Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sabotita voĉdonado

Kalkulita dizertado de la venezuela opozicio

la 7-an de decembro 2005

Plej bona rimedo por ne perdi voĉdonadon estas... ne partopreni ĝin. Ege konsternita de sia bruldolora malvenko dum la revoka referendumo gajnita de la prezidanto Hugo Chávez, la 15-an de aŭgusto 2004, kun 59,06% da voĉoj, la venezuela opozicio vidis la leĝdonajn elektojn de la 4-a de decembro 2005 veni kun antaŭtimo. La institutoj de opinisondado, tamen sub ĝia kontrolo, donis al ĝi nur tridekon da seĝoj el la 167 provizendaj, dum ĝi posedis 79 en la malnova asembleo. Iom antaŭ tiu fatala tago, la precipaj partioj kiuj konsistigas ĝin — Demokrata agado, Copei, Projekto Venezuelo, Primero Justicia — anoncis sian retiriĝon pro “foresto de sufiĉaj garantioj por garantii la travideblon de la voĉdonado”.

Kriante fraŭdon, kiel ili faris fine de la referendumo de 2004, kies rezultoj estis tamen validigitaj de la observantoj de la Organizo de Amerikaj Regnoj (OAR) kaj de la Centro Carter (de la prezidinto de Usono), la oponantoj pridubigis la konsiston de la Nacia Elekta Konsilio (NEK) kaj la fidindecon de la elektronika voĉdon-sistemo. Akordiĝema, la NEK akceptis plurajn de iliaj postuloj, inter kiuj tiun forigi la aparatojn de fingrospura kontrolado kiuj, laŭ tiuj oponantoj, lezas la voĉsekreton. Tiu decido sekvigis la publikadon de komunikaĵo de la observantoj de la OAR kiu kontentis pri la atingita akordo. Tio servis al nenio... La bojkoto estis daŭrigata, kun brua apogo de Súmate (organizo financata de la National Endowment or Democracy*, kies ĉefino María Corina Machado estis antaŭnelonge akceptita de s-ro George Bush — certe por gratuli ŝin esti subskribinta la dekreton kiu dissolvis la Nacian Asembleon kaj ĉiujn konstituciajn korpojn, la 12-an de aprilo 2002, dum la ŝtatrenverso kontraŭ la prezidanto Chávez.

* Organizo “neprofitcela” starigita de Ronald Reagan komence de la 1980-aj jaroj kaj financata de la Kongreso de Usono por “subteni la liberecon ĉie en la mondo”. La NED estas konsiderata, sur kredindaj bazoj, maskita brako de la CIA.

La apogo de Vaŝingtono konfirmiĝis kiam s-ro MacCormack, proparolanto de la ŝtatdepartemento, deklaris la 30-an de novembro, “la venezuelanoj, kiel ĉiuj aliaj popoloj, havas la rajton je liberaj kaj justaj elektoj”, antaŭ ol aserti ke lia registaro estas “en zorgo, ĉar tiu rajto estas ĉiufoje iomete pli en danĝero”.* Sen alporti ajnan argumenton por apogi tiun eldiron. La 3-an de decembro, la sama McCormack, certe malbone informita, deklaris ne koni la komunikaĵon de la OAR kiu apogas la realigon de la voĉdonado kaj garantias la altan teĥnologian nivelon de la uzata materialo.

* BBC Mundo, Londono, 1-a de decembro 2005.

Dum eksplodis kelkaj malfortaj bomboj en Karakaso kaj sur oledukto en la ŝtato Zulia, la privataj komunikiloj instigis la elektontojn iri preĝi por la demokratio, en la preĝejo, prefere ol iri al la voĉdonejoj.

En ĝuste tiu kunteksto, la 4-an de decembro, ĉeeste de pli ol 400 observantoj, inter ili tiuj de la OAR kaj de la Eŭropa Unio, la porregistaraj partioj, solaj aŭ preskaŭ solaj ĉe la voĉdonado, ricevis ĉiujn 167 provizendajn seĝojn. Jam mardon la 6-an de decembro la observo-misio de la Eŭropa Unio kvalifikis la rezultojn de la voĉdonado “travideblaj”, kaj ĝia ĉefo, la eŭrop-deputito Jose Albino, deklaris ke li “observis kun surprizo” la retiriĝon de la opoziciaj partioj. Konsiderante ke la decido de la NEK malaktivigi la sistemon de fingrospur-kontrolado ĉe la elektronikaj voĉdon-maŝinoj estis “grava dispono” por reestigi ilian konfidon, li substrekis ke tiuj partioj retiriĝis de la elekto-procezo “sen doni novajn kialojn”.*

* AFP, Karakaso, 6-a de decembro 2005.

