Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“REDONI LA PETROLON al la popolo!” La celo de la bolivara registaro estas klara kaj klare afiŝita. “Depost la enpotenciĝo de la prezidanto Chávez, konstatas s-ro Antonio José González, kunordiganto de esplorado ĉe Provea, asocio de defendo de homrajtoj, malgraŭ la daŭra korupto kaj foresto de ŝtata kontrolo, efektive okazis redistribuado de la publika elspezo favore al popolaj sektoroj”. Por fari tion, la skipo en la potenco apogas sin sur firmega reordigo de la ŝtata naftokompanio PDVSA, kiun ilustras la maniero per kiu s-ro Rafael Ramírez Carreño kumulas la mandatojn de ministro pri energio kaj pri petrolo (ekde julio 2002) kaj de prezidanto de PDVSA (ekde novembro 2004).
La politiko de malfermo kaj de internaciigo de la grupo en la jaroj 1980-1990 estis markita de tre bela entrepren-sukceso, sed ankaŭ de kreskanta malkuplado inter la petrolgrupo kaj la venezuela socio. Laŭ Luís Lander, profesoro ĉe la fakultato de ekonomiaj kaj sociaj sciencoj ĉe la Centra Universitato de Venezuelo, en Karakaso, nombro montras tion: la parto de la enspezoj el eksportado kaj transkontigita de la PDVSA al la ŝtato konstante malgrandiĝis, pasante de 70,6% en 1981 al 38,6% en 2000.
La tempoj ŝanĝiĝis. En 2004, el vendosumo de 60 miliardoj da dolaroj, la kontribuo de PDVSA al la nacia buĝeto (en formo de impostoj, de renta ŝuldo kaj de dividendoj) altiĝis al 11,4 miliardoj da dolaroj (proksimume 50% de la impost-enspezoj). Proksimume 3,7 miliardoj estis dediĉitaj al financado de infrastrukturoj kaj de “misioj” starigitaj por la malfavorigitaj kategorioj (kontraŭ 600 milionoj da dolaroj en 2003): alfabetigo, prizorgado (kun la alsendo de kubaj kuracistoj en la periferiajn kvartalojn), starigo de ĉeno de popolaj superbazaroj, aliro al abiturienta ekzameno aŭ al superaj studoj...
“En Venezuelo ne ekzistas bonaj aŭ malbonaj politikistoj, tamen avertas popoldiro. Ekzistas nur alta aŭ malalta prezo de petrolo.” “Sub 29 dolaroj por barelo, PDVSA ne povos plu certigi tian elspezon”, konfesas, private, kadro de la grupo (sed, konsidere la konjunkturon, tiom malalta prezo en la venontaj jaroj ne estas probabla. Kaj konsilisto de la prezidanto Hugo Chávez, s-ro Maximilián Arvelaiz, rebatas: “Estas vere! Sed ekzistas krome klopodo diversigi la ŝtatajn enspezojn kun, nome, starigo de impost-politiko.”
La kontraŭeco inter la modelo favorata de la iamaj respondeculoj de PDVSA — kiuj enirigis sian grupon en la korton de la petrolgranduloj kaj samtempe faris el la entrepreno ŝtaton en la ŝtato — kaj la ĉavesa potenco — pli zorga pri sociala politiko ol pri entreprenstrategio — rapide fariĝas dialogo de surduloj. Ekzempla pri tio estas la diskuto pri la sorto de Citgo, usona filio de PDVSA kiu troviĝas inter la unuaj retoj de distribuado kaj rafinado en Usono. Karakaso anoncis ke ĝi volas vendi ĝin (por valoro taksata de 6 miliardoj da dolaroj).
