Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dek klarigoj pri la rusa socio

Rusa animo

EN OKCIDENTO, maldekstre kiel dekstre, la kliŝoj abundas pri Rusio kaj la rusoj: animgrandeco, larĝanimeco, eksceso, grandaj spacoj, senlima libereco, ĉio reviziita kaj korektita per la legado de Tolstojo aŭ Dostojevsko. Miksaĵo de revolucia romantikismo kaj de fatalismo laŭ iuj, repacigo de la merkataj virtoj kaj de la religia sento laŭ aliaj, tiu mita “rusa animo”, nesondebla, tendencas projekcii Rusion en fremdan galaksion, laŭ la logikoj de la kapitalisma tutmondigo kiel laŭ tiuj de la alimondisma rezistado.

La realo estas multe pli plata: al la akreco de la potenco kaj al la brutaleco de la sociaj rilatoj, heredaĵoj de la soveta periodo, aldoniĝis la perforto de la merkato, la cinismo de la senbrida mono, la egoismo de ĉiu por si mem kaj la materialismo de la vetkonsumado. En Rusio, kiel aliie, la homeco rariĝas.

Imperio

LA MALAPERO de Sovetunio, fine de decembro 1991, naskis dek-kvin regnojn, inter ili la Federacion de Rusio. Sed tiu, kiu, laŭ siaj landlimoj, havas ĉion de “malpliigita” Rusio, estas tamen la heredinto de Sovetio kaj, krome, de la cara Rusio. Kian estonton por la postsoveta Rusio? La demando restas ŝveba. Kaj nek la prezidanto Boris Eltsin nek lia posteulo Vladimir Putin vere alportis decidajn elementojn de respondo: ĉu Rusio, per si mem kontinento (Eŭrazio), siavice implodos aŭ refariĝos granda potenco? En Rusio, nuntempe, la opinioj disas.

Certe, la prezidanto Putin brutale ĉesigis la politikon de sia antaŭulo, kiu lasis tutan aŭtonomion al la regionoj. Sed la tre disvastiĝinta tezo laŭ kiu li komencis rekonstrui Rusion, komencante per restarigi la ŝtatan aŭtoritaton, komplete privatigitan de s-ro Eltsin kaj de liaj oligarĥoj, ŝajnas pli ol kontestebla. Oni simple spertis la aŭtoritatan normaligon de situacio kiu, ekster ĉia kontrolo, endanĝerigis eĉ la ekziston de la lando. Sed tiu ĉiopova centro, teoriumata post la ostaĝopreno kaj la masakro de Beslan (la 3-an de septembro 2004), povus ja nutri novajn tensiojn kun regionoj ribelaj kontraŭ preda centro.

Tiu demonstrado de potenco, kiu manifestas sian (polican) forton ĉiuokaze, malfacile maskas sian nekapablon konstrui juroŝtaton. La Rusio de s-ro Putin karakteriziĝas, kiel la reĝimoj soveta kaj cara, per ŝtato dominanta la socion. La nuna prezidanto klopodis — sukcese — elimini ĉiujn embriojn de partioj, sindikatoj kaj asocioj kapablaj reprezenti kaj defendi la interesojn de la diversaj klasoj kaj tavoloj de la socio fronte al la potenco. Moshé Lewin* montris kiom tiu foresto de “politka sistemo” pezis en la krizo de la soveta reĝimo. En siaj rilatoj kun la regnoj de la eksa Unio ĝi montris ke ĝi tute ne rezignis la imperian sintenon kiu tiom karakterizis la carisman potencon de Sovetio. Sed ĝi jam ne havas la rimedojn por tio, kiel montras la daŭrigo de la milito en Ĉeĉenio kaj, krome, la malpliiĝo de ĝia influo en Kaŭkazio kaj en la novaj regnoj estiĝintaj el la diseriĝo de Sovetio.

