Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

REZISTADOJ KAJ INTEGRIĜO

Latinamerikaj alternativoj

La rezistado de la sociaj movadoj al la negativaj efikoj de la ekonomiaj kaj sociaj politikoj praktikataj en Latinameriko montriĝis, ekde 1998, per enpotenciĝo de maldekstraj prezidantoj kun diversaj kaj ofte kontraŭdiraj politikoj. Fronte al la Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA, en la hispana ALCA), stimulata de Vaŝingtono kaj destinita certigi ties hegemonion, naskiĝis kontraŭ-propono: la Alternativo Bolivara por Ameriko (ALBA), projekto kiu privilegias la komplementecojn inter landoj, favorante per tio la plej malfortajn kaj fortigante la tutaĵon de la subkontinenta ekonomio (vd Maurice Lemoine: Rezistadoj kaj integriĝoj — Al kiu flanko decidiĝos la bolivia armeo?, Alain Devalpo: Paca opozicio de la ĉiliaj mapuĉoj kaj Nacia Sekretariejo de la Senterula-Movado: Senteruloj fronte al la krizo).

INTER LA MONDREGIONOJ viktimaj de la novliberalaj politikoj, Latinameriko okupas elstaran lokon. Neniu el la projektoj de regiona integriĝo estis ŝparitaj de iliaj detruaj efikoj. La disponoj de komerca kaj financa liberaligo akcelis la ekregadon de la internaj merkatoj de ĉiu lando fare de la grandaj korporacioj de la landoj de la mondkapitalisma centro. Ili akcelis ankaŭ la dependecon de la regionaj ekonomioj vide al la eksteraj merkatoj.

Tamen, en la sama tempo dum la okcidenteŭropaj landoj kaj tiuj de norda Ameriko daŭrigis sian integriĝon, okazis samspecaj projektoj, tute aparte en Sudameriko. Ili celis protekti, eĉ se nur minimume, la ekonomiojn de la regiono kontraŭ la negativaj sekvoj de la tutmondigo. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, tiel stariĝis du antagonismaj projektoj: unuflanke la Komuna Merkato de la Sudo (Merkosur) de Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo*; aliflanke la Akordo pri liberkomerco nordamerika (Alkna), unuigante Usonon, Kanadon kaj Meksikon.

* Kun, kiel asociitaj landoj, Bolivio kaj Ĉilio (1996), Peruo (2003), poste Kolombio, Ekvadoro kaj Venezuelo (2004).

Vaŝingtono ambiciis etendi poste iom post iom la Alkna al la resto de la kontinento. Praktike en la momento kiam tiu iniciato estis formaligita, kaj kiam Ĉilio estis prezentata kiel venonta kandidato integrota, la meksika krizo de 1994 igis la usonan Kongreson ne plu permesi al la prezidanto uzi, kiel liaj antaŭuloj, la “fast track” (“rapidvojon” — rajton intertrakti komercajn akordojn kun aliaj nacioj, ĉe kiuj la parlamentanoj povis poste nur adopti aŭ rifuzi ilin kiel tiajn, sen ebleco amendi ilin.

La usona registaro devis tiam reveni al pli malnova projekto, restinta en la tirkestoj: la Areo de liberkomerco de Ameriko (ALKA)*. Tiel troviĝis unu fronte la alia du projektoj: unu ekskluzive latinamerika, la alia kontinenta. La diferenco — konsiderinda — estis la ĉeesto de Usono en tiu lasta. Per tio ke ĝi konsistigas 70% de la malneta interna produkto (MIP) de la tutaĵo, ĝi transformis la ALKA-n en instrumenton de solidigo de sia hegemonio, neniel en integrad-proceson.

* ALCA en la hispana kaj portugala.

Intertempe, kaj paralele, trudiĝis nova tendenco: la ideologia evoluo de s-ro Hugo Chávez en Venezuelo, la enpotenciĝo de s-ro Luiz Inacio “Lula” da Silva en Brazilo, de s-ro Nestor Kirchner en Bonaero kaj, poste, tiu de s-ro Tabaré Vasquez en Montevideo kreis tute novan situacion.

