Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malkonstrui la socialan ŝtaton

La falsistoj de la sociala Eŭropo

Pro tio, ke ĝi ignoras la instruojn de la historio kaj la ekonomiajn malegalecojn, la “eŭropa sociala modelo” mallegitimas la publikan potencon kaj malkonstruas la kolektivajn rajtojn. Ĝi tiel neniigas ĉian dungo-politikon.

EN LA DINAMIKO de la konstruado de Eŭropo, io okazas en la sociala kampo same kiel en Edeno: ia agrablega promeso — “Iu tago venos, oranĝ-kolora...”, diris la poeto. Kaj necesus elteni multajn suferojn (multe da reformoj) antaŭ ol komunuma sociala sistemo kontentigu la bezonojn de la loĝantaroj.

Reale, la ekonomia kaj mona Unio, antaŭprezentita de la Unuiga Akto (1986) kaj konfirmita de la Mastriĥta Traktato (1992), kreis politikan kaj ekonomian sistemon, kiu kontribuas mallegitimi ĉiujn atingojn de la sociala juro kaj de la sociala demokratio ĉe la “naci-ŝtatoj” de okcidenta Eŭropo. Kaj la koncepto de “eŭropa sociala modelo”, eltrovita de politikaj respondeculoj kaj progresemaj intelektuloj jam 1987 kaj 1988 por kontraŭbatali tiun fenomenon, montriĝis senfrukta kaj finatingis grandegan intermiskomprenon, kiun la aŭtoritatoj de la Unio ankoraŭ manipule profitigas al si.

Origine, la koncepto de “eŭropa sociala modelo” devus fondi solidan normigan intervenon komunum-skale. Necesis elirigi la socialan sferon el la strikta trudo en kiu ĝin tenis la Unuiga Akto dependigante ĝin de la projekto de granda merkato*. La sociala juro, oni al ni diradis, estas parto de la komuna havo de ĉiuj membroŝtatoj; plie, ĝi estas aparta rilate la ceteran mondon.

* Vd Eliane Vogel-Polsky kaj Jean Vogel, L’Europe sociale 1993. Illusion, alibi ou réalité [La sociala Eŭropo 1993. Ĉu iluzio, alibio aŭ realo] ?, Libera Universitato de Bruselo, 1991.

Fakte, la serĉado de “sociala esenco” nepolitike kaj sentempe partigita de la tuta eŭropa politika klaso kondukis al pli kaj pli strikta elekto el inter la principoj kapablaj esti specigitaj kiel “komunaj”. Tiu lamenigo, kiun bone esprimas la vorto “soklo”, faciliĝas pro la malforteco de la socialaj principoj eŭropskale: ĉi tiuj, malkonektitaj de la nacia historio, perdas la legitimecon, kiun al ili donas la kolektiva memoro pri laborakiraj konfliktoj en ĉiu socio.

Krome, tiel reduktita al sia “komuna esenco”, la “eŭropa sociala modelo”, kvankam sankciita de la gravegaj eŭropaj tekstoj*, finatingas la ideon, ke transe de tia “esenco” la uzad-diverseco definitive ekskluzivas ĉiun leĝdonan harmoniigon. Tia estas la opinio esprimita, ekzemple, de la vicprezidanto de la eŭropa komisiono, la germana socialdemokrato Günter Verheugen: “Ĉiu lando havas siajn tradiciojn. Estas senutile provi unuigi niajn socialajn sistemojn. En ĉiu lando, oni proporcie elspezas pli-malpli la samon en la sociala sektoro, sed laŭ malsamaj metodoj*.”

* La Sociala Agendo por 2005-2010 prezentita de la Komisiono Barroso en februaro 2005 sin helpas trifoje per tiu esprimo en dudekpaĝa teksto.
* Le Monde, 2-a de septembro 2005.

