Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ribelo en antaŭurboj

La kialoj por kolero

Ja sur la sekureca tereno la franca registaro ekspluatas la ĵusan ribeladon de la antaŭurboj. Krom tuja kondamno de centoj da junuloj je efektiva malliberejpuno kaj anonco de elpelo de kvanto da eksterlandanoj, ĝi igis la parlamenton aprobi la trimonatan plilongigon de la krizostato. Eĉ pli, en sia kontraŭterorisma leĝo, s-ro N. Sarkozy, la ministro pri internaj aferoj, emfazas la disvolvon de kamera-kontrolado, de konservado de ĉiuj interretaj aliroj, de administraj kontroloj kaj punsankcioj. Tiu lavango da atencoj kontraŭ libereco certe ne helpos solvadi la krizon. Ne povas esti civitana ordo en socia malordo. (Vd Dominique Vidal, “Rompi la franc-stilan rasdisigon”)

Miloj da bruligitaj aŭtoj, kolektivaj konstruaĵoj (lernejoj, vartejoj, sportejoj) detruitaj, starigo de krizostato, preskaŭ 4.700 homoj arestitaj, pli ol 400 kondamnitaj je efektiva enkarceriĝo (stato de la 25-a novembro...): la bilanco de la tumultoj, kiuj okazis en Francio de fino de oktobro ĝis la mezo de novembro estas severa laŭ materiaj, homaj kaj psikologiaj rezultoj. Kio reale okazis?

Multaj francaj kaj eksterlandaj komentistoj interkonsentas vidi en tiu krizo la antaŭsignojn de disfalo de nia socio, pro batoj de tiuj, kiujn ili prezentas alterne kiel “luparojn”, “malamikojn de nia mondo” aŭ kiel konscian avangardon de “postkolonia” subproletaro. Ili emfazas la finon de la “franca modelo” , la “disvolvon de paralela socio ekster la respublikaj leĝoj”, aŭ la “krizon de urba ĝentileco”. Antaŭ ol eldiri tiujn ĝeneralaĵojn konformajn al iliaj politikaj kaj sociaj interesoj, tiuj observantoj prefere obeu modeste la bazajn regulojn pri analizado de kolektivaj agadoj. Por kompreni tiujn tumultojn, necesas ja reekzameni ties sociajn kondiĉojn, la kialojn de ties starto kaj ilian kontingencan karakteron (la samaj kialoj ne ĉiam produktas samajn efikojn).

En la fono de tiuj perfortaĵoj estas unue reprodukto-krizo de la popolaj sociaj tavoloj, kiujn profunde markis la konsekvencoj de la ekonomia krizo komenciĝinta en la dua duono de la 70-aj jaroj kaj la transformiĝoj enkondukitaj de la transiro al postforda produktmodelo. Aŭtomatigo, informadikiĝo kaj delokiĝoj kreis amasan senlaborecon, kiu aldoniĝis al la ĝeneraligo de portempaj kaj mallongdaŭraj dungoj. Ambaŭ tiuj faktoroj kreskigis la malcertecon de la vivkondiĉoj de la popolaj tavoloj, kiun antaŭe ekesto de salajreca socio, bazita sur ekonomia kresko kaj forta sociala ŝtato, kontribuis redukti*.

* Vd Robert Castel, Les métamorphoses de la question sociale (La transformiĝoj de la socia demando), Gallimard, coll. “Folio Essais”, Parizo, 1999

Tiu viv-malcertiga fenomeno trafas precipe junulojn. En la kvartaloj, kiuj dum kelkaj semajnoj montriĝis en la televidaj novaĵoj, la donitaĵoj de la Nacia instituto pri statistiko kaj ekonomiaj studoj (NISES) montras senlaborecan procentaĵon tre altan ĉe la 15-24-jaruloj: 41,1% en kvartalo la Grande Borne en Grigny (kompare kun 27,1% en la tuta urbeto); 54,4% en kvartaloj Reynerie kaj Bellefontaine en Tuluzo (komp. 28,6%); 31,7% en L’ousse de bois en Pau (komp. 17%); 37,1% en la granda domaro de Clichy-sous-Bois-Montfermeil (komp. 31,1%); 42,1% en kvartalo Bellevue en Nantes St Herblain (28,6%)...

