Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En 1974, la dominantaj grupoj de la riĉaj landoj promesis “elimini la malriĉecon” en la jaro 2000. Oni komprenis per tio (kaj tio validas ankoraŭ nun) igi la homojn transiri la absolutan sojlon de malriĉeco, fiksitan je po 2 dolaroj da enspezo tage kaj persone, por ke la koncernato jam ne estu kalkulita kiel “malriĉa”. Por tiu celo, ili engaĝiĝis atribui 0,7% da sia Malneta Interna Produkto (MIP) al la publika helpo al disvolvado. Dek-kvin jarojn poste, en 1989, la samaj grupoj anoncis ke, sekve al malapero de Sovetunio, la fino de la 20-a jarcento kaj la komenco de la 21-a jarcento karakteriziĝos per nova erao de monda paco. Jam ne necesos malŝpari enormajn sumojn por armado. La mondo profitos la “dividendojn de la paco”, kiuj, siavice, faciligos la realigon de la celo elradikigi la malriĉecon en la jaro 2000.
Oni scias, ho ve! kio okazis: la malriĉeco ne estis eliminita, kaj ĝi eĉ kreskis, aparte en la 1990-aj jaroj. En 2000, en loĝantaro de 6 miliardoj da homoj, oni nombris 2,7 miliardojn vivantajn sub la sojlo de malriĉeco, kaj, inter ili, 1,3 miliardojn difinitajn “ekstreme malriĉaj”, ĉar disponante pri malpli ol unu dolaron tage. En 2003, la nombro da malriĉuloj kreskis je 100 milionoj, atingante 2,8 miliardojn.* La celo de 1974 ne estas atingita ne pro ĝia nerealigeblo. La dominantaj grupoj de la riĉaj landoj kaj la elitoj en la potenco en la malriĉaj landoj ne tenis siajn promesojn. Eĉ pli malbone, ili faris komercajn, financajn kaj teĥnologiajn politikojn kiuj fortigis la kaŭzojn de daŭra malriĉiĝo de la loĝantaroj jam senhavaj.*
Koncerne la promeson de paco, la militoj multiĝis, aparte en Proksim-Oriento kaj Afriko. Post la 11-a de septembro, laŭ la estroj de la okcidentaj landoj, unuavice tiuj de Usono, la mondo eniris longan fazon de planedvasta milito kontraŭ la “terorismo”. En 2003-2004, la nivelo de armeelspezoj praktike revenis al tiu de la epoko de la malvarma milito.* Ankaŭ tiukaze, ne fiaskis la paco, sed la mondkonceptoj kaj la politikaj strategioj de la grupoj en la potenco, laŭ kiuj fari militon estas la plej efika instrumento por konstrui la pacon!
ANTAŬ TIU DUOBLA SAKSTRATO, la dominantoj proponas al la dominatoj, al la malriĉuloj kaj ekskluditoj akcepti la neeviteblan kaj “naturan” econ de malriĉeco kaj de la senkompata batalo por la individua supervivado. Kadre de la nuna tutmondigo, ne ekzistas “ni”, asertas ili, sed senfina nombro da “mioj” en konkurenco inter si por aliro al la esencaj havaĵoj kaj servoj. Predikata jam tridek jarojn kiel precipa inspiranto kaj mobilizanto de la okcidenta civilizacio, la evangelio de la konkurencivo servas nun kiel argumento por klarigi kaj pravigi la eternigon de malriĉeco kaj de milito.*
Pri la fataleco de la malriĉeco, ĉiuj dominantaj grupoj, aparte de kelkaj nuancoj, estas unuanimaj. La registaroj de Usono, de Ĉinio, de la 25 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, de la arabaj landoj, de Ĉilio, Hindio, ktp., same kiel la katolika kaj protestanta eklezioj, la islamaj kaj budhismaj aŭtoritatoj kaj la nebulozo de neregistaraj organizoj (NROj) kiuj gravitas ĉirkaŭ la organizoj de la UN kaj vivas danke al ili, ĉiuj akceptis, en septembro 2000, la deklaron de la “celoj de la jarmilŝanĝo por la disvolvado”, aprobita de la Pintkunveno de la Jarmilŝanĝo de la UN en Novjorko.* Tiu deklaro asertas ke la sola realisma celo, en farebla tempolimo — la jaro 2015-, estas duonigo de la nombro da “ekstreme malriĉaj” homoj. Jen la “ambicia” celo kiun metis al si la internacia komunumo por respondi al la rajto je vivo kaj je homa digno de la 2,8 miliardoj da malriĉuloj. La mondaj elitoj abdikis la politikan kaj etikan respondecon respektigi tiujn rajtojn. Kaj ili diris al la malriĉuloj ke ili rezignu ĝin ankaŭ.