Finfine, la Eŭropa Unio elektis tri unuarangajn konsentigajn principojn supozatajn konsistigi la koron de la sociala Eŭropo: apogon al la merkato, kiu naskas “maldiablan cirklon el kresko kaj dungiteco”, “altan nivelon de sociala protektado” kaj disvolviĝon de “sociala dialogo”. Tiu triaĵo sankcius samtempe la reguligadon de la ekonomio fare de la politika povo kaj la rolon de la socioprofesiaj interparolantoj. Tamen, la “esencismo” de la procedo neglektas la demandon pri la rimedoj uzendaj por atingi tiujn celojn; ĝi neas la konflikton, kiun travivas ĉiu socio rilate la partigon kaj redisdonadon de resursoj. Sufiĉus do fidi ĉies bonvolon kaj nedevigajn regulojn. La ĉarto de fundamentaj socialaj rajtoj de la laboristoj, aprobita en 1989, estas, konsekvence, ne deviga.

En la 20-a jarcento, la invento de la sociala demando — se uzi la trafan formulon de Jacques Donzelot* — fronte al la hegemonio de la industria kapitalismo rezultas el fortega kunfrapiĝo de du sferoj: la politika sfero, kiu deklaras liberaj kaj egalaj la civitanojn, kaj la ekonomia sfero, kiu transformas la treegan plimulton de la loĝantaro en sklavaron de la mastra bonvolo. La sociala juro, produktante kolektivajn instrumentojn, peras rimedon por korekti tiun socian skizofrenion kiu sidas kerne de la kapitalismo. Temas pri protektado de la ideo mem de socio kontraŭ la ruiniga mito, sankciita de la civila kaj komerca juroj, laŭ kiu ĉiu ago estas produktaĵo sole de “individuaj respondeco kaj iniciato”, sen kalkuli kun senegalecoj kaj povorilatoj. Ekzemple, oni malprave rigardus la laborkontrakton kiel kontrakton inter individuoj egalaj.

* Jacques Donzelot, L’invention du social[La invento de la sociala demando], Fayard, Parizo, 1994.

La sociala juro estiĝis el tiu devigo kalkuli kun la realprincipo, kiun la balbutanta sociologio kontribuis riveli. Sen la starigo de kompensantaj institucioj, la socio disiĝus al la sovaĝeco de la regno de kelkiuj super ĉiuj. Krome, la disvolvo de la sociala juro nepre kuntrenas la starigon de sociala ŝtato konkretiĝanta per la starigo de publikaj servoj: necese ke publika aŭtoritato senĉese produktu kaj helpu produkti “socion”, do instituciojn pli-malpli forte liberigitajn el la logikoj de subordigo de la homa energio al la valorigo de la kapitalo (instruado, publika sano, publikaj transportoj, ktp.).

Jen kial politika demokratio kaj sociala demokratio estas nedisigeblaj. Ili postulas la starigon de kontraŭ-povoj, de kontraŭ-institucioj, de kontraŭ-pripensadoj, kiuj kreas agad-aŭtonomion profite al la publika potenco, kadre de publika socia ordo transcendanta la pezon de apartaj interesoj (kapitalismaj, religiaj, ktp.).

Ĉiuj tiuj “elpensoj” ebligantaj kolektivan agadon estis “neŭtraligitaj” aŭ malmuntitaj, unu post la alia, dum la lastaj tridek jaroj, per la politikaj ukazoj devenantaj el la novaj povo-fontoj transnaciaj, do “transdemokratiaj”, de kiuj la Eŭropa Unio estas unu el la plej viglaj centroj. Tiu detruo estas atinginta tian gradon, ke la Unio povis anonci, ke la venonta etapo de la “reformo” ĝuste pritemos tion, kio ekestigis la publikan aŭtonomion rilate la kapitalismon: la labor-rajton*

* Agenda social [Sociala agendo] 2005-2010, p. 7, Bruselo; http://europa.eu.int/comm/employmen... policy﹍agenda/social﹍pol﹍ag﹍fr.html

