Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Altruisma protektismo”

Imposti la importojn laŭ socialaj kaj ekologiaj kriterioj havus triopan avantaĝon: protekti la plej progresintajn socialajn modelojn, defendi la interesojn de la Sudaj laboristoj kaj favori la naciajn merkatojn.

KROM FACILIGI LA interŝanĝojn de aĵoj kaj servoj, la komercaj intertraktadoj havas alian funkcion, multe pli gravan: elartikigi la internan ordon de la ŝtatoj por detrui ĉiujn solidarecojn, kaj konservi kiel planedvastajn agantojn nur la financajn fluojn kaj tiujn kiuj kontrolas ilin: bankojn, asekurkompaniojn, multnaciajn entreprenojn, investfondusojn, spekulfondusojn, pensifondusojn, kaj riĉegulojn kiajn Bill Gates. Do, precipe ne tuŝi la liberkomercon, kiu devas resti la netuŝebla sanktejo de la “liberecoj” de la kapitalo. Des pli ke, konstraste al la naivuloj aŭ ignorantoj de la historio, kiuj ankoraŭ kredas je la fikcio de la “milda komerco” pri kiu parolis Voltero, la liberaluloj havas longan memoron kaj scias ke la komerca agado enskribiĝas en senkompatan fortrilaton kaj ke ĝi estas, esence, kruela kontraŭ la malfortuloj.

Do, kia esenca diferenco ekzistas inter la nuna volo malfermi la Sudajn merkatojn ankoraŭ parte fermitajn, ekzemple, al la ampleksigo de la financaj servoj, al la bankoj kaj asekurkompanioj de la Nordo, kaj la opimilito farita kaj gajnita de la angloj kontraŭ la ĉinoj ĉirkaŭ la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento? Nenia. Nur la uzataj rimedoj fariĝis pli rafinitaj. Antaŭe, necesis bombado de Kantono fare de britaj fregatoj kaj okupado de Hongkongo por trudi al Ĉinio, pere de la traktato de Nankingo, malfermi sin al la eŭropa komerco, kaj aparte al tiu de la opio. Hodiaŭ, la rolon de kanonŝipo transprenis la Monda Organizo pri Komerco (MOK).

La granda kontribuaĵo de la kontraŭpinto de Seatlo en 1999, kaj de ĉiuj aliaj organizitaj okaze de ministrokunvenoj de la MOK, estis meti sur la publikan scenejon la demandon de la liberkomerco, ne kiel unu faktoron inter aliaj de la rilatoj inter ŝtatoj, sed kiel veran levilon por frakasi ĉion kio ankoraŭ restas de naciaj aŭ regionaj reguladoj. Kaj por devigi la sociojn cedi al la sola monda ordo de la financo, elpensita kaj realigata de io difinebla kiel la “Politburoo de la Liberala Internacio”: Internacia Mon-Fonduso (IMF), Monda Banko, G8, Organizo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), MOK, kun sia “regiona” sekcio, nome la Eŭropa Komisiono.*

* Vd “L’éminence grise du château”, Le Monde diplomatique, marto 1998.

LA LIBERKOMERCAJ TEZOJ ne rezistas al teoria ekzameno nek al tiu de la rezultoj.* Sed tiuj konkludoj estas kaŝitaj de la diskurso interkonsentita de la komunikiloj kaj politikaj respondeculoj, laŭ kiu ĉia kresko de komerco estas bonvena. Utilas do konstante preni la problemojn ĉe ilia radiko, aparte en iliaj Nord-Sudaj koncernoj. Eblas fari tion elirante de tiu penso de Kejnso* multoble citita: “Mi simpatias kun tiuj kiuj volas minimumigi prefere ol maksimumigi la ekonomian enplektiĝon inter la nacioj. Ideoj, kono, arto, gastamo, vojaĝoj: tiom da aferoj kiuj estas, laŭnature, internaciaj. Sed la varoj estu de nacia fabrikado ĉiam kiam tio estas ebla kaj komforta.”*

* Vd Ha-Joon Chang, “Du protectionnisme au libre-échangisme, une conversion opportuniste”, Le Monde diplomatique, junio 2003.
* John Meynard Keynes, angla ekonomikisto, 1883-1946. -vl
* Citita de Herman E. Daly, “The perils of free trade [La danĝeroj de liberkomerco]”, Scientific American, novembro 1993.

Tiel la granda ekonomikisto formulas tiom evidentan ideon ke oni fine forgesis ĝin: la solaj valoraj rilatoj inter la popoloj estas tiuj kiuj nodiĝas, de unu lando al alia, inter la civitanoj, iliaj lingvoj, iliaj kredoj, iliaj produktoj de la spirito, de la mano kaj de la korpo, kaj tio kio estas specifa en ilia materia produktado. Tiuj rilatoj enkarniĝas unuavice en personoj kaj verkoj, kaj ne en varoj aŭ servoj. Ĉu la fabrikado de elektronikaj ĉipoj fare de ĉinaj laboristinoj iel kontribuas al tio ke la uzantoj de televidiloj aŭ de poŝtelefonoj en la resto de la mondo pli bone konas Ĉinion? La sole aplikata protektismo kiu meritas sian nomon estas tiu de la afiŝita aŭ implicita rifuzo de cirkulado de homoj, verkoj kaj ideoj.