Tiu ĉi salajrula malstabiligo havis ne nur ekonomiajn rezultojn: ĝi ankaŭ senorientigis la popolan junularon. Ĝi ja reenkondukas necertecon pri estonteco, kiu malpermesas la longdaŭrajn projektojn (pri domakiro, edziĝo aŭ alia investado) kaj enfermas la ulojn en la nuno kaj en ĉiutaga elturniĝemo, kiu foje trapasas la limojn de etaj elvojiĝoj.

Neplenumitaj esperoj pri socia altiĝo

Samtempe, la plilongigo de instrujaroj pli longe tenis en la lerneja sistemo adoleskantojn, kiuj alie estus el ĝi elpelitaj, igante ilin pluesperi socian altiĝon, kio eĉ pli forigas ilin de la laborista medio de la gepatroj*. Tiuj esperoj rapide frakasiĝas cetere, ĉar la lernosistemo ne ŝanĝas la sociajn hierarkiojn. Tiu seniluziiĝo rezultigas banaligon de la lernejaj tumultetoj, provokoj, kaj precipe la eliron el la lernosistemo: la procento de nekvalifikitaj homoj estas 30 ĝis 40% en la cititaj kvartaloj, kompare kun 17,7% en la nacia averaĝo.

* Vd Stéphane Beaud kaj Michel Pialoux, “La troisième génération ouvrière” (la tria laborista generacio), Le Monde diplomatique, junio 2002.

Necesas ankaŭ aldone mencii la efikon de la priurbaj politikoj de la dudek lastaj jaroj, kiuj koncentrigis en iuj ĉirkaŭaj kvartaloj — tamen ne kreante getoojn — multidajn familiojn, ofte elradikiĝintajn kaj brutale submetitajn al la formoj de viv-malcerteco supre priskribitaj*.

* Vd aparte Observatoire des zones sensibles, Rapports 2004 et 2005, Editions de la DIV, Parizo.

Tiu ĉi krizo de la popolaj tavoloj estas do profunde socia. Ĝi esprimiĝis kaj per la malfortiĝo de iliaj kolektivaj formoj de organizo (sindikatoj, politikaj partioj) kaj per grava incitado de interna konkurenco (inter francoj kaj eksterlandanoj, kaj ankaŭ inter “statusaj laboristoj” kaj “dumvivaj provizoraj laboristoj”). Ĝi estigas profundan maltrankvilon kaj refermiĝon en la familia sfero, kiun ekde la komenco de la 90-aj jaroj la politikistoj interpretis kiel “postulon de sekureco” de tiu balotantaro.

Tiu re-interpretado de la sociaj rilatoj kiel demando pri sekureco estas la origino de la evoluo de la policaj strategioj. Ekde tiu periodo, prioritaton ricevis interven-polico, kontraŭ esplor-polico, aŭ, kiel volas kredi la socialistaj respondeculoj, proksim-polico. La disvolviĝo de la kontraŭkrimaj brigadoj (KKB) estas la plej signifa fakto de tiu procezo, kiun iuj policistoj denuncas kiel armeiĝon de la polico.

Ekipataj per ofensivaj kaj defensivaj armiloj — kaŭĉukaj kugloj kaj elektroŝokigiloj (nemortigaj elektraj armiloj) — tiuj brigadoj preferas batali ol enketi. Kio, en politika kunteksto emfazanta la “rekonkeron de la kvartaloj”, limigas plej grandan parton de iliaj ĉiutagaj intervenoj je subpremo sen ke estis krimo, kontroloj sen delikto, estigantaj streĉojn. Al la minacaj junulamasiĝoj kaj al ŝtonĵetadoj respondas flanke de la polico senutilaj identecokontrolado, humiligoj kaj foje frapoj, kaj oftaj akuzoj pro “insultoj” kaj “ribelado”.

