Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

POLITIKO, EKONOMIO KAJ KULTURO

Eŭropo — por kion fari?

Se estas bontone proklami sin “eŭropano”, la preciza senco kiun oni donas al tiu termino varias de unu temo al alia, de unu persono al alia, de lando al lando, kaj transformiĝas laŭ la momento en kiu la demando estas farita. La rifuzo de la eŭropa konstitucia traktato en Francio kaj Nederlando havis almenaŭ la avantaĝon pravigi la sole validan demandon: kial ni konstruas Eŭropon? Kia projekto kaj kiaj valoroj motivas tiun senprecedencan asociiĝon de popoloj kaj de ŝtatoj?

La filozofo kaj verkisto Bernard Stiegler proponas pripenson, iom aridan, sed stimulan, pri la “eŭropa motivo”.* Eŭropo povos trovi legitimecon en la okuloj de siaj civitanoj kaj de la historio — kaj do ekzisti — nur se ĝi difinas sin kiel respondo al la krizo de la industria kapitalisma civilizo. La aŭtoro analizas profunde la tragikan kaj memdetruan sakstraton en kiun la okcidenta ekonomia modelo enprofundiĝas: la industria organizo de produktado kaj konsumado produktas ĝeneralan simbolan mizeron kaj malmotiviĝon de la individuoj kiuj jam ne sukcesas realigi sian individuecon. La manaĝerecaj teĥnikoj kaj la merkatiko estas en la centro de tiu metoda detruado de la distingaj ecoj. Fronte al la socia kaj psika perforto generata de la ideologio de efikeco, la konstruado de Eŭropo ŝajnas esti la plej trafa kadro por reinventi industrian politikon “de spirito” kaj de “motiviĝo”.*

* Bernard Stiegler, Constituer l’Europe [Konstitui Eŭropon], vol. 1 “ Dans un monde sans vergogne [En senhonta mondo]” (130 paĝoj, 19 eŭroj, vol. 2 “ Le motif européen [La eŭropa motivo] ” (150 paĝoj, 21 eŭroj), Galilée, Parizo, 2005.
* Vd, Bernard Stiegler, La deziro asfiksiata, aŭ pri kiamaniere la kulturindustrio detruas la individuon, Le Monde diplomatique en Esperanto kaj Kontraŭ konkurenco, konkuro, Le Monde diplomatique en Esperanto. -vl

Pli proze, la politikologino Susan George ankaŭ pridemandas la eŭropan projekton.* Aktivulo en la asocio Attac, ŝi komencas memorigi la danĝerojn kiun la liberala Eŭropo estigas por la sociaj rajtoj kaj la demokratio. La eŭropa konsituacia traktato estas destinita finfari la procezon de sistema detruado de la civitanaj liberecoj kaj de la atingoj de la laborista movado. Ĝia rifuzo malfermas do spacon necesan por refondado de la eŭropa konstruado kiel esprimo de “komuna havaĵo” de ĉiuj civitanoj de la malnova kontinento. Se komuna konstitucio ŝajnas antaŭtempa pro foresto de eŭropaj socio kaj popolo, oni povas atingi avancojn per klasika konstitucia traktato.

* Susan George, Nous, peuples d’Europe [Ni, popoloj de Eŭropo], Fayard, Parizo, 2005.

Por Susan George gravas fiksi por Eŭropo klarajn kaj ĉirkaŭlimitajn celojn, ekzemple dungon, lukton kontraŭ la malriĉeco, medio. La verko raportas pri la agadoj de la sociaj forumoj kaj de la asocia movado por “alia Eŭropo”. Se la aŭtoro demonstras ke la vojoj de la eblo estas malfermitaj, oni povas bedaŭri ke ŝi ne klarigas certajn kontraŭdirojn. Tiel, ŝi rehabilitas la ŝtaton kaj la interregistaran metodon kaj samtempe postulas pli altajn povojn de la eŭropa parlamento, ekzemple decidi pri impostoj.

Inter la malmulte dorlotataj kampoj de la eŭropa konstruado, la kulturo estas certe la plej emblemeca. Anne-Marie Autissier, doktorino pri sociologio kaj docento pri beletro, faras sukcese kompletan superrigardon de tiu ĉi demando en densa libreto verkita kun pasio.* “Neniam ekzistis en la okcidenta historio strikta samtempeco inter arto, kulturo kaj politiko”, asertas ŝi por substreki la esence proprajn kontraŭdirojn de la difino de Eŭropo de la kulturo. Kiuj estas la identecaj kaj geografiaj konturoj de tia Eŭropo? Nenio malpli facile difineblas, pro la potenciala universaleco de ĉia arta verko. Obsedataj de ekonomio, la “fondopatroj” de la Eŭropaj Komunumoj flanklasis la kulturon, kiu estas tamen vasta kampo de simbola engaĝiĝo.

* Anne-Marie Autissier, L’Europe de la culture. Histoire(s) et enjeux, Actes sud, coll ”Maison des cultures du monde ”, Arlezo, 2005, 439 paĝoj 10 eŭroj.

Anne-Marie Autissier omaĝas tiun pioniron kiu estis la Eŭropa Konsilio, fondita du jarojn antaŭ la unua Komunumo (tiu pri karbo kaj ŝtalo) kaj priskribas la malfruan aperon de specifaj programoj regataj de Bruselo. La diverĝo de naciaj prioritatoj kaj la malprecizo de la eŭropaj celoj, cetere sub gravaj buĝetaj limoj, gravigas la malfacilojn de vera kultura kunlaborado. Tamen ekzistas projektoj, kiujn Anne-Marie Autissier analizas kaj remetas en la kuntekston de internaciaj rilatoj. Legante tiun libron, oni ekkonscias ke Eŭropo havas nenion “naturan” kaj ke ĝia identeco restas konstruenda.

Anne-Cécile ROBERT.