Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En sia verko “L’Amérique pauvre [La malriĉa Usono]” (col. 10/18, Parizo, 2004), aperinta en 2002 en Usono (titolita “Nickel and Dimed: Undercover in low wage USA), Barbara Ehrenreich rakontas siajn spertojn de Wal-Mart-salajrulino, pagata per 7 dolaroj hore. La suba tekstero elvokas la bildon kiun la entrepreno ŝatas doni pri si mem.
NI KOMENCAS PER VIDBENDO, de proksimume dek-kvin minutoj, dediĉita al la historio kaj al la filozofio de Wal-Mart aŭ, kiel dirus antropologo, al la Kulto de Sam. Unue do, Sam Walton, juna, en uniformo, revenas el milito. Li malfermas magazenon, ian bazaron; li edziĝas kaj fariĝas patro de kvar belaj infanoj; li ricevas el la manoj de la prezidanto George Herbert Bush la libereco-medalon, post tio li rapide mortas, kio kaŭzas funebran paroladaron. Sed la aferoj daŭras, se ne diri pli. La historio-kurbo de Wal-Mart grimpas vertiĝe kaj faras paŭzon nur por fiksi novajn rekordojn en la ekspansio-historio de entrepreno.
1992: Wal-Mart fariĝas la plej granda podetalisto de la mondo. 1997: la spezoj preterpasas 100 miliardojn da dolaroj. 1998: la nombro da “asocianoj”* atingas 825.000, kio faras la entreprenon la plej granda privata dungisto de la lando. Ĉiu rekordo estas akompanata de vidbendaĵo montranta amasojn da klientoj, nubojn da asocianoj, novajn magazenojn kun siaj apudaj parkejoj. Voĉo ripetas senĉese, se ne estas ŝildo kiu afiŝas ilin, la tri principojn kiuj havas nenion por fari inter si, tiom ke ili estas preskaŭ defio al la racio: “Respekto al la individuo, preterpaso de la klientaj atendoj, serĉado de elstareco”.
“Respekto al la individuo”, jen kie ni, la “asocianoj”, intervenas, ĉar, kiom ajn vasta povas esti Wal-Mart kaj kiom ajn etaj estas ni kiel individuoj, ĉio dependas de ni. Sam diris ĉiam kaj oni vidas lin diranta tion, “la plej bonaj ideoj venas de la asocianoj” — ekzemple, la ideo de homo taskita akcepti la klientojn, iom aĝa dungito (pardonu, “asociano”), kiu persone akceptas ĉiun klienton ĉe ties eniro en la magazenon. Trifoje dum la orientada proceduro, kiu komencas je la 3-a posttagmeze kaj daŭras ĝis la 11-a proksimume, oni memorigas al ni ke tiu ideo naskiĝis en la cerbo de simpla “asociano”. Kiu scias kian revolucion de podetala vendo ĉiu el ni ebla havas en sia kapo? Ĉar niaj ideoj estas bonvenaj, pli ol bonvenaj, kaj ĉar ni ne pensu pri niaj gvidantoj kiel mastroj sed kiel “gvidantoj je nia servo” kaj je la servo de la klientoj. Kompreneble, ne ĉio estas perfekta harmonio, en ĉiuj cirkonstancoj, inter la asocianoj kaj la gvidantoj je ilia servo. Vidbendaĵo dediĉita al la “honesteco de la asociano” montras kasiston kaptitan ĉe la faro de la kontrol-filmiloj, dum li enpoŝigas kelkajn biletojn ŝtelitajn el la kaso. Tamburo resonas minace dum li estas forkondukata, mankatenite. Oni ekscias ankaŭ ke li estas kondamnita je kvar jaroj da malliberejo.
La temo de kaŝitaj tensioj, superataj danke al pripensemo kaj pozitiva sinteno, pludaŭras per dek-du-minuta vidbendaĵo titolita “Vi elektis bonegan laborlokon”. Diversaj “asocianoj” konfirmas en sia atesto ke “la vere familia etoso de Wal-Mart, tiel bone konata, vere ekzistas”, kaj kondukas al la konkludo ke ni ne bezonas sindikaton. Iam, antaŭ longa tempo, la sindikatoj havis sian lokon en la usona socio, sed ili “jam ne havas multon por oferti al la laboristoj”, pro kio la homoj forlasas ilin “amase”. Wal-Mart estas en plena ekspansio, la sindikatoj, siavice, estas en plena kadukiĝo: juĝu mem.
Sed oni avertas nin ke “la sindikatoj havas Wal-Mart-on en sia celilo jam de jaroj”. Kial? Pro la kotizoj, evidente. Imagu ĉion kion vi perdus per sindikato: unue, viajn kotizojn, kiuj estas 20 dolaroj monate “kaj kelkfoje multe pli”; poste, vi ne havus plu “vian voĉon”, ĉar la sindikato trudus al vi fari la intertraktadojn por vi; fine, vi povus perdi viajn salajrojn kaj viajn avantaĝojn ĉar tiuj estus “metitaj en la ludon ĉe la tablo de intertraktadoj”. Vi devas demandi vin — kaj mi imagas ke certaj miaj kolegoj ĉirkaŭ la tablo, kiuj ankoraŭ ne havas dudek jarojn, faros tion — kial la demonoj kiel la sindikatistoj havas la rajton libere cirkuli en nia lando.