Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉie, ultrakonservativaj industriistoj manovras por solidigi sian monopolon sur la ondoj: la grupo Murdoch havas ambiciojn sur Interreto, la eldonisto Axel Springer avidas televid-reton, Fininvest (kiu apartenas al s-ro Berlusconi) povus aĉeti la taggazeton “Corriere della Sera”. En Usono, danke al la grupo Sinclair, la registaro Bush disponas pri bona propagandilo.
ĈEFO DE LA GRUPO SINCLAIR, fondita de lia patro Julian Sinclair Smith, s-ro David Smith evitas akcepti reporterojn. Sed, kiam ni renkontis lin, dum pluraj horoj, li juĝis pasie pri la informoj dissenditaj de la networks (CBS, NBC, Fox, ABC, CNN), li analizis la rolon kiun ludas proprietulo kaj li konfidis siajn projektojn por la grupo de sesdek-du lokaj televidstacioj kiujn li posedas. Liaj komentoj ne ĉiam evitas la prediko-tonon: “Iel, ni havas socialan respondecon. Tio estas fari tion kio estas justa. Difini ĝin ne facilas, sed ekzistas evidentaĵoj.”
La plej “evidenta” kaj la plej grava koncernas la politikon. “Kion vi pensas, tio devas ne interferi kun via business, indikas s-ro Smith. Koncerne novaĵojn, se iu ne povas trakti informon tre ekvilibre, ĝuste meze, kaj se mi ekscias tion, tiam tiu havos problemon.” Do io tre banala, ĝis kiam li precizigas ke, inter ĉiuj gazet-entreprenoj de Usono, nur Fox kaj Sinclair situas “en la mezo”. La 99,9% restantaj estas maldekstraj*...
S-ro Smith precizigas sian difinon de plurismo tuj kiam li aliras la eksteran politikon: “Ni estas meze de milito, ĉu prave aŭ malprave. Mi ne kulpas pri tio. Niaj elektitoj decidis ke la milito estas en nia intereso. Ekde kiam ili faris tiun decidon, ĉu prave aŭ malprave, mi kredas ke ni havas la devon subteni niajn trupojn kaj ke necesas ke la usonanoj iru batali. Sekve, mi devas subteni la prezidanton. Mi ne povas, konscie, resti flanke kiam iu engaĝas centmilojn da soldatoj en operaco destinita defendi min.”
La Sinclair Broadcast Group profitis la malreguladon de la ondoj organizitan de la Federal Communication Commission (FCC) por fariĝi la ĉefa proprietulo de televidstacioj. Kun sesdek-du televidstacioj en tridek-naŭ “merkatoj” (aŭ dissendozonoj), la grupo Sinclair, kiu ege grandiĝis depost sia fondiĝo, en 1971, povas nun atingi 24% de la usonaj televidspektantoj. Inter ili tiujn de la balote tiklaj de Ohio (kiu certigis, apenaŭ, la reelekton de la antaŭa prezidanto), de Florido (kiu ebligis al s-ro George W. Bush, kun proksimume kvincent voĉoj da avantaĝo kaj la apogo de la Supera Kortumo, esti elektita en 2000), sed ankaŭ de Pensilvanio, de Nevado, de Miĉigano, de Viskonsio, de Iovo. Kvankam ne sendante en la grandaj demokrataj urboj, kiel Novjorko, Los-Anĝeleso aŭ Ĉikago, Sinclair instaliĝis, per akiro de unu aŭ du lokaj stacioj, en la mezgrandaj urboj. Kio ebligas lin influi la elektantojn sen esti tro rimarkita.