Venezuelo, precipe post la venko de s-ro Chávez super la opozicio ĉe la revoka referendumo de la 15-a de aŭgusto 2004, akiris gravan politikan spacon kaj uzis ĝin por revigligi la integrad-logikon. Ĝi faris tion ĉefe per aranĝo de kunordigado kun la prezidantoj de Argentino kaj Brazilo, en kiu estis reprezentataj la tri plej grandaj ekonomioj de Sudameriko. Unua konsekvenco estis instigi al sektoraj renkontiĝoj inter la ministroj de la sektoroj energio, socialaj politikoj kaj ekonomio. Multaj interkonsentoj estis subskribitaj pri komerco, energio, eĉ armeo. Por doni nur tiun ekzemplon, s-ro Chávez anoncis en 2004 ke Venezuelo, kiu importas, por sia petrol-industrio, materialon kaj servojn en valoro de 5 miliardoj da dolaroj el Usono, poste faros 25% da tiaj aĉetoj en Argentino kaj Brazilo. Per tio, kaj malgraŭ ke ties opcioj senteble diferencas de lia radikala metodo, li sukcesis fari tiujn du landojn siaj cirkonstancaj aliancanoj.

Fine de 2005, Venezuelo aliĝis al la Merkosur kiel plenrajta membro, dum post la elekto-venko de s-ro Evo Morales, la ĝenerala kunordiganto de la organizo, la argentinano Cacho Alvarez, anoncis ke li proponos la allason de Bolivio kun la samaj kondiĉoj. Tiel komencis cedi la dualeco inter la Merkosur kaj la sudamerika komunumo de la nacioj, naskita laŭ iniciato de Brazilo, la 8-an de decembro 2004, en Kusko (Peruo), kaj pri kiu esprimis rezervojn la registaro de s-ro Kirchner, pli ema doni prioritaton al ampleksigo de la Merkosur.* Ĝuste en Kusko, dum tiu pintkunveno, s-ro Chávez, en sia imageca lingvaĵo, sugestis sloganon: “La politiko kiel lokomotivo, la socialo kiel flago, la ekonomio kiel relo kaj la kulturo kiel brulaĵo”.

* Kunfandiĝo de la Merkosur kaj de la Anda Pakto, la Sudamerika Komunumo de la Nacioj enhavas Argentinon, Bolivion, Brazilon, Ĉilion, Ekvadoron, Gujanon, Kolombion, Paragvajon, Peruon, Surinamon, Urugvajon, Venezuelon.

Samtempe, Karakaso multigis la sektorajn iniciatojn kaj disvolvis strategian iniciaton de alianco kun Kubo: la Bolivara Alianco por Ameriko (ALBA, laŭ la hispana).* En la dokumento subskribita en aprilo 2005 en Havano, la kuba kaj venezuela registaroj komencas pli densan formon de integriĝo inter ekonomioj, disponante jam superan nivelon de politika identiĝo. Kaj tio ekde la momento en kiu — dum la Monda Socia Forumo de Portalegro, en januaro 2005 — s-ro Chávez anoncis ke lia registaro enskribas sian agadon en tio kion li nomis la “socialismo de la 21-a jarcento”.

* Alba, en la hispana, signifas matena krepusko, aŭroro.
“Kunlaboraj avantaĝoj”

LA ALBA ESTAS INTEGRAD-PROJEKTO kiu apogas sin sur meĥanismoj destinitaj krei “kunlaborajn avantaĝojn”, anstataŭ la pretenditajn “komparajn avantaĝojn”, la himno de la liberalaj teorioj de la internacia komerco. La kunlaboraj avantaĝoj, siavice, volas redukti la ekzistantajn malsimetriojn inter la landoj de la hemisfero. Ili apogas sin sur meĥanismoj de kompensado por korekti la diferencojn de evolu-niveloj inter la landoj.

