Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
LANĈITA DE LA PREZIDANTO Hugo Chávez kaj inspirita de la lukto de la liberigisto Simono Bolivaro por liberigi Sudamerikon de la hispana jugo kaj konstrui “grandan patrujon” en la sudo de la kontinento*, la Bolivara Alternativo por Ameriko (ALBA laŭ la hispanlingva siglo) havas pli ambician celon ol tiu de la nun ekzistantaj ekonomiaj organizoj: venki la malriĉecon kaj redukti la sociajn malegalecojn kiuj plagas la landojn de la regiono.
La ALBA prezentiĝas kiel alternativo al la projekto de la Areo de Libera Komerco de Ameriko (ALKA, en la hispana: ALCA), lanĉita de Usono por, kiel diris siatempe la ŝtatsekretario Colin Powell, “garantii al la usonaj entreprenoj la kontrolon de teritorio, kiu iras de Arkto ĝis Antarktio, kaj ĝian liberan aliron, sen ajna obstaklo, por niaj produktoj”.
“Kun la rigardo direktita al la Sudo”, la ALBA estis unuafoje elvokita de s-ro Chávez dum la 3-a pintkunveno de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la Komunumo de Karibio (CARICOM), sur la insulo Margarita, en decembro 2001. Ĝi naskiĝis oficiale dum la 4-a Renkontiĝo de la sudamerika hemisfero kontraŭ la ALKA, kiu okazis, en Havano, de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2005. Tiuokaze la prezidantoj Chávez kaj Fidel Castro subskribis kvardek-naŭ kunlaborad-akordojn. “La ALBA ne realiĝos surbaze de komercaj kriterioj, nek laŭ egoismaj interesoj de la entreprenoj aŭ nacia profito realigebla malprofite al aliaj popoloj”, anoncas la dokumento ellaborita por la okazo de la kuba kaj venezuela registaroj.
Antaŭ ĝia oficiala starigo, la modelo de kunlaborado inter Kubo kaj Venezuelo reflektis la volon de tiuj du landoj eniri tiun specon de logiko. Danke al subteno de pli ol 15.000 kubaj kuracistoj, la bolivara revolucio realigas unu el la plej gravaj socialaj programoj de la lando, Barrio Adentro (laŭvorte: ene de la kvartalo) bazita sur la preventa medicino en la popolaj kvartaloj, ĝis tiam sen prizorgo. Kompense, la kvara eksportanto de petrolo de la mondo sendas 80.000 barelojn je prefera prezo al la kariba insulo, kio ebligis la fortigon de la kuba industrio kaj mildigon de ĝia ekonomia krizo.
Tiu modelo tamen ne volas limiĝi al la akso Karakaso-Havano. Certe, la ALBA estas ankoraŭ nur en la stadio de propono. Sed, depost la 14-a de aprilo, kaj sekve al la eĥo de la ideoj de tiu kunlaborado, Venezuelo subskribis dudek-ses akordojn, de la energi-sektoro ĝis la milit-sektoro, kun Brazilo. La 1-an de aprilo, dum la enposteniĝo de la nova urugvaja prezidanto Tabaré Vásquez, s-roj Chávez, Nestor Kirchner (Argentino) Luiz Inacio “Lula” da Silva (Brazilo) kaj ilia gastiganto decidis fortigi la regionan integriĝon, konkretigante tiun volon per duflankaj akordoj inter Venezuelo kaj tiuj tri landoj.*
La ALBA kontraŭas la forigon de doganaĵoj (ĉefa celo de la ALKA), ĉar ĝi konsideras ilin rimedo por protekti la latinamerikajn produktilojn. Forigi tiujn dogantarifojn malfermus la pordojn al inundo de produktoj el la grandaj potencoj. Cetere, por redukti tiun malsimetrion inter landoj, la ALBA proponas la starigon de kompensaj fondusoj kaj la uzon de publikaj mendoj privilegiantaj la kooperativojn kaj la malgrandajn aŭ mezgrandajn industriojn.