POR LA OPOZICIULOJ, Citgo, kiu liveras 30% de la enspezoj de PDVSA, obeas al potenca logiko de vertikala ekonomia integriĝo (de la naftofontoj ĝis la finvendado de la rafinitaj produktoj). Por la registaraj strategiistoj, tiuj posedoj konstituas “subvencion” por la granda norda najbaro pro la gravaj venezuelaj investoj kiujn ili absorbis, pro la pagataj impostoj kaj la donitaj rabatoj sur la naftoprezo. La 17-an de aprilo, en la televidĉeno Televen, s-ro Ramírez proponis mezan solvon: forcedante la malplej rentabilitatajn posedojn, deklaris li, “ni konservos nian ĉeeston sur la nordamerika merkato, kiu estas unu el niaj plej gravaj merkatoj”.
Restas tamen ke la evoluo de PDVSA estas unu el la ĉefaj debatoj kiuj agitas la landon. La maldungo de 18.000 dungitoj el entute 42.000 (inter kiuj 80% de ĝiaj kadroj), komence de 2003, poste la malpermeso por la industrio dungi la strikintojn, estas evidente — estas litoto diri tion — diverse aprezataj. Por klarigi: kiel lancopinto de tre malmulte demokratia opozicio, ili estis partoprenintaj en la haltigo de la naftoproduktado preludanta la efemeran ŝtatrenverson de la 11-a de aprilo 2002*, poste en tiu kiu akompanis la lokaŭton kiu, en decembro 2002 ĝis januaro 2003, celis malstabiligi la landon kaj efektive kaŭzis ekonomian katastrofon perdigante al ĝi 9% de ĝia malneta interna produkto (MIP). Sen tamen sukcesi, anoncita celo, “faligi” la prezidanton...
Maldungita fine de la striko, la iama direktoro de la planado Luís Pacheco timas ke la grupo, senigita je parto de sia natura energio (kaj je siaj invest-kapacitoj) fariĝu banala societo de naftoekspluatado, devigita bazi sin sur eksterlandaj agantoj por la delikataj projektoj.* Hodiaŭ deputito de la opozicio, s-ro Alberto Jordán Hernández substrekas kion li konsideras paradokso: miloj da kadroj de PDVSA estas dungitaj de universitatoj kaj naftokompanioj en la tuta mondo, kio egalas al “fuĝo de cerboj kiun ni ĉiam kritikis”! Tamen, por unu el la gvidantoj de granda eksterlanda entrepreno en la lando, “la esenca parto de la teĥnika personaro restis en sia loko, kio konservas la estontecon de la grupo”. Cetere, la restrukturado de PDVSA, komence de la jaro, celis doni al ĝi novan impeton.
Estas petrol-diplomatio en ĉiuj direktoj kiun praktikas la prezidanto Hugo Chávez en la lastaj monatoj. Argentino, Brazilo, Ĉinio, Hindio, Hispanio, Irano, Kataro, Libio, Niĝerio, Rusio, Urugŭajo: la listo longas de landoj kun kiuj li subskribis kadrajn akordojn de kunlaborado, riĉigitajn, laŭ la interparolantoj, de projektoj de ekonomia aŭ komerca kunlaborado. Sekvante, en tio, kelkajn simplajn principojn.
Unua prinicpo: fari la nigran oron esenca instrumento de la eksteraj rilatoj de Venezuelo. En novembro 2004, la numumo al posteno de ministro pri eksterlandaj aferoj de s-ro Ali Rodríguez Araque, eksministro pri petrolo kaj minejoj (1999-2000), iama ĝenerala sekretario de la Organizo de Petrol-Eksportantaj Landoj (OPEL) (2001-2002) kaj prezidinto de PDVSA (2002-2004), estas por tio la plej elokventa simbolo. S-ro Rodríguez inaŭguris sian mandaton per jena frazo: “La internacia politiko de Venezuelo havas tre fortan komponanton de hidrokarbonoj.”
