Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La fantomo de monda birdogripa epidemio — neevitebla, laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), kiu elvokas centmilionojn da mortoj — ĵus renaskis en Usono la debatojn pri la neceso ĉirkaŭiri la patentojn pri medikamentoj. La aŭtoritatoj timas efektive ke la svisa laboratorio Roche, posedanto de monda ekskluziveco pri produktado de Tamiflu, montriĝos nekapabla certigi sufiĉan provizon de tiu antivirusaĵo eventuale efika kontaŭ la viruso H5N1.
Sed tiuj virtualaj epidemioj (memoru ke en oktobro 2001, post la bioterorisma epizodo de la kuvertoj infektitaj per karbobacilo, Vaŝingtono ankaŭ elvokis la suspendon de patentoj de la germana laboratorio Bayer pri ciprofloksacino) tendencas maski la tute realajn malsanojn kiuj, tute solaj, demonstras la maljustegon de la nuna patent-reĝimo.
Por lukti kontraŭ aidoso, tuberkulozo, malario kaj la granda nombro da kronikaj malsanoj kiuj tuŝas la mondan sanon, la Sudaj landoj efektive vidas siajn opciojn pli kaj pli strikte enkadrigitaj post la subskribo de la akordo pri la Aspektoj de la Rajtoj je Proprieto Intelekta ligitaj kun Komerco (ARPIK, en la franca Adpic, en la angla Trips). Subskribita la 15-an de aprilo 1994, tiu akordo starigas reglamentadon por universala valido; ĝia totala ekvalido, komence de 2005, post fino de 10-jara transira periodo, malpermesas produkti samspecajn kopiojn de lastatempe disvolvitaj medikamentoj.
En Doho (Kataro), en 2001, post forta internacia mobiliziĝo, oni trovis kompromison: en kazo de urĝa situacio pri sano fariĝis eble por lando fabriki samspecajn medikamentojn pere de “devigaj licencoj” — tiu jura instrumento kiu permesas suspendi la ekskluzivecon de patento kontraŭ pago de ĉirkaŭ 5-elcenta patent-profito. Tamen, nur la landoj kun industria kapacito en farmacia sektoro — Barato, Brazilo, Kenjo, Sud-Afriko, Tajlando — estis koncernataj de tiu kompromiso. Por la aliaj devis esti solvo proponata antaŭ fine de 2002. La farmaciaj multnaciaj entreprenoj tiam premigis sur la usona registaro por ke ĝi rekonsideru la tekston de tiu deklaro. La 20-an de decembro 2002, s-ro Supachai Panitchpakdi, tiam ĝenerala direktoro de la MOK, konstatis ke “la membroŝtatoj de la MOK ne atingis akordon pri la aliro al medikamentoj en malriĉaj landoj kiuj ne havas industrian kapaciton”.
Portempa akordo subskribita la 3-an de aŭgusto 2003 ĉe la MOK tamen levis kelkajn obstaklojn, almenaŭ surpapere: per escepta malobservo de la reguloj de la Akordo pri la ADPIK, neproduktanta lando ricevis la rajton je “paralelaj importoj” de samspecaj medikamentoj el lando kiu ilin fabrikas. Por tio necesis du devigaj licencoj: unu en ĉiu de la du koncernataj landoj. Escepte de Kanado (kie ekzistas grava industrio de samspecaj medikamentoj), neniu granda eksportlando elektis tiun vojon.
Anstataŭ tio, Usono multigis duflankajn komerc-akordojn nomatajn “ADPIK +”, kiuj sisteme limigas la uzon de samspecaj medikamentoj kaj iras trans la klaŭzojn de la MOK pri protekto de patentoj. Fine, senigita de sia substanco, la akordo de 2003 montriĝis senefika.
Pro tio la afrika landaro de la MOK postulis ke la Hongkonga konferenco adoptu reformon de la ADPIK kiu ebligu eliri el la reĝimo de la malobservaj klaŭzoj — kies senefikeco estas nun pruvita — por starigi sistemon de stabilaj reguloj por importado kaj eksportado de samspecaj medikamentoj. Dum la kunveno de la Konsilio de la ADPIK la 25-an de oktobro 2005, Usono rifuzis iri trans teĥnikaj tansponoj de la akordo de 2003. Ĝin sekvis Aŭstralio, la Eŭropa Unio, Japanio, Nov-Zelando, Svislando. Aliflanke, la afrikanoj ricevis la subtenon de Barato, Brazilo, Ĉinio, Filipinoj kaj Jamajko.
Krom tiuj san-aspektoj, la akordoj pri intelekta proprieto estas vidataj de multaj Sudaj landoj ankaŭ kiel instrumentoj de dominado. Ili entenas efektive maljustajn klaŭzojn: devigo aĉeti ĉe la posedanto [de la patento] (ligitaj vendoj); la posedanto difinas la produkt-manierojn; devigo por la ricevanto komuniki al la posedanto ĉiujn perfektigojn de la procedoj; limigo aŭ malpermeso de eksportoj.
La farmaci-industrio ne interesiĝas pri neprofitigaj patentoj — nur 10% de la medicina esplorado koncenas malsanojn kiuj tuŝas 90% de la planeda loĝantaro-, kaj ĝi dediĉas al vendologio kaj reklamado sumojn ofte superajn al tiuj por sciencaj laboroj. Ĉiujare mortas 11 milionoj da homoj pro infektaj malsanoj manke de aliro al bazaj medikamentoj, kaj du miliardoj ne havas aliron al sanprizorgo. La konferenco de Hongkongo diros ĉu tiuj nombroj estas same konvinkaj kiel tiuj de la profitoj de la medikament-industria komplekso.* [Pri la rezultoj vd Raoul Marc Jennar: “La novaĵoj de Hongkongo — La okcidentaj multnaciaj entreprenoj triumfas en Hongkongo”.]
Alain LECOURIEUX.