Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Regi Interreton

Post la 1-a monda pintkunveno de la informsocio okazinta en Ĝenevo en decembro 2003, kaj kies centra temo estis la “cifereca frakturo”*, Tuniso akceptas, de la 16-a ĝis la 18-a de novembro, laŭ peto de la UN kaj organizite de la Internacia Unio pri Telekomunikado (IUT), la duan mondan pintkunvenon kun la ĉefa zorgo: kiel starigi pli demokratian regadon de Interreto?

* Vd “La nova ordo Interreto”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2004.

La reto Internet estas usona invento el la tempo de la malvarma milito. La Pentagono serĉis tiam eblecon starigi nedetrueblan komunikad-sistemon kapablan rezisti al atomatako kaj ebligus al la supervivantaj politikaj kaj armeaj respondeculoj rekontaktiĝi inter si por lanĉi kontraŭatakon. Ankoraŭ studento ĉe la Los-Anĝelesa universitato, Vinton Cerf imagis kaj realigis, kun skipo de esploristoj financataj el publikaj fondusoj, la protokolojn kaj ilojn de nova revolucia komunikad-maniero. Sed tiu estis tiam rezervita nur al minoritato de universitatanoj, armeanoj kaj inicitoj.

Poste, en 1989, la fizikistoj Tim Berners-Lee kaj Robert Cailliau, esploristoj ĉe la Eŭropa Centro pri Nuklea Esplorado (ECNE*) de Ĝenevo, realigis hipertekstan sistemon kaj inventis la Tut-Teran-Teksaĵon World Wide Web, kiu faciligis la disvastigon de informoj kaj la aliron de la granda publiko al Interreto, kaj ties sensacian kaj fulmrapidan ekspansion.

* CERN laŭ la franca. — vl

Nun, ekde 1998, la monda reto estas mastrumata de la Internet Corporation for Assigned Names and Numbers (ICANN), neprofitcela organismo de privata juro bazita en Los-Anĝeleso, submetita al la kalifornia leĝaro, kaj sub kontrolo de la departemento pri komerco de Usono. La ICANN estas la granda direktisto de la reto. Ĝi apogas sin sur teĥnika bazo de dek-tri potencaj komputiloj, nomataj “radik-serviloj”, instalitaj en Usono (kvar en Kalifornio kaj ses proksime de Vaŝingtono), en Eŭropo (Stokholmo kaj Londono) kaj Japanio (Tokio).

La precipa funkcio de la ICANN estas kunordigi la domajnnomojn (domajna nomsistemo Domain Name System, DNS), kio helpas la uzantojn krozi sur Interreto. Ĉiu komputilo konektita al Interreto posedas unu solan adreson nomatan “IP-adreso” (adreso de Interret-protokolo). Komence, tiuj IP-adresoj estas serio da malfacile memoreblaj ciferoj, sed la DNS ebligas uzi, anstataŭ la ciferoj, pli familiarajn literojn kaj vortojn (la “domajn-nomon”). Ekzemple, anstataŭ tajpi serion da ciferoj, oni tajpas http://eo.mondediplo.com. La DNS konvertas la domajnnomon en serion da ciferoj, kiu estas la IP-adreso; tio ebligas al via komputilo konekti sin al la celata teksejo. La DNS ebligas ankaŭ la bonan funkciadon de retpoŝto. Ĉio ĉi planedskale kaj fulmrapide.

Laŭ siaj propraj vortoj, la ICANN “havas la taskon antaŭgardi la funkcian stabilecon de Interreto, subteni la konkurencon, certigi tutmondan ĉeeston de la interret-komunikadoj, ellabori politikon laŭ ĝia tasko en interkonsentita maniero”.*

* Kp www.icann.org; kaj www.icannwatch.org

Sed, ĝuste, de kelka tempo, ne estas plu interkonsento. La dominado de la monda reto fare de Usono estas pli kaj pli kontestata. En septembro 2005, en Ĝenevo, dum antaŭa intertraktado inter Usono kaj la Eŭropa Unio, antaŭ la pintkunveno de Tuniso, la 25 ŝtatoj de la EU postulis unuanime reformon de la interret-regado, okaze de la fino, en septembro 2006, de la kontrakto kiu ligas la ICANN kun la usona ministrejo pri komerco. La renkontiĝo finiĝis per fiasko, ĉar Vaŝingtono rifuzis ĉian ŝanĝon.

Brazilo, Ĉinio, Barato kaj Irano, ekzemple, troviĝas fronte al Vaŝingtono, sed ne ĉiam pro la samaj kialoj, en la samaj pozicioj kiel Eŭropo. Iuj eĉ minacas starigi sian propran nacian organismon de mastrumado de la teksejo, kio kondukus al katastrofa fragmentiĝo de Interreto. La malkonsento havas geopolitikan dimension. En pli kaj pli “tutmondiĝanta” mondo, kie la komunikado fariĝis strategia krudmaterialo kaj kie eksplode kreskas la ekonomio de la nemateriaĵo, la komunikadaj retoj ludas fundamentan rolon. La Interret-kontrolado donas al tiu potenco, kiu plenumas ĝin, decidan strategian avantaĝon. Kiel, en la 19-a jarcento, la kontrolado de la planedaj marvojoj ebligis al Anglio domini la mondon. La usona hegemonio super Interreto donas al Usono, teorie, la povon limigi la aliron al ĉiuj teksejoj de la reto en kia ajn lando. Ĝi povas ankaŭ bloki ĉiujn retpoŝtojn de la planedo. Ĝis nun, ĝi neniam faris tion. Sed ĝi havas la eblecon fari tion. Kaj tiu simpla eventualeco pleje maltrankviligas multajn landojn.*

* Kp The Guardian, Londono, 11-a de oktobro 2005.

La tempo do venis por postuli ke la ICANN ĉesu dependi de Vaŝingtono kaj fine fariĝu grava sendependa organismo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Ignacio RAMONET.