Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Rekomendoj de multflankaj organizoj, politikaj reagoj, deklaroj de defendantoj de homrajtoj kaj ĉefartikoloj de diversaj gazetoj: la “Leĝo de justeco kaj de paco”, aprobita la 21-an de junio 2005 en Kolombio kaj danke al kiu la prezidanto Alvaro Uribe Vélez pretendas “fari pacon” kun la ekstremdekstraj kvazaŭarmeaj grupoj kaj malmobilizi ilin, vekis multuajn reagojn.
Titolita “Kapitulaco de Kolombio”, la ĉefartikolo de la New York Times de la 4-a de julio precizigas ke “ĝi devus pli ĝuste nomiĝi “Leĝo de senpuneco por amasmurdistoj, teroristoj kaj grandaj kokainkomercistoj””.
Sen konsento de la internacia komunumo nek antaŭa interkonsento volita de la iniciatintoj de la leĝo, la kolombia Kongreso donis politikan statuson al la kvazaŭarmeaj fortoj, kvankam ĝi konas iliajn devenojn, agadojn, pasintajn kaj nunajn subtenojn. Tamen ne estas hazardo ke s-ro Michael Frühling, ĉefo de la kolombia oficejo de la Alta Komisaro pri Homrajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), deklaris, antaŭ ol la leĝo estis aprobita: “Ne estas rekomendinde konsideri la kvazaŭarmeecon politika delikto.”*
Kontraste al la registaro, la ekstremdekstraj grupoj ne neas tion: ili estas idoj de la ŝtato. “Ni naskiĝis kvazaŭarmeanoj, asertis s-ro Ernesto Báez, unu el iliaj ĉefoj. En junio 1983, la armiloj kiuj estis al ni senditaj al Juan Bosco Laverde, al San Vicente de Chucurí, al Puerto Boyacá kaj en la Magdalena Medio, portis la sigelon de la ŝtato.”.*
Antaŭ la aprobo de la leĝo, en junio 2005, pluraj usonaj demokrataj deputitoj sendis leteron al la kolombia prezidanto por montri al li sian zorgon rilate la “negativajn efikojn [kiujn tiu leĝo povus havi] por la paco, la justico kaj la juroŝtato en Kolombio”. La 2-an de februaro, en alia letero, respublikanaj parlamentanoj estis esprimintaj sian subtenon por la okazanta pac-procedo, “kondiĉe ke ĝi konstruiĝu en jura kadro respondanta al minimumaj normojn. Nome: ke la strukturo, la financaj fontoj kaj la ekonomia povo de la grupoj estu komplete malmuntita; ke la avantaĝoj proponitaj al la gvidantoj estu kondiĉitaj de antaŭa respekto al la batalhalto kaj de forlaso de iliaj krimaj agadoj”.*
S-ro Uribe asertis ke tiuj postuloj estu konsiderataj. Sed okazis alie.
Kokaino! Akceptataj en la politikaj sferoj kaj ricevantaj sekrete la viziton de altaj gvidantoj, la idoloj kaj referencoj de multaj kolombianoj, en la 1980-aj jaroj, nomiĝis Pablo Escobar, Gonzalo Rodríguez Gacha, Carlos Lehder kaj la fratoj Rodríguez Orejuela. Tiuj drogokomercistoj ĝuis grandegan influon en siaj urboj (precipe Medellín kaj Cali), iliaj deziroj fariĝis ordonoj, ĉar la publika forto malaperis, fariĝis ilia partnero aŭ fermis la okulojn.
Utilaj aliancanoj, liverantoj de la CIA, kiu financis per tio la militon de la “contras” [“kontraŭuloj”] persistege klopodantaj malstabiligi la sandinistojn en Nikaragŭo*, la [...capo...] de la drogo tiel akiris egan povon. La sumoj kiujn ili amasigis ebligintus “pagi la eksteran ŝuldon” de Kolombio, kion ili ofertis al la prezidanto Alfonso López Michelsen, en 1983, provante per tio laŭleĝigi sian komercon kaj trovi eliron el la risko esti ekstradiciotaj al Usono.
La drogkomercistoj profitas tiam la malaltiĝon de la terprezoj kaŭzita de la ĉeesto de la geriloj — Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARC), Armeo de Nacia Liberigo (ELN), Popola Armeo de Liberigo (EPL) kaj M-19-, por aĉeti, aŭ perforte akapari, vastajn proprietojn en la riĉaj regionoj de bredado, kiel Magdalena Medio, Ariari, Urabá kaj Cordobá. La “revolucia imposto” (“la vacuna”) kolektata, libervole aŭ perforte, de la armita opozicio estigas la unuajn alfrontiĝojn inter la grandaj proprietuloj kaj la “narcos” [“drogistoj”]. Kiam, krome, la gerilanoj provas forkonduki proksimulojn de la mafianoj*, tiuj starigas mortigo-skadron — Morton por la forkondukistoj (MAS)-, kun helpo kaj partopreno de aktivaj armeanoj kaj policanoj, kiuj vidas en tio okazon por etendi la privatan apogon por la kontraŭribela batalo.