* Vd “Anatomy of a crisis”, en Russia/USSR/Russia. The drive and drift of a superstate, The New Press, Novjorko, 1995.
Ĉeĉena gangreno

La ĉeĉena konflikto ekputras: komerca kaj kruela banditismo flanke de la rusaj fortoj kaj de iliaj helpantoj, kreskanta pezo de la radikala islamismo flanke de la ĉeĉenoj, atestata de la enposteniĝo, la 25-an de aŭgusto 2005, se s-ro Chamil Bassajev kiel vic-ĉefministro de Iĉkerio, sekve al la murdo de Aslan Masĥadov (la 8-an de marto 2005). Tiu milito, kiu turmentas la ĉeĉenan popolon, estas samtempe, por la rusoj, tro malproksima kaj tro proksima.

Ĝi tuŝas siavice la reston de Kaŭkazio kaj la sudon de Rusio. Memorial, la asocio de defendo de la homrajtoj, parolas pri “ĉeĉeniĝo” de Inguŝio. Same en Dagestano. Atendante la militon, oni vidas ties antaŭsignojn: forkondukojn, “elpurigojn”, rifuzon de justico, taĉment-atakojn kaj murdojn...

Kaj la perforto, kiel gangreno, disvastiĝas tra la tuta lando. Ne nur ĉar terorismaj agoj povas frapi ĉiun ajn, ĉiam ajn, ĉie ajn, sed ankaŭ ĉar soldatoj kaj milicanoj revenas hejmen kun la “ĉeĉena sindromo”, pro la hororoj kiujn ili vidis aŭ ofte faris. Pli terure: la multiĝo de polica perforto instigas la asociojn denunci importadon kaj ŝtatan laŭleĝigon de la punmetodoj de la rusa armeo en Ĉeĉenio.

Blagoveĉensk (Baŝkirio), decembro 2004: policaj taĉmentatakoj kontraŭ la urba loĝantaro kaŭzas centojn da vunditoj sen esti iam kondamnitaj, spite al amasaj protestoj. Malliberejo de Lgov (Kurska regiono), la 27-an de junio 2005: preskaŭ 800 malliberuloj entranĉis siajn vejnojn por protesti kontraŭ la malbona traktado fare de la gardistoj; la aŭtoritatoj kulpigas la malliberulojn pro ĝeno de la publika ordo! Elista (Respubliko Kalmukio), la 22-an de septembro 2004: fine de manifestacio de la opozicio, 300 homoj estas batitaj, persekutataj en la strato kaj 120 malliberigitaj, el kiu unu mortas pro siaj vundoj; jaron poste, neniu policano estis kondamnita. Distrikto de Elbrus (Respubliko Kabardino-Balkario), junio-julio 2005: la loĝantaro suferas punajn taĉmentatakojn ĉar ĝi kuraĝis esprimi sian opozicion al la ĉefo de la respubliko.

La potenco de s-ro Putin ŝatas flirtigi la flagon de la “kontraŭterorista batalo” por pravigi rompojn de la demokratiaj rajtoj kaj ĉasadon de oponantoj. Oni ne plu nombras la manifestaciojn malpermesitajn pro “terorista minaco”. La potenco svingis la saman pretekston por abrogi la elekton de guberniestroj de la regiono, post la tragedio de Beslan. Ĉu guberniestro nomumita de la prezidanto estas pli bone armita ol elektita por efike lukti kontraŭ la terorismo?

Migrantoj

LA IMPLODO de Sovetio kaj la konstituiĝo, sur ties teritorio, de sendependaj regnoj estas akompanata de gravaj popolmigradoj. Al Rusio: pli ol ok milionoj da rusoj (el la dudek-kvin milionoj loĝantaj ekster ĝiaj landlimoj) tie reinstaliĝis, ne sen malfaciloj, inter 1990 kaj 2002. El Rusio: kun la foriro de la judoj (kaj de multaj nejudoj) al Israelo (942.000, el kiuj la duono el Rusio) kaj Germanio (170.000), krome de la germanoj nomataj “volgaj” al Germanio (2,1 milionoj, el kiuj 600.000 el Rusio kaj la resto plej grandparte el centra Azio, kien ili estis deportitaj de Stalino*).

