Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE) devus, en tiu ĉi monato, denove diskuti pri la Iran-dosiero, kaj ĝi povus decidi porti ĝin antaŭ la Sekureckonsilio de la UN. Ĉu la vera kialo de la usonaj premoj sur Teherano ne estas starigi okcidentan monopolon de energiproduktado?
SE LEGI LA RAPORTOJN pri la interveno de la irana prezidanto Maĥmud Aĥmadinejad antaŭ la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, la 17-an de septembro 2005, oni kredus ke li frapis la podion per sia ŝuo kriante: “Ni enterigos vin!”. La raportado de la usonaj komunikiloj estis plena de asertoj laŭ kiuj s-ro Aĥmadinejad estis “minaca”, “agresema” kaj “necedema”. En la Washington Post, Dafna Linzer asertis eĉ ke s-ro Aĥmadinejad estas dirinta: Usono “altiris sur sian propran kapon la detruojn de la ciklono Katrina”*.
Kial tia traktado? Oni ne povas fidi Iranon, respondas la supre favorataj komentistoj, kiuj monopoligas la ĉefartikolajn paĝojn kaj televid-debatojn de la usonaj komunikiloj: la “malkovro”, en 2002, de “sekreta programo de urani-riĉigado” pruvas ke Teherano provas akiri la atomarmilon. Sed, kiel la “malkaŝoj” pri la programo de amasdetruaj armiloj de Irako, tiu aserto, kiu akiris la statuson de banalaĵo, meritas detalan analizon.
Ni memorigu unue kelkajn teĥnikajn donitaĵojn. Uranio estas komercata en la tuta mondo en la formo nomata yellow cake, kiu entenas 70% da mineralo. Ĝi poste eniras purigad-procedon kiu ebligas akiri uranian heksafluoridon (UF6). Irano realigas jam ĉiujn ĉi transformadojn, sub kontrolo de la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE). La lasta etapo estas tiu nomata riĉigo, necesa por akiri sufiĉan proporcion (3%) de izotopo, uranio 235, kiu ebligas produkti atomenergion. Por esti uzebla en armilo, la riĉigo-proporcio de uranio 235 devas esti 90%. Nu, la Traktato pri Nedisvastigo (TND) agnoskas, en sia artikolo IV, la rajton de la landoj doni al si civilan atomprogramon, do uzi la teĥnikojn por riĉigi uranion.
La intenco de Teherano mastri la tutan civilan atomciklon montriĝis jam en la 1970-aj jaroj: tiam Irano starigis sian programon kunlabore kun Usono kaj Eŭropo. La registaro Ford eĉ proponis, en 1974, rekte kontribui al ĝi. En 1981, du jarojn post la islama revolucio, la nova registaro decidis daŭrigi la programon kaj, en 1982, anoncis la starigon, en Ispahano, de sia propra centro de atomteĥnologio, taskita trakti uranion. La IAAE inspektis tiun ejon kaj ceterajn, kaj eĉ preparis sin helpi Iranon transformi la yellow cake en brulaĵon por la reaktoroj. La raporto de la IAAE asertis tiam ke la celo estas “kontribui al formado de lokaj kompetentoj kaj de personaro necesa por respondi al la tre ambicia programo en la kampo de la teĥnologio de atomreaktoroj kaj de la teĥnologio de la ciklo de brulaĵo”. La IAAE projektis eĉ teĥnikan helpprogramon, sed forlasis ĝin sub premo de Vaŝingtono.
TAMEN, TEHERANO NE REZIGNIS, kaj sciigis tion. En 1984, la irana radio anoncis ke la intertraktadoj kun Niĝero pri aĉeto de uranio estis proksimaj al subskribo kaj, en 1985, alia radio elvokis, kun la direktoro de la organizo pri atomenergio, la malkovron de urani-minejoj.* Proparolanto de la IAAE konfirmis, en 1992, ke inspektistoj vizitis tiujn minejojn kaj ke Teherano laboras pri programo de starigo de kompleta atomciklo.* La registaro intertraktis tiam pri akiro de teĥnologio kaj de materialo kun pluraj landoj — interalie kun Brazilo, Rusio, Barato, Argentino, Germanio, Ukrainio kaj Hispanio: la plej multaj el tiuj intertraktadoj ne sukcesis, pro Vaŝingtonaj premoj. Ĉinio, kiu estis informinta la IAAE, en 1996, pri sia intenco konstrui unuon de urani-riĉigo en Irano, same rezignis, pro la samaj kialoj: la irananoj informis la agentejon ke ili tamen daŭrigos sian projekton.