Kun la MAS, en Medellín kaj en Cali, naskiĝas senfina nombro da bandoj. Membroj de la armitaj fortoj fivarbas ilin, trejnas ilin, donas al ili armilojn; israelaj, sud-afrikaj, britaj gungosoldatoj vojaĝas tien por formi ilin. Kaj, en tiu nekonvencia milito, ne plu temas pri ataki la gerilon, sed elimini la politikajn, sindikatajn kaj popolajn gvidantojn, en la zonoj favoraj al “ŝtatrenverso”.
Poste estiĝis kontraŭdiroj, kiam parto de la establishment, en Kolombio kaj Usono, maltrankviliĝis pro la povo de la “narcos” kaj pro ilia integriĝo en la nacia publika vivo. Kiam la graveco akirita de Pablo Escobar kaj la kartelo de Medellín fariĝas neeltenebla; kiam la movado de la “ekstradiciotoj”* aperas publike; kiam la murdado al ministroj, ĵuĝistoj, prokuroroj, politikaj respondeculoj, advokatoj, multigas la kostojn*, sankta alianco — la Pepes (“Persekutatoj de Pablo Escobar”) — grupigas tiam drogkomercistojn de la kartelo de Cali, Drug Enforcement Admnistration (DEA); usona servo de kontraŭdroga lukto), Brigado XX (respondeca pri la informservoj de la kolombia armeo) kaj ministran skipon por persekuti kaj fine mortigi Escobar-on.
Post ties malapero, daŭrigante la komplicecon inter la CIA kaj la narcos, la koncentriĝo de la kvazaŭarmea potenco fortiĝas, disaj kaj aŭtonomaj grupoj transformiĝas en kontraŭribelaj grupoj apogataj de la ŝtato. De la “genocido” de naskiĝanta politika partio, la Patriota Unio*, ĝis la sinsekvaj masakroj — La Chinita, Pueblo Bello, Trujillo, Mapiripán, La Mejor Esquine, ktp.-, da civilaj viktimoj estas miloj.
En 1997, sep grupoj de “memdefendo” — inter ili la Kamparanaj Memdefendoj de Cordobá kaj Urabá (ACCU), la plej grava — unuiĝas en unu solan, sub ordeno de s-ro Carlos Castaño, kaj alprenas la nomon Unuiĝintaj Memdefendoj de Kolombio (AUC). Ĝis solidiĝis la kvazaŭarmea projekto necesis dudek jaroj, sennombraj internaj luktoj por submeti la disajn armitajn grupojn kiuj, gvidataj de drogokomercistoj, defendis punktecajn interesojn, kaj gigantan psiĥologian operacion por esti akceptata de parto de la socio.
Tiel oni retrovas sub la sama standardo plurajn drogokomercistojn kiuj, post formi siajn proprajn bandojn, paradis kiel bravaj bredistoj, armitaj por defendi siajn rajtojn: la fratoj Fidel, Carlos kaj José Castaño, s-roj Ramón Isaza, Salvatore Mancuso, Diego Fernando Murillo (“Don Berna”), “Jorge 40”, kaj multaj aliaj...
La politika kaj ekonomia povo akumulita de tiuj fortoj resumeblas per du rivelaj donitaĵoj: laŭ siaj proparolantoj, ili kontrolas 35% de la Kongreso kaj, laŭ la Ĝenerala Contraloría de la Respubliko (ŝtata kalkulejo), ili akaparas almenaŭ milionon da hektaroj de tero (sendependaj esploristoj donas la nombron de kvar milionoj)*. Sekvo: tri milionoj kaj duono da delokitaj homoj troviĝas en la plej grandaj kolombiaj urboj; inter 1988 kaj 2003, laŭ la hommortigoj oficiale konstatitaj, tiuj kvazaŭarmeaj fortoj murdis 14.476 homojn, inter kiuj sennombrajn sociajn gvidantojn.*
Malgraŭ la foresto de leĝa kadro, 4.000 kvazaŭarmeanoj estas jam malmobilizitaj kiam la leĝo “justeco kaj paco” estas aprobita. Observoj de la Interamerika Komisiono pir Homrajtoj evidentigas ke tiu leĝo alportas nek la veron (ĉar ĝi ne senmaskigas la oficialajn agentojn kaŝitajn malantaŭ la kvazaŭarmea agado), nek realan malmuntadon de la strukturoj kaj de la ekonomia kapacito kiuj povus ĉiumomente refunkciigi la malmobilizitajn batalintojn kaj la transdonitajn armilojn.*
Post ekvalido de la teksto, 20 juĝistoj estos taskitaj enketi, en tempo limigita al... 60 tagoj, pri la kromoj de la 10.000 kvazaŭarmeanoj revenontaj al la civila vivo de nun ĝis decembro 2005, post ridinda “libera konfeso”. Kaze de hipotezaj kondamnoj, tiuj okazigos punojn de malliberejo je ok jaroj maksimume, kies kalkulo komencas ekde la jura traktado (la akordo de Santa Fe de Ralito de la 15-a de julio 2003). Se la kvazaŭarmeanoj ne plenumas ĝin en agrikultura kolonio, ili povos eĉ aĉeti sian punon por forlasi la landon.
