Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La konstato estas amara kaj rivela: “La disfalo de Sovetio estis la plej grava geopolitika katastrofo de la jarcento. Por la rusa nacio, tio estis vera dramo”, deklaris la prezidanto Vladimir Putin dum sia jarraporto al la Parlamento, la 25-an de aprilo 2005. Li tiel esprimis la konsternegon de la Kremlo vide al la nerezistebla falado de ĝia potenco kaj al la perdo de teritoriaj konkeroj akumulitaj dum tri jarcentoj.
Dum oni vidis sensacian proksimiĝon de Usono kaj la Eŭropa Unio tuj post la 11-a de septembro 2001, la faktoroj de tensio ne ĉesis akumuliĝi ekde fine de la jaro 2003, precipe en la sekvo de la “rozo-revolucio” en Georgio kaj de la “oranĝa revolucio” en Ukrainio, sen kalkuli la malkonsentojn pri Irano.* En Moskvo, fakuloj, diplomatoj kaj politikaj respondeculoj starigas al si demandojn. Ĉu Rusio devas daŭrigi la strategian partnerecon kun Usono? Aŭ ĉu proksimiĝi al Ĉinio? Kaj kiel limigi la disfalon de sia influo en la postsoveta spaco?
S-ro Putin, en la potenco ekde 1999, volis restarigi la pozicion de Rusio sur la internacia scenejo. Multaj fakuloj konsilis al li tiam rompi kun la politiko de la iama ĉefministro Evgeni Primakov.* Anstataŭ elĉerpiĝi en la klopodado por multpolusa mondo, sinonimo de alfrontiĝo kun Vaŝingtono, Rusio devus recentri sin sur siaj vivnecesaj interesoj, integrante sin en la mondan ekonomion por moderniĝi. Necesis do realigi proksimiĝon kun Usono kaj Eŭropo, forlasi la retorikon de grandpotenco kaj senarmigi la rilatojn kun la Okcidento.
La atencoj de la 11-a de septembro 2001 liveris al s-ro Putin la okazon komenci tiun profundan revizion de la ekstera politiko. La tiam kontraktita strategia partnereco kun Usono kaj la eŭropanoj havis kvar aksojn: komuna luktado kontraŭ la islamisma terorismo; kundividita mastrumado de la krizozono en centra Azio; duona integriĝo de Rusio en la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO); kunlaborado pri energio.
Tiu ŝanĝo tuj efikis per subteno de Moskvo al la interveno en Afganio, starigo de usonaj militbazoj en Uzbekio kaj Kirgizio, kreado de la Konsilio Rusio-NATO kaj la akcepto de etendiĝo de la alianco al la baltaj regnoj, la disvolvo de kunlaborad-projektoj pri nafto kaj gaso. Ĝis 2004, tiu politiko rezistis al ĉiaj skuoj, inkluzive de la milito en Irako.
Certe, Rusio viciĝis en la tendaro de la kontraŭuloj al la milito, ĉe la flanko de Francio kaj Germanio, sed ĝi klopodis por domaĝi Vaŝingtonon, lasante al Parizo gvidi la ribelon en la Sekurec-Konsilio. Post la falo de la prezidanto Saddam Hussein, kvankam daŭre proklamante sian principan kontraŭon al la okupacio de Irako, Moskvo voĉdonis por rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj, akceptis la novajn irakajn aŭtoritatojn kaj konsentis nuligi la ŝuldon de Bagdado (8 miliardoj da dolaroj).
Kvankam li favoras retiron de la anglousonaj trupoj de Irako, la prezidanto Putin gardas sin fari ajnan premon sur Vaŝingtono. Fakte li provas domaĝi la rusajn interesojn en Irako, precipe tiujn de la kompanio Lukoil kiu, sub la antaŭa reĝimo, estis subskribinta kontrakton pri ekspluatado de la naftokampo de Okcidenta Qurna. La vendo de la rusa ŝtato, en 2004, al la usona kompanio ConocoPhilipps de 7,59% de la partoj de la kapitalo de Lukoil kiun ĝi ankoraŭ posedis, malfermis la vojon al ties reveno en Irakon.
La Moskva reago al la “koloraj revolucioj” de Georgio kaj Ukrainio prilumis la ambiguecon de la proksimiĝo inter Rusio, Usono kaj Eŭropo. Por la Kremlo, tiuj eventoj ne estas la produkto de mobiliziĝo de la civilaj socioj kontraŭ koruptaj, malkompetentaj kaj krimaj reĝimoj, sed la rezulto de komploto instigita de Vaŝingtono por redukti la influon de Rusio en la postsoveta spaco kaj rabi ĝiajn riĉaĵojn.