En la kazo de la paco, la abdiko cedas la lokon al kaptilo. Kaptilo de la kompliceco de la “liberaj” kaj “demokratiaj” socioj kun la milito farata kontraŭ la komunan malamikon kiun reprezentus la monda “terorismo”. Kaj tio nome de komunumo de civilizacio, aparte de la civilizacio de riĉeco kaj de konsumado laŭ la okcidenta vivmaniero. La subtenantoj de tiu milito pravigas ĝian neeviteblon per la argumento laŭ kiu ĝi estas la sola efika instrumento por ekskludi tiujn kiuj, animataj de religiaj kaj etnaj fanatikecoj, kaj nome de civilizacioj difinitaj kiel “perdantaj”, klopodas malhelpi la mondvastan firmiĝon de civilizacio difinita siavice kiel “gajnanta”, tiu de la “okcidentaj” libereco kaj demokratio.
Tiu milito kontraŭ la obskurantismo havas, laŭ tio, sian epicentron en la araba kaj islama mondo. Laŭ la dominantoj, ĉiuj malriĉuloj de la Tero havas intereson aliĝi al tiu milito por certigi sian rajton je libereco, je individua riĉiĝo kaj je moderneco. Kion, asertas ili, la ĉinoj bone komprenis (vd Martine Bulard: Ĉinio ŝancelas la mondan ordon). Laŭ tiu tezo, la daŭrigo kaj subteno de la vivmaniero de la okcidentaj landoj, levita al rango de simbolo de la monda civilizacio, estas en la intereso de ĉiuj popoloj. Necesas do kontraŭbatali tiujn kiuj faras obstaklojn por la kresko de konsumado, al la “libereco” de komerco kaj de financo, al la “libera” cirkulado kaj al la krucita fertiliĝo de la kulturoj, en la kadro de la reguloj fiksitaj kaj trudataj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Banko, la EU, la Monda Organizo pri Intelekta Propraĵo (MOIP), la Akordo pri Libera Komerco de Nord-Ameriko (ALKNA), la Asocio de la Nacioj de Sud-Orienta Azio (ANSOA), la Nova Partnereco por la Disvolvo de Afriko (NPDA), ktp.
Ekzistas tamen solvoj por batali kontraŭ la malriĉeco kaj por eliri el la permanenta milito kontraŭ la “malbono”. Dum multaj jarcentoj, la sklaveco estis konsiderata “natura” fenomeno neevitebla, neeliminebla. Tamen, dum la 19-a jarcento, ĝi estis deklarita kontraŭleĝa, kaj per tio realiĝis la revo de egaleco inter ĉiuj homoj, almenaŭ laŭleĝe. Venis la tempo por deklari kontraŭleĝa la malriĉecon, por forpeli ĝin de la socio surbaze de la principo “neniu havas la rajton esti malriĉa”, kiu estis ĉe la origino de la prizorgoŝtato.* Deklari la malriĉecon kontraŭleĝa signifas konkrete nuligi la leĝajn kaj administrajn dispoziciojn kiuj nutras ĝiajn estigo- kaj prizorgo-meĥanismojn en la mondo, inkluzive en la “evoluintaj” landoj.