Planante pli ampleksajn projektojn, la ALBA volas ankaŭ ataki la precipajn malfortaĵojn de la kontinento: la mankon da energio kaj la informmonopolon. La projekto krei la plej grandan petrolindustrion de la kontinento, Petrosur, celas unuigi la publikajn petrolentreprenojn de Argentino, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro kaj Venezuelo por profiti de la komuna potencialo kaj krei la rimedojn por forigi la energi-deficiton de la aliaj latinamerikaj landoj.*
La ideo de kontinenta televidĉeno, Telesur, estis cetere lanĉita de la venezuela prezidanto dum la 12-a pintkunveno de la ŝtatestroj de la Grupo de la 15, en Karakaso en februaro 2004. “Ni estas viktimoj de la komunikila monopolo de la Nordo, taskita disvastigi en niaj landoj informojn, valorojn kaj konsummodelojn kiuj estas malproksimaj de niaj realecoj kaj kiuj montriĝas esti (...) la plej videbla instrumento de la dominado. Por kontraŭbatali tiun fenomenon, necesas starigi televidĉenon de la Sudo.” En mallonga tempo, la ideo komencis konkretiĝi. Telesur devas dissendi informaĵojn ekde la 24-a de junio kaj, en septembro, kompletan programon. En la momento, 20% de la “akciuloj” de la nova ĉeno estas argentinanoj, 19% kubanoj, 10% urugvajanoj. Venezuelo havas 51% de la akcioj, sed intertraktas la vendon de 20% kun la brazila registaro. La sidejo de Telesur estas en Karakaso, kaj korespondantoj estos lokitaj en Los-Anĝeleso, Bogoto, Limo, Rio-de-Ĵanejro, Bonaero kaj Montevideo. La programo — tute kiel la ALBA se ĝi ekflugos — estos farata de kaj por la latinamerikanoj.
Claudia JARDIM.
‣ 27-a de februaro 1989: Popola ribelo (la “Caracazo”) perforte subpremata: 3.000 mortigoj.
‣ 4-a de februaro 1992: La subkolonelo Hugo Chávez provas ŝtatrenverson kaj malsukcesas. Li estas malliberigita (amnistie liberigita la 26-an de marto 1994).
‣ 8-a de novembro 1998: Grupite ĉirkaŭ s-ro Chávez, la Patriota Poluso gajnas la leĝdonajn elektojn kun pli ol 50% da voĉoj.
‣ 6-a de decembro 1998: S-ro Chávez estas elektita prezidanto, ĉe la unua baloto, kun 56% da voĉoj.
‣ 25-a de aprilo 1999: Venko en referendumo por la elekto de Konstituciiga Asembleo.
‣ 25-a de julio 1999: Elekto de la Konstituciiga Asembleo.
‣ 15-a de decembro 1999: La nova Konstitucio estas referendume aprobita. La Respubliko Venezuelo fariĝas Bolivara Respubliko Venezuelo.
‣ 30-a de julio 2000: Sub la aŭspicioj de la nova Konstitucio, s-ro Chávez estas reelektita prezidanto de la Respubliko.
‣ 11-a de novembro 2001: Promulgo de kvardek-naŭ dekret-leĝoj (leĝo pri teroj, leĝo pri fiŝkaptado, leĝo pri hidrokarbonoj, ktp.)
‣ 10-a de novembro 2001: Unua nacivasta striko instigita de la opozicio.
‣ 11-a de aprilo 2002: Puĉo renversas la prezidanton.
‣ 13-a de aprilo 2002: Grandega popola mobiliziĝo revenigas s-ron Chávez en la potencon.
‣ decembro 2002 / januaro 2003: Lokaŭto de sesdek-ses tagoj organizita de la mastraro. La ekonomia malstabiligo malsukcesas.
‣ 15-a de aŭgusto 2004: S-ro Chávez gajnas la revokan referendumon kun 59,06% da voĉoj.
‣ 30-a de oktobro 2004: Totala venko de la “bolivaranoj” ĉe la komunumaj kaj regionaj elektoj.