Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La ĉefaj respondeculoj pri la fiasko de la konferenco pri la Traktato de Nedisvastigo (TND) en majo 2005, Usono (sed ankaŭ Britio kaj Francio) pretigas sin fabriki novan generacion de atomarmiloj. Aliflanke, laŭ la dokumentoj de la Pentagono, Vaŝingtono konsideras uzi tiajn armilojn, prevente, en krizo-situacioj, eĉ se la kontraŭulo ne disponas pri atombomboj. Tiu agresema sinteno ne malhelpas la registaron Bush multigi la premojn por tiri Iranon antaŭ la Sekureckonsilion de la Unuiĝintaj Nacioj, pro ĝiaj pekoj kontraŭ la TND. Tehrano refutas tiujn akuzojn kaj konfirmas siajn rajtojn disvolvi sian atomenergion, inklude tiun riĉigi uranion (vd ...). Tiu reĝimo riskas izoliĝi, des pli ke la Eŭropa Unio viciĝas laŭ la usonaj pozicioj — Rusio kaj Ĉinio restas en la momento tre prudentaj (vd ...). En tiu debato, kiel en tiu pri Nord-Koreio, decidiĝas la estonteco de la TND, subskribita antaŭ preskaŭ kvardek jaroj, kaj kiu, almenaŭ ĝis la fino de la malvarma milito, sufiĉe bone plenumis sian rolon. La malapero de la blokoj, la permanentaj tensioj en Proksim-Oriento, la rivalecoj en Azioj efektive endanĝerigas tiujn atingaĵojn. Des pli ke la ĉefaj landoj posedantaj atomarmilojn ne realigis sian engaĝiĝon, el la jaro 1968, aliri sian propran atoman malarmadon.
JU PLI GRANDAS LA NOMBRO da landoj disponantaj pri atomarmiloj, des pli grandas la risko ke tiuj estas intence uzataj ne por malinstigi, sed por neniigi, aŭ ke konflikto eksplodas pro eraro, aŭ ke lando bombas prevente la instalaĵojn de siaj kontraŭuloj, aŭ eĉ ke armiloj aŭ fendebla materialo falas en la manojn de krimaj grupoj.
La atom-disvastigo estas do unu el la plej gravaj danĝeroj por la estonto de la homaro. Tamen, tio ne estas la zorgo kiu inspiris la unuajn deciditajn disponojn por eviti ĝin. Ekde la lanĉo de sia milita atomprogramo, en 1942, Usono malpermesis la disvastigon de ĉia informo koncerne atomenergion, por eviti ke la tiam nazia Germanio estu la unua posedanto de la bombo. Post 1945, tiu restrikto estis konservata, por malfruigi la sovetajn laboradojn. En 1954, post kiam Sovetio eksperimentis sian unuan hidrogenan bombon, la sekreto estis forlasita profite al politiko nomata “atomoj por la paco”: la landoj dezirantaj disvolvi siajn laborojn en la nuklea kampo povis akiri helpon de Usono kondiĉe ke ili engaĝiĝu uzi ĝin nur por pacaj celoj, kvankam ili restis liberaj disvolvi militan programon se ili povis realigi ĝin sole. Pluraj landoj profitis tiun foreston de ĝenerala internacia reglamentado por kontentigi siajn militajn ambiciojn, kaj en 1960, sep el la ok landoj, kiuj hodiaŭ disponas pri arsenalo, estis akirintaj la necesajn elementojn por ĝia realigo ĝuste tiumaniere.*; aliflanke, ĉiuj aliaj regnoj, kiuj devas engaĝiĝi ne provi akiri ilin, kaj meti ĉiujn siajn atomajn instalaĵojn sub la kontrolon de la Internacia Agentejo pri Atom-Energio (IAAE) taskita certiĝi ke ili respektas siajn devojn.
