Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu ankaŭ Meksiko turniĝos al la maldekstra centro, kun la venko de s-ro Andrés Manuel López Obrador (“AMLO”), de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD, laŭ la hispana), dum la prezidant-elekto venontan 2-an de julio? Tiu ebleco nutras la esperon de milionoj da civitanoj. Paradokse ĝi ŝajnas ne entuziasmigi la zapatistojn, kiuj, superabunde aperantaj en la amaskomunikiloj en la 1990-aj jaroj, estis poste iom forgesitaj. Post kiam ili silente konstruis specon de aŭtonomeco en siaj plej fortaj lokoj, ili lanĉas sin siamaniere en la elektokampanjon por eliri el sia izoliteco.
SENARMA, sed portante sian vizaĝkaŝilon, la ribela subkomandanto Markos*, la plej fama el la gvidantoj de la Zapatisma Armeo de Nacia Liberigo (EZLN), forlasis sian stabejon en la montaro de Ĉiapo*, la 1-an de januaro 2006. Renomiĝinta “delegito nulo”, li faras, per motorciklo, rondvojaĝon kiu kondukas lin, akompanate de indiĝena delegacio, tra la tridek-unu ŝtatoj de Meksiko, ĝis antaŭ la prezidant-elekto venontan junion.
Trans la aludo al la vojaĝo tra Sudameriko kiun faris, en 1952, sur sia krakanta maŝino — La poderosa-, tiu kiu poste fariĝis Ernesto “Che” Guevara*, la “sub-” faras novan politikan iniciaton de nacia kaj internacia atingopovo. Elirinte por “aŭskulti la homojn” kaj por “fari alian kampanjon”, li klare eldiris, dum sia unua etapo, en San Cristobal de las Casas, la sencon kiun li donas al tiu nova agado: “Ni difinis tre klaran linion: maldekstran kaj antikapitalisman linion. Ne centran, ne moderigitan dekstran, ne racian kaj institucian maldekstran. Sed maldekstran, tie kie situas la koro, tie kie troviĝas la estonto.”
La “utila” voĉdono por la dekstro, en 2000, sekvata de la elekta fiasko de la Institucia Revolucia Partio (PRI, laŭ la hispana), faris s-ron Vicente Fox (Partio de Nacia Agado — PAN) prezidanto de la respubliko. Lia promeso prezenti al la Kongreso proponon de “indiĝena leĝo” enmetotan en la konstitucion fine kaŭzis nur plian seniluziiĝon por la zapatistoj. La subskribo de la Akordoj deSan Andrés “pri la indiĝenaj rajtoj kaj kulturo” en 1996, fine de dialogo kun la registaro de s-ro Ernesto Zedillo estis al ili doninta esperon por iom da tempo. Tamen, spite al siaj promesoj, s-ro Zedillo kontraŭmetis sian vetoon.
La enpotenciĝo de la PAN nenion ŝanĝis pri tio. En printempo 2001, la ĉefaj partioj de la Kongreso, la PAN, la PRI, sed ankaŭ la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD) — maldekstra centro — ja voĉdonis “indiĝenan leĝon”. Sed, tre malproksima de la teksto kaj spirito de la akordoj de San Andrés, ĝi nur daŭrigis, laŭ la EZLN kaj la Indiĝena Nacia Kongreso, la ŝtatan paternalismon fronte al la indiĝenaj loĝantaroj. Fine de 3.000 kilometrojn longa marŝo ĝis la ĉefurbo, la zapatistoj ĉe tiu okazo denove rompis la dialogon.
