritika aliro al la multnaciaj entreprenoj iom post iom transformiĝis al perfekta simbiozo kiu hodiaŭ regas inter la precipaj politikaj kaj ekonomiaj agantoj de la Unio.

Neniu debato pri la “eŭropa konstruado” kaj la demokratio devus povi prisilenti la subtenon al malregulado kaj privatigo por ĉion submeti al la celo de internacia konkurencivo. Tiu libro montras kiel la industriaj premgrupoj kontribuas tre rekte al fasonado de profunde kontraŭdemokratia Eŭropo. (En la franca lingvo)

320 paĝoj, 20,- eŭroj Poŝtkesto 70072 13192 Marseille cedex 20 http://www.agone.org