KUN SIAJ MANKOJ KAJ malfortaĵoj, la Traktato pri Nedisvastigo entenas la necesajn elementojn por malhelpi la disvastigon de la armiloj, kaj se ĝi estus komplete aplikita, nur kvin landoj posedus ankoraŭ atoman arsenalon. Por sukcesi, ĝi devis esti universala, tio signifas ke ĉiuj regnoj aliĝu al ĝi, ke ekzistu perfekte efika kontrolmeĥanismo, kaj ke en kazo de rompo, energiaj disponoj estu farataj por ĉesigi la rompon, kaj por malinstigi la aliajn regnojn imiti la deliktulon.
Komence, la traktato estis perceptata de multaj landoj kiel neakceptebla atenco al ilia suvereneco: Germanio, Japanio, Italio, kiuj estis ties unuaj celoj, unue rifuzis submetiĝi al ĝi. Ĝi ja ekvalidis en 1970*, kaj tio danke al subskribo de landoj kiel Irlando, Danio, Kanado, Svedio, aŭ Meksiko, kiuj vidis en ĝi rimedon redukti la riskojn de kolektiva memmortigo, aŭ de regnoj politike tre proksimaj de Usono aŭ de Sovetio, aŭ eĉ de landoj kiuj ne pensis iun tagon havi la rimedojn por fabriki bombojn. Inter la plej unuaj subskribintoj tiel troviĝas Irako, Irano kaj Sirio.
Turno fariĝis meze de la 1970-aj jaroj, kun la antiatom-movadoj unue en Usono, poste en Eŭropo, kaj ĉefe kun la unua barata eksplodo, en 1974. La publikaj opinioj tiam alarmiĝis pro la danĝero kiun la disvastigo signifis por la monda sekureco, kaj granda nombro da regnoj konsideris ke ilia sekureco estas pli bone certigita se iliaj najbaroj ne disponas pri armiloj. Danke ankaŭ al premoj samtempe de Usono kaj de Sovetio, tiu movado ebligis rapidan kreskon de la nombro da subskribintoj, al kiuj aliĝis la grandaj industrilandoj — Germanio, Japanio, Italio, Svisio, Nederlando: fine de 1979, la nombro da membroj jam superis centon. La ondo de aliĝoj daŭris dum la sekvaj jaroj kaj, malgraŭ la disfalo de Sovetio, ĝi ampleksiĝis kun la fino de la malvarma milito. En 1995, la subskribintoj, kiuj decidis konservi la validecon de la traktato por nedeterminita daŭro, estis jam 178-opo.
Tamen, la potencegoj neniam, pro diversaj kialoj, faris la necesan klopodon por konvinki Baraton, Israelon kaj Pakistanon aliĝi. Tiuj tri landoj, kiuj ĉiam rifuzis aliĝi al la traktato, povis do konstrui siajn arsenalojn sen rompi siajn devojn. Tio hodiaŭ ne plu eblus: la traktato havas 189 membrolandojn*, tio estas proksumume la tutaĵo de la regnoj, kaj jam neniu lando povus fabiki eksplodilon sen rompi siajn internaciajn engaĝiĝojn.
Inter tiuj 189 regnoj troviĝas Argentino kaj Brazilo kiuj, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, lanĉis esplorprogramojn kies celo estis klare milita. Ĉar tiam ili ne estis subskribintaj la Traktaton pri Ne-Disvastigo, iliaj laboroj ne kontraŭdiris siajn internaciajn devojn. Argentino kaj Brazilo forlasis siajn militajn projektojn fine de la 1990-aj jaroj kaj aliĝis al la TND, la unua en 1995, la dua en 1998. Ili rezignis ilin ne ĉar ilia ekstera sekureco estis tiam pli bone certigita ol antaŭe, sed ĉar demokratiaj reĝimoj estis tie transprenintaj la potencon de la militistaj diktaturoj.
Same pri Sud-Afriko, kiu fabrikis seson da eksplodiloj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, sen delikti kaj sen ke la IAAE povis interveni. Pretorio malkonstruis siajn armilojn ĝuste antaŭ ol forlasi la ras-apartigan reĝimon kaj aliĝi al la TND en 1991.
