Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Surtitolo: Tiu tutmonda ĵargono de kultura submetado

“Novlingvo” en Eŭroland’

La erao de mesaĝeto kaj firmainsigno* posedas sian Esperanton. La idioto de la tutmonda vilaĝo kreis sian idiomon kaj inventas la lingvajn manietojn de falsbrila epoko. Ĉu ne estas tute normale ke la lingvo eĥas tiun grandan transformiĝon de la vivo en “mastrumadon” de la ekzisto. Ĉar, de la tutmonda vilaĝo ĝis Eŭroland’, estas ja iu “novlingvo” kiu ekposedas sensangigitan mondon, klarigas Jaime Semprun en radikala kaj subtila verko.* Depruntita el la fama 1984 de George Orwell, la termino “novlingvo” signifas ĉi tie “la naturan lingvon de pli kaj pli artefarita mondo”. La neologismoj konstitigas ĝian videblan parton, kiun la nostalgiuloj de la “pralingvo” ofte emas primoki ne ĉiam mezurante la profundan historian sencon de ĝia perfekta adaptiĝo al la nova civilizacio de la moroj ĝustigitaj “per la komputika teĥnika logiko”. De la “san-kapitalo” ĝis la “signalsistemo” de la “signalizitaj padoj”*, ĉiuj ĉi novaj vortoj donas la tonon de renversita mondo, de returnita lingvaĵo.

* France: du texto et du logo. -vl
* Jaime Semprun, Défense et illustration de la novlangue française [Defendo kaj ilustrado de la franca novlingvo], Editions de l’Encyclopédie des nuisances, Parizo, 2005, 90 paĝoj, 12 eŭroj.
* En la franca originalo, respektive “capital-santé; la signalétique; des sentiers balisés” -vl

Pioniroj de mondo da novaj sensaĵoj, la junuloj, kies parolmaniero estas “ofte tiom proksima” al tiu de la decidantoj, rimarkigas la aŭtoro, troviĝas certe ĉe la avangardo de tiu “radikala lingva refandado”. Sed, notas li, “mi kredas ke sufiĉas observi la dinamismon kaj kapablon de la nuntempaj pliaĝuloj ĉiam “risortiĝi” kaj resti “ĉe la pinto” por konvinkiĝi ke ili ne riskas esti postlasitaj de la impeta evoluo de la ŝanĝado”. Ironia kritiko kiu “ne povas malpermesi al la leganto konkludi” ke tiun novan mondon — kies reflekto estas la “franca novlingvo”-, “li ja devas kulpigi se ĝi ne donas al li kompletan kontentigon”.

Sed por tio necesus retrovi la potencon de la parolo kaj la kapablon, serioze damaĝitan ekde la 11-a de septembro, konstrui rakonton. Nu, ekde tiu inaŭgura kaj blindiga evento, “la reala tempo mortigis la klarigon”, analizas la verkisto Christian Salmon* en kolekto de tekstoj celantaj esplori — kaj priplori — la “mondan krizon de la rakontado” kiu gajnis Okcidenton dominatan de la “kultura kapitalismo” kiu nun anstataŭigas rakonton (narrative) per anekdoto (story). De la spritaĵoj de George Bush ĝis la tutmondigitaj reality-shows, la limoj inter vero kaj malvero, fakto kaj fikcio malaperis. Tra tiuj portretoj de homoj sen rakontoj, nur la verkistoj (Kafko, Musil aŭ Benjamin) servas al li kiel kompaso kaj ebligas konstrui eblan rezistadon al la “kultura submetado”, kiu trafas la vivon senigitan je sia “rakonteco, kiel la pentrarto iun tagon ĉesis esti figura”.

* Christian Salmon, Verbicide. Du bon usage des cerveaux disponibles [Vortmortigo. Pri la bona uzado de disponeblaj cerboj], Climats, Castelnau-le-Lez, 2005, 164 paĝoj, 13 eŭroj.

Do, ĉar ni estas stumpigantaj nian “eldiropovon”, kiel diris André Breton, du eminentaj tradukistoj kaj filologoj, rifuzante same la nostalgion de la “pralingvo” kiel la adaptiĝon de lingvo malaltigita al rango de teĥnika kompetento, proponas retrovi la emancipan celon de lernado de la gepatraj lingvoj kiu, danke al lernejo kun eŭropa kursaro renovigita de novaj “klasikaj studoj”, ebligos ke la individuoj restarigu liberan rilaton al sia lingvo, fronte al la tiraneco de la tujeco.* Pledo por instruado de “kulturlingvo” kaj ne de “servolingvo”, tutte direktita al nefinita projekto: “la aŭtonomeco”, tiu kapablo doni al si mem proprajn normojn.

* Pierre Judet de La Combe kaj Heinz Wismann, L’avenir des langues. Repenser les humanités [La estonteco de la lingvoj. Repensi la klasikajn studojn], Le Cerf, Parizo, 2004, 242 paĝoj, 20 eŭroj.

Nicolas Truong.