EN 2004, POR LA UNUA FOJO, la grupo intervenis malkaŝe en la internan politikon, uzante la frekvencojn kiuj estis al ĝi atribuitaj, por misfamigi la demokratan kandidaton, s-ron John Kerry, kaj por kaŝi la malbonajn novaĵojn pri la evoluo de la milito en Irako. La nervocentro de la maŝino Sinclair estas la direktejo de informado, News Central, tre hierarĥia strukturo kiu ebligas al s-ro Smith, al la vicprezidanto kaj televid-stelulo Mark Hyman kaj al certaj tre altnivelaj kadroj decidi pri la enhavo de la sesdek-du lokaj stacioj. Ili tiel kreis operacon de publika rilato en la servo de la Respublikana Partio kiun ili ŝatus ŝajnigi esti gazetara entrepreno.*
Por finfari sian laboron de “informado”, la satira interveno de s-ro Hyman, kiu havas la titolon “Resumo de la tago” aŭ “La plej grava” (“The Point”), estas elsendata ĉiutage de ĉiuj stacioj de la grupo, ĉu ili volas aŭ ne. S-ro Hyman estas eksa oficiro de informservo de la Navy, kiu ĉiam portas brakringon sur kiu estas enskribita la nomo de soldato mortinta dum la Golf-milito. Tio memorigas al li, klarigas li, la prezon de la libereco. En la grupo, li havas plurajn funkciojn, samtempe vicprezidanto, kronikisto kaj respondeculo pri la agadoj de la premgrupo.
Kiam restas al li iomete da tempo, s-ro Hyman estas ankaŭ vicprezidanto de la Centro por publika politiko bazita sur la scienco, kiu laboras en Annapolis (Marilando), ne tre malproksime de la sidejo de Sinclair. Tiu instituto, kiu ricevis pli ol 650.000 dolarojn de la societo ExxonMobil ekde 1998, estas ĉe la origino de pitoreskaj malkovroj, kiel la fakto ke “la niveloj de merkuro englutitaj de fiŝoj havas nenian konsekvencon por la sano de homoj” aŭ tiu ke la poluado de la aero “ne povas esti grava faktoro por kompreni la astmon”.
S-ro Hyman estas tiom parolfluema kiom brua. Kun pufa brusto li elfluigas al filmilo siajn konservativajn atakojn. Li faras tion sen delikateco, sed facile. Lia ĉiutaga interveno povas memorigi ke la francoj estas “kapitulaĉaj simioj, manĝantoj de fromaĝo” (cheese eating surrender monkeys). Li ankaŭ ne tre ŝatas siajn samlandanojn kiam ili estas maldekstraj — “la malplej larĝanimaj homoj de la lando”, “ili pasigas sian tempon atakante Usonon” — kaj li ne pli aprezas la televidĉenojn kiuj “orientas la informadon” kontraŭ la Blanka Domo. S-ro Hans Blix, iama inspektisto de la Unuiĝintaj Nacioj en Irako kaj kritika al la milito, estas juĝata “malkompetenta”: li ne trovis la famajn amasdetruajn armilojn.
Kelkajn semajnojn antaŭ la prezidant-elekto de novembro 2004, s-ro Hyman asertis, en sia “ĉefartikolo”, ke “la teroristo-ĉefoj tre ŝatus ke la prezidanto Bush estu batita kaj anstataŭigita de la senatoro Kerry”, kaj li donis tute same malseriozan taksadon, tiom malalta ĝi estis, de la irakaj perdoj dum la konflikto. Sed la komunikila stelulo de la grupo Sinclair scias fari proponojn, kiel ekzemple la forigo de la imposta progresado kaj ĝia anstataŭigo per konsum-imposto, privatigo de la federaciaj sistemoj de medicina asekuro por maljunuloj (Medicare) kaj por la bezonuloj (Medicaid), la senkondiĉa protekto de ĉiuj “rajtoj” de la posedantoj de pafarmiloj. Sen forgesi, demokratio necesas, la daŭrigon de la milito en Irako.
Ne gravas la amplekso de kritikaj reagoj kiujn vekas tiaj komentoj: la respondeculoj de la stacioj apartenantaj al la grupo Sinclair kaj kiuj emus ne sendi “The Point” lernis ne plu peti tiun permeson, tiom brutalus la rifuzo. La mastrumada filozofio de s-ro Smith volas ke “ĉiufoje kiam decido vere gravas, gazetara entrepreno agas kiel diktaturo. Iu ja devas decidi”.