Meze de la 1990-aj jaroj, Usono volis kompletigi la TND per traktato pri kompleta malpermeso de atomaj provoj (TKMP) kaj konvencio malpermesanta la produktadon de riĉigita plutonio de milita kvalito. La du akordoj celis nur Baraton kaj Pakistanon, sed la usonanoj pensis ke tiuj du landoj aliĝos pli facile al universala traktato.
La du akordoj havas efektive nenian sencon por la aliaj landoj: 184 regnoj engaĝiĝis ne akiri armilojn; promesi ne eksplodigi la armilojn kiujn ili ne estis fabrikintaj, tio ne signifas aparte grandan progreson! La kvin armilhavaj regnoj ĉesigis siajn provojn, kaj Francio, kiu malmuntis la pacifikan provejon, jam ne povus rekomenci ilin. Aliflanke, Barato kaj Pakistano, kiuj eksplodigis armilojn en 1989, daŭrigas la produktadon de milita fendebla materialo kaj rifuzas aliĝi al la TKMP aŭ al la konvencio.
Necesas aldoni ke la neeblo fari provojn neniam malhelpis landon akiri armilojn: Israelo neniam eksperimentis eĉ unu armilon, sed ĉiuj specialistoj kredas ke ĝi havas atomarsenalon; Sud-Afriko neniam faris oficiale eksperimentojn, kaj tamen ĝi posedis seson da armiloj; estis nenia dubo, eĉ antaŭ 1998, pri la ekzisto de pluraj armiloj en Pakistano. Resume, tiu traktat-projekto, kiun Usono rifuzas ratifi, havas apenaŭ alian intereson ol la simbolan valoron kiun donas al ĝi la publika opinio.
La Internacia Agentejo pri Atom-Energio (IAAE) estis taskita kontroli la respektadon de la devoj kontraktitaj de la regnoj, kaj ĝi devis dekomence fari tion en sufiĉe komplikaj kondiĉoj. La inspektistoj povas iri nur en membrolandojn de la Traktato kiuj subskribis kun la IAAE kaj ratifis apartan akordon kiu precizigas iliajn rajtojn kaj iliajn devojn. Pro tio ili ne povis eniri Nord-Koreion antaŭ aprilo 1992, dum la ekzisto de la reaktoro kaj de la traktad-instalaĵo, kie estis produktita la nord-korea plutonio, estis konata almenaŭ ekde 1990. La aliro de la inspektistoj al la diversaj instalaĵoj estas krome limigita de multaj administraj disponoj: ekzemple, ili devas unue peti vizon kies akiro povas daŭri pli aŭ malpli longe, kaj ili rajtas inspekti fabrikon nur dum precize kalkulita tempo laŭ la speco de la aktiveco kaj la kvanto da uranio aŭ da plutonio kiu troviĝas tie.
Ĉiuj reguloj al kiuj la inspektistoj devas submetiĝi estis difinitaj en 1971, ne de la oficistoj de la Agentejo kiuj povintus precizigi kion ili bezonas por plenumi sian mision, sed de la reprezentantoj de la regnoj, kaj antaŭ ĉio tiuj de la landoj kiuj tiutempe estis la plej progresintaj en atomaferoj. Ili tre zorgis por limigi kiom eble plej la devigojn kiujn la kontroloj sekvigis por ili mem kaj ĉefe por iliaj industriistoj. La kontrolmeĥanismo estis do bazita sur la postulato ke atomprogramo ne plenumeblas kaŝe, kaj ke la sole pensebla fraŭdo estas la deturno al militaj uzoj de uranio aŭ plutonio kiu devintus resti en la civila sektoro. Do, la inspektistoj havis aliron nur al instalaĵoj deklaritaj de ĉiu regno, kaj ilia tasko konsistis el certiĝo ke ĉiuj fendeblaj materialoj kiuj estis enigitaj estas vere uzataj por pacaj uzadoj. Ili ne rajtis kontroli ĉu en la lando ekzistas instalaĵoj kiuj ne estis deklaritaj al ili.