Tiel, laŭ la Sociala Agendo 2005-2010 ellaborita de s-ro José Manuel Barroso, “la Eŭropa Komisiono intencas adopti Verdan Libron pri la evoluo de la labor-rajto. (...) En tiu Verda Libro, la Komisiono analizos la nuntempan evoluon de la novaj laboraj organiz-modeloj kaj la funkcion de la laborrajto kiam necesas fronti kontraŭ tiuj evoluoj, rezultigante pli fidindan medion favoran al efikaj transiroj ĉe la labormerkato. La debato, kiun ĝi malfermos, povos konduki al la propono de kolekto de agadoj celantaj modernigi kaj simpligi la nunajn regulojn”.

En la plej multaj uniaj landoj, la malmuntado de la laborrajto progresas senindulge: dissolviĝo de la koncepto de “kunvena ofico”, faciligo de maldungado, entrudiĝo de komercaj aŭ civilaj jurisdikcioj en laborkonfliktojn (interalie, koncerne malpermeson de strikpostenoj), utiligo pli kaj pli ofta de esceptoj el ĝeneralaj principoj de la laborjuro por malfermi la “alternativon” de reveno al la individua respondeco... La laboro refariĝas nesocia aĵo, nereguligita kolektive, submetita al la ĥimero de la libereco, kaj do de la risko, individuaj.

La revizio de la direktivo de 1993 pri deĵora tempodaŭro ekzemplas tiun insidan kaj sisteman redukton de la laborrajto, kie ĉiu atingita regreso estas preludo al ia sekvonta regreso. Tiu direktivo fiksas la maksimuman semajnan deĵortempon je 48 horoj mezume sur 4 monatoj (inkluzive de kromhoroj). Praktike, tiu kalkulmaniero permesas trudi 13-horajn deĵorojn tage dum 6 tagoj alterne kun 6-horaj deĵoroj tage dum 3 tagoj, sen kompensa ripozo alia ol la devigaj 24 horoj semajne*. Tiu malreguliga bombo estas garnita de nuklea ŝargo: ĝi permesas al dungisto kaj laboristo fari ankoraŭ malpli bone, se ili tiel interkonsentas. Oni tiel revenas al la unuarangeco de la persona kontrakto rilate la kolektivan regulon.

* Laurent Vogel, “Les surprises de la directive communautaire concernant certains aspects de l’aménagement du temps de travail[La surprizoj de la komunuma direktivo pri certaj aspektoj de la aranĝo de la deĵortempo]”, L’Année sociale [La sociala jaro], Bruselo, 1996.

La 22-an de septembro 2004, la Komisiono proponis revizion de la direktivo pri deĵor-daŭro. Tiu projekto tute ne ilustras la tezon de laŭpaŝetaj progresoj, ĝi reliefigas la eŭropan mekanikon de “regresa konstruo”. Fakte, anstataŭ forigi la eblon de individua escepto per reciproka konsento, Bruselo simple sugestas ĝin enkadrigi per kolektivaj konvencioj. Krome, la propono de la Komisiono kreskigas la laŭleĝan deĵordaŭron kaj flekseblecon proponante, ke la semajna mezumo de 48 horoj estu kalkulita sur 12-monata bazo, kun devigo ne transiri 65 horojn — escepte se permesite de kolektiva konvencio. Koncerne la sektorojn kie ekzistas “gardo-tempo”, nur la periodoj dum kiuj la gardo fariĝas efektiva estus konsiderataj kiel deĵordaŭroj (kaj do salajrataj kaj kalkulataj por fiksi deĵordaŭron kaj ripozon).