Kiam CNN demandis kial la stacioj ligitaj kun la grupo ne povas elekti la enhavojn plej adaptitajn al ĝia aŭskultantaro, tiu partizano de novliberalismo detaligis sian koncepton de loka aŭtonomio: “La ĉeno de magazenoj por brikolado Sears diras al siaj filioj: “Vi vendos ĉiujn ilojn de la marko Craftsman“; McDonald’s diras al siaj restoracioj: “Vi ĉiuj servos bulkojn kun sezamgrajnoj.“ Ĉar estas tia nia business. Imagi ke niaj televidstacioj estas aŭtonomaj senimpostaj zonoj kaj ke la loka respondeculo devus povi elekti la programon kiu plej taŭgas por li, tio rimas kun nenio.”
Laŭ la dungitoj, nunaj kaj eksaj, kiujn ni pridemandis, la eldonaj decidoj de s-ro Hyman havas efikon kiu ege superas la simplan komenton elsendatan ĉiuvespere. Post la 11-a de septembro 2001, ekzemple, Sinclair devigis ĉiun stacion de la grupo sciigi, pere de ĵurnalisto aŭ prezentisto, ke ĝi subtenas la militon kontraŭ la terorismo” faratan de la prezidanto Bush. Kiam iuj rifuzis invokante la ĵurnalistan deontologion, s-ro Hyman surbendigis tiun deklaron mem kaj sendigis ĝin en ilia nomo.
En aprilo 2004, la grupo malpermesis al tiuj el siaj stacioj, kiuj estis filioj de ABC, programi specialan elsendon de “Nightline” (ABC), Tiuj kiuj falis, dum kiu la stelula ĵurnalisto Ted Koppel legis unu post unu la nomojn de la soldatoj mortintaj en Irako. S-ro John Liberman, kiu respondecis pri la oficejo de la grupo Sinclair en Vaŝingtono, raportas cetere ke lia ĉefredaktisto, invokante premojn el la pinto de la hierarĥio, neniam permesis al li raporti pri la torturskandaloj de Abu Ghraib. Eksa produktisto aldonas: “En du okazoj kiujn mi memoras, oni diris al mi, ke necesas sugesti ke en Irako ĉio iras bone.”
LA GRUPO FARIS LONGAN VOJON post kiam en 1971 s-ro Julian Sinclair Smith akiris UHF-frekvencon kiu ebligis al li starigi malgrandan entreprenon de familia televido en Baltimoro: WBFF. En 1986, liaj kvar filoj — David, Frederick, Robert kaj J. Duncan — aliĝis al sia patro kaj starigis tegmentfirmaon. Tio estis Sinclair Broadcast Group. Kvar jarojn poste, la fratoj anstataŭas sian patron kaj komencas “konkretigi sian vizion”.
Hodiaŭ, tri el la fratoj dediĉas sin ankaŭ al aliaj aferoj, el kiuj certaj profitas la sinergiojn kun iliaj komunika imperio. S-ro David Smith, granda investinto en la koncesioj de aŭtomobiloj kiu troviĝas inter la precipaj anoncistoj de la Baltimora regiono, tiras la plej bonan profiton el ilia aĉetado de reklamo en liaj televidstacioj. Frederick posedas societon de nemoveblaĵoj, Todd Village LLC (kiu, laŭ Baltimora televido, praktikas rasan diskriminadon evitante montri certajn proprietaĵojn al nigruloj). La fratoj Sinclair ludas ankaŭ en la borso, kio nutris suspektojn de sekretdelikto kiam ili forcedis Sinclair-akciojn en la valoro de milionoj da dolaroj en momento en kiu ili aparte multe kostis.
La konservativa filozofio de la grupo klarigas kial Sinclair malpermesis al siaj stacioj elsendi Tiuj kiuj falis. La cenzuro havis la solan motivon ke la kulpigita programo evitis la milit-kuntekston — tamen traktitan de ABC ofte konforme kun la deziroj de la registaro Bush — kaj en malkaŝe polemika maniero koincidis kun la unua datreveno de la parolado de la prezidanto, kiu, la 2-an de majo 2003, misvestita per pilotjako, anoncis sur la aviadilŝipo USS Lincoln ke en Irako estis “misio plenumita”... Nek la familioj de la soldatoj nek la plimulto da elektitoj estis konvinkitaj de la pravigo de Sinclair por sia cenzuro de “Nightline”. La respublikana senatoro John Mc Cain, iama kaptito en Vjetnamio kaj partizano de la Irak-operacio, eĉ skribis malfermitan leteron al s-ro John Smith: “Via decido senigi viajn televidspektantojn je okazo mezuri la terurajn kostojn de la milito konstituas formon de mallojaleco.”