Mallonge, la iranaj klopodoj por mastri la kompletan atomciklon ne estis tiom “sekretaj” kiom oni asertas. Post kiam Teherano akceptis la realigon de la aldona protokolo de la Traktato pri Nedisvastigo (TND*), la IAAE deklaris ke tiu lando, antaŭe, estis preterlasinta indiki“atommaterialon, ties traktadon kaj uzadon, la lokon de traktado kaj stokado”. Kvankam la interpreto de la IAAE estis kontestata de la irananoj, la sekvaj raportoj de la agentejo rekonis ke Irano estas farinta “korektajn” agojn kaj ke “oni antaŭiras pozitive en la korektado de tiuj pekoj”. La nedeciditaj punktoj estus intertraktataj en la kadro de la ekaplikado de la akordoj. La irananoj asertis ke la obstrukco de Usono igis ilin uzi la sekreton por akiri certajn elementojn necesajn por disvolvi sian teĥnologion, konforme al la rajto kiun la TND agnoskas al ili.
La usona aserto, laŭ kiu tiu programo celis fabrikadon de atomarmiloj, estis ankaŭ malmulte fundita. En 1995, la ĉefa usona interparolanto en la intertraktadoj pri la etendo de la TND, s-ro Thomas Graham, devis rekoni ke Usono havis nenian pruvon pri la ekzisto de tia programo.* Dek jarojn poste, tio ne ŝanĝiĝis. En marto 2005, laŭ la New York Times, raporto de komisiono pri la informado al la prezidanto Bush substrekis ke la informoj pri Irano estas “neadekvataj por ebligi definitivan juĝon pri la atomarmila programo de Irano”.* Kaj, malgraŭ tri jaroj da intensa esplorado, sub la egido de la aldona protokolo de la TND, la IAAE ne povis akiri ajnan pruvon pri la ekzisto de tia programo.
Laŭ la artikolo 19 de la akordo pri garantio inter Irano kaj la IAAE, tiu povas transdoni la dosieron al la Sekureckonsilio de la UN se ĝi estas “nekapabla certigi ke ne ekzistis deturnado de atoma materialo (...) al atomarmiloj”. Nu, la IAAE mem deklaris ke ĉiu fendebla materialo estas sub kontrolo kaj ke nenio estis deturnita. Kial do ĝia raporto de septembro 2005 asertas ke ekzistas “foresto de konfido (...) en la fakto ke la irana atomprogramo estas ekskluzive por paca uzo”? Kaj kial la IAAE asertas ke ĝi daŭre ne estas en pozicio por garantii ke ne ekzistas en Irano “nedeklaritaj ejoj (rimedoj, instalaĵoj)”, malgraŭ ĉiuj inspektadoj?
La studentoj pri retoriko kutimas tiun specon de rezonado, kiu trovis aplikokampon en Irako. Usono dramigis kaj surscenigis la “malkovron” en 2002 de la irana programo de urani-riĉigo, por inversigi la ŝarĝon de pruvo: nun estas Teherano kiu devas pruvi ke ĝi ne konstruas sekrete atomarmilojn. Kaj, pere de komunikil-kampanjo, kaj uzado de trompaj argumentoj ripetataj ĝisnaŭze, la registaro Bush altigis tiom la barilon ke por Teherano fariĝas praktike neeble dementi la akuzojn.
