Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La riskoj de pli malstabila, pli danĝera mondo

La eblaj kandidatoj

La malebleco akiri la kvantojn da fendebla materialo necesajn por fabriki eksplodaĵon, estis longtempe la plej bona garantio ke ŝtato respektu siajn politikajn engaĝiĝojn.* Nu, tiu teĥnika riglilo fariĝis multe pli fragila, sekve al transformiĝoj okazintaj dum la lastaj tri jardekoj. La progresoj en uzado de novaj materialoj ebligis riĉigi uranion centrifuge, teĥniko multe pli favora al disvastigo. La industria delokado donis al pluraj landoj aliron al alte disvolvitaj teĥnologioj kiujn ili ne povis esperi antaŭ dudek-kvin jaroj.

* Specialistoj, kunvenintaj fine de la 1960-aj jaroj kadre de la IAAE [Internacia Agentejo pri Atom-Energio] taksis ke, por lando kiu havas tiukampe nenian sperton, 8 kilogramoj da plutonio aŭ 25 kilogramoj da tre riĉigita uranio necesas por fabriki rudimentan eksplodaĵon.

La apero de kaŝkomercaj retoj, kies agadoj estas malfacilege detekteblaj, faciligis la disvolvadon de kaŝaj atomprogramoj, kiel montris la ekzemploj de Irako, Irano kaj Libio. Laŭ la modelo de la multnaciaj entreprenoj, tiuj retoj uzas tre altgradan internacian labordividon, kio ebligas al ili eskapi el la kontroloj de la lando en kiu ili agas.* Ili povas rezigni pri helpo de ŝtato, kiu povus, pro strategiaj kialoj, kontraŭi iun el iliaj projektoj. La reto starigita de la pakistanano Abdel Kader Kahn, kiu, inter la mezo de la jaroj 1980 kaj 2002, provizis almenaŭ Iranon, Nord-Koreion kaj Libion, estis verŝajne malmuntita en 2003, sed la rimedoj, kiujn ĝi uzis, estas tiom konformaj al la meĥanismoj de tutmondiĝinta ekonomio ke ĝi povus pli aŭ malpli frue esti postsekvata.

* La specialistoj konstatis ke dekkvin landoj, pli aŭ malpli scie, kontribuis en liverado al Libio de ekipaĵoj necesaj por instalaĵo de urani-riĉigo. En multaj kazoj, la koncerna ŝtato povis malfacile ekkompreni la realan destinon de la produktoj kiuj forlasis ĝian landon.

Tamen, la pli aŭ malpli granda facileco solvi la teĥnikajn problemojn estas nur unu el la decidelementoj por politiko, tute kiel la financaj kostoj de la operacio, aŭ la politika aŭ ekonomia prezo pagenda de la “disvastigantoj”. Neniu ŝtato fabrikas armilojn nur ĉar ĝi disponas pri fendebla materialo: Belgio, Germanio, Nederlando, Svisio, Japanio, Sud-Koreio, ekzemple, posedas aprezindajn kvantojn da plutonio aŭ de tre riĉigita uranio, aŭ povus tion rapide produkti, sen senti la bezonon uzi ĝin por armeaj celoj. Akiro de armiloj estas esence politika decido.

La demando estas do, ĉu la politikaj eventoj kiuj okazis ekde ilia aliĝo al la Traktato pri Ne-Disvastigo (TND) povas igi iujn landojn rekonsideri sian rezignon pri la bombo. Por multaj, la fino de la malvarma milito malaperigis la plej gravan minacon, sed ĝi malfortigis la konfidon kiun ili havis en la protekto de unu el la superpotencoj, kaj pro tio modifis la percepton, kiun ili havas de sia sekureco. Paralele akriĝis la rivalecoj en la povo domini iujn regionojn. La indulgo kiun ĝuis Barato kaj Pakistano post siaj provoj de 1998, kaj la malfortiĝo de la nedisvastiga politiko ekde 1995, estis esence grava evento. Por kelkaj landoj, la plej grava estis la ŝanĝo de ilia propra politika reĝimo: la islamisma revolucio en Irano, la fino de rasdisigo en Sud-Afriko, la anstataŭado de militista junto per demokratia registaro en Argentino kaj Brazilo.

Necesus do profunde pristudi ĉiun ŝtaton por scii kiuj estas tiuj kiuj povus forlasi sian rezigno-politikon, kaj kiaj eventoj povas ŝanĝi ilian sintenon. Manke de detala analizo, la sana menso sugestas ke la probableco estas malalta en Eŭropo kaj Latinameriko. Ĝi estas multe pli alta en la du plej malstabilaj regionoj, Mez-Oriento kaj Azio. Kaj el ĉiuj faktoroj povantaj kaŭzi radikalan politikan ŝanĝon, la pasiveco de la internacia komunumo antaŭ evidenta rompo de la Traktato estas certe la plej grava.

Se Irano atingas siajn celojn, tiam estas malfacile ekskludi Saud-Arabion, Egiption, Sirion aŭ Turkion, kiuj postsekvos ĝin. Najbaroj de Irano, kun kiu ili havas ofte malkonsentojn kiuj povas konfliktiĝi, ili povas invoki la samajn sekurec-argumentojn kiel Teherano, al kiu ili antaŭ ĉio havas nenian intencon agnoski ian ajn regionan superecon. La plej danĝera situacio estas evidente tiu de Saud-Arabio kaj de Egiptio, kie ne estas garantio pri stabileco.

Kaze ke Nord-Koreio ne estos haltigita en sia entrepreno, eblas ke Japanio, Sud-Koreio, Tajvano, siavice ankaŭ lanĉas sin en armean atomprogramon, por kiu ili jam havas la teĥnikajn rimedojn.

La listo de eblaj kandidatoj ne haltas tie. La plej novdataj provoj, en Pakistano, en Nord-Koreio, en Irako, en Libio, estis la faro de aŭtoritatecaj reĝimoj, proksimaj de la militismaj rondoj, disponantaj pri komforta rento danke al sia akaparo de la naturaj resursoj de la lando, kaj klopodantaj por kompensi siajn fiaskojn donante al la publika opinio kontentiĝojn de nacia mem-amo. Tiu skemo povas ankaŭ aplikiĝi al landoj kiel Birmanio, eĉ Niĝerio. Por aliaj, kursoŝanĝo ŝajnas malpli verŝajna, sed ne estas komplete nepensebla: jen la kazo de Indonezio, de Malajzio, kie la centrifugoj por Libio estis fabrikitaj, kaj eble, en malpli alta grado, de Alĝerio.

Georges LE GUELTE.

Retaj informoj pri atomarmiloj