Post modifo de la Eŭropa Parlamento, estus forlasita la eblo de individua rezigno pri la semajna maksimuma deĵordaŭro (plilongigita al 55 horoj kiel ebla daŭro, dum la semajna mezumo restas 48-hora), post trijata limtempo sekvonta la validiĝon de la direktivo, escepte se leĝo aŭ kolektiva konvencio disponus pri tio alie. Subtila kaj eksplodema renverso: la nacia kolektiva regulo (leĝo aŭ kontrakto) permesus fari pli malbone ol la minimuma eŭropa leĝo! Tiel Britio povus konservi sian esceptan statuson. Tia sinsekvo de malgravaj korektoj, ĉiufoje prezentitaj kiel atingoj, finiĝas per ellaborado de sociala juro pli kaj pli malklara, entute malprogresema, kaj kie multaj esceptoj malhelpas rezoni laŭ komunaj ĝeneralaj principoj.

“Purigi” la homan agadon

PRIPENSANTE ALIMANIERE la juron kaj la politikan povon, la komunuma ordo profunde transformis la entenon de la sociala politiko, neŭtraligante ĝiajn kapablojn rezisti kaj produkti nekapitalismajn aŭ kontraŭ-kapitalismajn referencaĵojn. La Traktato de Romo, subskribita en 1957, jam ordonis al la franca kaj itala ŝtatoj reeltrovi la bonefikojn de la merkat-libereco, malprofite al ilia kulturo de ŝtata entrudiĝo en la ekonomion. En 1986, la akcelado de la ekonomia integriĝo per la projekto de “granda interna merkato” fortikigis la ideon de unuarangeco de eminenta jura ordo — rajto de libera konkureco — , kiu “purigas” la homan agadon je malkonvenaj enmiksiĝoj. La Unuiga Akto reduktas la socialan normon (kreitan de leĝo aŭ kontrakto) al la koncepto de “minimumaj reguloj” kiuj, krome, ne devas malordigi la agadon de etaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

La postaj traktatoj daŭrigis la subordigon de la sociaj reguloj al la konkurenca ekonomia ordo: ili povas esti kongruaj kun ĝi, se ili kontribuas al la bona funkciado de la interna merkato, sed ne povas esti kontraŭdiraj al ĝi kaj ankoraŭ malpli kontraŭ-ekonomiaj, sub risko fariĝi forigendaj “ĝenaĵoj”. En 1992, la Traktato de Mastriĥto klare metis la socialan politikon en la servon de la entreprena konkurenco. En 1993, la Blanka Libro de la Komisiono prezidita de s-ro Jacques Delors, titolita Kresko, konkureco, dungiteco, pritraktis la dungopolitikon kiel motoron de ĝisfundaj reformoj de la labormerkato kaj de la sistemoj de socia sekureco celantaj fortikigi la konkurencon.

Intertempe, la sociala dialogo, instigita de la traktato de Mastriĥto, disvolvadis “senkonfliktigitan” kulturon de la socialaj rilatoj: la partnerecan kulturon, ĉe kiu la ĉiariska serĉado de akordo supervaloras ties entenon*. En 1997, la Amsterdama traktato intensigis la “delorsan”* vidmanieron pri laboro: superigi la adapteblecon, dungateblecon, flekseblecon kaj la logikojn de “individua respondeco”. La politiko de “plialtigo de la dungiteco-kvanto” ĝeneraligis tian difektadon: socio “riĉa je necertaj oficoj” naskiĝas kontraŭ la socio de “plenaj salajroj”.

* Vd “La démocratie, le syndicalisme et la gouvernance de l’Union européenne: la mémoire du conflit démocratique en péril [Demokratio, sindikatismo kaj mastrumado de la Eŭropa Unio: ĉu la memoro de la demokratia konflikto en danĝero]?”, en Maximos Aligisakis, L’Europe et la Mémoire. Une liaison dangereuse? [Eŭropo kaj Memoro. Ĉu problema ligiteco?], Institut européen de l’université de Genève, 2005.
* Delors (Jacques), prezidinto de la Eŭropa Komisiono.