Tamen, Irano faris ĉion por levi la defion: funkciigo de la aldona protokolo kiu ebligis entrudiĝajn inspektadojn, suspendo de sia riĉig-programo, ktp. Ĉiufoje prezentiĝis pli da postuloj, ĝis tio ke Teherano devus pruvi ke ĝi ne havas sekretajn ejojn kiuj restis, per magio, nevideblaj por ĉiuj inspektadoj, kaj ke ĝi ne “povus” transformi sian teĥnologion en militan teĥnologion en la venontaj jarcentoj. Per tiaj metodoj la Bush-registaro sukcesis persvadi la plimulton el la gvidantoj de la IAAE akuzi Iranon.
LAŬ LA ŜTATSEKRETARIO Condoleezza Rice kaj la triopo de la eŭropaj landoj — Francio, Britio kaj Germanio (EU-3) — kiuj intertraktadis kun Teherano (vd la artikolon de Caroline Pailhe, “Kiam Eŭropo sekvas Usonon”, Le Monde diplomatique en Esperanto, novembro 2005 ) — , al Irano devas esti malpermesite posedi kapacitojn de urani-riĉigo, kvankam la inspektistoj de la IAAE trovis nenian pruvon de armilprogramo. Kial? Ĉar tiu teĥnologio “povus” servi por fabriki bombojn. Tiel formulite, la akuzo estas nerefutebla: kia ajn progresinta teĥnologio “povus” esti uzata por militprogramo. Kaj jam de dudek-kvin jaroj oni anoncas ke Teherano posedos la bombon post kvin jaroj.
Postuli ke Teherano ne povu akiri teĥnologion, pretekste ke tiu “povus” esti uzata por fabriki bombojn, kontraŭas la literon kaj la spiriton de la TND, kiu entenas la plej larĝan interŝanĝon de teĥnologio. Kaj, tio malkreditigas la inspektosistemon: escepte se vojaĝi en la estonton, neniu inspektisto povas garantii kio fariĝos morgaŭ.
Ne estas dubo pri la politikeco de la IAAE-sinteno se oni komparas ĝin al tiu vid-al-vide Sud-Koreion kaj Egiption, longdataj aliancanoj de Usono. La du landoj estis kaptitaj kun la mano en la sako: ili faris sekretajn atom-eksperimentojn dum pluraj jaroj. La IAAE kontentiĝis pri riproĉeto por ili*, kaj oni ne spekulis pri la fakto ke unu el tiuj landoj “povus” iun tagon konstrui atomarmilon, aŭ ke ĝi disponas pri nedeklaritaj rimedoj, por senigi ĝin je la rajtoj rekonataj de la TND.
En realo, la celo de la Bush-registaro ne estas ligita al la nedisvastigo. La fino de la 20-a jarcento vidis impetan ekonomian evoluon, larĝe bazitan sur malmultekosta nafto el Proksim-Oriento — nafto kontrolata, rekte aŭ malrekte, de la imperiaj potencoj. Sed la analizistoj estas unuanimaj: la nafto-erao finiĝas kaj oni verŝajne jam atingis la pinton de la produktado. Ĝia malkresko tuŝos unuavice la evolulandojn: en la proporcio de triono ĝis duono (pli ol 75% por Francio), certa nombro da eŭropaj landoj dependas de la atomindustrio por sia elektro, kaj Parizo kiel Vaŝingtono investas en fabrikoj de urani-riĉigo. Usono, Britio, Sud-Koreio kaj Ĉinio anoncis ambiciajn planojn de ekspansio de siaj atomaj kapacitoj. S-rino Condoleezza Rice mem koncedis ke la evoluantaj nacioj devus nepre turni sin al tiu tipo de energio.*
Malgraŭ ĝiaj gravaj gas- kaj nafto-rezervoj, la neceso por Irano diversigi siajn fontojn estis jam rekonita en la jaroj 1970, inkluzive de certaj membroj de la nuna Bush-registaro.* Post tiam, ĝia loĝantaro triobliĝis, ĝia naftoproduktado trioniĝis kaj la lando konsumas 40% de sia produktaĵo. La usona registaro ŝajnigas nun ne scii tiun realecon, kiel unu el ĝiaj membroj kiu deklaris al la AFP: “Iuj inter ni demandas sin kial ili bezonas atomenergion. Ili vivas sur maro da hidrokarbaĵoj.”*
La okcidentaj landoj postulas do de Irano kaj de aliaj landoj forlasi sian nacian kapaciton de atomenergi-produktado, kaj dependi de ili por siaj energi-provizoj. Tio estas kvazaŭ Irano postulus de Britio ke ĝi rezignu sian ekspluatadon de nafto en la Norda Maro por provizi sin nur ĉe la landoj de la OPEL*... Tiel, sub preteksto de nedisvastigo, Usono kaj la Eŭropa Unio ne nur pridubigas la akordon ekzistantan inter landoj kun atomarmiloj kaj la aliaj, sed ili provas krome trudi la ŝtelon de la jarcento: kreante klason de landoj senigitaj de tiu atomenergio kiun ili mem centrigas inter siaj manoj.