Aliflanke — kaj la registaro mem rekonis tion-, ekde kiam la kvazaŭarmeanoj, promesante ĉesigi siajn mortigajn agojn, deklaris la batalhalton (la 29-an de novembro 2002), ili lezis ĝin multfoje.* En septembro 2004, la Popoldefendisto anoncis ke dum la unuaj ok monatoj de la jaro 2004 li ricevis 342 plendojn rilatajn kun evidentaj rompoj de la batalhalto.* La taksoj de la neregistaraj organizoj (NRO-j) estas ankoraŭ pli altaj: la Kolombia Komisiono de Juristoj deklaris ke, por la periodo de decembro 2002 ĝis aŭgusto 2004, la kvazaŭarmeanoj murdis aŭ “malaperigis” 1.899 homojn.
Evitante la problemon de la drogokomerco, la leĝo de la prezidanto Uribe ege riskas laŭleĝigi la grandajn riĉaĵojn kiujn li ebligis konstrui kaj kiuj fakte transformiĝos en gigantan “lavadon” de malpura mono. Oni sias ankaŭ kiel la kvazaŭarmeanoj daŭre uzurpas la terojn de komunumoj loĝantaj en la baseno de Curvaradó kaj de Juguamiandó, riveroj de la departemento Chocó, kaj tie perforte trudi, lige kun certaj politikaj, mastraj kaj financaj sektoroj, siajn ekonomiajn megaprojektojn, kiel tiun de la kulturado de la afrika palmo.*
Cetere ĉiuj scias ke, en la regionoj de la milita operaco de la Patriota Plano kontraŭ la FARC — Caquetá, Putumayo, Meta, Guaviare, Vichada-, la kvazaŭarmeanoj marŝas en la spuroj de la armeo, ke ili postulas devigajn impostojn de la komercantoj kaj kamparanoj, trudas vivregulojn, alproprigas al si la urbajn loĝejojn kaj submetas multajn virinojn al seksa sklaveco.
La senarmigo de multaj batalantoj kaj ilia alveno en la urbaj zonoj estas do simptomoj ne de paco, sed de subpremo. Antaŭ mallonge, fronte al la provo de la polico kaj de la armeo aresti la kvazaŭarmean drogokomerciston Diego Fernando Murillo (“Don Berna”), ties urbaj fortoj blokis la cirkuladon de la busoj en Medellín. La “malliberigo” de Murillo, en... unu el liaj vilaoj retrankviligis liajn homojn. La periferiaj kvartaloj de urboj kiel Barrancabermeja, Bucaramanga, Barranquilla, Cartagena kaj eĉ Bogoto vivas en konstanta angoro kaŭzata de la kvazaŭarmeanoj. Ili enmiksiĝas “laŭleĝe” en diversajn agadojn: la komerco kaj aliaj sektoroj de la laŭleĝa ekonomio kunfunkcias jam kun ili. Antaŭnelonge, la prezidanto Uribe esprimis la ideon ke la eks-kvazaŭarmeanoj estos dungitaj por gardi la ŝoseojn, kaj tiel evidentigis ke la armitaj fortoj jam rekrutas la malmobilizitajn batalintojn.
Ne mirigas do aŭdi diri, kiel faris ekzemple la prezidinto Andrés Pastrana, ke la rezulto de la “leĝo pri justeco kaj paco” estas antaŭ ĉio retiriĝo de la kvazaŭarmeaj fortoj en la urbojn, por prepari la terenon por la venontaj elektoj, dum kiuj, en majo 2006, s-ro Uribe aspiras sian reelekton. Aŭ, se tio fiaskus, ke unu el liaj aliancanoj prenu la stirilon de la potenco en siajn manojn.
Carlos GUTIERREZ M.