La ALBA konsideras sin la kontrasto de la ALKA. Temas pri partoprenigi ĉiujn ekonomiajn kaj sociajn agantojn — kooperativojn, ŝtatajn firmaojn, etajn, mezgrandajn kaj grandajn privatajn firmaojn — kaj doni la prioritaton al solvado de la esencaj problemoj de la loĝantaroj: nutraĵo, loĝado, kreado de industrioj, medi-konservado. La ALKA, male, faras nenian diferencon inter malgrandaj kaj grandaj nacioj, inter landoj kiuj disponas aŭ ne pri naturaj, financaj, energiaj aŭ aliaj resursoj, kaj tiel fortigas la dinamikojn kiuj gajnigas la plejfortulojn, en tiu ĉi preciza kazo, Usonon. Krome, la ALKA pretendas trudi kriteriojn de jura sekureco favorajn al la grandaj transnaciaj firmaoj, sen zorgi eĉ momenton pri helpo al la plej malfortaj landoj.

En la ALBA: ne subvencioj, sed kreditoj, ekipaĵoj kaj teĥnologioj por la entreprenoj forlasitaj de siaj posedantoj kaj reprenitaj de siaj laboristoj; por la kooperativoj kaj komunumoj de etaj produktistoj — ĉu en industrio, komerco aŭ servoj; kaj por la publikaj entreprenoj. La ALBA ricevas la apogon de la ŝtatoj rilate krediton, teĥnikan kaj juran helpon, pri surmerkatigo kaj internacia komerco, dum la ALKA lasas la kampon libera al la dominantaj fortoj de la merkato kaj al la financaj kapacitoj de la grandaj ekonomiaj agantoj.

En aprilo 2005 subskribiĝis dekoj da interkonsentoj inter Karakaso kaj Havano, bazitaj sur “strategia plano celanta garantii la plej avantaĝan produktivan komplementecon pri raciigo, utiligado de ekzistantaj avantaĝoj ĉe unu flanko kaj ĉe la alia, de ŝparema uzado de la resursoj, de ekspansio de utila dungo, de merkataliro aŭ de ĉia alia konsiderado bazita sur vera solidareco kiu plejbonigas la fortojn de ĉiu el la du landoj”.

Tiumomente decidiĝis krei en Venezuelo 600 centrojn de integra san-diagnozo, 600 dispensariojn kaj 35 centrojn de alta teĥnologio por certigi al la tuta venezuela loĝantaro senpagan aliron al la medicino kaj al sanprizorgado. Ankaŭ decidiĝis la formado, fare de Kubo, de 40.000 latinamerikaj kuracistoj, 5.000 specialistoj pri santeĥnologioj, kaj de 10.000 venezuelaj kuracistoj kaj flegistoj. Ankaŭ pluos la “Operacio miraklo”, kiu jam ebligis al miloj da venezuelanoj plene reakiri la vidpovon post milda interveno (operacio de katarakto) farita en Kubo. Ilia nombro atingos 100.000.

Venezuelo, siavice, decidis malfermi en Havano oficejon de sia ŝtata petrol-entrepreno PDVSA, kaj filion de la Banco Industrial de Venezuela. La du registaroj donis al si reciproke tarifajn preferojn por siaj komercaj interŝanĝoj. Kubo decidis akiri venezuelajn produktojn por la sumo de 412 milionoj da dolaroj, kio devus konduki al kreado de dekmiloj da laborlokoj ĉe ĝia partnero — kaj samtempe al freŝa oksigeno por ĝia malbonfarta ekonomio.

