Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rompi la franc-stilan rasdisigon

“Ni ne amis nin do ĉio al ni egalis ĉie

Oni ne amis nin, do ni agis fie.”*

* Originale: “On s’aimait pas alors tout nous était égal

Magyd Cherfi, kantisto, eksĉefo de la grupo Zebda.

Por ke pulvejo eksplodu, necesas samtempe pulvo kaj eksplodilo. Sen eksplodilo, la pulvo ne eksplodus. Sen pulvo, la eksplodilo ne longe fajrus. Kio okazis en la francaj antaŭurboj ekde la fino de oktobro, pravigas unuavice tiun simplan evidentaĵon. Pelata de sia ambicio (fariĝi prezidanto) al permanenta superatutado de la ĉefministro Dominique de Villepin, kiel de la rivalaj gvidantoj de la ekstremdekstro Jean-Marie Le Pen kaj Philippe de Villiers, la ministro pri internaj aferoj Nicolas Sarkozy videble faris fajregon por pli bone fanfaroni ke li estingas ĝin. Kaj lia verba provoko* resonis kiel instigo al reala provoko en la oreloj de certaj policanoj tentataj konduti kvazaŭ kolonia armeo en la antaŭurboj majoritate loĝataj de arab- aŭ nigrafrik-devena loĝantaro tamen franca. “Kutimo estas dua naturo”: kia simbolo, tiu decido, kiel pravigon por noktelirmalpermeso, uzi la leĝon pri esceptostato de 1955, kiu ebligis nome la masakron de plurdekoj da alĝerianoj en la pariza regiono la 17-an de oktobro 1961 kaj, la 5-an de majo 1988, de dek-naŭ kanakaj aktivuloj en la groto de Uveo*, en Nov-Kaledonio.

* Okaze de murdo en pariza antaŭurbo li deklaris ke li purigos la antaŭurbojn “kerĥere” [do per tiu altprema akvoĵetilo nomata kerĥero (orig. “Kärcher”) per kiu oni ĝisfunde purigas i.a. teĥnikajn aĵojn]. -vl
* Uveio: france Ouvéa -vl

Do, la anonco “purigi per Kerĥero” la “feĉon” de la antaŭurboj, sekvata, en Clichy-sous-Bois, de la morto de du adoleskantoj en ŝtata elektrejo* kaj de ĵeto de granato antâu la moskeo Bilal, donis la signalon al perŝtupa akrigo. Kiun la ministro pri interno certe povintus tuj haltigi se li irintus surloken por senkulpigi sin. Sed substreki la evidentajn respondecojn de s-ro Sarkozy estas unu afero, igi lin propeka kapro — kaj nur lin — estas alia. Tion fari riskis la socialistaj ĉefoj, ne sen bona dozo da hipokriteco. Antaŭ jaro, la tre oficiala Ŝtata Kalkulejo jam anticipe respondis al ili: “Tiu kriza situacio ne estas la produkto de la enmigrado. Ĝi estas la rezulto de la maniero en kiu la enmigrado estas traktita [...] La publikaj potencoj estas alfrontitaj al situacio kiu kreiĝis iom post iom dum la lastaj jardekoj.”* Oni ne povus pli bone diri la bankroton de tridek jaroj da dekstra regado, sed ankaŭ — malgraŭ certaj klopodoj marĝene — de maldekstra: la antaŭurboj koncentras ĉiujn malbonojn kiujn suferas la popolaj kategorioj.

* La okazanta enketo devos klarigi ĉu la du mortintaj adoleskantoj, Zyed kaj Bouna, estis, kiel asertas la supervivanto, Muhttin, persekutataj de policanoj kiam, la 27-an de oktobro, ili penetris en elektro-transformigejon kaj ĉu la polica hierarĥio, informita, faris ĉion kion ĝi devis por savi ilin.
* www.ccomptes.fr/Cour-des-comptes/pu...

