Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ne ekzistas anguleto de la homa agado kiun la MOK ne volas “liberaligi”, tio estas: liveri al la merkato. La sektoro de la servoj, kaj tute aparte tiu de la publikaj servoj, estas avidata profitminejo. Pri la sano, la grandaj farmaciaj industrioj disponas pri la absoluta armilo, la patentoj (vd Jennar: De Doho ĝis Hongkongo..., parto III.
LA ĜENERALA AKORDO PRI la Komerco de la Servoj (ĜAKS, france AGCS) estas unu el tiuj multaj pri kiuj intertraktas la 148 membroŝtatoj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK).* Ĝi havas la ambicion levi al kiom eble plej alta nivelo de liberaligo la internacian komercon de la servoj, kaj ĝi entenas eĉ kalendaron por la intertraktadoj (artikolo XIX-1).
La ĜAKS kovras 13 sektorojn, siavice subdividitajn en 163 subsektorojn, grupitajn en la terminaro de la MOK: servoj al la aferoj, komunikadoj, konstruado/inĝenierarto, distribuado, edukado, medio, financoj, sano/sociaj servoj, turismo, libertempo/kulturo/sporto, transportoj. La dek-tria, por la kazo ke io estus forgesita, nomiĝas “aliaj”. Escepte de la armeaj temoj, polico, justico kaj mon-eldonado — reĝecaj rajtoj de la ŝtatoj — ĉiaj aktivecoj de plenumado de servoj estas celataj. Laŭ tiu teksto, regulo de internacia juro devigas la ŝtatojn “liberaligi”, do enkonkurencigi la plenumadon de tiuj servoj, inkluzive de tiuj de la publika potenco.
Tiu inkludo de la publikaj servoj tamen ne tuj evidentas se oni ne estas spertulo pri juraj subtilaĵoj. La teksto de la ĜAKS uzas ĉiajn tiuspecajn metitrukojn: ekstrema detalemo pri iuj punktoj, pri aliaj malprecizo kiu lasas lokon por interpretado, uzado de ŝajne neŭtralaj terminoj kiuj maskas precizajn realaĵojn, kaj ĉio sekvanta la kutiman teĥnikon de dupaŝa formulado. Tiel, unue oni asertas grandajn principojn kapablajn igi la tekston politike akceptebla, dum, en dua paŝo, “teĥnika” precizigo komplete malplenigas ilin je ilia enhavo. Ekzemple la artikolo I-3b ekskludas el la kampo de la akordo la “servojn faratajn en plenumado de la registara potenco” (kion ni nomas “publikaj servoj”), sed ĝi estas malplenigita de la artikolo I-3c kiu donas difinon al tiuj servoj kaj ekskludas praktike neniun.
La kerno de la disponaro de la ĜAKS troviĝas en la artikolo VI-4 pri la internaj reglamentaroj de la ŝtatoj, kiuj devas ne esti “sennecesaj obstakloj por la komerco de la servoj”. Tiu nocio de “senneceso” estas svaga kaj, cetere, kiu juĝas pri ĝi? Ne la ŝtatoj mem, sed la Organo de Regulado de Malkonsentoj (ORM) de la MOK, pere de “panels” de internaciaj fakuloj kiuj disponas pri la potenco permesi reprezaliojn* kontraŭ la ŝtato juĝata kulpa esti stariginta tiajn “obstaklojn”. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, la artikolo VI-2-a disponas ke la subskribintaj ŝtatoj starigu, en sia interna juro, jurisdikciojn taskitajn apliki la regulojn de tiu akordo, kaj la eblecon de persekutoj kontraŭ tiuj kiuj ne faras tion.
Liberaligo signifas konkurencigon. Ne pli ol la direktivoj de la Eŭropa Unio — kiu ankaŭ organizas la liberaligojn ĉie-, la ĜAKS teorie ne postulas privatigojn. Sed ĝi atingas tiun rezulton malpermesante preskaŭ komplete la publikajn subvenciojn, almenaŭ en la sektoroj kiuj povas esti profitigaj, ĉar ili direktiĝas al pagipovaj publikoj. La nuna logiko, laŭ kiu la kolektivaĵo povas decidi kiuj sektoroj eskapu, almenaŭ parte, el la merkat-reguloj, por garantii egalecan aliron de la civitanoj al la servoj, estas anstataŭata de logiko laŭ kiu la merkato decidas mem pri la perimetro de siaj intervenoj, kaj lasas al la publika sektoro nur tion kio ne estas profitdona.
