Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA PLEJ GRANDA TRANSNACIA ENTREPRENO DE LA MONDO

WAL-MART, ENTREPRENO DE LA 21-A JARCENTO

En 1992, la usona prezidanto havis tiun formulon: “La sukceso de Wal-Mart estas la sukceso de Usono”. De tiam, la transnacia distribu-entrepreno fariĝis la plej granda entrepreno de la mondo. Kaj la sociala dumpingo kiun ĝi praktikas — ĝi estas ĵus kondamnita al puno de 172 milionoj da dolaroj ĉar ĝi rifuzis al siaj dungitoj manĝopaŭzon — infektas la okcidentan ekonomion. Tiel, nome de la lukto kontraŭ Toyota, General Motors, kiu jam anoncis 30.000 forigojn de laborlokoj, postulas de siaj laboristoj malaltigon de salajroj kaj de ĝiaj liverantoj redukton de prezoj. Delphi, la plej granda usona ekipisto, volas simple pagi al siaj salajruloj 9,50 dolarojn hore anstataŭ nun... 28 dolaroj.

“DE VESTAĈOJ AL RIĈECO”: tiu rita difino de la “usona revo” de socia moviĝo devas permanente trovi siajn belajn historiojn kiuj subtenas la komunan iluzion. Estis John D. Rockefeller, eta librotenisto en Klevlando, kiu fariĝis, 31-jara, ĉefo de la plej potenca petrolentrepreno de la mondo. Estis Steve Jobs kiu forlasis la universitaton sendiplome por fondi en sia garaĝo societon, Apple, kiu igis lin miliardulo ĉe lia trideka naskiĝtago.

Nun pri Wal-Mart, sed pli grande. Komence, eta butiko en unu el la plej malriĉaj ŝtatoj de la lando (Arkansaso). Nun, spezo de ĉirkaŭ 310 miliardoj da dolaroj en 2005, familio kies kvar filoj troviĝas inter la dek plej riĉaj homoj de la planedo, ĉeno de hiperbazaroj fariĝinta samtempe la plej granda entrepreno de la mondo — ĝi perterpasis Exxon Mobil en 2003 — kaj la unua privata dungisto. Nur la vendoj de Wal-Mart estas 1 KD en Usono aĉetita el 5, 1 tubo da dentopasto el 4, 1 vindaĵo el 3. Kaj, pli signife, 2,5% de la tuta usona malneta interna produkto (MIP)!* Pli riĉa kaj pli influhava ol la plej multaj ŝtatoj, la entrepreno dankas sian nunan potencon al la reguloj kiujn ĝi starigis.

* The Wall Street Journal, 3-a de decembro 2005.

Je tiu nivelo de potenco, efektive senutilas miri ke la plej multaj transformoj (ekonomiaj, sociaj, politikaj) de la planedo trovis sian ekvivalenton — kelkfoje sian originon, sian transmisi-rimenon, sian akcelilon — en Bentonville, en Arkasaso, sidejo de la firmao. Batalo kontraŭ sindikatoj, delokadoj, uzo de superekspluatata laboristaro kiun la malregulado de la laboro kaj la interkonsentoj pri liberkomerco ĉiujare pli abundigas: jen la modelo Wal-Mart. Premoj sur la liverantoj por devigi ilin malaltigi siajn prezojn reduktante siajn salajrojn (aŭ delokiĝi eksterlanden); nedifino de la taskoj por ebligi la enĉeniĝo de la laboroj kaj tiel forpeli la plej etan mortan tempon, la plej etan paŭzon: jen la modelo Wal-Mart. Konstruado de aĉaĵoj (la “ŝukartonoj”) plenigata de la aro de 7.100 kamionegoj de la entrepreno ruliĝanta kaj poluantaj dum 24 horoj el 24 por, ĉe la ĝusta horo, plenŝtopi la kofrojn de la milionoj da aŭtomobiloj vicigitaj en la gigantaj parkejoj de preskaŭ ĉiu el tiuj 500 “ŝukartonoj” kiun la transnacia entrepreno funkciigas tra la mondo. Jen la modelo Wal-Mart.