De tiam, Ĉiapo restas alarmita. Ignorante la provokojn por eviti alfrontiĝojn, la zapatistaj komunumoj decidis unuflanke apliki la akordojn de 1996 en la ribelaj teritorioj. Ekde aŭgusto 2003, inspirite de la majaa kolektiva imagaro, ili koncentris siajn klopodojn sur restarigo de iliaj iamaj rezisto-teĥnikoj, konstruante la aŭtonomecon per zonoj nomataj Caracoles (spiraloj) kaj per Konsilioj de Bona Regado Juntas de buen gobierno), kunordigaj instancoj de la aŭtonomaj komunumoj en ĉiu zono.*
Fortiĝis la viento de abajo (la desuba vento) menciita de Markos en 1994: “Tiu desuba vento, tiu de la ribelo, de la digno, ne estas nur respondo al la desupra vento kiu trudiĝas (...), ĝi estas ne nur la detruado de maljusta kaj arbitra sistemo, antaŭ ĉio ĝi estas espero, tiu kiu ŝanĝas la dignon kaj ribelon en liberon kaj dignon. De la montaro venas tiu vento, ĝi jam naskiĝas sub la arboj kaj konspiras por nova mondo, tiom nova ke ĝi estas ĝuste nur intuo en la kolektiva koro kiu kuraĝigas ĝin...”*
Novaj formoj de organiziĝo... La komunumoj realigas siajn proprajn programojn de edukado, sano, surmerkatigo, starigante etajn nutraĵvendejojn kaj kooperativojn. Akceptante nek la monon nek la projektojn de la registaro, ili difinas kritike sian tempon kontraŭ tiu de la varigo, alfrontas la tutmondigan diskurson danke al la memoro kaj al la indianaj legendoj. “La maljunuloj rakontas ke la Yacoñooy estis eta, sed kuraĝa militisto, kiu timis nenion, kaj ŝajnis granda kaj potenca.... La suno ridis, fidante sian povon kaj sian forton, kaj ignoris la etulon kiu, de la tergrundo, defiis ĝin. Yacoñooy defiis ĝin denove kaj diris tiel: ‘La forto de la lumo ne timigas min, mi havas kiel armilon la tempon kiu maturiĝas en mia koro’, kaj li streĉis sian arkon, celis per la sago la centron mem de la aroganta suno. La suno ridis denove kaj tiam streĉis sian fajrozonon ĉirkaŭ la ribelulon, por ankoraŭ pli etigi lin. Sed la Yacoñooy protektis sin per sia ŝildo kaj rezistis, dum la mateno cedis sian lokon al la posttagmezo. Senpove la suno vidis sian forton kun la tempo malpliiĝi, kaj la eta ribelulo tenis sin bone, protektate de sia ŝildo kaj rezistante sub ĝi, atendante la taŭgan momenton por la arko kaj la sago.”*
La zapatistoj ne volas esti tiuj kiuj dominas, sed volas ke la branĉoj de la pensado ligiĝas kun la memoro, eble kiel la radikoj de la Ceiba, mita arbo de la majaoj, loko de kunveno kaj de diskuto de la komunumoj.* Kompreneble, tiu silenta solidiĝo de la loka potenco ne okazas sen malfacilaĵoj. Tiel, la laŭvica sekvado ĉe la prezido de la konsilantaroj faras kelkfoje problemojn: “Ni volis, klarigas Markos, ke la regado ne estu tasko ekskluzive de iu grupo, ke ne estu ‘profesiaj’ gvidantoj, ke la kiom eble plej granda nombro [da homoj] povu lerni ĝin kaj ke oni seniĝu de la principo laŭ kiu la regado povas esti konfidata nur al certaj personoj... Tiu metodo komplikigas kelkfoje la realigon de la projektoj, sed ĝi produktas kompense penso-skolon kiu, kun la tempo, donos siajn fruktojn en formo de nova maniero fari politikon.”*
Tamen, ekde la malkaŝa apero de la zapatistoj, la 1-an de januaro 1994, la tempo ŝanĝiĝis. Post esti stampinta la spiritojn de la “tutmondigita civila socio”, akumulinta grandan moralan kapitalon kaj ludinta gravan rolon en la meksika transiĝo, la EZLN ne povis transformiĝi en nacian forton. En la 4-a Deklaro de la Lakandona Arbaro, la 1-an de januaro 1996, Markos ja lanĉis la ideon de Zapatista Fronto de Nacia Liberiĝo (FZLN), frata, sed diversa organizo kiu, fondita dudek monatojn poste en Meksikurbo, provis esti la politika brako de la gerilo. La provo saldiĝis per malsukceso. Iom post iom, Markos estis en la ombro de s-ro Andrés Manuel López Obrador (“AMLO”), urbestro kaj poste eksurbestro de la PRD de Meksikurbo, en favora pozicio por la venonta prezidant-elekto. Tiu voĉdonado povas maldekstrigi la landon por la unua fojo de ĝia historio.
Ĝuste en tiu kunteksto, la zapatistoj, konsciaj pri la spirmanko de sia movado, reaperas subite kun la 6-a Deklaro de la Lakandona Arbaro de junio 2005: “Nova paŝo en la indiĝena batalo eblas nur se ĝi ligiĝas kun la laboristoj, la kamparanoj, la studentoj, la instruistoj, la dungitoj, do la urbaj kaj kamparaj laboristoj”* Serĉante oksigenon fronte al la “memmortigo” de izoliĝo, tiu deklaro estas alvoko, teoria, sed ankaŭ praktika propono por organizi la politikan agadon; ĝi volas esti fajrego flamigata de la “desuba vento”.
Proponante aliancon kun la popolaj organizoj kaj koncertiĝon por ellaborado de “nacia programo de kontraŭkapitalisma kaj maldekstra batalo”, kiel kontraŭpezo al la tradiciaj partioj, la EZLN ŝatus enskribiĝi en la renoviĝo de la mondaj rezistadoj pri kiu atestis, laŭ ĝi, la kunvenoj de Seatlo, Romo, Parizo, Honkongo, Havano, Karakaso, Braziljo kaj La-Pazo.
