Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Karakaso

Dutempe.*. Ĉi-jare, la Monda Socia Forumo (MSF) — kunveno de ĉiuj alimondismaj galaksioj — okazas dutempe. Ĉiu same decida kiel la alia. Unue, de la 19-a ĝis 23-a de januaro, en Bamako, ĉefurbo de Malio. Poste, de la 24-a ĝis 29-a de januaro, en Karakaso, ĉefurbo de Venezuelo. Antaŭ malfermo de la Bamaka Forumo, la 18-an de januaro okazos politika renkontiĝo de plej alta graveco, heredanto de la Trikontinenta: la “Internacia Tago pri Rekonstruado de la Internaciismo de la Popoloj kaj de la Anti-Imperiisma Fronto”*, kun partopreno de cento da intelektuloj kaj reprezentantoj de sociaj movadoj el la tria mondo kaj de aliie, okaze de la 50-a datreveno de la fama konferenco de Bandungo*.

* Kaj fakte triloke, ja la tria evento estas tiu de Karaĉio (Pakistano).-vl
* Vd Internacia tago pri rekonstruado de la internaciismo de la popoloj kaj de la antiimperiisma fronto http://mas-eo.org/article62.html.
* Vd Jean Lacouture, “Bandung, ou la fin de l’ère coloniale [Bandungo, aŭ la fino de la kolonia erao]”, Le Monde diplomatique, aprilo 2005.

La ideo organizi ĉiujare Socian Forumon naskiĝis dum la jarcentŝanĝiĝo*, kune kun la venko de 1998 kontraŭ la fia Multflanka Akordo pri Investo (MAI)*, la starigo de Attac en Francio, la sukceso de la manifestacioj de Seatlo (1999) kontraŭ la pintkunveno de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), kaj kiam ŝajnis ke la liberala tutmondigo esti haltigebla.

* Vd Bernard Cassen, “Tout a commencé à Porto Alegre [Ĉio ekis en Portalegro]”, Mille et une nuits, Parizo, 2003.
* France: Accord multilatéral sur l’investissement (AMI). -vl

Sur taktika nivelo temis pri krei ion simetrie ekvivalentan, sed kun inversa politika signo, al la Monda Ekonomia Forumo, kiu ĉiujare, fine de januaro, kunigas en Davoso, en Svislando, la “novajn estrojn de la mondo” — kaj kien alkuras vostosvinge, por vasaliĝo, la politikaj respondeculoj de la regnoj de Nordo kiel de Sudo, por vendi la riĉaĵojn de siaj landoj promesante la plej altan rentabilitaton por eksterlandaj investoj, sen konsideri la ekologiajn kaj socialajn kostojn.

En tio estis tia maldeco, tia demisio de la politiko, ke necesis reagi.

Pro tio la decido kunvoki, por la samaj datoj, Forumon ne ekonomian, sed socian, kaj ne en la Nordo, sed en la Sudo, precize en Portalegro. En tiu brazila urbo kie la lokaj elektitoj inventis la “partoprenigan buĝeton” okazis, en 2001, la unua Monda Socia Forumo kun kiel slogano frazo pruntita de nia gazeto: “Alia mondo eblas”. Frazo kiu siavice naskis la terminon “alimondismo” por nomi tiun plurecan fluon kiu kunigas la diversecon de ĉiaj opozicioj al la liberala tutmondigo.

La MSF estas politika projekto forta, noviga kaj vizia. Ĝi ambicias kunigi, en unu solan lokon, pere de asocioj, neregistaraj organizoj kaj sindikatoj, la aŭtentajn reprezentantojn de ĉiuj loĝantoj de la Tero. De ĉiuj aparte kiuj suferas la katastrofojn de la tutmondigo, kaj kiuj oponas tiun vigle kaj decide.

Tiurilate, la Forumo prezentas politikan intencon ekstreme radikalan pro sia moderneco. Ĉar se, ekzemple, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kunigas la ŝtatojn aŭ la registarojn, do la potenc-stukturojn, la Monda Socia Forumo aspiras kunvoki, por la unua fojo en la historio, embrionon de asembleo de la tuta homaro. Kaj tio kun klare esprimita celo: fiaskigi la liberalan tutmondigon kiu jam dislokas la sociojn, ruinigas la plej malfortajn ekonomiojn kaj detruas la medion.

Sed, kun la tempo, tiu celo malklariĝis, nebuliĝis kaj, en iuj mensoj, komplete forviŝiĝis. Tio aperis flagrante en Portalegro en januaro 2005, kie eblis konstati ian elĉerpiĝon de la komenca formulo: por granda nombro da partoprenantoj, la Forumo ne povas plu esti daŭre nur spaco de renkontiĝoj kaj de debatoj kiuj ne kondukas al ago; ĝi devas ankaŭ krei la kondiĉojn de politika agado per ellaborado de minimuma soklo, kiu estu samtempe senco kaj projekto de alternativoj al la novliberalaj politikoj kaj kiuj enkorpigu la komunajn celojn de la Nordaj kaj Sudaj civitanoj. Sen tio, ĝi riskus senpolitikiĝi kaj folkloriĝi. Kaj transformiĝi en specon de internacia foiro de asocioj, en mondan salonon de la “civila socio” kie, laŭ la Davosa modelo, sed animata de la plej bonaj intencoj, la “bona regado” fariĝus centra zorgo.

Tiu konstato vekis siavice batalemajn poziciojn* kaj grandan diskuton pri la senco, la funkcio kaj la estonteco de la Sociaj Forumoj, ĉu mondaj, kontinentaj, naciaj aŭ lokaj. Tiu debato decida por la estonto de la alimondismo daŭros en Bamako kaj ankaŭ en Karakaso. Ĝi estos aparte intensa en la ĉefurbo de Venezuelo, ĉar, unuafoje, la Forumo tie renkontos la Bolivaran Revolucion kaj la tutaĵon de la reformoj kiujn gvidas la prezidanto Hugo Chávez.

* Vd “La Manifesto de Portalegro”, Manière de voir, en Esperanto ĉe Monda Asembleo Socia (MAS).

En latinamerika etoso markita de la ĵusa sukceso, en Mar del Plata (Argentino), kontraŭ la usona projekto de Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA)* kaj de la elekta venko, la 18-an de decembro 2005, de s-ro Evo Morales en Bolivio, la partoprenontoj de la Karakasa Forumo povos vidi per la faktoj, observante la novan venezuelan realecon, ke la tutmondigo ne estas fatalo. Ke eblas cedigi ĝin. Sub la kondiĉo resti fidela al valoroj de justeco kaj solidareco, ne cedi, ne submetiĝi, ne perfidi. Kaj agi kun neskuebla politika volo.

* En la hispana: ALCA, en la franca: Zone de libre-échange des Amériques (ZLEA). -vl

Ignacio RAMONET.