* Tiuj nombroj estas eltiritaj el Anne de Tinguy, La grande migration, Plon, Parizo, 2004.

Poste, la ecoj de la migraj fenomenoj ŝanĝiĝis. La loĝantoj de regionoj volisme priloĝitaj (Orienta Siberio, la ekstrema nordo) revenas en eŭropan Rusion. En la sudon de Rusio alfluas la kaŭkaziaj rifuĝintoj. La Rusa Federacio altiras ĉefe multegajn loĝantojn de la novaj regnoj, de Ukrainio ĝis centra Azio: inter tri kaj kvin milionoj da homoj, laŭ la sezonoj, venas serĉe de laboro kaj de iom pli alta salajro. Ili laboras precipe en konstruado, arbar-ekspluatado kaj agrikulturo, komerco kaj servoj, kaj koncentriĝas en Moskvo (1 miliono, ĉefe en la grandaj laborejoj). La enmigrado el Ĉinio, limigita al Moskvo kaj la landlima zono, restas okaza kaj mallongdaŭra (malpli ol kvar monatoj).

Preskaŭ ĉiuj ĉi laboristoj estas nelegaly (“eksterleĝuloj”), en zono ekster rajtoj, viktimoj kun ĉiuj trajtoj de trudlaboro: konfiskitaj pasportoj, loĝado en barakoj, malhumanaj laborhoraroj, mizeraj salajroj pagataj ofte kun konsiderinda malfruo kaj resendo ĉe la plej eta protesto. Al tiu superekspluatado aldoniĝas la arbitreco de administracio ofte komplica kun la sklavistoj, kaj kun milico kiu ĉantaĝas ilin.

Same pri la internaj nelegaly, tiuj laboristoj kiuj, forlasante sian sinistritan rusan regionon, venas en alian, pli favoran, esperante laboron en ia laborejo. Ankaŭ ili estas sufiĉe ekspluateblaj. Civitanoj de la Rusa Federacio en sia devenregiono, ili retroviĝas kvazaŭ senrajtaj en aliaj: heredaĵo de la soveta periodo, nur la oficiala havanto de permanenta rezidenco, pere de sia propiska (“registriĝo ĉe la milico”, ĝuas politikajn kaj sociajn rajtojn, kiel aliro al loĝejo aŭ al prizorgadoj.

Enmigrintoj aŭ rusaj civitanoj, la nelegaly ilustras, en ekstrema formo, la realecon de Rusio kie la foresto de rajtoj, la korupto kaj polica arbitreco profunde markas la ĉiutagan vivon. La potenco, proklamante tre fiktivajn enmigrado-kvotojn, daŭrigas malrigoran kaj polican mastrumadon de la enmigrado. Kaj tamen la demografoj ne ĉesas ripeti tion: la enmigrado prezentas vive gravan neceson, en lando kiu perdas ĉiujare milionon da loĝantoj. Des pli ke la rekonstruado de la ekonomio konsiderinde altigos la bezonojn je laborfortoj...

Naciismo

“RUSION AL la rusoj”: laŭ sondaĵo de junio 2005, farita de la Tutrusia Instituto de Esploroj de la Publika Opinio (VTslOM) de s-ro Juri Levada*, 58% de la loĝantaro rekonas sin, je diversaj gradoj, en tiu slogano. Jen indico por la kreskanta efiko de la naciismaj ideoj en loĝantaro instigata konsideri la aliulon ĉefe kulpa pri ĝiaj ĉiutagaj malbonaĵoj. Tiu mondpercepto respondas, ekde 2000, al la neoficiala ideologio de la potenco: tiu prezentas efektive sian politikon kiel defendantan la grandecon de Rusio kontraŭ tiuj kiuj, elekstere kiel deinterne, klopodegas por subfosi ĝin — inkluzive la neregistaraj organizoj, denuncataj de s-ro Putin, en sia Mesaĝo al la lando en 2004, kiel “kvina kolono” financata de eksterlando.

* Citita de la radio Eĥo Moskvy, tiu enketo estis farita ĉe 1.600 homoj en 153 lokoj de 46 regionoj de Rusio. Tiu opinio ŝajnas aparte disvastiĝinta inter la junuloj kun supera edukado kaj havantaj laboron.