Kelkaj ideologoj, trafitaj de “komplot-malsano”, asertis ke ili trovas malantaŭ la eventoj la manon de la organizita delikto kaj de la islamistoj. Preskaŭ ĉiuj observantoj male insistis pri la sponteco de la eksplodo. Ĉiu scias ke la komerco de la deliktuloj prosperas en la kalmo. La religiaj respondeculoj rolis perante — ĝis tiu stranga kontraŭperforta fatvo de la Unio de la Islamaj Organizoj de Francio (UIOF).* Sed antaŭ ĉio, kiu povus respondecigi kelkajn stratulaĉojn aŭ kelkajn “fratojn” pri la getoigo de 752 tiklaj urbaj zonoj, kie vivas proksimume kvin milionoj da homoj? Kune kun la diskriminacioj kaj la rasismo kiuj frapas la junajn arabojn kaj nigrulojn, tiu urba rasapartigo, brutala neado de la “franca modelo de integriĝo”, sufiĉas, kiel montras Laurant Bonnelli*, por klarigi la nunan eksplodon. Mallonge, ĉio kion kaŝis la afero pri la vualo, aperas fine en plena lumo.

* Kp. Le Monde, 7-a de novembro 2005. “Ĉu la respondeculoj de la UIOF klarigus la perforton de la rompistoj per ties islameco?” (Les responsables de l’UOIF expliqueraient-ils la violence des casseurs par leur islamité?)
* Laurent Bonnelli, “Les raisons d’une colère [La kaŭzoj de kolero]”, Le Monde diplomatique, decembro 2005.

La eventoj de Clichy-sous-Bois neniam havintus tiajn sekvojn, se la kvartaloj nomataj tiklaj ne troviĝus en la vojkruciĝo de tri akriĝintaj krizoj: sociala krizo, postkolonia krizo kaj krizo de politika reprezentado. Tiuj vokas nun al ĝeneralaj solvoj, kiuj rompos kun la novliberala logiko realigata de la dekstro post esti praktikata de bona parto de la maldekstro...

Jen certe kial la politika klaso, en sia grandega plimulto unuanima kun la registara slogano “ordo kaj justeco”, montriĝis multe pli insista pri la unua ol pri la dua. Ĉu tiu tendenco ekskludi la tamen decidan temon de la solvo povos daŭri kiam la kalmo — provizore — estos reveninta? La estonto de la antaŭurboj ĉiukaze meritas pripensadon, debaton kaj agadon.

Kiam la temo “integrado” aperis en la 1980-aj jaroj, ĝi logis: kontraste al “asimilado”, ĝi ŝajnas agnoski la respekton de la kulturo, de la tradicioj, de la lingvo kaj religio de la novaj francaj civitanoj. Sed, ĉe la uzado, ĝi montriĝis subminita. Ekde kiam la integrado ne funkcias, akuza fingro montras la junulojn de la antaŭurboj, kvazaŭ por demandi ilin: “Kial vi ne klopodas por integriĝi?” Anstataŭ turni sin al socio nekapabla certigi la egalecon de rajtoj kaj ŝancoj por ĉiuj siaj infanoj, kia ajn estu ilia deveno, haŭtkoloro, sonado de ilia antaŭnomo, ilia konfesio.

Kaj la simpla moralo kuniĝas, ĉi tie, kun la nacia intereso. Ĉar la gefiloj de la enmigrintoj de hieraŭ havas apenaŭ la ŝancojn por vivi decan vivon kaj vivigi ĝin al siaj idoj, se ili ne alprenas sian tutan lokon en la franca socio. Sed tiu ankaŭ havas apenaŭ ŝancon eliri el la ĝenerala krizo kiun ĝi trairas, se ĝi rezignas pri la kontribuado, energio kaj kompetentoj de dekono de sia loĝantaro. Jen unu el la decidaj demandoj de la venontaj jardekoj.

Kiel atingi tion? Certe ne per reduktado de la rimedoj dediĉitaj al funkciado kaj renovigo. Ekde la elekto de Jacques Chirac kiel prezidanto de la respubliko, en majo 2002, la antaŭurboj estis la unuaj viktimoj de la buĝetaj reduktoj realigitaj nome de la sanktigita Eŭropa Pakto de Stabileco. Tiel la dekstraj registaroj reduktis la kreditojn destinitajn al rekonstruado de la plej difektiĝintaj loĝejoj, nuligis centmilojn da “dungoj por junuloj” kaj da “edukadohelpoj”, malaltigis la nombron da instruistoj kaj da aliaj oficistoj, subvenciojn por asocioj, oferis la policon de proksimeco favore al dismeto de interven-fortoj, ktp. La “plano” anoncita la 8-an de novembro de la ĉefministro Dominique de Villepin kontentiĝas restarigi etan parton de tiuj kreditoj nuligitaj de lia antaŭulo — kaj profitas de tio por pridubigi la devigan lernejon ĝis la 16-a vivojaro starigitan de la generalo de Gaulle en 1959!