Fakte, la resursoj de la landoj estas impresaj: 100 ĝis 270 miliardoj da bareloj nur por la pezega nafto de la zono de Orinoko, nafto tre viskoza, malfacile ekstraktebla, sed por kiu novaj teĥnologioj estas ellaborataj (Venezuelo produktas jam 600.000 barelojn tage de tiu nafto). “En tiuj rezervoj de pezega nafto kuŝas la strategia celo de la estonto, klarigas s-ro Georges Buresi, ĝenerala direktoro de la venezuela filio de Total. Laŭ la hipotezoj de produkteblo, ili devas esti kompareblaj kun tiuj de Saud-Arabio.”
La dua principo de la bolivara diplomatio — doni la prioritaton al la kunlaborado Sudo-Sudo — respondas al la politika celo subteni “multpolusan” mondon kaj redukti la dependecon rilate Usonon, ĉefa eksportmerkato de la venezuela nafto. “Ni ne volas dependi de unu sola lando, klarigas s-ro Arvelaíz. Ni uzas nian petrolon por malfermi merkatojn kaj por nodi novajn aliancojn.”
SAMTEMPE REASERTANTE regule ke ĝi ne interrompos nek reduktos siajn eksportojn al Usono, Karakaso klopodas tamen por diversigi siajn petrolvendojn, kun prefero por Hindio kaj Ĉinio, grandaj konsumlandoj invititaj partopreni en la disvolvado de Venezuelo.* Tamen tiu diversigo bezonas tempon, ĉar ĝi implicas, unuflanke, la konstruadon de novaj infrastrukturoj de transporto, ekzemple oleodukton tra Panamo por malfermi vojon al la pacifika marbordo kaj, aliflanke, adaptadon de la ricevontaj rafinejoj, ĉinaj kaj hindiaj, al la specifaĵoj de la venezuela pezega nafto. Maltrankvila pro la evoluo de la situacio en Venezuelo, la granda usona najbaro klopodas siaflanke por diversigi siajn provizofontojn en Afriko kaj en centra Azio.
La petrolo disponigas ankaŭ bonegan apogpunkton por la politiko de “latinamerika integriĝo” instigata de s-ro Chávez, elstare bona ŝanĝmono laŭ la modelo de la akordo farita kun Kubo, kiu ricevas 80.000 barelojn da nafto tage je prefera prezo (kiel aliaj landoj de Karibio kaj Centrameriko). Tiu multflanka politiko planas la starigon de banko de la Sudo, de televido de la Sudo kaj... petrolkompanio de la Sudo, Petrosur. Ankoraŭ en stato de projekto, Petrosur devas kunigi Argentinon, Bolivion, Brazilon kaj Urugŭajon, eĉ Kolombion (vd Claudia Jardim: De kaj por la latinamerikanoj).
Tria prinicpo de la ekstera politiko de la ŝtatestro, konstanta depost lia elekto en 1998, estas arda pledo favore al prezaltigo de nafto. Irante, lastan marton, ĝis oponi al altigo de la produktokvotoj de la OPEL kontribuanta al refalo de la prezo, s-ro Chávez fariĝis nelacigebla defendanto de redistribuado favore al la produktolandoj.*
Per impostoj, la konsumŝtatoj estas efektive la “veraj profitantoj de la petrola rento”, klarigas Pierre Terzian, ĉefredaktisto de la faka semajngazeto Petrostragegies. Inter 1999 kaj 2003, la totala valoro de impostoj ligitaj al petrolo estis 1.363 miliardoj por la landoj de la G7, kontraŭ 770 miliardoj por la OPEL.* La altegiĝo de la prezoj en aktualaj valutoj devas ne forgesigi — kiel memorigis s-ro Chávez dum sia vizito al Parizo, la 9-an de marto 2005 — ke en konstantaj dolaroj (do en reala valoro), la barelo de 1973 valoras 90 dolarojn en 2004!