Tiuj limigoj ne estis komplete malraciaj, se konsideri la tiutempajn teĥnikojn. Tiuj bezonis, precipe por produktado de riĉigita uranio, fabrikojn de impresaj dimensioj, kun tipaj formoj, kiuj absorbis konsiderindajn kvantojn da energio, kaj kies konstruado kaj funkciigo estus senmanke detektitaj. Necesas aldoni ke, komence de la 1970-aj jaroj, nur progresintaj industrilandoj povis projekti gravajn atom-aktivecojn.
Nu, temis pri demokratiaj ŝtatoj, kie la informo cirkulas libere kaj kie la decido akiri arsenalon ne povis resti sekreta. En la limoj kiuj estis tiel truditaj al ĝi, la kontrolsistemo taŭge funkciis, ĉar, ekde 1945, neniu atomeksplodilo estis fabrikita en instalaĵo sub kontrolo de la IAAE. Ne ĉar la kontroloj estas senmankaj, sed ĝis nun ili estis sufiĉe efikaj por ke la trompuloj preferas ne riski esti kaptitaj de la inspektistoj.
TAMEN, SEKVE AL LA golfomilito, en 1990-1991, en Irako malkovriĝis instalaĵoj kiuj permesintus al la lando, kelkajn jarojn poste, disponi pri vera arsenalo. S-ro Saddam Hussein tiel pruvis ke almenaŭ en unu lando submetita al sovaĝa diktatora reĝimo, jes ja eblas kaŝaj atomaktivecoj. La irakanoj uzis por tio la procedon de centrifuga urani-riĉigo, teĥnikon adoptitan en Eŭropo meze de la 1970-aj jaroj, kiu ebligas multe malpli grandajn instalaĵojn, kaŝeblajn en konstruaĵoj ŝajne banalaj, kaj kiuj konsumas multe malpli da energio, kaj kiujn detekti la esplorservoj havas malmulte da ŝancoj, escepte se ili disponas pri surlokaj informantoj.
Por provi adapti la kontrolmeĥanismojn al tiu nova fraŭdo-tipo, la IAAE adoptis en 1997 aldonan protikolon*, kiu donas al la inspektistoj senteble pli larĝajn esplor-povojn, sed kiu siavice devas ankaŭ esti subskribita kaj ratifita de ĉiu regno antaŭ ol esti aplikebla.* La pli grandaj rimedoj tiel donitaj al la IAAE jam ebligis atingi aprezindajn rezultojn*, kaj ili povas doni al la inspektistoj la rimedojn por detekti la ekziston, en iu lando, de aktivecoj restintaj sekretaj. Tamen ne temas pri panaceo, kaj krom se ili havas multe da ŝanco, estas ne tre verŝajne ke la inspektistoj detektas la lokon kie sekreta instalaĵo estis konstruita, escepte se ĝi estis indikita al ili de informservo.
Internacia organizo kiel la IAAE ne estas spionad-servo, ĝi disponas pri nenia rimedo por akiri sekretajn informojn kaj ĝi devas respekti la akordojn faritajn kun la kontrolata lando. La preciza lokalizo de fabriko restas en la respondeco de la informservoj, kiuj siavice devas doni al la agentejo la elementojn kiujn ĝi bezonas.
Neniu el la kvin regnoj dotitaj de armiloj devas subskribi tiun aldonan protokolon: se la inspektistoj venus al la konkludo ke ekzistas en Usono aŭ en Francio ekzemple, sur cetere bone konataj lokoj, militaj atom-instalaĵoj, tio ne estus tre impresa malkovro. Tamen, Francio simbole subskribis mildigitan version por domaĝi la ofendiĝemon de la ceteraj membroj de la Eŭropa Unio, kiuj estas tre sentemaj pri la diferenco de traktado inter la du kategorioj de regnoj.