Tiu naciisma vestado de la politiko, cetere ultraliberala, de la potenco signifas turnopunkton kompare kun la 1990-aj jaroj: tia diskurso estis tiam tipa por la patriota opozicio kiu, kun la Komunista Partio de la Rusa Federacio (KPRF) ĉekape, priskribis la potencon de s-ro Eltsin kiel en la servo de eksterlando, klopodanta por detrui Rusion. Abunde disvastigita de la komunikiloj, ĝi nun invadis la tutan publikan spacon. Ĝiaj tezoj tiom banaliĝas ke troviĝas, en la librejoj, tutaj sekcioj da naciisma literaturo. La opozicio, siavice senigita je sia ĉefa batalĉevalo, povas nur plipromesi: ĝi akuzas la potencon ke ĝi ne sufiĉe konsekvence defendas la interesojn de la granda Rusio. Kvankam la antisemitismo restas vigla, la ksenofoba diskurso apogas sin sur la milito de Ĉeĉenio por kulpigi la “nerusojn” — enmigrintojn de centra Azio aŭ de Kaŭkazio, sed ankaŭ imperiismajn usonanojn, kiuj, en la imagaro de la loĝantaro, restas la malamikoj de Rusio.

Tiu diskurso, en siaj diversaj variaĵoj, havas realan efikon sine de la loĝantaro, ĉar ĝi per tio ekspluatas favoran grundon: la malboniĝo de la vivkondiĉoj, la sento de senpoveco fronte al la evoluo de la aferoj, la malespero kiun kaŭzas barita estonto, instigas, en Rusio kiel aliloke, transformi la proksiman kaj malproksiman “fremdulon” en propekan kapron. En iuj regionoj, jam mizeriĝintaj tavoloj vidas en la alfluo de rifuĝantoj, precipe ĉeĉenoj, kvazaŭ danĝeron por sia propra situacio. Krom tio, la sorto de la rusoj en certaj nove starigitaj regnoj, unue en la baltaj landoj, la ĵusaj “pacaj revolucioj” interpretataj kiel usona “komploto” ankoraŭ fortigas la impreson ke Rusio estas “viktomo” de malamikaj eksterlandaj agadoj.

Tiuj vortoj fariĝas agoj, ĝenerale senpunaj: centopaj agresoj, dekopaj murdoj — la homrajt-organizoj listigis kvardek en 2004. Ili estas, plej ofte, la faro de kalvkapuloj (skinheads), kies nombro, malalta sub la soveta reĝimo (ili troviĝis precipe inter la subtenantoj de la Moskvaj futbalkluboj), ne ĉesis kreski: inter 50.000 kaj 60.000. Tiuj grupoj, relative izolitaj iuj de la aliaj, montras la saman ekstremdekstran ideologion per siaj agoj: agresoj, “antikaŭkazianaj” pogromoj en bazaroj, atakoj al manifestacioj aŭ koncertoj. Signo de la tempo: dum ili denuncis la eltsinan potencon kiel “cionisman”, ili subtenas la prezidanton Putin kiel defendanton de la naciaj valoroj. Reciproke, la plej granda partio Unueca Rusio kaj la organizo de la Putina junularo Naŝi (“la niaj”) amindumas ilin. Estas vere ke de kelka tempo, la kalvkapuloj atakas malpli la “alihaŭtulojn” ol aktivulojn de la opozicio.