Por la plimulto de la politikistoj, la solvo estus en la promocio de eta emigrad-devena elito, kies membroj, interŝanĝe de sia socia sukceso, taskus sin pri konservi la ordon inter la samdevenuloj. Neniu alia ol s-ro Sarkozy formulis tiun vizion: kvazaŭ la doktoro Jekyll kaj Mister Hide, tiu ordulo volas esti ankaŭ la ŝanĝulo, eksa partizano de forigo de la mortpuno, patrono de la Franca Konsilio de la Islama Kulto (FKIK, france CFCM), hezitanta pri la kontraŭvuala leĝo, favoranta la “pozitivan diskriminadon” kaj eĉ la voĉdonrajton por komunumaj elektoj. Apud tio, la “sekreta raporto” de la sekretario de la Socialista Partio taskita pri enmigrado, s-ro Malek Boutih, ŝajnis aparte reakcia — tiom ke ĝi estis fine ĵetita en la forgesejon de la strato Solferino.*

* La prezidinto de SOS Racisme postulis tie antaŭ ĉio la organizadon de staĝoj en la devenlando antaŭ ol enmigri, la starigon de kvotoj, la forigon de la duobla civitaneco kaj de la familia regrupigo, la kreadon de dumezura restad-identigilo. Tiom kaj tiel ke France d’abord [Francio unue], gazeto de la [ekstremdekstra] Front national, salutis ĝian “saĝon” (13-a de majo 2005).

Kompreneble ne temas pri malŝati la “ŝanĝetojn”, kondiĉe, kompreneble, ke ili iru en la bonan direkton. Tiel pri la konvencio subskribita de la Instituto de Politikaj Esploroj de Parizo kun certa nombro da liceoj de la zonoj de prioritata edukado (ZEP, laŭ la franca). Iuj timas ke, post eniro sen pasi la konkurson, la junuloj devenaj de antaŭurboj farigas malpli valoraj studentoj. Tio tute ne okazis: ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj troviĝas rapide inter la plej brilaj studentoj de politikaj sciencoj — restas por scii ĉu ilia eniro en la profesian vivon estos ankaŭ tiom sukcesa. Kaj la sukceso de tiu eksperimento vekis en la liceoj de malfavorigitaj kvartaloj ian esperon, nutratan de la kuratoreco kiun certigas multaj de la “grandaj fratoj”. Facile imageblas la sukceson kiun havus ĝeneraligo de tiu pozitiva diskriminacio — sur socia bazo, ne sur etna — al ĉiuj grandaj lernejoj. Sed ni ne troigu la atingopovon: ĝi koncernus ĉiukaze nur kelkcent studentojn el la miliono da getoigitaj junuloj.

Por respondi al la atendo de la grandega plimulto de la antaŭurbaj loĝantaroj, ne necesas aldonaj helpetoj, sed, por repreni la esprimon de la kumunista deputito de Seine-Saint-Denis Patrick Braouezec, “Grenelo de antaŭurboj”. La ĵusa raporto de la Ŝtata Observejo de la ZUS konfirmas ke kompare kun la nacia mezumo, la kvoto de senlaboreco kaj de lerneja malsukceso estas duoble pli alta, la mezuma impostenspezo je 40% pli malalta, la “establoj de medicina praktiko” duoble malpli nombraj, la delikteco duone pli alta...* Kiel inversigi tiujn tendencojn sen aliri al radikalaj reformoj kiuj krome bezonos amasan financadon?

