Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
KIEL EBLAS KE NASKIĜIS tiom stranga kaj kontestebla nocio kiel la t.n. “enmiksiĝo-rajto”, dum la nocio de suvereneco estas la kerno de la UN-sistemo, por protekti ŝtatojn kontraŭ eksteraj agresoj kaj tiel savgardi pacon? La defendantoj de homaj rajtoj opiniis, jam en la sesdekaj jaroj, ke la malpermeso enmiksiĝi ne koncernas ilin, ĉar ĝi aplikiĝas nur al rilatoj de ŝtato al ŝtato. Poste, anstataŭ aserti ke, helpante viktimojn de krimoj aŭ katastrofoj, ili neniel kulpas “enmiksiĝon”, ili elektis pravigi sian enmiksiĝon nome de ĝiaj motivoj, la homaj rajtoj. Finfine, iuj komencis aserti, ke se la celo estas homaj rajtoj, ŝtatoj mem havas rajton de enmiksiĝo.
La Ĝenerala Asembleo de UN kredis, ke ĝi nur tre prudente levas la ŝtopilon, kiam ĝi, la 8-an de decembro 1988, adoptis la rezolucion 43/131, permesantan al la interŝtataj organizoj kaj neregistaraj organizoj (NRO-j) helpadi “viktimojn de naturaj katastrofoj aŭ en urĝaj situacioj”. Tamen, ĉar la praktikado de tiu “enmikso-rajto” necesigas gravajn rimedojn, nur la dominantaj landoj uzas ĝin laŭplaĉe. Post nelonge la potencaj landoj (kaj aparte Usono), en eks-Jugoslavio kaj en Irako, enpenetris la juran breĉon kun apogo de UN*.
Por apliko de la Dayton-interkonsento*, la Sekurec-konsilio mandatis la Atlantikan Aliancon konservi pacon (t.e. fari precize tion, por kio la UN estis fonditaj), kaj la Plurnacia Intermetiĝa Armeo (PIA) estis metita sub komandon de la Nord-Altlantika Traktat-Organizo (NATO), ĉio en evidenta kontraŭdiro kun la Ĉarto kaj ĝia 53-a artikolo*. Tiel la t.n. enmiksiĝ-rajto, kiun povas efektivigi nur la plej potencaj ŝtatoj, restarigas la malnovan antikvan imperiismon, kovrante ĝin per moraleca ŝmirtavolo*.
Nu, suvereneco ankoraŭ estas, en multaj sudaj landoj afrikaj aŭ latinamerikaj, postulo de la popoloj batalantaj kontraŭ socian maljuston aŭ la imperiismon de potencaj najbaroj aŭ patronoj. La afrika socia forumo ja postulas popolan suverenecon super la naturaj riĉaĵoj kaj firmigon de ŝtatoj kiel fortikaj publikaj ŝirmiloj*. Ja ŝtato ankoraŭ ofte reprezentas almenaŭ potencialan kadron por la funkciigo de demokratia povo kaj esprimo de popoloj. Ĝi krome povas malhelpi la enpenetron de transnaciaj entreprenoj: foje ĉar, havante fortikajn strukturojn por protekti la civitanajn rajtojn, ĝi rezistas ilian entrudiĝon, kiel montras la decidoj faritaj en Latinameriko kontraŭ la transnaciaj akvo- kaj nafto-entreprenoj*; foje, male, ĉar la tute senefika kaj neorganizita ŝtato estas tiel timige malstabila kaj neantaŭvidebla (tio ofte okazas en Afriko).Tial la libera merkato kaj la regantoj je ties servo instigas al institucia stabiliĝo en la malfortigitaj ŝtatoj kaj al forlaso de kompetentoj en la “fortaj” ŝtatoj. Tamen, unu ŝtato (Usono) ŝajne ĝuas ĉiujn klasikajn atributojn de suvereneco.