Oligarĥoj

NI TUJ verŝu larmon pro la sorto de s-ro Miĥail Ĥodorkovski, eksĉefo de la naftokompanio Jukos, rusa oligarĥo kiun la Okcidento nomas martiro de la subprema politiko de la Kremlo post lia kondamno, la 1-an de junio 2005, je naŭ jaroj da malliberejo pro gravaj financaj malversacioj. Estas vere ke kelkdekoj da oligarĥoj, tute same senzorgaj kiel li pri leĝeco de sia klopodego akapari la naciajn riĉaĵojn, devintus sidi en la tribunalo apud li. Lia malliberigo tamen ne devus forgesigi al la demokratoj tiom mobilizitaj pri lia sorto tiun de la aliaj konscienc-malliberuloj de la Putina Rusio, unuavice de la dekoj da junaj aktivuloj de la naci-bolŝevika partio*: iuj estas jam kondamnitaj je unu ĝis tri jaroj da malliberejo pro simbolaj agoj, aliaj povas ricevi ĝis ok jarojn pro “provo de potencopreno” — ili estis okupintaj, kun flugfolioj kaj standardoj, lokalojn de la prezidanta administracio!

* Organizo starigita de la verkisto Eduard Limonov, kies tre eklektikaj ideologiaj referencoj iras de la ekstremdekstro ĝis la radikala maldekstro. Ĝi grupigas junulojn logatajn precipe de la metodoj de rekta ago kaj provokaj kontraŭ la potenco.

La oligarĥoj — s-roj Vladimir Potanin, Oleg Derepaska, Roman Abramoviĉ, Aleksandro Ĥloponin kaj multaj aliaj — fartas bone. Ĉar ili estis sufiĉe prudentaj certigi la Kremlon je sia obeemo, kontraste al s-ro Ĥodorkovski: tiu tiel liveris al la potenco la okazon surscenigi la “antioligarĥan batalon”, koncesio al publika opinio profunde malamika al tiuj kiuj privatigis, kontraŭ buterpano, la riĉaĵojn de la lando.

Apud la “eksuloj” kiuj, retiriĝinte de la politiko, dediĉas sin al siaj aferoj, nove venintoj formas novan oligarĥion, certe pli diskretan ol la antaŭa, sed ne malpli riĉa kaj potenca. Sep homoj de la prezidanta ĉirkaŭaĵo regas 40% de la rusa MNP en 2004.* Ili gvidas — aŭ estas parto de ilia estraro — diversajn kompaniojn, duonŝtatajn aŭ privatajn, en pozicio de kvazaŭmonopolo en la merkato. Inter la ĉefroluloj troviĝas la ĉefo de la prezidanta administracio Dmitri Medvedev (gaso Gazprom), lia viculo Igor Setĉin (nafto Rosneft), la eksĉefo de la prezidanta administracio Aleksandro Voloĥin (la elektrogiganto RAO EES), la financministro Aleksej Kudrin (la diamantgiganto Alros kaj la potenca banko Vnechtorgbank)...

* Nezavisimaja Gazeta, Moskvo, 26-a de julio 2005.

La tendenco kumuli la ĉefajn politikajn kaj ekonomiajn postenojn tute ne signifas “rampantan” reŝtatigon de gravaj sektoroj de la nacia ekonomio: la ŝtato daŭre retiras sin kaj la grupoj kontrolataj de tiuj “novaj oligarĥoj” daŭre “reformiĝas” por forigi ĉian riskon ke la profitoj eskapu de la oligarĥoj.

Komunista Partio

ĈEFA OPOZICI-FORTO de la 1990-aj jaroj, plimulta en la Duma [parlamento] ĝis 1999, la Komunista Partio de la Rusa Federacio (KPRF) estas nun nur la ombro de si mem. Ĝia falo estas same sekvo de la orientiĝo de ĝiaj gvidantoj kiel de la bato kiun la Kremlo faris al ĝi.

Ekde sia fondiĝo, en februaro 1993, la KPRF lanĉas sin en konstruadon de granda “patriota” movado, pli nacia (defendo de Rusio kiel granda potenco) ol sociala. Ĝia ĝenerala sekretario, la generalo Genadi Zjuganov, transformiĝas en fervoran propagandiston de la “rusa ideo”: li eĉ titolis unu el siaj broŝuroj Mi estas ruso laŭsange kaj kore.* En Derjava* (“Granda potenco”), li pentras la sovetian periodon kiel doloran momenton en miljara historio kies kontinueco — de la cara imperio ĝis Sovetio — gravas pli ol la rompoj.