Same, neniu traktato malpermesas al unu el tiuj kvin landoj fabriki novajn armiltipojn: tio estus certe kontraŭa al la spirito de la artikolo VI de la TND pri la atom-malarmado. Tio ne estas tute kontraŭa al la laŭvorta Traktato kiu, tre hipokrite, faras certan ligon inter atoma malarmado kaj ĝenerala kaj kompleta malarmado. Ekde nun preskaŭ kvardek jaroj, la kvin regnoj dotitaj de armiloj, kiuj estas ankaŭ la unuaj mondaj eksportistoj de konvenciaj armiloj, bone gardas sin instigi al ĝenerala malarmado, kaj invokas tiun foreston de progreso pri tiu dosiero por cinike ignori siajn engaĝiĝojn de atom-malarmado.
Usono parolas regule pri fabrikado de novaj atomarmiloj. Temas pri obsedo por la armilkonstruistoj, kiuj, de jardekoj, serĉas ĉiajn eblajn argumentojn por disvolvi siajn aktivecojn. Tiuj projektoj havas nenian realan operacian efikon, sed ili koncentris la atenton de la publikaj opinioj, kaj komplete vualigis la senfine pli gravajn transformojn planitajn de la Nuclear Posture Review (revizio de la nuklea sinteno) de januaro 2002. Aparte, la atomarmiloj ne estas plu kategorio separita de la usona arsenalo, ili estas integritaj en la tutaĵon de la ofensivaj armiloj, kiujn la prezidanto sekve povas uzi laŭ sia volo, same kiel ajnan alian armilon, laŭ la eco de la plenumenda tasko.
La sama dokumento planas la rekrutadon de nova generacio de armil-specialistoj por anstataŭigi tiun kiu pensiiĝos, la anstataŭigon de interkontinentaj raketoj en 2020, de la submarŝipoj en 2030 kaj de la bombaviadiloj en 2040. Tio signifas ke la usona atomarmado estas konceptita por nedifinita daŭro kaj ĉiukaze ĝis la fino de la jarcento.
Se la IAAE konstatas ke iu regno ne respektis siajn devojn, ĝi alvokas la Konsilion pri Sekureco de la UN, sole kompetenta decidi pri la necesaj disponoj por ĉesigi la delikton. La UN pritraktis dufoje rompon de la engaĝiĝo de nedisvastigo, kaj la instruoj preneblaj el tiuj spertoj estas miksitaj. En la kazo de Irako, kies sekretaj aktivecoj estis malkovritaj nur post la golfmilito, en 1991, dum la lando estis milite venkita kaj devigata akcepti la kondiĉojn truditajn de la Sekurec-Konsilio, la IAAE povis detrui ĉiujn instalaĵojn konstruitajn kontraŭkontrakte.
La Popola Demokratia Respubliko Koreio (PDRK, Nord-Koreio) estis ankaŭ konviktita en 1992 esti rompinta siajn engaĝiĝojn kiujn ĝi estis subskribinta en la traktato. Ĝi rapidege deklaris ke ĝi konsiderus ĉian sankcion kiel milit-agon, kaj Ĉinio rapidis sciigi ke la krizo solvendas per intertraktadoj. La sinteno de Pekino kaj la timo de milito kiu, en la duoninsulo, riskis fari gravan nombron da viktimoj en Sud-Koreio, kondukis en 1994 al akordo inter Pjongjango kaj Vaŝingtono, laŭ kiu Sud-Koreio devis konstrui en la Nordo du grandegajn reaktorojn por elektroproduktado, interŝanĝe kun ĉesigo de la nord-koreaj aktivecoj. Tiu akordo tenis ĝis kiam Usono decidis ĉesigi ĝin fine de 2002; la nordkoreoj tiam retiris sin el la traktato pri nedisvastigo, elpelis la inspektistojn de la Agentejo, separis kvantojn da plutonio necesajn por fabrikado de seso da armiloj kaj asertis kelkajn monatojn poste ke ili nun disponas pri atomarmiloj.