La miksaĵo de la “bolivara” retoriko kaj de pragmata realismo estas alia eco de la venezuela naftopolitiko. Ĝiaj celoj klaras: “Sendependeco vid-al-vide la transnaciaj entreprenoj, aŭtonomeco, suvereneco, lukto kontraŭ malriĉeco, revigligo de la OPEL”, resumas s-ro Tarek William Saab, guberniestro de Anzoátegui, unu el la precipaj naftoprovincoj de la lando. Ilia aplikado estas pli nuancita, kiel montras la rilatoj kiujn la lando havas kun la eksterlandaj societoj — eĉ se la venezuela ŝtatestro emas kondamni la entreprenegojn kiuj senhonte ekspluatas la naturajn resursojn de lia lando. Tiel, dum sia dimanĉa televidelsendo “Alo Presidente!” de la 15-a de majo 2005, li sendis al ili averton postulante de ili 1,55 miliardojn da eŭroj da nepagitaj impostoj kaj kontestante la kontraktojn subskribitajn antaŭ lia enpotenciĝo.
Certe, la impostnivelo por nafto estas alta kompare kun aliaj landoj de la OPEL (30% kontraŭ mezume 20%), kaj la leĝo pri hidrokarbonoj de 2001 antaŭvidas pli altan partoprenon de PDVSA en ĉiu nova naftoprojekto. Tamen, la imposto por enspezo estis reduktita al 50% kaj, por gaso, la leĝo de 1999 fiksas la imposton al 20% (kontraŭ 0% antaŭe!) kaj permesas 100-%-an eksterlandan proprieton de projekto! Sume, tiu aranĝo malfermas do la venezuelan produktadon al eksterlanda kapitalo — kio ne estas la kazo en Rusio nek en Saud-Arabio (escepte por la gaso), ekzemple. Tamen nenia aplikad-dekreto estas ĝis nun adoptita, neniu valida kontrakto subskribita depost 2001 (nur intencleteroj kaj kunlaborad-projektoj) nek ia ajn nova investo engaĝita depost tiu dato...
SE VENEZUELO VOLAS realigi sian celon produkti 5 milionojn da bareloj tage en 2009 (kontraŭ 3 milionoj hodiaŭ)*, ĝi devas tre rapide relanĉi la aktivecon. Escepte de la brita BP, ne tre ĉeesta, ĉiuj eksterlandaj entreprenegoj estas engaĝitaj en Venezuelo kaj tre deciditaj engaĝiĝi eĉ pli. Ili proponis kolosajn projektojn (aŭ ampleksigojn) kaj atendas nur verdan lumon de la registaro: “La facila nafto estas produktita. De nun necesas produkti la malfacilan nafton” de la zono de Orinoko, klarigas s-ro Buresi. Karakaso ne ignoras ke la internaciaj kompanioj nepre devas ekspluati novajn resursojn, se ili ne volas ke ilia produktado malrapidiĝu kaj do iliaj rezultoj malaltiĝu.
Ĉar s-ro Chávez komencis revizii kontraktojn, aparte ties impostajn aspektojn, okazis kolizioj inter lia registaro kaj petrolentreprenoj, precipe usonaj. Estas cetere numero de tutmondulo, la usona Exxon/Mobil, kiu plej vigle leviĝis kontraŭ la unuflanka decido de Karakaso ĉesigi la “periodon de imposta indulgo” kiun profitis la projektoj de pezega nafto (pli riskoplenaj kaj kapitalbezonaj ol la tradiciaj projektoj) por konsideri la prezaltiĝon de la nafto. Sed la gvidantoj de la aliaj societoj, pli pragmatemaj, tendencas relativigi la naciajn politikajn saltojn: “Kompare kun la aliaj grandaj petrollandoj kiel Irako, Irano, Saud-Arabio aŭ Rusio, Venezuelo estas alirebla kaj relative stabila”, komentas eksterlanda diplomato bazita en Karakaso.
Dum la monda oferto penas sekvi plene kreskantan postulon, Venezuelo disponas do pri gravega atuto: abunda riĉeco de nigra oro. Ĝia vico por ludi.
Barbara VIGNAUX.