Kaj, kiam la sindikatoj kontraŭ-atakas, kiam la mediprotektantoj vekiĝas, kiam la klientoj fine mezuras kion la “plej malaltaj prezoj” ŝtelas al ili, kiaj la artistoj por momento forgesas vendi sin por aliĝi al la popola movado, kiam la civitanoj baras la instalon de novaj betonkuboj sur iliaj teritorioj (vd Olivier Estèves, “La transnaciulo de la 21-a jarcento — Popolaj rezistadoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2006), Wal-Mart rekrutigas iamajn “komunikistojn” de la Blanka Domo, demokratojn aŭ respublikanojn, kaj taskas ilin blankigi la bildon de la entrepreno, satigi la komunikilojn. Ili diras: Wal-Mart fariĝis “etika”; ĝi celas nur krei laborlokojn — certe mezbone pagatajn, sed prefere malmulte ol neniom, kaj la klientoj tiom ŝatas la malaltajn prezojn... Ili aldonas ke la obstina serĉado de efikeco ebligis plibonigi la nacian produktivon. Kaj ke la entrepreno nun defendos la medion kiel ĝi helpis la viktimojn de la uragano Katrina. Ekspluatado, komunikado: jen denove modelo...

Fakte, ĉu vere miri pri tio? Oni ne fariĝas la plej granda entreprenego de la mondo pro hazardo, nur ĉar, kvardek jarojn antaŭe, la fondinto Sam Walton (forpasinta en aprilo 1992, kelkajn tagojn post ricevi el la manoj de la tiama prezidanto George H. Bush unu el la plej altaj usonaj ordenoj) havis la iluminon vendi akvomelonojn sur la trotoaro de la magazeno kaj oferti samtempe al la infanoj de siaj klientoj azenpromenadojn sur la parkejo.*

* Anekdoto rakonata de George Herbert Walker Bush dum li transdonis, en marto 1992, la “Presidential Medal of Freedom [Prezidant-medalo de libereco]” al Sam Walton.
Profiti la liberkomercon

LA UNUA WAL-MART malfermas en 1962, en Rogers en Arkansaso, en kampara kaj neglektita zono. Naŭ jarojn poste, la entrepreno larĝigis sian influ-sferon al kvin ŝtatoj. La unuaj merkatoj, kiujn ĝi priservas, estas maldensaj kaj ignorataj de la grandaj distributistoj: Wal-Mart starigas tie sian monopolon antaŭ ol etendiĝi aliien. Ĝi preferas la periferiojn de la urbaj centroj por profiti samtempe de la urbaj klientoj kaj de la malalta terprezoj. Anticipante en 1991 la nordamerikan akordon pri liberkomerco (angle Alena) kiun la prezidanto William Clinton, iama guberniestro de Arkansaso, ratifigas du jarojn poste*, la etulo de Bentonville internaciiĝas kaj aperas en Meksiko. Kanado sekvas en 1994. Poste venas Brazilo kaj Argentino (en 1995), Ĉinio (en 1996), Germanio (en 1998), Britio (en 1999). En 2001, la enspezoj de Wal-Mart pli altas ol la malneta interna produkto de la plej multaj landoj, interalie de Svedio. Carrefour, numero 2 de la sektoro (72 miliardoj da eŭroj en 2004), kiun Wal-Mart intencis aĉeti en 2004, havas pli da internacieco. Sed la entrepreno fondita de Sam Walton havas ĉefan atuton: la 100 milionojn da usonanoj kiuj nun ĉiusemajne iras serĉi la “everyday low prices” (“la plej malaltajn prezojn”) kiujn ĝi ofertas al ili.

* S-ino Hillary Clint apartenis al la estraro de Wal-Mart inter 1986 kaj 1992.

Pli malaltaj ili ja estas. Mezume je 14%.* Sed je kiu prezo, jen la tuta demando. La respondo diversas laŭ ĉu oni unue zorgas pri la klienta individuo ĉasante la plej bonajn aferojn, aŭ pli ĝuste la salajrulojn de la miloj da liverfirmaoj de sufiĉe potenca entrepreno por trudi al ĉiuj teni — kaj redukti — siajn kostojn. Por ke la kliento de Wal-Mart kontentu, la laboristo devas suferi... Por ke la prezoj de Wal-Mart kaj de ĝiaj vicentreprenistoj estu ĉiam la plej malaltaj, necesas ankaŭ ke la socialaj kondiĉoj ĉirkaŭe malboniĝu. Kaj prefere ne ekzistu sindikatoj. Aŭ ke la produktoj venu el Ĉinio.*

* Steven Greenhouse, “Wal-Mart, Driving Workers and Supermarkets Crazy”, The New York Times, 19-a de oktobro 2003.
* Vd Jean-Christophe Servant, “Manetoj de la Sudo por firmao de la Nordo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2006.