La “porokcidenta” turno de Moskvo en 2001 baziĝis sur kunlaborado centrita sur la lukto kontraŭ komuna malamiko — la terorismo, kvalifikita de s-ro Putin, en la tribuno de la Unuiĝintaj Nacioj la 15-an de septembro 2005, “ideologia posteulo de la nazismo” — kaj ne sur la subteno al demokratio en Rusio aŭ en la postsoveta spaco. Ĝi apogis sin sur alianco kun la plej konservativaj fortoj en la Okcidento, enkorpigitaj de s-roj George W. Bush, Silvio Berlusconi kaj Ariel Sharon.
En multaj aspektoj, la rusa kaj usona prezidantoj dividas saman mondrigardon: prioritato al suvereneco, centreco de la fortrilatoj, diskurso de potenco, malamikeco al homama entrudiĝo kaj al internacia justico. Eĉ la ideo de preventa milito apenaŭ ŝokas Moskvon: la defend-ministro Sergej Ivanov malkaŝe konsideras ĝin se “la interesoj de Rusio aŭ ĝiaj devoj por ĝiaj aliancanoj postulas ĝin”.* Sed la Kremlo postulas de la Okcidento du kompensojn: silenton pri la milito en Ĉeĉenio, nun prezentata kiel kontribuaĵo al la tutmonda lukto kontraŭ la terorismo kaj pri la evoluoj de la rusa interna politiko; agnosko de la interesoj de Rusio en la postsoveta spaco.
Nu, dum tiuj jaroj, la kritikoj de Vaŝingtono, kaj iom malpli de Bruselo, multiĝis pri la milito en Ĉeĉenio kiel pri la atencoj al liberecoj kaj al plurismo en Rusio. Agacita de la komentoj de iuj okcidentaj gvidantoj pri la interveno de rusaj armeanoj dum la ostaĝopreno de Beslan, en septembro 2004, kaj de la “oranĝa revolucio” en Ukrainio, s-ro Putin akuzis la Okcidenton pri “kolonia kasko kiu praktikas en internaciaj aferoj diktaturon vestitan per bela pseŭdo-demokratia frazeologio”, dum siaj vojaĝoj en Barato kaj Turkio.* La akumuliĝo de tensio-faktoroj kun la okcidentaj landoj kaj la fiaskoj de la rusa diplomatio en Georgio kiel en Ukrainio vekas en Moskvo debaton, certe limitan, pri la ekstera politiko de la prezidanto Putin.* Ĉu eblas nova kursoŝanĝo?
La proksimiĝo kun Ĉinio, farata dum la jaro 2005, nutras tiujn demandojn. Post esti solvintaj en 2004 siajn lastajn prilimajn malkonsentojn pri la insuloj de la regiono de Ĥabarovsko, Moskvo kaj Pekino fortigis siajn rilatojn en la kadro de la Organizo de Kunlaborado de Ŝanhajo*, ĝis eĉ fari, por la unua fojo, en aŭgusto 2005, komunajn ampleksegajn militmanovrojn en la Pacifiko.
Ĉu tio estas la unua etapo al pli densa alianco direktita kontraŭ Vaŝingtono? Pluraj obstakloj troviĝas sur tiu vojo.* La rilatoj inter la du landoj estas stampitaj de reciproka malfido, ĉar ĉiu timas ke la alia misuzas ĝin en sia rilato kun Usono. Ĉinio troviĝas en rapida kresko de potenco, same sur ekonomia kiel sur milita ebeno, dum Rusio klopodas bremsi sian falon kaj refariĝi regiona potenco. Tro densa kunlaborado povus, en kazo de konflikto inter Vaŝingtono kaj Pekino, meti Rusion inter la usonan martelon kaj la ĉinan amboson — por Moskvo nepre evitinda konstelacio, laŭ la rusaj fakuloj. Celo de la kunlaborado kun Ĉinio devus esti la disvolvado de la rusa Ekstrem-Oriento kaj de Siberio, danĝere minacataj de la demografia malkresko, dum la ĉefaj riĉaĵoj de Rusio, precipe la hidrokarbaĵoj, estas koncentritaj tie.*
Kiam la rilatoj kun Vaŝingtono malboniĝas, Moskvo emas turni sin al Eŭropo, kaj inverse. Kun la krizo en Ukrainio, ĝi devis alfronti simultanan tension kun Usono kaj la Eŭropa Unio. Tute laŭ sia NATO-obsedo, Rusio apenaŭ preparis sin al la ampleksiĝo de la Unio, kies konsekvencoj estas tamen multe pli gravaj por la komercaj interŝanĝoj kiel por la cirkulado de homoj aŭ la rilatoj kun la postsovetaj regnoj.