Tamen, kontraste al tio kio okazis dum la referendumo de 2004, la “ĉavistoj”, malmulte motivitaj, ĉar ili estis solaj en la konkuro kaj do certaj pri la venko, ne moviĝis amase por iri voĉdoni. La NEK taksis je 75% la sindeteno-kvoton (nombro kiu eble malaltiĝos kiam ĉiuj voĉdoniloj estos nombritaj). Por kompari, tamen notindas ke la indiferento por voĉdonado sen veraj konsekvencoj estas tute ne nova en Venezuelo: en 1998, Demokratia Agado, la tiam dominanta partio, akiris la parlamentan plimulton kun nur... 11,24% de la voĉoj. Kaj la lasta prezidinto — s-ro Rafael Caldera — antaŭ la elekto de s-ro Chávez, estis elektita en 1993 per nur 15% de la voĉdonantaro.

En tiu senco, oni povas konsideri ke la venezuela opozicio tutsimple memmortigis sin. Ene de ĝi, kaj ĉe ĝiaj apogantoj, ĝia decido cetere ne estis unuanima. Oni tamen malpravus vidi en ĝia konduto nur malesperan agon por eviti novan malvenkon. Ĉar tia manovro tute ne ests nova.

Antaŭ la elektoj de la 4-a de novembro 1984, kaj dum la sandinisma Nikaragŭo luktis kontraŭ la usona agreso, farata de intermetitaj kontraŭrevoluciuloj (la contra), la nikaragŭa Demokratia Kunordigado, kuniĝo de la tri ĉefaj opoziciaj partioj kaj de la Supera Konsilio de la Privata Entrepreno (Sukope), same bojkotis la voĉdonadon post esti anoncinta sian partoprenon. Post vojaĝo al Usono ĝia ĉefo, Arturo Cruz, decidis ne prezentiĝi, dum Vaŝingtono ofertis tiam ĝis 300.000 dolarojn al la gvidantoj de la partioj kiuj retiriĝos de la elekto-listoj, por forpreni ties kredindecon ĉe la voĉdonadoj. Fine partoprenis nur la Sandinista Fronto de Nacia Liberigo (FSLN laŭ la hispana), pri kies venko neniu povis antaŭe dubi, kaj kelkaj malgrandaj politikaj grupoj. La 4-an de novembro, dum 75,4% de la enskribitoj voĉdonis, la sandinistoj akiris 63% de la voĉoj, kaj s-ro Daniel Ortega estis elektita prezidanto. En la parlamenta voĉdonado, la FSLN atingis 61 de la 96 seĝoj. Pli ol 500 eksterlandaj observantoj atestis pri la reguleco de la voĉdonado. Tio tute ne malhelpis Ronald Reagan tuj deklari ke “ili (la elektoj) komplikas la rilatojn inter Usono kaj Nikaragŭo”...

Tiu venko sen kontraŭuloj ebligis mallegitimigi la unuan demokratian voĉdonadon organizitan en tiu lando de antaŭ 50 jaroj, kaj disvastigi, ankaŭ en Eŭropo, la ideon de Nikaragŭo regata de totalisma reĝimo, kio faciligis la agadon de malstabiligo faratan de la Blanka Domo kaj la contra...

Sammaniere, Vaŝingtono kaj la venezuela opozicio agis por miskreditigi la venontan venezuelan parlamenton “unukolora” kaj “nelegitima”, ĉar rezulto de elektoj sen opozicio, por pridubigi la demokratiajn instituciojn kaj, antaŭ la internacia opinio, malfortigi s-ron Chávez asertante ke lia registaro glitas malrapide sed certe al “diktaturo”. Temas pri ia provo en la perspektivo de la prezidant-elekto okazonta en 2006, kaj kies nekontestebla favorito estas li.

Maurice LEMOINE.