* Eldonejo Palea, Moskvo, 1996.
* Eldonejo Informpechat, Moskvo, 1994.

Oni malprave vidus en tio nur simplan ideologian “fuŝon” sekve al la disfalo de Soveta Unio. La radikoj de tiu ŝtat-nacia ideologio kuŝas en la historio. Dum la debatoj kiuj akompanis la formiĝon de Sovetio, Lenino denuncis en Stalino defendiston de grandpotenca Rusio en la plej strikta kontinueco kun la periodo de la cara imperio. Sed, kiel substrekas Moshé Lewin*, tio, kio en la buŝo de Lenino estis la plej grava insulto, fariĝis komplimento en la 1970-aj jaroj. La historiisto Nikolaj Mitroĥin montras kiom tiu grandrusa naciismo servis, ekde la mezo de la 1950-aj jaroj, kiel referenca ideologio al gravaj grupoj ene de la Komunista Partio kaj en la ŝtataparato de la Rusa Federacio.*

* Kp “Le siècle soviétique”, Le Monde diplomatique-Fayard, Parizo, 2003.
* En La Rusa Partio. La movado de la rusaj naciistoj en Sovetio 1953-1985 (Russkaja partija. Dvizenie russkix nacionalistov v SSSR 1953 – 1985), Novoe Literaturnoe Obozrenie, Moskvo, 2003 (en la rusa).

Ekde la fino de Sovetio, la KPRF dediĉas sian ĉefan energion al konservado, ne sen ia efiko, de pecoj da potenco en la centro kaj en la regionoj. Sed ĝi montriĝas apenaŭ konsekvenca en sia denuncado de potenco kiu entombigas Rusion: dum ĝi estis plimulta en la Duma ĝis 1999, ĝi neniam provis reale ĝeni la potencon. Tre malmulte ĉeestanta en la sindikata spaco, ĝi konsideras la socialajn batalojn kiel instrumenton por servi siajn potenc-strategiojn. Komence de 2005, ĝi vane provis patroni la mobiliziĝojn kontraŭ la pagendigo de la socialaj rajtoj, oponante ĉian starigon de unuecaj kunordigoj... kiun ĝi ne regus.

La naciismaj akcentoj de la potenco evidente reduktis la agospacon de partio kiu volis esti antaŭ ĉio la plej bona defendisto de la historiaj interesoj de Rusio. Des pli ke, cetere, la Kremlo ne hezitas sisteme korupti la komunistajn gvidantojn. “Ruĝa milionulo”, s-ro Genadi Semigin, daŭrigas tiun ofensivon en la interno mem de la partio, aĉetante certajn respondeculojn per dolaroj. Kulmino de tiu subfosa laboro: alternativa kongreso okazis en julio 2004, paralele al la 10-a kongreso de la KPRF — etapo direkte al malapero de partio kies elektorezultoj, pli kaj pli malfortaj, reflektas la mankon da kredindeco kiel opozicio al la potenco.

Politiko (fikcio)

KIEL PREZENTI politikan spacon kiu ne ekzistas, aŭ nur en formo de ŝajnigo kaj de spektaklo? Ekde 2000, la Kremlo, kun nekontestebla sukceso, sukcesis elimini la embriojn de politika sistemo aperintaj ekde antaŭ dek jaroj, por pli bone organizi la politikan vivon laŭ la skemo: “Unu partio, unu sindikato, unu civila socio”.

Tiel, la ĵusa adopto, post la reelekto de s-ro Putin en marto 2004, de serio da disponoj blokas la institucian vivon malhelpante la entrudiĝon de novaj agantoj: fortigo de la formalaj obstakloj por manifestacioj kaj strikoj, abrogo de la rektaj elektoj de la regionaj guberniestroj kaj de la urbestroj, praktika malebligo de referendumo, abolo de unukandidata balotado ĉe la naciaj parlamentaj elektoj, altigo de la sojlo por elekteblo por la partioj de 5% al 7%, fakta rifuzo registri novajn partiojn, ktp. Por teni sin kiel opozicio, necesas, kiel faras la Komunista Partio de la Federacio Rusio aŭ Rodina (“Patrujo”), akcepti, almenaŭ parte, la kremlajn ludregulojn.

