Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ekde la 20-a jarcento, en kunteksto de protektataj merkatoj, la “Ford-modelo” dominis la mondan ekonomion. Ĝi postulatis ke la riĉiĝo, relativa, de la salajruloj kaj la garantio de ilia dungo ebligas al ili esti bonaj klientoj de la industrio — aŭtomobila kaj alia — kaj do la senpenan vendadon de kreskanta produktaĵo. La “Wal-Mart-modelo”, konstruita sur la pilieroj de liberkomerco, de fleksebleco de la laboro kaj de malaltaj salajroj, ŝajnas esti la preciza malo de tiu kiu antaŭis ĝin. Unuflanke, la distribuisto trudas sian volon al la produktisto, ĉefe en la malriĉaj landoj (vd Jean-Christophe Servant, “Etaj manoj de la Sudo por Norda firmao” kaj Barbara Ehrenreich, “Gvidantoj je nia servo”). Aliflanke, la malaltiĝo de ilia aĉetpovo instigas la konsumantojn fari siajn aĉetojn en hiperbazaroj kiuj rompas la prezojn post rompi la salajrojn. Ĉio irus do bone por Wal-Mart, se ne en Usono kaj aliie, popola movado ne celus kontraŭi ĝian ekspansion. Kaj pridubi la “modelon” kiun tiu transnaciulo volas tutmondigi.
Kiam Emilo Zolao finpoluris sian romanon Je feliĉo de la damoj (1883), veraj magazen-ĉenoj jam estis aperintaj en Usono. Efektive, dum la bazaroj Le Bon Marché, Le Louvre, la Samaritaine aŭ Le Printemps estis tipe pariza fenomeno, Woolworth, starigita en 1879 en Lankastro (Pensilvanio, Usono) posedis jam 59 magazenojn en 1900. La lokaj radioj, precipe en Luiziano, servis kelkfoje por disvastigi la mesaĝon de rezistado al tiuj grandaj voraj monstroj de konkurenco, ĉefe kun lia krio “Usona popolo, vekiĝu! Oni povas nokaŭti tiujn magazeno-ĉenojn!”*
Jarcenton poste, la alveno de la grandulo Wal-Mart kaŭzis la bankroton de dekmiloj da komercaj establoj, da ĉiuspecaj liverantoj kaj viclaborantoj. Ekzemplo: tiu de la ŝtato Iovo. Laŭ esploro farita de la ekonomi-profesoro Ken Stone (Iova universitato), la amasa alveno de Wal-Mart-magazenoj kaŭzis la fermon, inter 1983 kaj 1993, de 7.326 komercaj establoj en tiu ŝtateto.* Oni povas mezuri la agresemon de la firmao laŭ tiu eltiraĵo el la magazino Wal-Mart Today de oktobro 1996, destinita por la “asocianoj” de la entrepreno. La vicprezidanto, s-ro Tom Coughin, koncedas tie: “Ĉe Wal-Mart, ni estas polvovendistoj. La konkurenco manĝas polvon. Laŭvorte.”*
Tre ofte okazas ankaŭ ke Wal-Mart decidas mem fermi siajn proprajn superbazarojn, tiujn famajn “ŝukartonojn” (referenco al la formo de la konstruaĵo) kiuj certe svarmas, sed kiujn ĝi ankaŭ forlasas ĉie en la lando. En 2004, Wal-Mart estis aĉetinta proksimume 400 da tiuj “shopping malls”, poste fermis ilin ĉar “tro malgrandaj” aŭ “ne sufiĉe profitigaj”, do totalan surfacon de 8,54 milionoj da kvadratmetroj!* Ĉiuj ĉi aferoj, kiuj aldoniĝas al la senfina listo da hontindaĵoj de la entrepreno, kaŭzis reagon de rifuzo flanke de lokaj komunumoj, iom ĉie en la lando.
LA UNUA GRANDA BATALO gajnita estis tiu de Greenfield (Masaĉuseco), en 1993. Ĝi surscenigis tiun kiu estis fariĝonta la publika malamiko numero unu de Wal-Mart, s-ron Al Norman. Tiu estas ia “profesia premgrupisto” laborante por ĉiaspecaj asocioj kaj por ĉiuj politikaj koloroj. Post kiam oni komence iom trudis la aferon al li, s-ro Norman rapide konsciiĝis pri la misproporcio inter lia urbo de 20.000 loĝantoj kaj la “hiperbazaro” de proksimume 40.000 kvadratmetroj, okupante pli ol tridek hektarojn, kiujn oni proponis starigi en Greenfield. Tiam li engaĝiĝis en batalon kiu seninterrompe daŭras.