En la momento, la ĜAKS ankoraŭ ne havas grandan efikon sur la membroŝtatoj de la Unio. Tutsimple ĉar, laŭ iniciato de la Komisiono, la registaroj ne atendis tiun akordon por adopti direktivojn de liberaligo de tutaj sektoroj de siaj servoj kiuj estis antaŭe komplete aŭ parte publikaj: bankoj, asekuroj, telekomunikadoj, poŝto, fervojaj, aeraj kaj maraj transportoj*, energio. Ĝuste kelkajn el tiuj strukturigaj sektoroj (bankoj, asekuroj, telekomunikadoj) kaj aliajn (teĥnologioj de informado kaj de la komunikado, granda distribuado) ankoraŭ reglamentatajn en certaj landoj de la Sudo la Unio kaj Usono volas malfermi al siaj entreprenoj, en la kadro de la granda marĉandado okazanta ĉe la MOK: agrokulturo / merkataliro de neagrokulturaj produktoj / servoj.
EĈ SE LA ĜAKS celas esence la Sudajn merkatojn, ĝia profundigo ne estus sen efiko en Eŭropo, kie ĝi akrigus la dumping-efikon jam faciligitan de la grandaj malegalecoj ene de la eŭropa interna merkato. Ekzemple, loka aŭtoritato decidas fari publikan kontrakton por plenumi ian servon (veturigo de lernejanoj, traktado de mastrumaj rubaĵoj, ktp.) kaj kiu volas ke la servo respondu al socialaj, sanaj aŭ mediaj postuloj, povos sperti ke ĝia proceduro de kontrakto estas nuligita de juĝisto.*
Servoj ankoraŭ formale ekskluditaj de la mandato pri intertraktado de la Eŭropa Komisiono ĉe la MOK, — edukado, sano, kulturo, aŭdvidaĵoj, socialaj servoj* — povus tamen malrekte eniri ĝin, ekzemple la malĉea supera instruado (E-learning) kiu pleje interesas Usonon. La eŭropa komisaro Peter Mandelson povas efektive nur tre kontenti enigi ilin, eĉ se nur malrekte, proponante ke la liberalig-ofertoj de la evoluintaj landoj (do tiuj de la Unio) entenas “novajn kaj seriozajn malfermojn” en minimume 139 subsektoroj (do 85% el la 163 subsektoroj de servoj), interŝanĝe kun esencaj liberalig-ofertoj de la evolulandoj en minimume 93 subsektoroj (do du trionoj de la 139).* Tamen notindas ke tiu propono estas nur ŝajne larĝanima, ĉar el la 139 elvokitaj subsektoroj, proksimume 120 estas jam “ofertitaj” de la Unio kaj pli aŭ malpli liberaligitaj, kio ne estas la kazo de la 93 postulataj de la evolulandoj. Vd ankaŭ la artikolon de Jennar pri la intertraktadoj ĉe la MOK: De Doho ĝis Hongkongo, parto I kaj De Doho ĝis Hongkongo, parto )II.
Pri 2 el la 4 servo-modusoj*, la Komisiono faras maltrankviligajn postulojn kaj ofertojn. Tiel pri la moduso 3, kiu difinas la kondiĉojn de komerca ĉeesto de entrepreno de membroŝtato ĉe alia membroŝtato, la Komisiono prenas sur sian konton, por postuli ilin de la Sudo, multajn disponojn de la fifama Multflanka Akordo pri Investo (MAI, france AMI)*, kiu, preparita en la Organizo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), devis esti retirita en oktobro 1998 laŭ malfrua postulo de Francio.*
Pri la moduso 4, la dumtempa sendado de migraj laboristoj*, la Komisiono anoncas ke ĝi pretas al gravaj koncedoj, koncerne almenaŭ la plenumantojn de servoj al entreprenoj kaj la sendependajn laboristojn. Respondante per tio al la postuloj de la Sudaj landoj kiel Barato, Pakistano, Bangladeŝo kaj Tajlando, kiuj deziras “eksporti” kvalifikitajn laboristojn (almenaŭ en la unua tempo) en la kadro de translima plenumado de servoj, ĝi esperas mildigi ilin pri la 3 aliaj modusoj. Ĝi tiel larĝigus al planedvasta skalo la eblecojn de sociala dumpingo, kiun la projekto de Bolkestejn-direktivo organizas nur sur eŭropa nivelo.
La liberaligaj politikoj funkcias ĉiam unudirekte: kaj la reguloj de la Eŭropa Unio kaj tiuj de la Nordamerika Akordo pri Liberkomerco (NAALK, france Alena) malpermesas ĉian retropaŝon. La ĜAKS, kiel ĉiuj ceteraj akordoj de la MOK, ne estas escepto de la regulo: ĝia artikolo XXI-2 (alineoj a kaj b) markas faktan neinversigeblon, ĉar ŝtato kiu, post ŝanĝo de registara tendenco, volus malfari la liberaligojn kiujn ĝi estis konsentinta, devus pagi kompensaĵojn al siaj partneroj...
Frédéric VIALE.