Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Torturoj...

“Ni ne torturas”, asertis s-ro George W. Bush. Tio estis la 7-an de novembro 2005, en Panamo, fine de kvintaga rondvojaĝo en Latinameriko, regiono longtempe turmentata de diktatoraj reĝimoj — subtenataj de Vaŝingtono — kiuj praktikis amase la “malaperigojn” de suspektuloj kaj torturon. La usona prezidanto respondis al akuzoj formulitaj de la ĵurnalo Washington Post* kontraŭ la usona informservo akuzata kaŝe forkonduki homojn kaj turmenti ilin ekster Usono en sekretaj malliberejoj nomataj “nigrejoj”.

* Dana Priest, “CIA Holds Terror Suspects in Secret Prisons”, Washington Post, 2-a de novembro 2005.

Ĉu kredi s-ron Bush? La respondo estas ne. Ĉu li ne asertis, por invadi Irakon, ke la reĝimo de s-ro Saddam Hussein havis ligojn kun la reto Al-Kajda? Kaj ke Bagdado posedas “amasdetruajn armilojn”? Du mensogoj nome de kiuj Vaŝingtono lanĉis “preventmiliton” kiu kostis la vivon al dekmiloj da homoj (inter kiuj 2.000 usonaj militistoj).

S-ro Bush tute ne fidindas. Eĉ malpli pri la temo torturo. Raportoj ellaboritaj de institucioj super ĉia suspekto kiel la Internacia Ruĝa Kruco, Amnestio Internacia aŭ Human Rights Watch*, konfirmas ke, ekde la atencoj de la 11-a de septembro 2001, la usonaj aŭtortitatoj ne respektas plu, en sia lukto kontraŭ la “internacia terorismo”*, la Konvenciojn de Ĝenevo pri la traktado de kaptitoj, nek la Konvencion de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ torturo.

* Vd “Au nom du droit, crimes et exactions en Afghanistan”, eltiraĵoj el la raporto de Human Rights Watch, Le Monde diplomatique, aprilo 2004. Vd ankaŭ Stephen Grey, “Les Etats-Unis inventent la délocalisation de la torture”, Le Monde diplomatique, aprilo 2005.
* Fakte temas pri la “islama terorismo”, ĉar aŭtentaj internaciaj teroristoj, kiuj agadis favore de Vaŝingtono, kiel s-ro Luis Posada Carriles kulpa pri la morto de dekoj da senkulpaj homoj, restas protektataj de la usonaj aŭtoritatoj kiuj rifuzas ilian ekstradicion. Vd la artikolon de Leonard Weinglass: “Ĉu ili volis detrui Usonon? — La stranga historio de la kvin kubanoj”.

Decidante, tuj post la 11-a de septembro, instali esceptajn tribunalojn kaj starigi, ekster la teritorio de Usono — do ekster ĉia usona jurisdikcio — la punkoncentrejon de Gŭantanamo por forŝlosi tie “batalkampajn malliberulojn” (malsama kvalifiko ol “militkaptitoj”, kio malhelpas la invokon de la Ĝenevaj Konvencioj), la registaro Bush ŝanĝis la ludregulojn.

La novkonservativa tezo de la juristo Alberto Gonzales, konsilinto de la prezidanto kaj nun ministro pri justico (Attorney General) estas iel tia: Usono devas ne lasi sin “malfortigi” per sia respekto de la homrajtoj. En du raportoj donitaj en februaro kaj aŭgusto 2002, s-ro Gonzales remodlis la juron pri torturo. Tiu termino signifas nun, en Usono, nur agojn kiuj “neripareble damaĝas la fizikan integrecon de la malliberuloj”. Sube de tiu sojlo, ĉia turmento estas laŭleĝa.

Ĉu vere miri ke, ekde decembro 2002, en la punkoncentrejo de Bagram, en Afganio, la uzo de la torturo fare de la usona armeo fariĝis sistema? La suspektatoj estas tie “katenitaj en siaj ĉeloj kaj ofte batataj”, “ĵetataj kontraŭ muroj aŭ tabloj”, ricevas “piedbatojn kontraŭ la ingvenoj kaj la gamboj”, kaj oni verŝas al ili “akvon en la buŝon ĝis kiam ili sufokiĝas”. Pluraj mortis pro tio.*

* Le Monde, 16-a de marto 2005.

Malkaŝita de la New York Times*, enketo konfirmis la “rutinon” de la turmentoj farataj de usonaj militistoj kiuj, plej ofte, torturas la kaptitojn sen eĉ pridemandi ilin... La enketo rekonas ke la teĥnikoj uzataj de la homoj de la 519-a bataliono pri milita informado en Bagram estis al ili instruitaj en Gŭantanamo... Kaj ke tiu sama 519-a bataliono estis poste taskita fari la perfortajn pridemandadojn en la iraka malliberejo Abu Graib. Aliaj enketoj rivelis ke la Central Intelligence Agency (CIA) forkondukas suspektatojn tra la mondo — en Germanio, Italio, Svedio kaj aliie — por liveri ilin al “amikaj landoj” kiel Saud-Arabio, Jordanio, Egiptio, kie ili povas esti senlime torturataj. Pli freŝdataj raportoj montris ke la CIA disponas pri vera reto de sekretaj malliberejoj tra la mondo — kvalifikitaj de Amnestio Internacia “niaepokaj gulagoj”-, de kiuj certaj situas en landoj de la Eŭropa Unio (ĉu Pollando?) kaj de orienta Eŭropo (ĉu Rumanio?

* Kp International Herald Tribune, 21-a de majo 2005.

Abomeninda jure kaj etike, ĉio ĉi montriĝas krome katastrofa por la morala prestiĝo de la usonanoj en la mondo. Kiel aliaj demokratioj alfrontitaj al la minaco de terorismo, Usono vidas la temon torturo fariĝi centra politika dilemo. En sia debato kun la vicprezidanto Richard Cheney, defendanto de akra linio, la respublikana senatoro John McCain memorigis ke, ĉar ekzistas sankcioj kiujn demokratia registaro devas neniam trudi al homa estaĵo, la grandeco de la demokratio kuŝas en ĝia kapablo malpermesi al si la uzadon de certaj perfortaj disponoj. Kaj la unua el ĉiuj — estas la torturo.

Ignacio RAMONET.