La zorgo pri ekvilibro, pri kiu fieras s-ro Smith, ankaŭ ne koncernas la disdividon de la politikaj kontribuaĵoj inter la du precipaj partioj. Dum nia renkontiĝo, li demandis insiste: “Ĉu vi scias ke mi transkontigas pli da mono al la demokratoj ol al la respublikanoj?” Tiu rivelo estis surpriza, sed malĝusta... Laŭ du respondeculoj de neŭtralaj asocioj (la Center for Public Integrity kaj la Center for Responsive Politics), kiujn ni pridemandis, la transkontigoj de la ĉefo de Sinclair larĝe favoris la respublikanojn.
La diferenco estas eĉ pli surpriza se oni ekzamenas la politikajn kontribuaĵojn de la dungitoj kaj de la kadroj de la grupo. Ekde 1998, pli ol 90% de iliaj donacoj helpas la partion de s-ro Bush, dum ĝenerale la grandaj komunikad-entreprenoj klopodas por ekvilibrigi sian “vetmonon”. Tiel, la respondeculoj de Clear Channel, la grupo de radiostacioj kun tre dekstra tendenco, kiun oni ofte komparas kun Sinclair aŭ kun Fox, donis pli ol trionon de siaj donacoj al la Demokrata Partio.
S-ro Smith ne aprezas ke oni demandas lin kial li neniam uzas progresemajn raportistojn, almenaŭ pro respekto al plurismo. “The Point”, respondas li, daŭras nur du minutojn en novaĵoj de unu horo [ekster la abunda reklamo]. Tio estas malpli da tempo ol por la meteologio.” Kelkajn minutojn antaŭe, la raportisto Hyman tamen ĝojis, en nia ĉeesto, ke la plimulto da televidspektantoj pli memoras lin ol la prezentanton de la novaĵoj.
Envere, la ĉefoj de la grupo Sinclair ne tre afliktiĝas pro la riproĉoj kiujn oni faras al ili. Ili klopodas, male, komfortigi sian organizan kaj ideologian kontrolon de la tuta aktiveco. Kiam li longe prezentas al ni la proprieton, s-ro Hyman komencas per la grafika departemento, kiel desegnistoj de la cibergeneracio produktas reklamfilmon de la speco MTV (televido de muzik-flaŝoj) plenŝtopita de sintezaj bildoj kaj diskotekaj ritmoj. “Ni provas, indikas li, atingi pli junan celgrupon, ni serĉas do apartan aspekton. Niaj prezentistoj estas ĝenerale malpli aĝaj ol la aliaj, kaj nia grafika aspekto ne bezonas envii tiun de la grandaj networks. Tion oni ne vidas en la informbultenoj de la plej multaj lokaj televidstacioj.” Teĥnikisto precizigas ke “la precipa koncepto estas doni unuecan kaj centralizitan aspekton” al ĉiuj stacioj de la grupo.
La meteologia bulteno aplikas ĝisekstreme tiun logikon de centralizado. La stabo de meteologiaj prezentistoj (ok ĝis dek homoj, prefere krude sukstilaj, tiom gravas tiu parto de lokaj novaĵoj) laboras en la sidejo de Sinclair, en Hunt Valley, en Marilando (proksimume centon da kilometroj de Vaŝingtono). Tie ili arĥivigas la atlasojn, pristudas la regionajn mapojn kaj trejnas sin prononci la nomojn de la lokoj kien ili neniam iris. Ĉiu meteologia prezentisto preparas sian bultenon — kio signifas ankaŭ ke li superrigardas la muntadon, ke li direktas la agadon de la filmilo, ke li elektas la grafikaĵojn — por tri ĝis kvin urboj ĉiutage.