Sed, laŭ certaj de ĝiaj aspektoj, la EZLN surprizas. Ĉar, se Markos vigle atakas la PRI kaj la PAN, li ankaŭ atakas la PRD, “la partion de la taktikaj eraroj”, por kiu li ŝajnas rezervi siajn plej akrajn batojn. Giganta amaso manifestaciis, la 24-an de aprilo 2005, en Meksikurbo, por defendi la rajton de s-ro López Obrador esti kandidato ĉe la prezidant-elekto de 2006, dum la potenco manovris por forteni lin. “La proceso de parlamenta ekskludado de AMLO estis, krom tragiko-komedia dramo, bona indikatoro por la popola malkontento, ironias Markos, sed ankaŭ, kaj ĉefe, elstare bona saltotabulo por la elekto... por tiu kiu estis ekskludita.”* Antaŭ ol pafigi la pezan artilerion: “Por koni la projektojn de la potenc-kandidato, oni ne devas aŭskulti kion li diras al tiuj malsupre, sed kion li diras al tiuj supre — en la intervjuoj al la New York Times kaj al la Financial Times, ekzemple. (...) La centra propono de la prezidanta programo de AMLO (...) estas la ekonomia stabileco, do daŭre pli da profito por la riĉuloj, mizeran enspezon kaj kreskantan senposedigon por la malriĉuloj, kaj ordon kiu sufokas ties malkontenton.”
Oni ne povas klarigi la “alian kampanjon”, konstruadon de aŭtonomaj politikaj spacoj, kiel militon por gvidaj postenoj inter la EZLN kaj la PRD. El vidpunkto de la zapatistoj, la fakto ke s-ro López Obrador estas de radikala maldekstro aŭ reformisto de maldekstra centro ne estas esenca por la kompreno de tio kion li reprezentas. Ne temas pri la individuo kaj/aŭ pri pensofluoj de la PRD, de kiu iuj deklaras sin dekstruloj aŭ antizapatistoj, sed pri milionoj da meksikanoj.
Per sia lukto kontraŭ la fortenado de “AMLO”, tiuj gehomoj, urbaj zapatistoj kaj PRD-istoj (aktivuloj aŭ simpatiantoj de la PRD) iris surstraten por defendi la atingojn akiritajn en Meksikurbo. Kiel Markos, s-ro López Obrador estas simbolo de la historia volo de transformado. Li reprezentas ne nur pasintecon de bataloj, sed ankaŭ la parolon ekzaltatan de la novzapatistoj kaj la chilangos*. La simboloj intermiksiĝas: en la popola imagaro, “AMLO” estas asociata al Markos, li koncentras la erojn de la ŝanĝemo.
La “alia kampanjo” venas por fortigi tiun dezirojn, sed volas esti ankaŭ certigo kontraŭ la “anoncita frustriĝo”, pro la praktiko kaj la paroladoj de certaj tendencoj de la PRD kontraŭ la zapatistoj kiel ankaŭ pro la premo de la financinstitutoj de la planedo. Ĝia ekzisto ne estas la anonco de kontraŭkampanjo nek apendico de la kandidateco de s-ro López Obrador, eĉ se ĝi aperas tiel en la naciaj kaj instituciaj debatoj.
Oni riproĉis al la EZLN perdigi voĉojn kaj aktivulojn de s-ro López Obrador kaj de la PRD. La zapatistoj memorigis ke iliaj organiz-formoj ne estas centritaj sur la elektoj. Laŭ la indiĝenaj signifoj de la parolo, la alia kampanjo konsistigas ŝildon de pensado fronte al fipolitikaj praktikoj kaj “direkte al la koro de la tempo kiu ŝprucigas ribelofontojn disvastigatajn de la desuba vento”.
Do ne temas pri ataki “AMLO”-n kaj la PRD-n, sed ja pri poziciiĝi sur la politika ŝakbreto, postuli de la regantoj ke ili diru kion ili faris, kion ili faras kaj volas fari. La zapatistoj memoras efektive ke en aprilo 2001 ĉiuj partioj interkonsentis por voĉdoni kontraŭ la Akordoj de San Andrés. Ili ne forgesis ke ili estis perfiditaj en “sekretaj kunvenoj”, ke oni fajfis pri la indianoj kaj pri iliaj esperoj de rekono voĉdonante kontraŭ la “indiĝena leĝo”. Laŭ la EZLN, temis tie pri “politika kalkulo” de certaj opinifluoj de la PRD destinita eviti ian publikan kaj nacian eliron de ilia organizo kaj teni ilin “kaptitaj” en la fora montaro de Ĉiapo.
Kvankam multaj PRD-istoj solidariĝas kun la zapatistoj, tiuj ne forgesas ke aliaj forlasis ilin, kondamnante ilin al malrapida morto.
Fernando MATAMOROS PONCE.