Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kia Hispanio?

La debato pri la nova aŭtonomec-statuso de Katalunio* atingis dum la lastaj semajnoj, en Hispanio, zorgigan gradon de intenso. Ĉefe post la deklaro, la 6-an de januaro en Seviljo, de la generalo José Mena Aguado: “Estas nia devo — asertis li — alarmi pri la gravaj konsekvencoj kiujn povus kaŭzi la aprobo de la Statuso de Katalunio, en la vortumo de ĝia nuna redaktostato, sine de la Armitaj Fortoj kiel institucio, kaj ankaŭ ĉe ĉiuj iliaj personaroj.” Kaj li aldonis ke, laŭ li, la artikolo 8 de la Konstitucio konfidas al la armitaj fortoj la taskon zorgi pri la unueco de Hispanio kaj kontraŭstari ĝian dismembriĝon.*

* Vd la suplementon “Catalogne”, Le Monde diplomatique, januaro 2006; aparte la artikolon de Antoni Segura i Mas, “Entre autonomie et nation [Inter aŭtonomeco kaj nacio]”.
* Vd la tutan tekston (en la hispana) en la teksejo: www.elmundo.es/elmundo/2006/...

Tiu interveno en maltaŭga momento de altrangulo en jam streĉita politika debato vekis ĉe la demokratoj malagrablajn memorojn. Ĉar ĝi okazas en maltrankviliga kunteksto: oni ĵus primemoris, la 20-an de novembro 2005, la 30-an datrevenon de la morto de la generalo Franko; post kelkaj semajnoj estos la 25-a datreveno de la provita ŝtatrenverso de la kolonelo Antonio Tejero, la 23-an de februaro 1981; kaj post kelkaj monatoj, la 70-a datreveno de la ribelo de la 18-a de julio 1936 kontraŭ la Respubliko, kiu dronigis la landon en la intercivitanan militon. Kaj ĉar Hispanio pensis ke definitive pasis la tradicio de la armea pronunciamiento kiu karakterizis ĝian politikan vivon dum la tuta 19-a jarcento kaj parto de la 20-a ĝis 1978, kiam adoptiĝis la nuna konstitucio.

Estas tamen klare ke la tempoj ŝanĝiĝis, la demoratio enradikiĝis, kaj estas nun nepenseble ke kelkaj oficiroj sukcesas eĉ nur minaci ĝin. La interveno de la generalo Mena montras simple ke postrestaĵo de intervenisma tradicio daŭre ekzistas ĉe malgranda nombro da oficiroj.

Sed tiu tradicio forte vigliĝis en la lastaj monatoj pro la sistema malamikeca kampanjo farita de la Popola Partio (dekstra) kontraŭ la socialisma registaro de s-ro José Luís Rodríguez Zapatero. Tiu faris certan nombron da iniciatoj kiuj kaŭzis la koleregon de la plej konservativa Hispanio.

Oni memoras lian decidon — post sia elekto en marto 2004 kaj post la Madridaj atencoj — retiri la trupojn el Irako kien ilin estis malprudente sendinta (kontraŭ la opinio de 80% de la hispanoj) la antaŭa ĉefministro (registara prezidanto) s-ro José María Aznar. Aliaj disponoj estis eĉ pli polemikaj, aparte tiu restitui al Katalunio la arĥivojn rabitajn de la armeoj de Franko en 1938 kaj provizore deponitaj en la arĥivejoj pri la intercivitana milito en Salamanko. Dum semajnoj, la komunikiloj regataj de la dekstro bombadis la civitanojn per alarmecaj informoj pri la “danĝero” kiun tiu restituo prezentas por la unueco de Hispanio... La Popola Partio ne hezitis alvoki al grandegaj amas-manifestacioj por protesti kontraŭ tiu “senposedigo”.

Poste estis la laŭleĝigo de la samseksemula edziĝo. Akceptita de la plej multaj hispanoj, tiu dispono vekis, en la plej postrestintaj medioj, protestokrion de alia epoko. La katolika eklezio eĉ minacis ekskomunikigi la urbestrojn kiuj deklaras tiajn edziĝojn.

Fine estis la demando de la nova statuso de Katalunio. Tiu teritorio posedas — kiel Eŭskio kaj Galicio — sian propran lingvon kaj apartan kulturon. Ĝi konstituiĝis jam en 1932 kiel “aŭtonoma regiono sine de la hispana ŝtato”. Kaj ĝi retrovis sian aŭtonomecon en 1979, kiam estis starigitaj dek-sep “aŭtonomaj komunumoj” en Hispanio. Laŭ la statuso agnoskita de la konstitucio, la kataluna registaro — la Generalitat — povis starigi aŭtonoman policon kaj ricevis la kompetentojn pri edukado, sano, socia sekureco, kultura kaj lingva politiko kaj teritoria mastrumado.

PASIS PRESKAŬ 30 jaroj. Ekde novembro 2003, Katalunio — unuafoje post la fino de la frankismo — estas regata de maldekstra koalicio (socialistoj, maldekstraj naciistoj, verduloj) kiu promesis adopti novan statuson. Tiu, kiu anoncas nenian “disiĝon” de Hispanio, estis aprobita de 90% de la katalunaj deputitoj en septembro 2005, kaj ĝi estas nun diskutata en la parlamento de Madrido. La dekstrularo kaj la eklezio faras kontraŭ la statuso skandalan “katalunofobian” kampanjon. Ili atakigis ĉiujn siajn komunikilojn, kiuj restas tre influaj, kaj ili pafas el ĉiuj tuboj; por inciti la mensojn kaj timigi la korojn. Kaj jen la rezulto: botobruo en la kazernoj.

Sed la plej multaj parlamentanoj ne lasas sin timigi. Kun kelkaj modifoj por konformigi ĝin kun la hispana konstitucio, la nova statuso de Katalunio adoptiĝos.

Ignacio RAMONET.