La prioritatiĝo de rekta interveno kontraŭ esplorado speguliĝas en la policostatistiko. Dum la de polico konstatitaj faktoj duobliĝis inter 1974 kaj 2004, la nombro da arestitoj pro malobeo al prinarkotaĵa leĝo obliĝis je 39; pro malobeo al prifremdula leĝo, je 8,5. Samperiode, la procentaĵo da solvitaj policaj aferoj malkreskis de 43,3% al 31,8%. Kio signifas, ke la polica aktivado koncentriĝas al etaj krimetoj, kies konstato rezultas el la surstrata policoĉeesto kaj el la pliofteco de kontrolado ĉe iuj sociaj grupoj*. Tiu pliofteco respondecas grandparte pri la malboniĝo de la rilatoj inter la institucio (polico) kaj tiuj grupoj, kaj nutras la perfortaĵojn t.n. “urbajn”. Oni ja tro ofte forgesas, ke ordo same kiel malordo estas kunproduktado en kiu la sekurec-institucioj rolas samgrave kiel la grupoj al kiuj ili estas konfrontitaj.

* Kun korelativa forlaso de la subpremo de ĉiuforma kompleksa krimeco, kiel tion agnoskas la “Raporto al la Justico-ministro pri la punpolitiko en 1999”, Direkcio de krimaj aferoj kaj pardonoj, apr.2002, p.27.

Inter la ekonomia, socia kaj morala malprogresoj de la popolaj tavoloj, subpremataj pro tridek jaroj da liberalaj politikoj, kaj la policaj — sed ankaŭ sociaj — strategioj starigitaj por kontroli la idojn*, la kialoj pro kiuj eksplodas la ĉirkaŭurbaj kvartaloj estas multaj. Eblas eĉ sin demandi kial ili ne eksplodas pli ofte.

* Vd. “Une vision policière de la société”, Le Monde diplomatique feb.2003.

La ekigilo de la franciaj perfortaĵoj, fine de oktobro 2005, estas la tragika morto de du junuloj (kaj grava vundiĝo de tria), kiuj provis eviti polican kontrolon en Clichy sous Bois. Kolero kaj indigniĝo en la kvartalo rezultigis batalojn kontraŭ la polico, incendiojn de aŭtoj kaj urba meblaro, kaj aliajn detruojn. Kiel kutime, eblas diri.

Ordinara protest-maniero

La “fakuloj pri urbaj perfortaĵoj” ja emas tre rapide forgesi la polican respondecon en la komenco de la kolektivaj perfortaĵoj. La eksa komisaro pri Ĝenerala Esplorado (RG) s-ino Lucienne Bui Trong, nevole memorigas ĝin, kiam ŝi agnoskas, ke polico havas respondecon — rekte aŭ nerekte — en la ekigo de triono de la 341 amasaj ribeloj registritaj en ŝia servo inter 1991 kaj 2000*. Al tio aldoniĝas la justicodecidoj, kaj la krimoj de privataj gardistoj aŭ de ordinaraj individuoj.

* Lucienne Bui Trong, Les Racines de la violence. De l’émeute au communautarisme, Audibert, Parizo, 2003, p. 63 k.s.

El tiu vidpunkto, la tragikaj incidentoj de Clichy ne distingiĝas de la antaŭaj, sed ili estis larĝskale diskonigataj, tiel ke necesas tion pripensi. Unue, tiun pliigitan diskonigon akompanas naturŝanĝo. Kiel konstatis s-ro Jean-Claude Delage, vic-ĝenerala sekretario de la polica sindikato Alliance: “Komence, temis pri alfrontiĝo kun la polico; hodiaŭ ni havas etajn teamojn, kiuj faras kvazaŭ urban gerilon, sen rekte alfronti policon*.”. La malplia nombro de incidentoj kun alfrontiĝoj venas de tio, ke ekster la emocia kunteksto de la morto de proksimulo (familiano, amiko, konato), ne ekzistas la kondiĉoj por ke dekoj aŭ eĉ centoj da uloj alfrontiĝu al polico.

