Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Liberaj teroj kaj homoj

KION FARI EN LANDO kie pli ol 30 milionoj da hektaroj de teroj ne estas kultivataj, kie 70% da nutraĵoj estas importataj, sciante ke 80% da ekspluatataj zonoj apartenas al nur 5% da produktistoj? La respondo estis donita de la prezidanto Hugo Chávez, mallonge post lia venko en la referendumo kiu decidis pri lia restado en la povo, la 15-an de aŭgusto 2004. “La horo venis por alfronti tiun historian problemon, kiu estas vera kancero. Tiom longe kiom ekzistas gigantaj kamparaj proprietoj, ni ne povos antaŭeniri en ajna disvolvo-projekto.”

En la momento en kiu la registaro provas diversigi ekonomion kuŝantan ĉefe sur la naftoproduktado, la agrarreformo fariĝis unu el la prioritatoj de la bolivara revolucio. Deklarante “la militon al la grandaj agrikulturaj proprietoj”, la 10-an de januaro 2004, la prezidanto subskribis dekreton pri regulado de la terproprieto, kiu postulas ke ĉiuj pretendantaj proprietuloj prezentu la tutaĵon de siaj kontraktoj de aĉeto de bienoj en sia posedo. Laŭ tiu pravigo estas difinata la aparteno de teroj al la publika aŭ la privata sektoro.

Promulgita en 2001, la Leĝo pri Teroj (Ley de tierras) estis reformita. La 5-an de aprilo 2005, la parlamentanoj decidis, per larĝa plimulto, modifi dek-ok artikolojn por subteni la daŭreman disvolvadon de la agrikultura mondo kaj fortigi la rajton de la kamparanoj resti sur la teroj kiujn ili ekspluatas. Tamen, la plej grava ŝanĝo estis la redifino de la nocio de granda agrikultura proprieto. La antaŭa teksto konsideris granda bien-proprieto ĉiun bienon pli grandan ol 5.000 hektaroj. Por la kamparanaj movadoj, tiu difino estis malhelpo por la ŝanĝo de la bienstrukturo de la lando, ĉar ĝi malebligis reformon por ĉiuj pli malgrandaj proprietoj pli bone ekspluateblaj. Nun, la granda proprieto jam ne estas difinita laŭ la kvanto da teroj, sed laŭ la produktiv-nivelo de la tereno.

Pretaj al ĉio por konservi la koncentriĝon de la tergrundoj, eĉ neproduktivan, la terposedantoj respondis perforte al la planoj de la registaro. Laŭ la Nacia Agrikultura Kunordigado Ezequiel Zamora, 138 kamparaj laboristoj estis murditaj depost 2001 — tamen sen ĝeni la impeton de la reformo nek la entuziasmon de la kamparanoj.

Dum la unua etapo de la Leĝo pri Teroj, inter 1999 kaj 2004, la registaro instalis 130.000 familiojn sur proksimume 2 milionoj da hektaroj de teroj. En tiu ĉi dua fazo, la INTI transdonis preskaŭ 200.000 hektarojn al kamparanaj kooperativoj kies prioritato estos produkti nutraĵojn. Postulante la liberigon de la ekspluateblaj teroj, la ŝtato stimulas efektive la ŝanĝon de la agrikultura modelo, en lando kie grandaj surfacoj estas destinitaj al la agronutraĵa industrio de sukero, de faruno kaj de fermentitaj trinkaĵoj.

“Oni ne nutras sin per, sur la telero, peco da sukerkano, klarigis la kamparano José Hernández, dum terokupado, en la ŝtato Yaracuy. Ni devas produkti nutraĵon por la nacio.” Redonante al la kamplaboristoj iliajn rajtojn, la registaro volas redukti la nivelon de senlaboreco kaj ebligi al la lando reakiri sian agrikulturan alvokiĝon. La ĉefa celo estas atingi la nutraĵan suverenecon, kiu estas konstitucia rajto en Venezuelo.

Claudia JARDIM.