Pro tio la prezidanto Aĥmadinejad estis prezentata kiel senkompromisa durulo, kaj liaj proponoj ĉe la UN estis tutsimple ignorataj. Samtempe defendante la rajton de sia lando disvolvi sian civilan atomenergion uzante loke produktitan riĉigitan uranion — kiel la TND donas al ĝi la rajton-, li proponis ke la operacioj de riĉigo estu realigataj de internacie miksitaj entreprenoj*, kun privataj aŭ ŝtataj eksterlandaj societoj, por garantii ke la programo restu “travidebla” kaj ke la riĉigita uranio ne estu deturnebla por militaj celoj. Tiu grava koncedo estas sufiĉe proksima de propono farita de fakul-grupo nomumita de s-ro Mohammad El Baradei, direktoro de la IAAE, por esplori la riskojn ke la laŭleĝe uzata atomteĥnologio, en akordo kun la artikolo IV de la TND, deturneblas por aliaj celoj.*
Anstataŭ diskuti pri tiu propono, Vaŝingtono kaj Bruselo obstine volas “fortigi” la traktaton trudante novan interpreton de la artikolo IV por ekskludi la rajton de la evolulandoj je kontrolo de sia atomindustrio kaj aparte ilian rajton disvolvi sistemon por riĉigi uranion. Tia rajto ne ekzistas, asertas s-ro Robert Cooper, ĝenerala direktoro de la eksterlandaj rilatoj de la Eŭropa Unio.*
Kiam oni respondas ke Tokio daŭrigas sian riĉig-programon, la usonaj komentistoj rebatas ke “Irano ne estas Japanio... Japanio agnoskas siajn najbarojn, Irano ne agnoskas Israelon”.* Sed de kiam la necedebla rajto pri teĥnologio devus esti kondiĉita per agnosko de Israelo? Do per agnosko de ŝtato kiu, ni memoru tion, rifuzas subskribi la TND kaj regule minacas bombadi Iranon?
La prezidinto James Carter iam refutis ĉian referencon al la ŝtatrenverso organizita de la CIA en Irano, en 1953, kontraŭ la registaro de Mosadeg, asertante ke tio estas “malnova historio”. Por la irananoj, tio tute ne estas tia; ili konservis viglan memoron de la usona perfido. La blindiĝo de s-ro Carter estas la reflekto de pli larĝa blindiĝo de la eksterlanda politiko de Usono vid-al-vide la naciismojn: ĝi ne komprenas ke “la aliaj” povas ankaŭ ami sian landon.
Irano fieras sian longan historion, historion plenan de malpardonemo kontraŭ la eksterlandaj potencoj kiuj provis dikti al ĝi sian politikon. La atomdemando fariĝis nacia demando; ĉiutendencaj irananoj, porokcidentaj liberaluloj aŭ fundamentistoj, konsideras ke la aliro al atomteĥnologio estas nacia neceso. Eĉ se la reĝimo ŝanĝiĝus, la atompolitiko daŭrus, kiel ĝi daŭris post la revolucio de 1979. La sola afero kiun la nuna strategio de Usono endanĝerigas, estas la simpatio kiun ili ĝuas en la loĝantaro, sola atuto kiun ili disponas en tiu ĉi lando. Provante humiligi Iranon kaj senigi ĝin je ĝiaj teĥnologiaj progresoj, Vaŝingtono subfosas siajn proprajn interesojn.
Cyrus SAFDARI.