Krome, du interregistaraj paktoj (la paktoj pri “stabileco” kaj pri “kresko kaj dungiteco”)* fortikigas la senlegitimadon, jam komencitan de la de Mastriĥta Traktato, de la instrumentoj de publika politiko: fi al la rekta impostaro, socialaj kotizoj, buĝeta politiko, povo de publika interveno en la mon-kreadon...

* http://europa.eu.int/scadplus/leg/f...

En decembro 2000, la ĉarto pri fundamentaj rajtoj, kiun proprigis al si la konstitucia traktato en 2004, limigas la socialan juron al efektivigado de “solidareco”. Ĝi trudas la liberalan miton pri “libereco de la laboro” (la rajton labori) kaj igas hazarda la tuton de la rajtoj pri laborpago. La salajro, ekskluzivigita el la komunumaj kompetentoj, estas ignorata; la socialaj servoj ne estas garantiataj kiel rajtoj je vivrimedoj.

En 2000, la “strategio de Lisbono”*, alprenita dum Eŭropa Konsilio okazinta en la portugala ĉefurbo, submetis la aliajn socialajn aspektojn (instruadon, pensiiĝon, ktp.) al serĉado de la plej alta konkurenco: tiujn ĝi konsideras kiel faktorojn de produktado kaj, akcesore, kiel instrumentojn de socia pliintegriĝo. Ĝeneraliĝas ankaŭ la “malfermitaj kunordigaj metodoj” destinitaj por la konverĝigo de naciaj socialaj politikoj: ili elirigas la socialan sferon el la leĝdona kampo kaj malkonektas la “atingojn” de ties konfliktema historio. La eŭropa sociala leĝaro reduktiĝas, ekde tiam, al malmultaĵo, dum tiu, kiu organizas la liberan cirkuladon de kapitaloj, servoj kaj varoj, senĉese pliriĉiĝas. Nu, la ekonomia regularo nepre influas la entenon de la socialaj politikoj.

* Vd Bernard Cassen, “A Lisbonne, en mars 2000, naissance de l’Europe SA [En Lisbono, en marto 2000, naskiĝo de Eŭropa AS” (anonima societo)], Manière de voir, n°61, “L’euro sans l’Europe [La eŭro sen Eŭropo]”, januaro-februaro 2002.

En 2004, la projekto de konstitucia traktato sankciis la tuton de tiuj evoluoj kaj ilin enŝovis en politikan kadron ankoraŭ malklarigitan pro deĵeto de la demokratiaj principoj (neniom da apartigo de la povoj, neniom da klara diferencigo inter la reguligaj povoj kaj la leĝdona povo, ktp.).

Tia malrapida difektado estis ebligita pro tio, ke parto de la eŭropa maldekstrularo decidis valorigi la socialajn demandojn kiel faktorojn por “plibonigi la eŭropan ekonomion”, fidante ke ili fariĝos kredindaj kaj nemalhaveblaj. Tiu elekto samsignifas kiel la provo akordigi akvon kun fajro (la socialajn rajtojn kun la konkurenco de la entreprenoj). Ĝi ebligis al la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS) atingi altan gradon de politika agnosko: tiel, de 2000, la printempaj triopaj socialaj pintkunvenoj ebligas senperan interkonsenton inter la Konsilio de Eŭropa Unio (Konsilio de ministroj), la Komisiono kaj la “socialaj partneroj”. Ilia celo estas “garantii la efikan partoprenon de la socialaj partneroj en la plenumo de la ekonomiaj kaj socialaj politikoj de la Unio*. La strategio de la “eŭropa sociala modelo” profunde transformis ne la ekonomian liberalismon nek la demokratian ordon starigitan fare de la Unio, sed la socialan sferon kaj la publikan aŭtoritaton. Tiel, la sociala politiko de la Unio fariĝis ilo de detruo de la institucioj de la sociala ŝtato kaj de la publikaj servoj, kaj endanĝerigas la ideon mem de socio.

* http://europa.eu.int/scadplus/leg/f...

Corinne GOBIN.