La varoj de nacia fabrikado, menciitaj de Kejnso en epoko kie la liberala tutmondigo estis eĉ ne konceptebla, estas postulo de totala aktualeco, kondiĉe ke oni adaptu ĝin al la kondiĉoj de la nova jarcento, do konsidere al la geografia etendiĝo de la eblaj kadroj de ekonomia regulado. Tiu regulado, iam nur ebla en nacia perimetro, povus plenumiĝi kadre de la Eŭropa Unio, se tiu havus la volon por tio. Sed, regulata de ĉiam pli liberalaj traktatoj, ĝi faras precize la malon: la nocio de komunuma prefero kaj de komunaj grandaj politikoj ne estas plu laŭmodaj, kaj kio ankoraŭ restas da ĝi en la agrikultura politiko estas nun malmuntata. Tamen: la Unio, se ĝi estus reorientita en volisman direkton post la lastdataj francaj kaj nederlandaj “ne” al la konstitucia traktato — granda “jes”-, povus servi kiel referenco por aliaj regionaj entoj konstituitaj, aŭ konstituotaj, por krei liberkomercajn zonojn, eĉ dogan-uniojn, sed kiuj povus ankaŭ provizi sin per politikaj kompetentoj kaj per ekonomia, financa kaj komerca regulado. Tio estus aparte la kazo de la Komuna Merkato de la Sudo (Mercosur) en Sudameriko.

PROKSIMIGI KIOM EBLE plej la produktejojn al la konsumejoj — ĉu naciaj, kio evidentus por demografiaj gigantoj kiel Hindio aŭ Ĉinio, ĉu regionaj, en la plurnacia senco de la vorto — respondas al triopa postulo: demokratia, sociala kaj ekologia. La demokratia postulo estas simple formulebla: ĉiu lando aŭ landaro estas alvokita difini mem sian elekton de socio, aparte siajn decidojn pri nutraĵo, kiuj ne estas nepre identaj, kaj ne lasi al si trudi ilin per trukado de la armilo de internacia komerco. Necesas do maksimumo da adekvatigo de la interven-perimetro de la civitanoj kaj tiu de la ekonomiaj kaj financaj flusoj, por ke efika regulado estu plenumebla.

Pri la sociala aspekto, Emmanuel Todd montris kiel, esprimite per enspezoj, la liberkomerco, per kunfandiĝo de la nacioj en unu solan mondmerkaton, metas la abundajn produktofaktorojn — la malalte kvalifikitan laboristaron — en malsupreniran spiralon, kaj la rarajn produktofaktorojn — kapitalon kaj tre alte kvalifikitan laboristaron — en supreniran spiralon. Tiel ĝi ebligas “la kreskon de gravaj malegalecoj en la evoluintaj landoj, eĉ, la enkondukon en ilian sinon de mondaj malegalecoj”.* La aŭtoro aldonas ke, disigante geografie, kulture, psiĥologie la proponon disde la postulo, la liberkomerco kreas ekonomian universon en kiu la entreprenisto jam ne havas la senton kontribui, per la salajroj kiujn li distribuas, al la formado de ĝenerala postulo je nacia skalo”. Tiu malkupliĝo estas detrua por la solidarecoj kaj la respondecoj, do por la fundamentoj de la civitaneco. Ne mirige ke la elektronika komerco, kiu ekstreme malkuplas space la produktiston, vendiston kaj aĉetanton, ĝuas la tutan komplezemon de la liberaluloj — kiuj vidas en ĝi la esprimon de la perfekta merkato.

* Emmanuel Todd, L’illusion économique [La ekonomia iluzio], Gallimard, Parizo 1998.

ĈU ELEKTRONIKA AŬ ne, la komerco per materiaj havaĵoj implicas ĉiam sendadon al la fina aĉetanto. Ju pli grandas la distanco inter ties hejmo kaj la produktejo, des pli necesas transportiloj, des pli konsumiĝas energio, kaj des pli elmetiĝas gaso graviganta la forcejefikon.* La transporto estas tamen ne la sola faktoro kontribuanta al la difektado de la naturaj medioj pere de la kreskado de komerco, kiu “eksterigas” la ekologiajn kostojn al la tuta socio, anstataŭ “internigi” ilin en la prezojn. La investistoj estas frandemaj pri landoj kie oni povas senpune masakri la arbarojn, la akvojn kaj la grundojn, kaj kie la leĝaroj estas malrigoraj aŭ ne aplikataj. Ĉu ne temas, resume, pri “kompara avantaĝo” kiel alia, kapabla altiri kapitalojn al malriĉaj landoj?