Pri multaj bazaregoj okazas popolaj referendumoj en Usono. Okazas ke la disopinioj pri konstruado de tiuj vastaj “ŝukartonoj” en la urbaj periferioj altiras pli da civitanojn al la urnoj ol eĉ la prezidant-elektoj. Jen kiel okazis en Greenfield en 1993, kie oni pli amase moviĝis al la urnoj ol por la elektoj kiuj, jaron antaŭe, “kronis” s-ron William Clinton. Tiu speco de demokratia konsultado estas la ĉefa armilo de la oponantoj al Wal-Mart. S-ro Norman donis sian konsenton por tegmenti la lokan asocian reton oponantan la koloson de Arkansaso nur dek semajnojn antaŭ la referendumo de la 19-a de oktobro 1993. Tuj komencis vera politika kampanjo. Wal-Mart uzis ĉiajn ruzojn por konvinki la elektantojn. La firmao sendis plurajn seriojn da cirkuleroj kun imitita stampo de la urbodomo de Greenfield, tiel ŝajnigante oficialan kaj respektindan econ de sia strategio de vendopolitiko. S-ro Norman, siavice, zorgis pri financa subteno de multaj lokaj komercistoj. Subteno anonima, ĉar gravas ne montriĝi movata de “kategoria intereso”, por uzi la novlingvon de Wal-Mart.
La entrepreno provis konvinki la nedeciditajn elektontojn uzante asociojn de la speco “astroturf”, kies traduko — nepre proksimuma — povus esti “homoj de la hejmloko, venigitaj de la altaj sferoj”. Jen la celo: maskovestiĝi — laŭvorte — en civitanon ikso, de najbara urbo ekzemple, kaj veni por laŭdi la meritojn de “la ĉiutage plej malmultekosta vivo” kaj esti samtempe grase pagata de komunikada kabineto instalita en Novjorko aŭ Vaŝingtono. Fronte al la riĉaĵo elspezata de Wal-Mart por reklamo, s-ro Norman kaj liaj helpantoj disponis siavice pri perfekta kono de la tereno kaj pri la fideleco de la loĝantoj al komunumo alfrontita al miliardulaj entrudiĝantoj venintaj el la malproksima Arkansaso.
En la vespero de la referendumo, 2.854 voĉoj oponis la lokan enradikiĝon de Wal-Mart, kontraŭ 2.845 favoraj. Tiuj 9 voĉoj da diferenco venigis televidojn, gazetojn, radi-raportistojn el ĉiuj anguloj de la lando. Neniu antaŭe parolis pri Greenfield.
Tio estis nur la komenco de longa serio da “preventaj bojkotoj”. En Eureka (Kalifornio), en 1998, Wal-Mart mem alvokis al popola referendumo, konvinkite ke ĝi povos enradikiĝi senpene en la nordo de Kalifornio. Nu, kelkajn kilometrojn norde, oriente kaj ankaŭ sude de Eureka, troviĝis jam Valmartaj hiperbazaroj.
La loĝantoj de Eureka estis sturme atakitaj de telefoncentro aganta por la firmao de Bentonville. Kelkaj tiuj telefonalvokoj, tre frumatene, ellitigis la loĝantojn. Certaj demandoj [de tiuj alvokoj] estis ekstreme insistaj, ĉefe tiuj kiuj rilatis al la rezistado al Wal-Mart, al la kredindeco de la elektitoj, de la gazetaro, aŭ al la personeco de la “komunisto” Al Norman. Loĝantino de la urbo, s-rino Linda Hanrahan, raportis al la loka gazeto ke foje ŝi ricevis ĝis dek-unu alvokojn tage. Handikapita, ŝi devis altigi sian dozon da trankviligaĵoj. Kaj, pli malbone: ŝi atendis alvokon de la loka malsanulejo kiu devis informi ŝin pri la sanstato de ŝia patro, suferanta je kancero en fina stato. La rivelado de tiu incitado efikis kiel bombo kaj estis tuj uzata de la oponantoj. La 23-an de aŭgusto 1999, 2.605 homoj deklaris sin favoraj al konstruado de bazarego, kaj 4.015 homoj oponis ĝin.