* Radio France-Culture, 9 nov. 2005

La kolero vidita en Clichy, kiel ankaŭ en aliaj urboj, kiam okazis similaj dramecaj eventoj, etendiĝas ekster la junularo. Ĝin kundividas multaj adoltoj kaj familioj, kiuj, eĉ ne partoprenantaj la alfrontiĝojn, asertas ilin kompreni. Tute malsame estas kiam dramo estas spertita de malproksime. Tiam sin mobilizas nur grupetoj de konatoj, kaj ilia batalo aliformiĝas. Aŭto-incendioj estas unu el tiuj formoj.

Tiu praktiko ne komenciĝis en aŭtuno 2005: 21.500 aŭtojn oni bruligis en 2003 (averaĝe 60 ĉiunokte), plejofte sen kolektivaj perfortaĵoj. Ĝiaj motivoj estas diversaj (detruo de ŝtelitaj aŭtoj, familiaj disputoj, asekur-priŝtelado..., sed en iuj kvartaloj ĝi fariĝis kutima. Facile realigeblaj kaj imponaj, la incendioj (de aŭto, sed ĉefe de rubujoj) emas fariĝi por la plej junaj ordinara protestmaniero, — unu el la solaj, lasitaj al tiuj tavoloj, en la kunteksto de politikaj malorganizo kaj ekzilo.

La aliro al pacaj formoj de mobilizado, kiu markas apartenon al la rajtigitaj rondoj de reprezentado, ja ne estas egala laŭ la sociaj grupoj. Uzon de tiu aro da publike malestimataj agadoj oni ne konfuzu kun etkrimeco. Iuj respondeculoj pri la ĵusaj perfortaĵoj havis, -as aŭ -os krimajn sintenojn. Sed tiuj sintenoj estas sendependaj de la ĵus viditaj dinamikoj, kaj de iliaj manifestiĝoj. Tio aparte klarigas, kial la plej granda parto de juĝatoj ne havis juĝan pasintecon.

La uzo de incendia perforto, nutrata de plurjara socia kaj ekonomia malprogreso kaj akriĝo de la kontroloj, trovis motoron de sia disvolviĝo en la radikaleco de la vortoj de la ministro kaj en la resonado de la amaskomunikiloj, aparte de televido. Tiu miksaĵo de socia malestimo kaj militema vireco, kiun montris Nicolas Sarkozy en siaj publikaj paroladoj, blovis sur la fajron. Ĝi fokusigis la loke amasigitajn humiligojn kaj rankorojn al la sama komuna celtabulo. Ema al uzo de potencrilatoj, la ministro intencis eltiri politikajn profitojn el sia firmeco, kaj samtempe frakasi la rezistojn kontraŭ lia orda politiko. Tiu kalkulo povas esti trafa en mallongdaŭro, sed ĝi pliintensigis la perfortojn kaj postlasos en la kolektiva memoro de la antaŭurbaj kvartaloj neforviŝeblajn spurojn, kies efikon ne eblas antaŭvidi. Ankaŭ la influo de amaskomunikiloj estis tre grava.

Simile al la ĝeneralaj asembleoj de strikantoj, kiuj ĉiam komenciĝas per listigo de la aliaj fabrikoj aŭ universitatoj enirintaj en la strikomovadon, ĉiu loka mobilizado eltiras grandan parton de sia efiko el la kolektiva dinamiko ĝin ĉirkaŭanta. Dinamiko en tiu kazo tre efike relajsata de la gazetaro, publikiganta incendiajn mapojn kaj detruaĵajn laŭreatlistojn. Pli ol imito-logiko nutrata per la volo “esti pli bonaj” ol la najbaraj kvartaloj, la prilaborado de informoj pri la krizo sinkronigis, homogenigis kaj diskonigis arojn da perfortaĵoj, kaj tial kredebligis la fikcion de nacia movado.