La intertraktadoj antaŭ la ampleksiĝo estis ofte streĉitaj inter Moskvo kaj Bruselo. La Eŭropa Politiko de Najbareco (EPN) destinita al la novaj limŝtatoj de la Unio (Bjelorusio, Ukrainio, Moldavio, Rusio kaj Regnoj de Kaŭkazio) vekas maltrankvilon en Moskvo, kiu vidas en ĝi kroman provon redukti ĝian influon en la postsoveta spaco.* La demando de la “komunaj valoroj” estas ankaŭ fonto de novaj konfliktoj inter Rusio, la Unio kaj la ceteraj eŭropaj institucioj, ĉefe pri la situacio en Ĉeĉenio kaj pri la respekto de la demokratiaj principoj.
Aliflanke, Rusio flegas bonegajn rilatojn kun certaj membroŝtatoj, ĉefe kun Germanio*, Italio kaj, iom malpli, Francio, kio kreas diverĝojn ene de la Unio inter la partizanoj de kunlaborado kun Moskvo kaj tiuj kiuj favoras firman sintenon, ĉefe la baltaj regnoj kaj Pollando. Des pli ke ties rilatoj kun Rusio nete malboniĝis, pro daŭrema pasinteco kaj ilia proksimeco kun Vaŝingtono.*
Meze de sia mandato, s-ro Putin ŝajas esti en manko de strategio. Tiu kiun li elektis tuj post la 11-a de septembro 2001 ne produktis la esperitajn rezultojn. Sed ne ekzistas anstataŭa solvo, krom izoli Rusion kaj forteni ĝin de la instrumentoj (kapitaloj, teĥnologioj, integriĝon en la tutmondigajn strukturojn) necesajn por ĝia moderniĝo. Moskvo suferas strukturajn malfortojn (demografia malkresko, rent-ekonomio, ekscesa centrigo de la potenco samtempe kun la malforteco de la ŝtato, foresto de realaj kontraŭpotencoj, ktp.), kio faras el ĝi duarangan aganton sur la internacia scenejo, spite al ĝiaj atomarmiloj, ĝia seĝo de permanenta membro en la Sekurec-Konsilio kaj ĝia aparteno al la G8, kies pintkunvenon ĝi por la unua fojo akceptos en 2006. Krom ĝiaj gigantaj homaj kaj financaj kostoj, la senfina milito en Ĉeĉenio daŭreme makulis la bildon pri Rusio, ĉesigis ties demokratiiĝon kaj nutris la islamisman terorismon.
Por la proksima estonto, Moskvo disponas pri du atutoj. Unue la eksterordinara orpluvo kiu estas por la ekonomio la altaj kurzoj de la nafto. Konsidere la malstabilecon en Proksim-Oriento, eŭropanoj kiel usonanoj, klopodante diversigi siajn provizofontojn, kreskigos siajn importadojn de rusaj hidrokarbaĵoj. Malagrabla flanko de la afero: Rusio riskas transformiĝi iomete pli en rento-ŝtaton. La dua atuto kuŝas en la malfaciloj de Usono kaj de la eŭropanoj.
Krom Irako kaj Irano, la centra Azio fariĝas zorgejo por Vaŝingtono. Sekve al la kritikoj de la subpremo en Andijan*, la uzbeka prezidanto Islam Karimov fermis la usonan bazon, malfermitan en 2001 por la operacoj en Afganio, kaj proksimiĝis al Moskvo. Jen la unua grava malsukceso de Usono en tiu regiono. La eŭropanoj, siavice, estos okupitaj pri la mastrumado de la ampleksiĝo realigita en 2004 kaj pri la serĉado de solvo por la fiasko de la konstituci-projekto. Sen forgesi la transatlantikajn kaj intereŭropajn malkonsentojn kiuj tute ne estas superitaj. Rusio disponas do pri spirmomento kaj pri agadeblecoj. Ĉu ĝi scios profiti tion por novigi sian strategion kaj siajn metodojn kaj fariĝi alloga modelo por siaj najbaroj?
Laurent RUCKER.