En la Eŭropa Unio, ekzemple, tio implicas la anstataŭigon de la strategio nomata “Lisbona” — “Fari de Eŭropo la plej konkurencivan scio-ekonomion de la mondo en 2010”-, de la Bolonja procedo (privatigo kaj komercigo de la universitata supera instruado), de ĉia nova formo de Bolkestejn-direktivo, ktp., per disponoj privilegiantaj kunlaboradon, fortigon de la universitato kiel publika servo, disvolvadon de eŭropaj servoj de civitaneco...
Ne necesas atendi interregistaran konferencon por deklari la malriĉecon kontraŭleĝa. La iniciato povas eliri de lokaj kolektivoj. Jam, multaj da ili, tra la mondo, deklaris sin “ekster ĜAKS [Ĝenerala Akordo pri la Komerco de Servoj]”*, asertante anticipe sian kontraŭstaron al disponoj de liberaligo, privatigo kaj komercigo de publikaj havaĵoj kaj servoj intertraktataj ĉe la MOK, kadre de tiu ĜAKS tiel kara al s-ro Pascal Lamy, eksa eŭropa komisaro (socialisto), fariĝinta ĝenerala direktoro de la MOK. Multaj kolektivaĵoj, ofte la samaj kiel tiuj proklamintaj sin ekster ĜAKS, deklaris sin ankaŭ “ekster GMO” rifuzante la plenkampan kulturadon kaj uzadon de genetike modifitaj organismoj (GMOj). Iuj batalas kontraŭ privatigo de akvo aŭ por la nerenovigo de ĝia mastrumado delegita al multnaciaj entreprenoj, por la agnosko de la aliro al trinkakvo kiel homa rajto (do, universala).*
Tio signifas ke rifuzi militon — la revo de universala paco — pasas antaŭ ĉio tra la subteno al ekonomio bazita sur serio da mondaj komunaj havaĵoj kaj publikaj servoj. Urĝas agnoski ke la aero, la akvo, la sunenergio, la arbaroj, la scio, la biodiverseco de la planedo, la nutraĵa sekureco, la sano, la oceanoj, la herca spaco [ekz-e de radio kaj televido], la edukado, la financa stabileco, la kolektiva sekureco estas havaĵoj kaj servoj kiuj devas esti certigataj de la monda kolektivaĵo, kaj sub ties respondeco.*
Por tio, la 21-a jarcento devas eniri la historion ne nur kiel la jarcento kiu decidis la kontraŭleĝecon de malriĉeco, sed ankaŭ kiel tiu kiu agnoskis la homaron kiel juran kaj politikan subjekton. Tia propono ne sukcesos en kelkaj jaroj, sed neniu povas ekskludi ke ĝi realiĝos en la tempospaco de unu generacio. La enkaĉiĝo de la reformoj de la UN alvokas veran mutacion por garantii la pacon: pasi de la Unuiĝintaj Nacioj al la Monda Organizo de la Homaro. Necesas klopodi por inventi planedvastan politikan arĥitekturon sur la nivelo de la tutmondeco de la homa kondiĉo. Tiurilate, mezureblas la miopeco de la aŭtoroj de la eŭropa konstitucia traktato kiu, anstataŭ proponi al la Unio doni al si la celon subteni la pacon komencante per rifuzo de milito, enskribis (artikolo I-41-7) la politikon de komunaj sekureco kaj defendo en la kadron de kongrueco kun la Nord-Atlantik-Traktat-Organizo (NATO) kaj devigas la membroŝtatojn “iom post iom plibonigi siajn militajn kapacitojn” (artikolo I-41-3).
Estas tempo eliri el la vojoj de la potenco kaj de la imperiaj hegemonioj. Kion la homaro bezonas, ne estas konkerantoj kaj imperiestroj, sed konstruistoj de kunvivado danke al monda sociala kontrakto bazita sur la aspiro de ĉiu homo kaj de ĉiu popolo al digno, justeco, libereco kaj paco.
Riccardo PETRELLA.