NENIU EL TIUJ DECIDOJ kaŭzis la plej etan reagon de la Sekurec-Konsilio aŭ de la aliaj landoj, se escepti la terurigajn kaj senefikajn minacojn de la usona prezidanto. Ekde tiam, kaj konforme al la propono de Ĉinio, intertraktadoj kunigas la du Koreiojn, Usonon, Ĉinion, Japanion kaj Rusion.* Fine de komuna deklaro subskribita la 19-an de septembro 2005, la PDRK engaĝis sin forlasi siajn atomprogramojn, kaj la kvin cititaj landoj siavice engaĝis sin liveri al ĝi energi-helpon kaj sekurec-garantiojn. Blovante varmon kaj malvarmon, Pjongjango tamen pridubigis tiun akordon tuj poste, postulante ke oni rekonu al ĝi la rajton je paca uzo de atomenergio, antaŭ ol, poste, mildigi sian pozicion. La IAAE, en rezolucio adoptita interkonsente de la 139 membroŝtatoj la 30-an de septembro, salutis la anoncon de la PDRK de sia intenco rezigni pri atomarmiloj.
Koncerne Iranon (vd ...), nenia traktato-lezo konstateblis, se kontentiĝi, kiel la IAAE devis fari, pri laŭlitera interpreto de la traktato. Sed se la okazantaj diskutoj kun Britio, Francio kaj Germanio ne sukcesos, la membroŝtatoj povus alvoki la Sekureckonsilion, baziĝante ne sur jura interpreto de la teksto, sed sur politika juĝo.
La nedisvastigo-politiko profunde malfortiĝis depost la konference de 1995, en la momento en kiu la celo ŝajnis esti atingita. La neceso ĉesigi la disvastigon de la armiloj estis atakita en Usono de la novkonservativuloj kiuj rifuzas ke ilia lando estu tenata de ia ajn internacia devigo, poste de aliaj, por kiuj la nedisvastigo apartenas al la logiko de la malvarma milito kaj ne havas plu ekzistokialon post kiam ĝi finiĝis. Por tiuj, la respondo al la minaco de disvastigo de la armiloj konsistas en konstruado de kontraŭraketaj defendoj, kiujn ĉiuj landoj devus aĉeti de Usono. Ankoraŭ aliaj, eble pli nombraj aŭ pli influaj, konsideras ke la atom-disvastigo ne estas kondamninda se ĝi estas farata de landoj aliancitaj kun Usono.
La traktato pri nedisvastigo ricevis ankaŭ plej viglajn kritikojn. Jam delonge leviĝas voĉoj kontraŭ sistemo kiu permesas al kvin landoj posedi la plej potencajn armilojn kaj malpermesas al la aliaj akiri ilin. Dum la malvarma milito ofte konsiderata kiel neevitebla, tiu malegaleca traktado estas multe pli malbone eltenata ekde la disfalo de Sovetio. Des pli ke la traktato entenas ankaŭ disponojn por atoma malarmado, kiujn la kvin regnoj posedantaj atomarmilojn ignoras kun la plej granda hipokrito. Konservante hodiaŭ arsenalojn tiom gravajn kiom meze de la 1970-aj jaroj, simbolojn de sia potenco kaj de sia prestiĝo, tiuj kvin regnoj povas nur instigi la aliajn landojn imiti ilin.
Tiu ŝatoperdo de la ideo de nedisvastigo montriĝis imprese dum la Ekzamen-konferenco de la Traktato, en junio 2005: anstataŭ esprimi unuaniman malaprobon kontraŭ la trompuloj, la partoprenŝtatoj disiĝis sen esti povinta akordiĝi pri io ajn, reflektante dividitan, misuzatan, senreagan mondon. Tamen, tiu reĝimo, kritikata, sed al kiu neniam ia anstataŭa solvo estis proponita, daŭre validas, kaj eble la eliro el la nord-korea kaj irana krizoj decidos pri ĝia estonteco.
Georges Le Guelte.
Retaj informoj pri atomarmiloj