FAKTE, LA PRINCIPO SUVERENECO havas sencon nur se oni precizigas al kiu ĝi aplikiĝas: al ŝtatoj aŭ al popoloj. Kiam en 1789 la franca nacia asembleo proklamis, ke suvereneco lokas “esence en la nacio”*, ĝia elekto estis klara. Nu, la du sekvaj jarcentoj iom post iom enkondukis “ŝtatan suverenecon”. Tiun ŝovon helpis la elvolviĝo de la koloniigaj kaj imperiaj konkeroj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj: la konkerantoj pretendis, ke ili donas ŝtatajn strukturojn al popoloj, kiuj ne “kapablas” mem koncepti ilin.
La UN-ĉarto konfirmas tiun vidpunton, ĉar ĝi kreas ŝtato-grupiĝon (ĉapitro 2, art. 3 kaj 4), malgraŭ ke en la antaŭparolo de la ĉarto troviĝas la famaj vortoj: “Ni, popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj...”. La fondaj tekstoj de la Organizaĵo elvokas ĉu la popolojn (en la antaŭparolo), ĉu la naciojn, ĉu la ŝtatojn*. Kvankam la redaktintoj ne estis sen scio pri la debatoj levitaj de tiuj nocioj, ili ne sentis bezonon precizigi. Tiu malprecizo i.a. ebligis ne tuŝi la demandon pri la koloniigitaj popoloj kaj aŭtoktonaj minoritatoj.
Kaj pro tio, ke la UN havas ŝtatojn kiel membrojn, la artikolo 2, paragrafo 7 de la UN-ĉarto eldiras la principon, ke nenio “permesas al la UN interveni en aferoj, pri kiuj esence kompetentas iu ŝtato”. Kaj la artikolo 53 diras, ke “neniu perforte deviga ago okazu pro regionaj interkonsentoj aŭ fare de regionaj organismoj”. La malpermeso atenci suverenecon estas do klare komprenata kiel suvereneco de ŝtatoj, kaj trudiĝas eĉ al la UN (escepte se temas pri ĉapitro 7-a de la ĉarto, pri agadoj kaze de minacoj kontraŭ paco, de pacrompo kaj de agreso).
La diseco inter ŝtata suvereneco kaj popola suvereneco montriĝas denove en la debato pri forcedoj de suvereneco. Kiam la ŝtatoj forcedas iujn rajtojn, tio ja ne estas profite al demokratiaj strukturoj. La registaroj estas malpli pedantaj kiam ili koncedas povon al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), ol al la UN aŭ al la internaciaj tribunaloj, kiuj protektas la homajn rajtojn.
La eŭropaj regularoj, kiuj malpermesas subteni publikajn servojn, estis akceptitaj de la regantoj profite al nedemokratiajn institucioj kaj al “permerkata reguligo”. Tio, kion efektive forlasas la ŝtatoj, tio ne estas ilia suvereneco, sed la povo de la popoloj regi — almenaŭ iomete — la konstruatan mondon. La dubindigo de la rajto de la popoloj decidi pri sia sorto situas en la kerno de la eŭropa konstruado.
Tamen la mondo ne eterne reduktiĝos al tiu interrilato inter ŝtatoj malpli kaj malpli suverenaj. Novaj agantoj aperis sur la internacia scenejo: asocioj, organizaĵoj neregistaraj, sociaj movadoj. Ili estas pli kaj pli agantaj en la UN, ekzemple en la subkomisiono pri homaj rajtoj. “Ŝtato, en sia klasika formo heredita de la klerismo, ne plu povas pretendi esti la nura rajta loko de politika debato kaj kolektiva agado*.
Tamen, kvankam la asocioj, sindikatoj kaj NRO-j povas tiel kontribui al la rezisto kontraŭ la liberala tutmondiĝo, la “civila socio”, laŭdifine heterogena kaj neegalema, ne rajtas anstataŭi la popolojn kaj ne havas taskon reprezenti ilin. Ni ne rigardu tion kiel kontraŭecon inter la asocia mondo kaj la ŝtatoj, oficialaj reprezentantoj de la nacioj kaj popoloj; sed prefere kiel ĝermojn de necesa kunlaborado.
Nuri ALBALA.