* Vd Philippe Mühlstein, “La damaĝoj de la perpetua moviĝo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2005.

La ideo enkonduki ekologiajn klaŭzojn en la komercaj akordoj, la rifuzo lasi la komercon ostaĝigi la medion, do ne povas konveni al ili, sed tio ne estas kialo por rezigni pri ĝi. Ĉu la fakto ke certaj registaroj de la Nordo esprimas sin favore al ĝi, kaj certaj sindikatistoj de la Sudo kontraŭ, sufiĉas por miskreditigi ĝin? Tio estus absurda. Temas pri la demando kiuj estu la konsiderotaj kriterioj, la speco de planotaj disponoj kaj la institucioj kiuj aplikos ĝin. Kiel la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado (PUND) faris por la homa disvolvado, la taŭgaj indikatoroj povus esti ellaborataj de la Internacia Labor-Organizo (ILO) por la respekto de la konvencioj kiujn la plimulto de ĝiaj membroj subskribis, kaj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Medio (PUNM) por la grado da respekto por la medio.

Proponoj estas faritaj, de Maurice Lauré, la kreinto de la aldonvalora imposto (AVI), kaj reprenitaj ĉefe de Pierre-Noël Giraud, profesoro ĉe la Lernejo de la Minejoj de Parizo, por “altruisma” protektismo ebliganta samtempe protekti la plej progresintajn socialajn modelojn — kaj do la plej minacatajn de la liberala tutmondigo — kaj la interesojn de la Sudaj laboristoj.* Temus pri deprenoj prenotaj ĉe importaĵoj, per aplikado de kombinaĵo de indikatoroj de la ILO kaj de la PUNM, kaj eventuale de tiuj de la PUND, kaj pri repagi la deprenitajn sumojn ĉu al la devenlandoj, laŭ striktaj uzkondiĉoj kun socialaj, mediaj kaj edukaj celoj, ĉu al internaciaj kaj/aŭ regionaj organizoj kiuj uzus ilin en la koncernata lando laŭ la samaj kriterioj. Tiuj deprenoj varius inter landoj aŭ landaroj, laŭ iliaj respektivaj “notoj” fiksitaj de la indikatoroj, siavice regule ĝisdatigotaj por konsideri la progresojn aŭ malprogresojn en la leĝaroj kaj socialaj praktikoj. Tiel, inter du landoj aŭ komunaj merkatoj havantaj la samajn notojn, ĉu bonajn aŭ malbonajn, la deprenoj estus nulaj. Inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio, ili estus certe altaj.

* Maurice Lauré, “Rapport sur le chômage [Raporto pri la senlaboreco]”, La Jaune et la Rouge, oktobro 1994. Pierre-Noël Giraud, L’inégalité du monde [La malegaleco de la mondo], Gallimard, kol. “Folio”, Parizo, 1996, kaj Economie: le grand Satan? [Ekonomio: ĉu la granda diablo?], Textuel, Parizo, 1998.

Tia sistemo de deprenoj — kiu, ĝis la fino de la Urugŭaja ciklo de la MOK en 1993, estis unu el la fundamentoj de la eŭropa komuna agrikultura politiko (KAP) — substituiĝus al tiu de la tarifado kaj al la tuta regularo de la MOK, aparte al tiu de la klaŭzo de nacia traktado kaj tiu de la plej favorata nacio. Neŭtrala kaj travidebla, tiu dispozicio harmoniigus la aliron al la merkatoj kaj forigus la premiojn por ekspluatado de laboristoj kiujn konstituas la enormaj labor- kaj salajro-kondiĉoj inter landoj.

La repago, sub determinota formo, de la sumo de tiuj deprenaĵoj — kontraste al tio kio praktikiĝis por la komuna agrikultura politiko (KAP) — al la devenlandoj de tiuj produktoj estus potenca stimulo por levi la sociajn kaj mediajn normojn en ili, ĉar ne estus plu profitige tiri ilin malsupren. Tiu repago havus kroman virton: fortigi, per la disponebla mono kiun ĝi injektus, la internan merkaton de la landoj kiujn la programo de struktura alĝustigo devigis ekscese eksporti, kaj revenigi ilin al pli memcentritaj, do pli demokratie kontrolataj formoj de disvolvado. La nuligo de ilia ekstera ŝuldo, en proporcioj kiuj havas nenion por fari kun la nunaj ŝajnigoj, estus nepra akompanado. Al ultraliberala modelo kiu fariĝas sistemo, necesas kontraŭmeti alian sistemon, tute same koheran. Ĝi ne estas tutprete disponebla, sed la fortoj estas disponeblaj por ellabori ĝin, aparte en la kadro de la mondaj sociaj forumoj.

Bernard CASSEN.

Tiu ĉi artikolo aperis en “Manière de voir n-ro 83, Le Monde diplomatique, oktobro-novembro 2005