La skizofrenio de la kliento kiu ŝparas per tia obstino per kiu li kontribuas al malriĉigo de la produktanto kiu ankaŭ estas li, povas ŝajni teoria kaj malproksima. Sur la nivelo de la potenco de Wal-Mart (8,5% de la podetalaj vendoj de Usono, ekster aŭtomobiloj), la kontraŭdiro fariĝas reala kaj tuja. Tiel, la firmao de Betonville aroge fanfaronas pri la “2.329 dolaroj jare kiun ĝi ebligas ŝpari al la familioj kiuj laboras”; ĝi asertas esti altiginta la aĉetpovon de ĉiu usonano je 401 dolaroj kaj, samjare, ebliginta la kreadon, rekte aŭ malrekte, de 210.000 dungoj (jen la ideo ke la mono ŝparita de ĝiaj klientoj estis dediĉita al aliaj konsumaĵoj kaj do stimulis la aktivecon aliloke). La kontraŭuloj de la transnacia entrepreno havas en sia menso malpli logajn indikilojn. La malaltaj prezoj ne falas el la ĉielo; ili klariĝas parte per la malaltiĝo, de 2,5% ĝis 4,8%, de la meza enspezo de la salajruloj de ĉiu regiono de Usono kie tiu transnaciulo instaliĝis. La firmao premas sur la laborpagoj tie kie ĝi etendiĝas. Ĝi kreas la kondiĉojn de la “everyday low prices”. Kaj, preterpase, ĝi multigas la nombron da klientoj kiuj baldaŭ ne havas alian elekton ol devi ŝpari en ĝiaj vendejoj.

Ĉar, inter la fortulo de la distribuo kaj la malfortuloj de vicentreprenado, la dungitoj de la transnaciulo, la grandaj rivalaj superbazaroj, la “merkatefikoj” faras trioblan salajro-deflacion. Unue, pro la dominado de entrepreno kun tre ŝparema rilato al siaj “asocianoj” (la termino kiun ĝi uzas por siaj dungitoj). Krome, pro la detruo de ĝiaj plej multaj konkurenculoj aŭ pro la devigo, trudata al ili por supervivi, ankaŭ apliki ties plej malaltajn social-elspezojn. Kaj fine kaj ĉefe, pro la uzakoj kiujn Wal-Mart faras al la liberantoj, inkluzive de ŝtatoj, kies prezojn ĝi ofte fakte determinas (en 2002, ĝi aĉetis ekzemple 14% de la 1,9 miliardoj da dolaroj de teksaĵoj eksportitaj al Usono de Bangladeŝo.*)

* Parlamenta raporto de George Miller al la Ĉambro de Reprezentantoj, la 16-an de februaro 2004.

Laŭlonge de siaj migradoj, la firmao de Bentonville neniam rezignis du de siaj dekomencaj karakterizaj trajtoj: paternalismo kaj sindikatofobio. En la sudo de Usono, la plej malriĉaj ŝtatoj — aparte Arkansaso dum la tempo kiam s-ro Clinton estis ties juna guberniestro — regule fanfaronis pri la malaltaj lokaj salajroj por altiri investojn de entreprenoj. La aferoj estas tute simplaj por la 1.300.000 “asocianoj” de Wal-Mart en Usono: ne ekzistas sindikatoj. S-rino Mona Williams, proparolanto de la entrepreno, klarigis tion: “Nia filozofio estas ke nur malfeliĉaj asocianoj volus aliĝi al sindikato. Nu, Wal-Mart faras ĉion kion ĝi povas por doni al ili tion kion ili volas kaj tion kion ili bezonas.” Kondiĉe, ni ja komprenis, ke ili ne “bezonas” tro: “Ĉu estas vere realisme, demandas s-rino Williams, pagi al iu 15 aŭ 17 dolarojn hore por plenigi la bretojn?”* La ĝenerala direktoro de la entrepreno, s-ro Lee Scott, ne plenigas la bretojn. Li do ricevis 17,5 milionojn da dolaroj en 2004.