La mono tiel ŝparita de la grupo estas konsiderinda, kiel klarigas tion al ni s-ro Hyman: “Kunmeti ĉiutagen meteobultenon daŭras ne pli ol kelkajn minutojn. Pro tio, la meteologistoj kiuj laboras ĉe aliaj komunikiloj cetere faras flanke amason da aferoj, ĉu libervole aŭ ne, kiel partopreni en lokaj festoj, en foiroj, en lernejaj bonfarfestoj. Do ni diris al ni: kial ne havi homojn kiuj faras la tutan tagon nenion alian ol meteologion? La televidspektantoj fajfas pri tio ĉu ilia prezentisto troviĝas en studio en Oklahom-urbo aŭ en College Park, aŭ ĉi tie.” S-ro James Wieland, kiu detaligas al ni la funkciadon de la sistemo, aldonas: “La plej multaj homoj miras kiam ili ekscias ke ni estas eĉ ne surloke.”
La kritikantoj de la televido taksas ke tiu speco de falsa proksimeco parencas al mensogo kaj eble al io eĉ pli aĉa, nome al io minaca. Oni povas kompreni ilin. Tiel, s-roj Hyman kaj Wieland montras al ni tri meteobultenojn, ĉiujn faritajn la tagon antaŭe de s-ro Vytas Reid, la ĉefo de la servo. Por la urbo Buffalo (ŝtato Novjorko), s-ro Reid invitas la telespektantojn “rigardi kio okazos super ni”. En la kazo de Flint (Miĉigano), li anoncas fortajn ventojn “ĝuste sude de la ejo kie ni troviĝas”. Kaj, por Raleigh (Nord-Karolino), li resumas la veteron kiun “ni havos”.
KAJ TIO NE ESTAS ĈIO: S-ro Reid babilas kun la prezentistoj de la loka ĵurnalo, kiuj sendis la scenaron de kion ili intencas diri antaŭ la informbulteno, por fari kvazaŭ li estus ĉe ilia flanko, samtempe en Buffalo (en la Nord-oriento), en Flint (en la Mez-okcidento) kaj en Raleigh (en la Sudo). Oni ne scias kio okazus en kazo de neantaŭvidebla burasko, kiam la observoj kaj rimarkoj de meteologo kaj lia kono de la loka geografio povus helpi la loĝantojn protekti sin. La respondeculoj de la grupo asertas ke, en tia kazo, la loka ĵurnalo pritraktus la misveteron rekte.
En la ĉenoj apartenantaj al Sinclair mankas ne nur meteologoj. Iliaj skipoj de raportistoj kaj muntistoj estas ankaŭ tre “sveltigitaj”. Ĉar la laboro estas ofte komputilizita kaj komponita en formo de samgenraj temoj sendeblaj, tiaj kiaj ili estas, de unu stacio de la lando al alia, tio ebligas ege redukti la salajrokostojn.
Laŭ s-ro Hyman, la aferoj tre simplas: “Ne ĉar ni ne amas la muntistojn aŭ filmilistojn*. Sed la teĥnologio tiom progresis ke la reĝisoroj kredas povi fari ankoraŭ pli bonan laboron aŭtomatigante iujn de siaj taskoj. Oni povas nun kunmeti inform-studion kun, ni diru, unu produktisto malpli, unu ĵurnalisto malpli, kun neniu muntisto, kaj du filmilistoj kiuj malaperas, kaj la listo nur komenciĝas.” Laŭ li, Sinclair maldungis tamen ne pli ol “tri dekduojn” da personoj entute. Tio tute ne estas kion diras la retejo dediĉita al dungo de usonaj ĵurnalistoj, http://JournalismJobs.com, kiu elvokas 229 nuligojn de dungoj en la stacioj de la grupo... dum unu jaro.
Ankaŭ tie, la klarigo pretas, kaj ĝi ne nepre konvinkas. La novaĵoj realigataj je tre malalta prezo ebligas, laŭ s-ro Hyman, donaci lokajn informbultenojn al televidstacioj kiuj ne havas la rimedojn por pagi ilin. En iuj kazoj, tio veras. Sed Sinclair aĉetis ankaŭ ĉenojn aniĝantajn al la networks kaj provizitaj per florantaj informprogramoj por “malgrasigi” la personarojn transformante la aktualaĵ-bultenojn laŭ la modelo News Central de la grupo, spite al la intensaj protestoj de la televidspektantoj.