Kvankam tiu “strategia akso” Karakaso — Havano estas la celo de kritikoj de la konservativaj sektoroj, kiuj tute ne aprezas vidi Kubon eliri el sia izoliteco, la disvolvo de tiuj politikoj pri sano, kiuj ege mankas ĉe ili, estas sekvata kun plej granda intereso de la sociaj movadoj de la tuta subkontinento. Tiuj interŝanĝoj estas bonaj ekzemploj de “justa” aŭ egaleca komerco: ĉiu lando liveras tion pri kio ĝi havas la plej bonajn produkt-kondiĉojn, kaj ĝi ricevas kompense kion ĝi bezonas, sendepende de la prezoj de la mondmerkato.

Jen sistemo radikale malsama ol tiu de la duflankaj akordoj subskribitaj de Vaŝingtono kun ŝtatoj de la hemisfero — inter ili tiuj de Centrameriko, Ĉilio, Urugvajo, Peruo kaj, venonte, Kolombio — kies rezulto estas grandigi la malegalecojn, kaj danke al kiuj Usono, pro ĝia decida pezo, solidigas poziciojn kiuj estas jam strukture favoraj al ĝi. Jam antaŭ ol enposteniĝi en La-Pazo, la 22-an de januaro 2006, la nova bolivia prezidanto, s-ro Evo Morales, komencis per Havano kaj Karakaso eksterlandan rondvojaĝon kiu povus malfermi la vojon al integriĝo de Bolivio en la ALBA. Kubo promesis etendi al tiu lando siajn ĥirurgiajn okulistajn servojn jam funkciantajn kun Venezuelo, kaj Karakaso financos la eldonadon de identigiloj por ĉiuj bolivianoj.

Samtempe estis kreita Petro-Caribe, entrepreno destinita liveri al 11 karibaj landoj energi-resursojn je reduktitaj prezoj kun pago-facilecoj. Tiu iniciato de la registaro de s-ro Chávez ebligas al la registaroj de la regiono sin antaŭgardi kontraŭ la variemo kaj kresko de la petrolprezoj sur la internacia merkato kaj samtempe parte mildigi la premon kiun faras Vaŝingtono por trudi al ili duflankajn akordojn kiuj akrigas ilian dependecon de la usona ekonomio.

“Ambicia provo”

Ankoraŭ en embria stato, kaj sen antaŭdiro pri ĝia sukceso, la Alba estas la plej ambicia provo de regiona integriĝo ekster la merkat-logiko. Sed, ne mankos malfacilaĵoj. Ĉar ĝi devas fariĝi ankaŭ kun landoj kiel Argentino, Brazilo kaj Urugvajo, verŝajne kun Meksiko kaj eble kun Peruo. Kaj tio, en multe pli limigitaj kadroj de ideologia kaj ekonomia proksimeco. La ekonomioj de tiuj landoj estas dominataj de la transnaciaj entreprenoj multe pli emaj konservi siajn merkato-partojn de eksportado al Usono kaj Eŭropo ol interesiĝi pri speco de integriĝo kiu povus senigi ilin de tiuj merkatoj.

La prezidantoj de tiuj nacioj havas eĉ la plej grandajn problemojn por avanci en la multe malpli ambiciaj kadroj de la Merkosur. Atestas pri tio multaj konfliktoj inter la mastraraj sektoroj de Brazilo kaj de Argentino, kiuj sabotas tiun integriĝ-proceson, kontraste al la pozicioj de la du koncernataj registaroj. Fakte, la ALBA povas realiĝi nur inter registaroj deciditaj disvolvi strategian projekton de grandaj internaj strukturaj transformiĝoj, tiel ke la decidoj kiujn ili faras efektive engaĝas la ekonomion de iliaj landoj.

En momento dum Latinameriko spertas la politikan situacion plej favoran por la maldekstro de post la mezo de la lasta jarcento, la ALBA engaĝiĝas por strategia alianco inter landoj de la kontinento. Aliaj iniciatoj — Petrosur (sudamerika petrolkompanio), Telesur (televid-ĉeno destinita liveri latinamerikan informadon) — estas projektoj kiuj privilegias la komplementecon inter landoj, kaj pro tio favoras la plej malfortajn kaj fortigas la tutan ekonomion de la subkontinento.

Emir SADER.