* The Wall Street Journal Europe, 7-a ĝis 9-a de novembro 2003.

Por pli bone ŝirmi sin kontraŭ sindikatoj kun malcerta realismo, ĉiu afergvidanto de magazeno disponas pri “ilujo”. Ekde apero de la unua signo de organizita malkontento, li telefonas per ruĝa lineo kiu tuj sendas per privata aviadilo superan kadron de Bentonville. Sekvas pluraj tagoj da memfarita pedagogio, trudata al la “asocianoj” por purigi ilin de la malbonaj tentoj (vd la ateston de Barbara Ehrenreich, “Gvidantoj je nia servo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2006.) En 2000 tamen nenio efikas: la fako dispecigo de teksasa buĉejo de Wal-Mart aliĝas al laborista organizo. La entrepreno nuligas tiun servon kaj maldungas la “ribelulojn”. Tio estas kontraŭleĝa, sed la jura proceduro kiu neniam rezultigas ion bonan (la malregulado pasis tie) estas senfina. Cetere ĝi daŭras ankoraŭ. Lastan jaron, la “asocianoj” de kebekia magazeno volis ankaŭ esti reprezentataj de sindikato. Wal-Mart fermis la butikon klarigante: “Tiu magazeno ne estus vivkapabla. Ni taksis, ke la sindikato volis komplete renversi nian kutiman laborsistemon.”*

* International Herald Tribune, 11-a de marto 2005.

Tio ne malĝustas. Por sukcesi, la modelo Wal-Mart trudas al ĝi pagi al siaj “asocianoj” 20% ĝis 30% pli malaltajn salajrojn ol ĝiaj konkurenculoj de la sektoro, sed ankaŭ esti multe pli avara ol ili kiam temas pri determini la socialajn protektojn (malsano, pensio, ktp.) por la dungitoj. Kiel ofte ĉe liberalaj ĉefoj, la ŝtato aŭ la karitato servas kiel fina savo. Post kiam raporto de la Kongreso taksis ke ĉiu salajrulo de Wal-Mart kostas 2.103 dolarojn jare al la kolektivumo*, en formo de diversaj komplementaj helpoj (sano, infanoj, loĝado), interna studaĵo de la entrepreno koncedis: “Nia sociala kovro kostas multe al la familioj kun malmulta enspezo kaj inter la asocianoj de Wal-Mart estas granda nombro, kaj ties infanoj, sur la registroj de la publika helpo.”

* Kolektivumo: ŝtato aŭ komunumo (france: collectivité). -vl
La milito de superbazaroj

EFEKTIVE MALPLI OL 45% de la dungitoj povas permesi al si la san-asekuron kiun la entrepreno ofertas al ili; 46% de infanoj de la “asocianoj” estas aŭ sen ajna protekto aŭ kovrataj de la federacia programo rezervita al senhavuloj (Medicaid). Privataj profitoj (10 miliardoj da dolaroj en 2004), publikaj perdoj. Iom troigante la trajton de la entrepreno, s-ro Jesse Jackson, demokrata kandidato por la Blanka Domo en 1984 kaj en 1988, antaŭnelonge komparis la fakojn de la transnaciulo kun “pantejoj” kiuj memorigas al li la laborkondiĉojn de la kotonkampoj de la Sudo.

Sed ĉi foje la Sudo estas gajnanta la militon. Tiun de la salajroj. En 2002, Wal-Mart intencas ataki la kalifornian merkaton kaj instali en la regiono de Los-Anĝeleso kvardekon da siaj “supercentroj”, kie troveblas ĉio, de nutraĵoj ĝis aŭtomobilaj akcesoraĵoj. Reago de la minacataj konkurenculoj (Safeway, Albertson)? Ili postulas tuj de siaj dungitoj — siavice reprezentataj de sindikato — redukton de la salajroj kaj de la socialaj garantioj. Unuflanke, 13 dolaroj hore kaj bona san-kovro; aliflanke (Wal-Mart), 8,50 dolaroj kaj minimuma protekto. La batalo estis malegala. En oktobro 2003, la 70.000 dungitoj de la ĉenoj instalitaj en Kalifornio rifuzas la koncedojn kiujn oni postulas de ili kaj strikas. La striko daŭras kvin monatojn. Lokaŭto, rekrutado de antataŭantoj: dudek-kvin jaroj da malregulado de la laboro komfortigas la mastran rebaton. La sindikato cedas.