Same okazas kun la “civil-socio”. Jam en decembro 2001, Civitana Forumo kunvenigis en la Kongrespalaco, en la muroj de Kremlo, 5.000 reprezentantojn de asocioj kaj de NRO-j, alvokitajn manifesti sian lojalecon al la prezidanto Putin. Ekde tiam, por pli da sekureco, la potenco starigas mem “reprezentajn” organojn, kiel la novan Civitan Ĉambron, kiu kunigas elstarajn fakulojn, emeritajn artistojn, asociajn kaj sindikatajn gvidantojn, ĉiuj pli aŭ malpli rekte elektitaj de la prezidanto de la Federacio pro sia “alta civitana konscio”. Tiuj elektitoj de s-ro Putin devos baldaŭ ekpertizi la leĝprojektojn kiujn li proponos kaj kiujn lia partio adoptos. Kun garantiita sendependeco...

Sed tiu logiko ne estas senproblema. La kreskanta reduktado de instituciaj eblecoj premi sur la politikan potencon igas la diversajn partojn de la socio alie esprimi la tensiojn, la aspirojn kaj la postulojn. Do, pli kaj pli da homoj iras sur la straton, kiel faris pli ol miliono da personoj de januaro ĝis marto 2005, por protesti kontraŭ la tielnomata “monigo de la sociaj avantaĝoj”. La asocioj, la sindikatoj kaj la politikaj partioj devas do elekti: persisti en strategio de klientismo kaj premgrupado ĉe la potenco, aŭ aŭskulti la postulojn kaj surpreni la riskon de rekta opozicio. Kun la tempo, la bumerango ja povus returniĝi kontraŭ la unubloka potenco de la Kremlo.

Regionoj

“MOSKVO NE estas Rusio”: por la granda plimulto de regionaj loĝantaroj, la ĉefurbo simbolas samtempe la riĉaĵojn malpermesitajn por la provinculoj kaj predan centran potencon kiu prirabas la regionojn.

La prezidanto Putin estigis la recentrigon de la potenco kaj de la resursoj. Li konsideris ke lia antaŭulo lasis al la regionaj aŭtoritatoj tro da aŭtonomio en ĉiuj kampoj: politika, jura, ekonomia. Sur politika nivelo, temis pri fortigi la “vertikalecon de la potenco”, nun garantiita de nomumado de la regionaj guberniestroj kaj de la dominanta pozicio de la “partio de la potenco” (Unueca Rusio) en preskaŭ ĉiuj parlamentoj kaj aliaj regionaj kaj lokaj strukturoj. La apetito de la centro ne malpli grandas pri la resursoj: reformo de junio 2003 altigis la elcentaĵon de impostoj ricevendaj de la centro al 60%, anstataŭ 50% antaŭe, sen kompenso per altigo de buĝetaj helpoj al la regionoj, kies plimulto estas finance dependa — nur dek-kvin regionoj el naŭdek-naŭ disponas pri buĝeta aŭtonomio.

Kaj la okazantaj reformoj transdonas al la regionoj la plej grandan parton de la socialaj ŝarĝoj: financado de la publika sano por la neaktivuloj, de la edukado (de infanvartejo ĝis mezlernejo, kaj eĉ de certaj publikaj establoj de supera edukado rangmalaltigitaj al statuso de regionaj establoj). Dum la granda reformo de somero 2004, la dispartigo de la (parta) financado de la socialaj helpoj fariĝis malfavore al la regionoj kiuj devas certigi la plej grandan parton da ĝi. La buĝetaj helpoj kovras nur parton de tiuj novaj ŝarĝoj, kondiĉe tamen ke la regionaj potencoj pruvu sian “lojalecon”. La sekvoj de tiu politiko jam sentiĝas: fermo de lernejoj kaj malsanulejoj, haltigo de la salajroj de instruistoj kaj kuracistoj, sed ankaŭ rezigno pri prizorgado, medikamentoj kaj publikaj transportoj por la sociaj kategorioj senigitaj de senpaga aliro al tiuj servoj. Jam, en multaj regionoj, la kreskanta malkapablo de la regionaj kaj urbaj aŭtoritatoj plenumi siajn socialajn devojn minacas ilian legitimecon. Kun la tempo, tiuj reformoj povas nur gravigi la regionajn malegalecojn kaj do nutri la centrofuĝajn tendencojn...