En Sankta-Luizo, en Misurio, ekzemple, Sinclair fermis la tutan inform-departementon de la stacio. La spektantaro de la televid-ĵurnaloj de la grupo estas cetere ne alta en la plej multaj merkatoj. Eĉ la Baltimora stacio, ĉefkomandejo de Sinclair, perdas televidspektantojn kun alarma rapideco.
S-ro Hyman tamen koncedas ke la loka informado respondas al aliaj motivoj ol tiu klerigi la publikon: “De 30% ĝis 35% de la anoncistoj, laŭ la regionoj, volas aĉeti reklamaĵojn nur en la informbultenoj. Se vi havas financan prioritaton, vi povas malfacile esti konkurenciva nur per 70% da reklam-enspezoj.” Alie dirite, sen novaĵoj, nenia ekonomia vivkapablo de la plej multaj lokaj stacioj.
Nu, la grupo bezonas monon. Ĝia akirad-politiko enŝuldigis ĝin, kaj ĝia spezo (malpli ol 750 milionoj da dolaroj en 2003) ege postrestas tiun de ĝiaj konkurantoj.* Iel same kiel la produktata kvalito: la esploristoj kiuj komparis la traktadon de la elektokampanjoj fare de diversaj televidstacioj konkludas ke tiuj de Sinclair realigis malpli da temoj, samtempe pli mallonge kaj eĉ pli malbone mastrumataj ol la aliaj.* La son-ekstrakto de parolado de kandidato daŭras mezume tridek-ses sekundojn ĉe la aliaj lokaj stacioj. Ĉe la ĉenoj de la Sinclair-grupo sufiĉas sep sekundoj.
La tempo ne estas kalkulata, male, kiam temas pri atakado al la demokratoj. Tio klarigas ke s-roj Smith kaj Hyman tiel klopodis, antaŭ jaro, por akiri “la perditan honoron” (Stolen Honor), dokumentfilmon kontraŭ s-ro John Kerry. En la momento de la prezidant-kampanjo, tiu programo celis montri ke la demokrata kandidato, milit-volontulo kun medalo de la Vjetnammilito (dum s-ro Bush, siavice, estis aranĝinta sin por eskapi la konflikton), estis, post sia reveno hejmen, malfortiginta la internan fronton per siaj kritikoj de usonaj krimoj en sudorienta Azio, kaj subteninta la vjetnaman rezistadon.
KELKAJN TAGOJN POST AKIRO de tiu “historia” juvelo, la grupo Sinclair anoncas al ĉiuj siaj stacioj ke ili devas renversi siajn programojn por ebligi la dissendon de la dokumentaĵo. La decido trudiĝis tute aparte en tiuj dudek ŝtatoj kie la rezulto de la urnoj ŝajnis esti tre malcerta (Florido, Ohio, Pensilvanio, Okcidenta Virginio, ktp.). Kiam ili konfidas sin pri tiu temo (kun ŝirmo de anonimeco, pro kialoj kiuj tuj klariĝos...), la ĵurnalistoj de News Central asertas ke s-ro Hyman pilotis la tutaĵon de la operacioj: “Oni klarigis al ni ke tio estos show kaj ke li prezentos ĝin persone.” Komence de oktobro 2004, la televidprogramoj anoncas do: “ Stolen Honor: speciala eldono de “The Point“.”
Tuj kiam la kampanjo-skipo de s-ro Kerry ekscias ke la elsendo okazos kelkajn tagojn antaŭ la voĉdonado, ĝi postulas ke la federacia aŭtoritato pri regulado malhelpu ke Sinclair uzu siajn sendolicencojn por la celo influi la balotadon. Kaj ĝi postulas ke la ekvivalento de la sendoprezo je reklamtarifo estu konsiderata kiel kampanjo de la respublikana partio kaj kalkulata kvazaŭ temus pri donaco de Sinclair al la kandidato Bush. Grupoj de kontrolo de komunikiloj lanĉas bojkoton de la anoncistoj kiuj patronas la dokumentaĵon.