Tiuj bazaj principoj de sociologio de la kolektiva agado permesas kompreni la krizodinamikon kaj definitive malpravigas la teoriojn pri ĝia manipulado fare de radikalaj islamistoj aŭ organizitaj krimulaj grupoj. Tiuj deliraĵoj spegulas, en la plej bona kazo, la nekapablon de ilia aŭtoro kompreni la situacion, kaj en la plej malbona, cinikan manipuladon celantan pravigi la regoperdon kaj/aŭ la radikalajn rimedojn por ĝin kontraŭi.

Ja verŝajne tie situas unu el la plej gravaj riskoj de tiuj eventoj. Same kiel la rifuzo de la eŭropa konstitucia traktato estis tuj de niaj regantoj reinterpretita kiel deziro de pli da senregulado, la malordoj de aŭtuno 2005 estos preteksto por novaj sociaj retroiroj. Metilernado ekde 14-jariĝo, verŝajna malapero de la komuna mezlerneja sistemo kaj akcelo de la fleksebleco de la senkvalifikaj dungoj, estas la jam proponataj respondoj al la popolaj junularaj malcertecoj. La polica kaj justica rigidiĝo, kies malbonajn efikojn por la socia kohereco kaj publika ordo oni jam priskribis, estos certe pliintensigitaj. La ĉantaĝo pri sociaj monhelpoj, pri kiu delonge revis iuj elektitoj, reaperis, kaj la plej reakciaj raportoj (kiel la Benisti-raporto, aŭ tiu de la Nacia Instituto pri Sano kaj medicina esploro pri la “malordoj de la adoleskantoj”) revenis sur la tagordo, por prezenti kiel patologiajn la sintenojn “kontraŭsociajn” de la idoj de malriĉaj kaj/aŭ enmigrintaj familioj.

Konfuzo ĉe la maldekstro

Tiu movado profitas el la strukturo de la politika konkurenco. La registaro, uzante la internajn konkurencojn de la popolaj klasoj (“tiuj, kiuj sukcesas” kontraŭ “tiuj, kiuj ne volas elturniĝi”, la “viktimoj” kontraŭ la “krimuloj”, la “francoj” kontraŭ la “poligamiaj familioj”), ekspluatos la nunajn malordojn por frakasi la sociajn kaj salajrajn ŝirmilojn kaj la senordajn formojn de rezisto kontraŭ la malegaleca ordo kiun ĝi starigis. Tio devus devigi la maldekstron, se ĝi estas politike konsekvenca, ekkapti la okazon por antaŭenŝovi transformo-projekton kapablan ŝtopi la fendojn faritajn en la popolaj tavoloj per tridek jaroj da konservativa revolucio.

La misfunkciado de la socialista partio pri la plilongigo de la “krizostato”, la nekapablo de la komunista partio aŭ de la ekstremmaldekstroj prezenti alternativon al tiuj, kiuj fariĝas la novaj “danĝeraj klasoj” aŭ integri ties specifecon, montras ke oni ne iras en tiun direkton. Kaj se ne, la proponitaj “solvoj” por la krizo nur plifortigos la kialojn kiuj ĝin kaŭzis. Pli ol iam ajn necesas rekonstrui la efektivajn solidarecojn. La organiziĝo ĉirkaŭ komunaj politikaj celoj de homoj profesie, religie kaj devene malsamaj, ja permesis al ili plibonigi sian kolektivan sorton kaj konkeri sociajn rajtojn , kiujn la liberaluloj kaj iliaj servistoj obstine ĉiutage klopodas detrui, en la antaŭurboj kaj aliloke.