Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La neeblo uzi klasikajn difinojn por analizi ĝin, ofte kondukis al karikaturi la bolivaran revolucion. Nu, ekde 1998, kaj spite al la malfacilaĵoj, ĝi ŝanĝas la vizaĝon de Venezuelo. Uzante la nafto-resursojn profite al la plej malfavorataj loĝantaroj, la partopreniga demokratio volas inkludi la popolajn sektorojn en la formado, plenumado kaj kontrolado de la mastrumado de la publikaj aferoj, ĝi rompas la jugon de la “amaskomunikila diktaturo” kaj donas la parolon al la civitanoj danke al la komunumaj radio- kaj televid-kanaloj, kaj samtempe favoras pli larĝan solidarecon inter la popoloj de Latinameriko kaj Karibio.
MALSAME OL LA landoj de suda Latinameriko, Venezuelo ne spertis diktaturon en la jaroj 1960 kaj 1970. Pro tio, ĝi ne bezonis “transiron al demokratio”. Male, la diversaj sociaj movadoj kiuj multiĝis depost la jaroj 1980 ĉiam postulis “reformon” de la ŝtato por atingi pli “profundan”, pli “integran” demokration. Tiu postulo estis frustita* de la diversaj elektitaj registaroj: de la prezidanto Jaime Lusinchi (1984-1989) — fiasko de la ŝtatreformo — ĝis s-ro Rafael Caldera (1994-1999) — prokrasto de la konstitucia reformo-, tra s-ro Carlos Andrés Pérez (1989-1993) kaj liaj novliberalaj reformoj kiuj kondukis al la “Caracazo” de la 27-a de februaro 1989.* La “partopreniga” demokratio estas la respondo de la registaro de s-ro Hugo Chávez al tiu aspiro de tre larĝaj sektoroj de la socio.
Nur la “bolivaranoj” efektive tenis siajn promesojn igante elekti konstituciigan asembleon, la 25-an de aprilo 1999. Aprobita de referendumo, la nova konstitucio fine respondas al la popola postulo. En sia leĝprojekta komentario ĝi asertas ke la respubliko “refondiĝu” por starigi “pli demokratian socion. Jam ne devas la ŝtato esti demokratia, sed ankaŭ la socio”*
La “partopreniga” demokratio kiu konstruiĝas laŭ tio, havas siajn radikojn en la progresema liberala pensado (de Jean-Jacques Rousseau kaj Stuart Mill), sed ankaŭ en la demokratia socialismo de Nikos Poulantzas*, larĝe disvastiĝinta kaj debatita en Latinameriko en la 1970-aj jaroj, antaŭ ol esti flankenŝovita favore al formala demokratio. Tamen, en Venezuelo, estas fertila tero kiu akceptas ĝin, kiel montras la ĉapitro IV de la konstitucio. Tiu konsekras la rajton je partopreno de la civitanoj “rekte, duonrekte kaj malrekte” ne nur en voĉdonado, sed ankaŭ en la procedo “de formado, de plenumado kaj de kontrolado de la publika mastrumado”.
LA “PARTOPRENO” en ĉiuj kampoj de la ŝtato fariĝas nun la centra praktiko por transformi la profunde malegalecajn potencrilatojn kiuj ekzistas en la socio (artikolo 62). La “ĝeneralaj linioj” de la Plano de Ekonomia kaj Socia Disvolvo 2001-2007 — kiu fariĝas la Plano de la Nacio por la Aktuala Konstitucia Periodo — subtenas ke la partopreno favorigu la memdisvolviĝon, neprigas la kunrespondecon kaj kuraĝigas la “protagonismon” de la civitanoj. Tiuj estos la pilieroj sur kiuj devas stariĝi egaleca, solidara kaj demokratia socio.
En tiu kadro, ne temas pri deturni la ŝtaton de ĝiaj devoj nek pri lasi al ĝi la centran rolon. Oni difinas al ĝi taskon de “akompananto”, de kreanto de kondiĉoj ebligantaj la “potencoprenon” de la civitanoj. La organizitaj familioj kaj societoj fariĝas “transformaj” kaj “transformitaj” agantoj.
En la Konstitucio de 1999, pluraj instrumentoj de rekta partopreno en la politika vivo estis aprobitaj, ekzemple la diversaj referendumoj (konsulta, abroga, revoka)*, la leĝdona, konstitucia kaj konstituciiga iniciato, la malfermita premgrupado kaj la asembleoj de civitanoj (artikolo 70). La aprobado de la Konstitucio en 1999, kaj la revoka referendumo kontraŭ la prezidanto, instigita kaj perdita de la opozicio, la 15-an de aŭgusto 2004, estas konkretaj pruvoj de plenumado kaj disvolvado de tiu nova rajto.