Lehman Brothers, aferbanko (sektoro kiu plimulte favoras la demokratojn), anoncas ke “la decido anstataŭigi la kutimajn programojn favore al Stolen Honor havos negativajn efikojn samtempe financajn kaj politikajn” por la grupo. Efektive, la taksovaloro de la grupo troviĝas tuj reduktita; la not-agentejo Moody’s revizias siajn prognozojn por la perspektivoj de Sinclair, kiuj pasas de “stabilaj” al “negativaj”; la akcioj falas je 17%: grandaj instituciaj investistoj postulas ke la dokumentaĵo ne estu sendota.
La humoro estas apenaŭ pli bona ĉe la ĵurnalistoj de la grupo. Demoralizitaj de la konstantaj intervenoj de la direktejo, ili demandas al si kiom restos al ili da profesia kredito post tia afero. Jam ili plendis pro la invadema ĉeesto de s-ro Hyman dum redaktokonferencoj kiam komencis la Irak-milito kaj dum la prezidant-kampanjo: “La produktistoj timis. Ni iris al la kunvenoj por aŭdi nin diri kiujn temojn ni pritraktos.”
La respondeculo de la Vaŝingtona oficejo, s-ro Leiberman, decidas interveni. “Mi jam diris al la ĉefo ke tiu afero tuŝos tre negative la ĵurnalistajn kapacitojn de mia skipo rilate informkolektadon. Do mi prenis la parolon dum redaktokunveno por diri kiom ridinde estus prezenti tiun dokumentaĵon kvazaŭ temus pri informo. Mi sciis riski ion, sed [ankaŭ] esprimi kion aliaj spertas en la sama momento.” Fakte, multaj ĵurnalistoj ne reagis nur pro timo retroviĝi antaŭtempe sur labormerkato pli kaj pli dominata de eta nombro da konglomeraĵoj.*
S-ro Leiberman decidas publikigi sian senton. Do li altelefonas ĵurnaliston de la Baltimore Sun, esperante ke averto en la loka taggazeto sufiĉas por devigi Sinclair revizii siajn projektojn. La informo tuj disvastiĝis en multaj Interret-paĝoj. Kelkajn horojn poste, liaj superuloj alvokas lin senprokraste. “Mi tuj komprenis pri kio temas, li diras al ni. Mi veturis al Hunt Valley. Oni informis min ke mi estas maldungita pro peko: elvokante la kunvenon kiu okazis inter ni, mi estis komunikinta informojn internajn de la grupo. Mia salajro kaj la avantaĝoj ligitaj kun ĝi ĉesis tuj, mi ricevis nenian maldungo-kompensaĵon kaj ne havis la rajton uzi miajn restantajn feriotagojn. Ili eskortis min al mia veturilo, postulis ke mi malplenigu miajn poŝojn, traktis min kiel deliktulon. Kaj jen ĉio. Mi neniam plu metis mian piedon tien.”
La maldungo de konata raportisto ne solvas la problemon de Sinclair. Sekvatage, akciulo anoncas ke li faros jurajn persekutojn kontraŭ la grupo, kiu kulpas esti doninta la prioritaton al siaj politikaj preferoj antaŭ siaj deontologiaj respondecoj. Ĉi-foje necesas retropaŝi: Sinclair anoncas ke la kulpigita dokumentaĵo ne estas sendota komplete, sed muntite kaj kun grandaj tranĉoj por nutri debaton pri la gazetara influo en elektoperiodo... La sendaĵo Historio de batalinto: politiko, premo kaj komunikiloj estas dissendata dek-unu tagojn antaŭ la prezidant-elekto. La spektantaro ne grandas; la plej multaj observantoj taksas ke la programo estas iel neŭtrala kaj seninteresa. La grupoj de la komunikil-kritikantoj aprezas tiun rezulton tamen kiel ia formo de venko.
Depost la reelekto de s-ro Bush, la reformo de la komunikiloj konstituas la duan nacian prioritaton de la usonanoj. Jen sufiĉe malbona novaĵo por konglomeraĵoj kiuj ĉiam zorgas por ke la FCC mildigu iom pli la restriktojn al la koncentriĝo. Nu, kiel klarigas ties respondecinto, s-ro Mason Blair Levin, “la malregulado ĝenerale okazas diskrete”. Kun malgraŭvola helpo de la grupo Sinclair, la usona movado de observado kaj kritikado de la komunikiloj lernis fari pli da bruo.
Eric KLINENBERG.