Pli freŝdata epizodo de tiu batalo, kaj senkonteste pli emblemeca: tiu de Inglewood, malriĉa antaŭurbo de Los-Anĝeleso, konsistanta duone el nigruloj, aliduone el hispanlingvanoj, kaj de kiu pli ol 60% de la elektantoj oponis, la 6-an de aprilo 2004, la plej grandan entreprenon de la mondo. La ŝoko estis laŭ la mezuro de la malegaleco inter la batalantaj fortoj. Pli ol miliono da dolaroj estis elspezita de Wal-Mart — maldeca sumo por tiu kiu konas Inglewood-, 110.000 dolaroj de ĝiaj kontraŭuloj, ĉefe pro kontribuaĵoj de la sindikatoj, konsciaj ke temas pri ilia transvivado: dekmil hejmoj de Inglewood anas en sindikato. Iuj eklezioj oponis la alvenon de la transnaciulo, sed historia nigrula institucio kiel la National association for the Advancement of colored people (NAACP) montriĝis, male, multe pli pasiva. Jam de jaroj, Wal-Mart sukcesis silentigi siajn eventualajn kritikantojn kovrante ilin per diversaj donacoj.*
UNUAVIDE ŜAJNAS strange ke loĝantaro majoritate malriĉa rifuzas la dung-ofertojn flirtigatajn de Wal-Mart. La abomena reputacio de la entrepreno decidis. Sed s-ro Tracy Gray-Barkan, membro de la Los Angeles Association for a New Economy (LAANE), konfidas al ni alian klarigon: “La homoj de Inglewood ne estis nepre oponaj al Wal-Mart mem. Ili oponis pli ĝuste la manieron per kiu la entrepreno volis enradikiĝi en la urbo, sen ke la loĝantaro havu la plej etan kontrolrajton. Sur tiu surfaco, Wal-Mart kreintus sian propran urbon, kaj farus kion ĝi volas, kiam ĝi volas, tiom longe kiom ĝi volas. Tio ŝajnis neakceptebla. Verdire, ĉio estis afero de respekto.”
Laŭ la pastro Altagracia Perez, “la plej malfacile plenumebla tasko estis pedagogia: necesis, klarigas li, montri al la homoj ke oni ne postulis de ili diri jes aŭ ne al Wal-Mart, atendante postan intertraktadon pri la precizaj modalecoj de starigo, sed ke oni donis plenpovon al la entrepreno sur tre entendita perimetro meze de la urbo mem. Por konsciiĝi pri tiu danĝero necesis tamen legi kaj kompreni la tekston de la dispono “04-A”, sepdek-du-paĝa dokumento kiun oni devis detale analizi kun malriĉa loĝantaro kiu ne kutimas legi oficialajn dokumentojn. Sen kalkuli pri tio ke la dispono 04-A estis redaktita tiel ke oni povis aprobi ĝin per simpla plimulto, sed ke, post tiu aprobo, ĉia ŝanĝo postulis du-trionan plimulton.”
La epizodo de Inglewood klare dementis certajn kliŝojn pri “la Usono de Bush” kiu estas tiu de la biblio de la “kun ni aŭ kontraŭ ni”, de la fajropafiloj kaj de la elektra seĝo. Inglewood montris unue ke la sindikata malforteco en Usono ne malhelpis ke la oponantoj povas venki, ke la apatio de la usonaj laboristoj ne estas eterna leĝo. Ĝi dementis ankaŭ la simplisman egaligon de religia medio kaj ultrakonservativismo. Ĉar la oponantoj al Wal-Mart estis ankaŭ kristanaj kaj islamaj ekleziuloj. Kaj ĝi krome dementis la ideon pri sistema foso inter loĝantoj kaj lokaj politikaj elektitoj: la loĝantoj de Inglewood skandaliĝis ke Wal-Mart volis rompi la decidon de la reprezentantoj de la popolo rifuzi la konstruadon de bazarego. La urbo servis kiel batalkampo de longa, kaj ĉi-foje venka, milito kontraŭ Wal-Mart.*
Fine, kaj eble eĉ pli grave, Inglewood montris ke la oponantoj al la transnaciulo kaj al ĝiaj “plej malaltaj prezoj” tute ne troviĝis en la mezaj klasoj nostalgiaj de la iamaj etkomercoj (“mom’n’pop stores”). Unuafoje, Wal-Mart ne povis denunci tiujn “elitismajn riĉulojn” kiuj trinkas café latte, vinon kaj frandas importitan fromaĝon kaj kiuj, ĉefe, ne estas delogitaj de la “aŭtenteco” de Wal-Mart, tiu “paradizo de la profunda Usono”.* Miloj da malriĉuloj sciigis al la usonaj kaj mondaj komunikiloj ke la enradikiĝo de Wal-Mart malriĉigas ilin eĉ pli. Poste, oni notas pliajn sufiĉe sensaciajn venkojn; la plej freŝdataj havas la nomojn Staughton (Viskonsio), Avondale (Arizono) kaj fine Miramar (Florido), ĉiuj en septembro 2005.
Olivier ESTÈVES.