Same, sur ekonomia kaj socia niveloj, la Konstitucio rekonas kaj faciligas la agadon de la instancoj de kunmastrumado, memmastrumado, kooperativoj kaj ĉia asocieca formo gvidataj de la valoroj de mutuala kunlaborado kaj de solidareco. Tiuj disponoj alprenis la formon de multaj leĝaj instrumentoj, kiel la leĝo pri la lokaj konsilantaroj de publika planado (2002), kiu artikas la komunan mastrumadon de la loke organizita socio kaj de la publika potenco.
Alia ekzemplo estas liverata de la “teĥnikaj akvo-komitatoj” kaj la “komunumaj akvo-konsilantaroj”, per kiuj la publikaj akvo-entreprenoj helpas la organizadon de komunumoj por ke tiuj siavice partoprenu en la mastrumado de tiuj samaj publikaj entreprenoj.* Aliflanke, diversspecaj kooperativoj konsiderinde evoluis, stimulate de la ŝtataj iniciatoj, ekzemple la aliro al kreditetoj aŭ la politiko de aĉetoj per “rondaj tabloj”: publikaj entreprenoj, kiel la naftokompanio PDVSA, lanĉas adjudikadon kaj donas sian preferon al kooperativoj kaj al malgrandaj kaj mezgrandaj naciaj industrioj.
“BOLIVARAJ” LERNEJOJ estis malfermitaj ekde 1999. En tiuj 3.750 establoj, pli ol miliono da malriĉaj infanoj ricevas senpage, krom la edukadon, du manĝojn kaj du manĝetojn ĉiutage, krome la uniformon, lernolibrojn kaj kajerojn. En 2004, la buĝeto de edukado atingis 20% de la nacia buĝeto kaj, en 2005, oni povas konsideri ke analfabetismo jam ne ekzistas. Jen situacio kontrastanta kun la pasinteco de la nacio kaj kun la estanteco de multaj landoj de la regiono.
Inter la edukaj misioj distingiĝas efektive la “misioj” Robinsono I kaj II, destinitaj al elradikado de la analfabetismo kaj al la aliro al primara edukado por ĉiuj venezuelanoj. Apogante sin sur programoj kiuj provas preterpasi la koncepton de la “individuisma” civitano kaj aprezigi la valorojn de solidareco, tiu instrumento celas nekontesteble solidigi la partoprenigan demokration.
La misio Barrio Adentro (En la kvartaloj) estas eble la plej karakteriza sociala programo. Danke al akordo kun la kuba registaro, tiu misio instalis pli ol 15.000 kubaj kuracistoj en la popolaj kvartaloj. Ili donas tie senpagajn preventajn prizorgojn 24 horojn el 24. Post komencaj reagoj de rifuzo, de hezitemo kaj de timo, la venezuelaj kuracistoj lasis sin fine delogi kaj de kelkaj monatoj la registaro proponas al ili formadon pri familia kaj sociala medicino. Proksimume 1.500 da ili integriĝis en la misio.
Neniu neus ke la partopreniga demokratio estas utopia horizonto obstaklita de superendaj baroj kaj levotaj defioj. Naftoprodukta lando, Venezuelo ĝuis dum la lastaj jaroj escepte altajn enspezojn kiuj faciligis la financadon de tiuj iniciatoj. Sed la venezuelanoj, kiuj jam spertis jarojn de abundo kaj de larĝanimeco de naftoŝtato, scias ankaŭ kiaj saltoj returne povas okazi se la prezoj malaltiĝas. Maltrankviloj daŭre ekzistas pri la solideco de la jura statuso de tiuj diversaj programoj kaj pri la garantio de ilia financado je mezlonga tempo, se iun tagon la jaroj de nafta prospero devus aparteni al la pasinteco. Aliflanke, certaj akuzoj de senefikeco kaj de korupto restas sen kontentiga respondo flanke de la registaro. Reala profundiĝo de la demokratio dependas de la kapablo venki tiujn obstaklojn.
Tamen, la politiko de la registaro de s-ro Chávez respektas sian engaĝiĝon en la projekto de partopreniga demokratio. Se ĝi estis la fonto de grandaj konfliktoj, la reguligo de la proprieto de urbaj kaj kamparaj tergrundoj, danke al starigo de leĝaj instrumentoj, ebligos demokratiigon de la aliro al proprieto, ŝlosila faktoro por la plena civitaneco de milionoj da venezuelanoj ĝis nun ekskluditaj de tia rajto.
La subteno de la ŝtato por diversaj variaĵoj de la sociala ekonomio kiel la kooperativoj, kaj la starigo de la misio Mercal — distribu-cirkvitoj por nutraĵoj ekster la privataj monopoloj kaj je subvenciataj prezoj — kontraŭdiras la akuzojn formulitajn de la opozicio kiam ĝi elvokas demagogian kaj aŭtoritatecan registaron kiu provas simple nur resti en la povo.
Margarita LOPEZ MAYA.