Kiam venas Wal-Mart, fermas la etaj komercoj. Depost kiam la firmao instaliĝis en Iovo, meze de la 1980-aj jaroj, la ŝtato perdis la duonon da siaj nutraĵvendejoj, 45% da siaj feraĵvendejoj kaj 70% da siaj porviraj konfekciistoj. Uzante la kutiman “merkat-popolisman” registron, la entrepreno rebatas ke ĝi nur defendas senmonajn konsumantojn kiuj prave postulas “la plej malaltajn prezojn” kontraŭ dikaj korporacioj de produktistoj aŭ de riĉaj podetal-vendistoj kun nedefendeblaj enspezoj. La respublikana transnaciulo fanfaronas esti “elektita” ĉiutage per la dolaroj de siaj klientoj vicigitaj pacience antaŭ la kasoj de ĝiaj magazenoj.* Por s-ro Lee Scott, la tuta resto estas nur “utopia” vizio kaj pastoralo destinita al privilegiuloj, dum la senranguloj, siavice, “ne povas aliri agrablan vivon, nur ĉar aliaj faris apartan bildon pri kia estu la mondo anstataŭ zorgi unue pri la plej efika metodo por servi la konsumanton”.* Kaj s-ro Scott minacas per subkomprenvortoj: se iu loko rifuzas [instaliĝon de] Wal-Mart, ĝia najbaro akceptos ĝin. La ribelulo tiam suferus preskaŭ ĉiajn malagrablaĵon de submetiĝo (detruado de la proksimaj komercoj, malaltigo de salajroj) sen profiti ian el la avantaĝoj (dungoj, enspezo de grundimposto).

* Vd Thomas Frank, Le marché de droit divin: capitalisme sauvage et populisme de marché [La merkato de dia rajto: sovaĝa kapitalismo kaj merkat-popolismo], Agone, Marsejlo, 2003.
* Citita de la Financial Times, 6-a de julio 2004.

Sama ŝlosita libereco por la vicentreprenoj. Kvazaŭ privata Gosplan*, la plej granda podetalisto de la mondo povas determini la prezojn de siaj liverantoj, la salajrojn kiujn ili pagas, iliajn liverotempojn. Ili elturniĝu, per eksterleĝaj dungoj, per proviziĝo en Ĉinio. Se okazas “akcidento”, Wal-Mart povas ĉiam pretendi ke tio ne estas rekte ĝia afero, ke ĝi kompreneble estas indignita ekscii kio pasis... Sed kiu transnaciulo kondutas alie? Sanofi Aventis, ekzemple, viclaborigas en Usono por sia purigado entreprenon kiu subpagas siajn salajrulojn, donas al ili nenian san-asekuron kaj kontraŭbatalas ilin sindikato-rajton. Wal-Mart iras ĝuste iomete pli antaŭen ol la plej multaj aliaj: “Laŭ la meksika ĵurnalo La Jornada, iuj [el ĝiaj] liverantoj estas devigataj lasi al sia potenca ordon-donanto traserĉi iliajn kontojn por eltrovi la “superfluajn kostojn”.*

* 5-jara ŝtata plano en Sovetio. -vl
* En: Walter Bouvais kaj David Garcia, Multinationales 2005, Editions Danger Public, Parizo, 2005, p. 325.

Ĉar Wal-Mart estas envere nur la simptomo de furiozanta malsano. Ĉiufoje kiam la sindikato-rajto estas atakita, kiam la protektoj de la salajruloj estas ronĝitaj, kiam akordo pri liberkomerco kreskigas la socialan malsekurecon, kiam la publikaj politikoj fariĝas la eĥo de la transnaciuloj, kiam la individuismo de la konsumanto anstataŭas la solidarecon de la produktistoj, tiam, ĉiufoje, Wal-Mart avancas...

Serge HALIMI.