* www.ville.gouv.fr/index.htm

Rompi la getoigon havas la kondiĉon samtempe akceli konsiderinde la renovigon de la malriĉaj urboj kaj la disvolvadon de la miksiteco de la riĉaj urboj, kio necesigas samtempe dekmiliardojn da eŭroj kaj politikan volon kiuj montriĝus per meĥanismoj kapablaj trudi la leĝon pri urbaj solidareco kaj renovigo* pri kiu la urbestro kaj deputito de la [dekstra] partio UMP de Argenteuil Georges Monthron ĵus deklaris: “Se oni ne aplikas [ĝin] (...), ni proksimiĝos al urba eksplodo”.* Same, kiel ĉesigi la lernejan malsukceson en la antaŭurboj sen redistribui konsiderindajn materiajn kaj homajn rimedojn? Ankaŭ la nepra ofensivo kontraŭ la senlaboreco implicas eksterordinaran fortostreĉon por krei publikajn kaj privatajn laborlokojn, multe pli ol en tiuj Impostliberaj Urbaj Zonoj (ZUF, laŭ la franca), kiuj alportas pli da senimpostigoj ol da lokaj dungoj. Tamen necesas ke tiuj proponoj fariĝu celo de naciskala socia mobiliziĝo ankaŭ en la urbocentroj mem — en antaŭurboj kiel aliie, la batalo por loĝado, por lernejo, por dungo, por publika servo kunigas ĉiujn popolajn fortojn. Sed la urbocentroj estas, kun kelkaj esceptoj, “politikaj dezertoj”. La tradicia maldekstro forlasis ilin, eĉ se la Komunista Partio tie daŭre havas bastionojn, pli instituciajn ol aktivajn.* La alimondismo tie ne enradikiĝis. Kaj, du jardekojn post la Marŝo por egaleco de 1983 kaj ĝia posta alpropriĝo fare de la organizo SOS Racisme, la aŭtonoma asocia movado restas malmulte strukturita kaj profunde dividita.

* France: la loi sur la solidarité et le renouvellement urbains (SRU).
* Le Figaro, 4-a de novembre 2005. En Neuilly-sur-Seine, ekzemple, la elcentaĵo de malmultekostaj amasloĝejoj estas 2,6%. Krom la monpunoj, videble senefikaj, por la urboj kiuj rifuzas konformiĝi al la leĝo SRU [pri urbaj solidareco kaj renovigo], kial ne prikonsideri ke iliaj urbestroj estu deklarotaj neelekteblaj?
* Kp Olivier Masclet, La Gauche et les cités. Enquête sur un rendez-vous manqué [La maldekstro kaj la urbocentroj. Enketo pri maltrafita rendevuo], La Dispute, Parizo, 2003.

Certe pro tio, la reago al la dramo de Clichy alprenis la formon de violenta eksplodo kontraŭ ĉiuj simboloj de la getoigo, manke de politika spaco kie povu konverĝi la aspiroj de tiuj junuloj kaj tiuj de ĉiuj progresemaj fortoj. Sed tiuj novstilaj “kampulribeladoj” respondas ankaŭ al la “muro” kiun kontraŭmetas al la postuloj potenco kondamnita jam de jaroj en la urnoj kiel en la strato...

Tiu struktura malforto estas des pli grava ĉar la tempo urĝas. La temo de la antaŭurboj devus nun fariĝi unu el la ĉefaj zorgoj de la franca politika vivo. Prokrasti la neprajn reformojn, tio riskas larĝigi la frakturon inter la integrita Francio kaj la getoigita Francio (do inter la enmigrinta kaj la origina Francio), kun baldaŭ la danĝero de ia rampanta gerilo, kiun la tradicia subpremo certe ne venkos. Kiel diris, antaŭ kelkaj monatoj, Tarek, tamen unu el la feliĉaj elektitoj de Politikaj Sciencoj: “Ili ebligu al la dua kaj tria generacioj fine ĝui egalajn rajtojn. Alie, iun tagon, “Ma 6T va crack-er”* ne estos plu filmo, sed terura realeco de la putrantaj kvartaloj.”* En novembro 2005 komencis la retrokomputado.

* “Kult-”filmo de Jean-François Richet. Produktintoj: Actes prolétariens kaj Why not productions. Dato de ekprojekciado: 2-a de julio 1997.
* Le Mal-être arabe. Enfants de la colonisation [La araba malbonfarto. Idoj de la koloniigo], Agone, Marsejlo, 2005.

Dominique VIDAL.