Sociaj rezistadoj

DE UNU JARO aperas novaj sociaj movadoj, kun la ribelo de la “senkvalitaj gehomoj”: pensiuloj, invalidoj, senestontaj studentoj, loĝantoj de laboristloĝejoj, nezorgatoj de katastrof-regionoj, ĉiuj kiuj ne plu eltenas la antisocialan politikon de la potenco kaj kiuj mobiliziĝas ekster la tradiciaj organizoj, en unuecaj strukturoj kaj batal-retoj.

Lastan vintron, en preskaŭ ĉiuj urboj, dekmiloj da homoj surstratiĝis — kelkaj ĉiutage — por protesti kontraŭ leĝo kiu endanĝerigis la socialajn rajtojn, de pensiuloj tra invalidoj kaj instruistoj ĝis studentoj. Al tiu ĉiufronta antisociala ofensivo, la loĝantaro respondis per ĉiufronta rezistado, ĉirkaŭ simplaj postuloj: senpagaj transportoj kaj medikamentoj, stipendioj por studentoj, malaltigo de la akvo- kaj elektro-tarifoj. Kaj tiu movado kontribuis al reinventado de la politiko, ekster la oficialaj instituciaj spacoj:

‣ La Sovetoj (Konsilantaroj) regionaj de kunordigado de la luktoj, aperintaj lastan vintron, fondis interregionan reton, la Union de la Sovetoj de Kunordigado (SKS), grupigante dudekon da regionoj. En ĉiu regiono ili kunigas asociojn, sindikatojn, politikajn organizojn, individuojn, kaj ili intervenas en plej diversaj kampoj: socialaj garantioj, rajto je laboro, je loĝejo, ekologio, ktp.;

‣ La Soveto de Sociala Solidareco (SOS) grupigas tutrusiajn asociojn kaj sindikatojn (alternativajn sindikatojn, defendantojn de homrajtoj, asociojn de invalidoj kaj de viktimoj de Ĉernobilaj radiadoj, organizojn de pensiuloj, ktp.). Starigita en somero 2004, tiu kunordigado estas malpli bone ankrita en la regionoj ol la SKS. Sed ambaŭ retoj kunlaboras. SOS larĝe kontribuis al organizado de la Socia Forumo de Rusio kiu, en aprilo 2005, kunigis en Monskvo pli ol 1.000 reprezentantojn de cento da organizoj;

‣ tiuokaze estis lanĉita la Maldekstra Fronto, kies fondokongreso devas okazi en novembro 2005. Ĝia celo: fondi larĝan movadon ĉirkaŭ platformo de internaciismo kaj de rompo kun la kapitalisma tutmondigo, grupante jam ekzistantajn maldekstrajn organizojn kaj senpartiajn aktivulojn, junajn aktivulojn (ĉefe la renoviĝantajn Komsomol-ojn — komunista junularo), opoziciajn sindikatojn kaj la nove aperintajn regionajn sovetojn.

Transe de tiuj strukturoj, Rusio spertas multiĝon de civitanaj iniciatoj ĉe la bazo: la lokaj bataloj, ĉirkaŭ tre konkretaj kaj pragmataj celoj (kontraŭ la konstruado de konstruaĵo kaj de parkejo en la distrospaco de la kvartalo, kontraŭ la elpelo de loĝantoj el laboristloĝejoj, kontraŭ konkretaj kazoj de polica subpremo, ktp.), multiĝas kaj komencas kunordiĝi inter si, ofte kun apogo de la plej aktivaj Kunordigaj Konsilantaroj. Tiel konstruiĝas socia movado kun estonteco.

Carine CLÉMENT kaj Denis PAILLARD.