Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu la post-Dayton-a periodo jam komenciĝis? Krom la debato pri la statuso de Kosovo, komenciĝas intertraktado por aliĝo aŭ antaŭaliĝo, inter Eŭropunio kaj la tuta postjugoslava landaro en okcidenta Balkanio. Malantaŭ ŝajna memkontento, la sakstrateco de la protektoratoj starigas demandon pri diskriminaciataj minoritatoj, sed ankaŭ pri la socia rolo de ŝtatoj en la Eŭropo-konstruo.
Inter Eŭropunio kaj la ŝtatoj de la eksa jugoslavia federacio, komenciĝas grandaj manovroj. Ne facile, cetere. La poraliĝaj intertraktadoj de Kroatio estis blokitaj, ĉar la prokurorino Carla Del Ponte al ĝi riproĉis ĝian rifuzon de kunlaborado kun la Internacia Pun-Tribunalo por Eksjugoslavio. Sed la 5-an de oktobro 2005 oni forlasis la riproĉon, antaŭ la aresto, la 8-an de decembro en Kanariaj Insuloj, de generalo Ante Gotovina, akuzata pri krimoj kontraŭ la homaro, por ebligi malfermon de intertraktadoj kun... Turkio. Ankaŭ Makedonio havas la “kandidato”-statuson. Bruselo preparas kun Serbio-Montenegro stabiligan kaj asociigan interkonsenton, kiu povus doni al Beogrado la statuson de “potenciala kandidato”.: Tiu statuso estis, ĝis la komenco de oktobro, rifuzita al Bosnio-Hercegovino, pro “nekonforma” polico de la Republika Srpska (Serba Respubliko). La argumenton oni forlasis, por akceptigi al ĉi lasta la intertraktadon de la konstitucio, kiu fontis el la dekjara Dayton-a kompromiso.
La paradokso de la situacio en la postjugoslava Balkanio estas, ke la landoj plej bezonantaj eŭropan integriĝon por mastrumi sian pluretnecon, estas precize tiuj, kiuj estas malpli pretaj por ĝi, konstatas la esploristo Jacques Rapnik: esence ĉar temas pri putriĝantaj ŝtatoj, kiuj ne plu sukcesas enlimigi la perforton organizitan sur parto de ilia teritorio kaj la malstabiliĝon de siaj najbaroj.* Fakte, ĉiuj eksjugoslavaj respublikoj havas nun (kvazaŭ) protektoratan statuson, estante regataj de konstituciaj tekstoj, kiuj submetas ilin — escepte de Slovenio kaj Kroatio — al la grandaj potenclandoj*.
Kiam la memmastruma socia proprieto estis ŝanĝita, la demando pri ŝtato fariĝis kerna — ja paradokse por liberaluloj —: kiu ŝtato, sur kiu teritorio, alproprigos al si la devizojn de la ekstera komerco? Kaj precipe kiel ricevi la subtenon de popoloj, kiuj ne volas perdi siajn sociajn rajtojn? La nenaciistaj liberalaj opinifluoj, kiuj subtenis la lastan jugoslavian ĉefministron Ante Markovic en 1989, volis ke la ŝanĝoj de la malnova sistemo, surbaze de komerca konkurado kaj privatigoj, okazu federacinivele. Tiun vidpunkton defendis ĝis 1991 la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la grandaj potenclandoj malfavoraj al la disigo de la federacio — escepte de Germanio kaj Vatikano. Sed laŭ la regantoj de la dominantaj respublikoj en Slovenio, Kroatio kaj, kvankam alimaniere, en Serbio, la disiĝo ja estis sur la tagordo: plifortigo de tiuj ŝtatoj estis nemalhavebla antaŭkondiĉo de privatigoj, por ke tiuj efektiviĝu iliaprofite.
Slovenio jam preparis sian valuton antaŭ ol forlasi, en 1991, la sinkantan ŝipon. Male al la aliaj respublikoj, ĝi ja ne havis fortan nacian minoritaton. Sed tio ne sufiĉas por havi prosperan ŝtaton... Slovenio estas, el ĉiuj socialismaj landoj, tiu kiu malplej aplikis la liberalajn instruaĵojn en la jaroj 1990*: la politikaj kaj sociaj ĉekomencaj rezistoj al la privatigoj estis proporciaj al la akiraĵoj de la malnova sistemo — alta vivnivelo, 2% da senlaboruloj ĉe la fino de la 1980-aj jaroj (kontraŭ ekz. 20% en Kosovo). La slovena ŝtato ne provis redukti salajrojn kaj kapital-impostojn por allogi eksterlandajn kapitalistojn dum la 1990-a jardeko, malgraŭ la premoj de la Eŭropa Komisiono.
Ĉiuj aliaj respublikoj estis, same kiel Jugoslavio, plurnaciaj — kaj malpli disvolvitaj. La burokrata mastrumado de la sistemo kreis malŝparojn kaj favorigis “ĉiu por si mem”-sintenon, kio rezultigis pli grandajn diferencojn de vivnivelo. Paralizo kaj poste disiĝo de la federacio ĉie alfrontigis la minoritatajn komunumojn al ŝtatpolitikoj trudataj de la surloke dominanta “nacio”, kiu provis fortikigi kaj laŭeble plivastigi sian teritorion* kaj sian pravigon sur naciistaj bazoj, malprofite al solidarecaj protektoj. Eĉ pli malbone, ĉe la fino de la 1990-aj jaroj, la konstituciaj modifoj konfirmis statuso-malpliboniĝon por la minoritataj komunumoj. Tial tiuj ĉi bojkotis tiujn konstituciajn reviziojn.
Fronte al la sendependiĝaj deklaroj, la grandaj potenclandoj provadis “limigi” la incendion surbaze de nur unu kriterio, (prezentita kiel “principo”): la senŝanĝo, je kiu ajn kosto, de la ekzistantaj limoj de la respublikoj, post agnosko de la federaci-disiĝo, kiel konsekvenco de memdecida rajto. La komisiono starigita laŭpete de la Eŭropa Komunumo, kaj prezidata de la juristo Robert Badinter, eldiris favoran opinion al la agnosko de sendependiĝo de Slovenio kaj Makedonio (kie la albanaj partioj kunlaboris en la registaro). Ĝi male konsilis prudenton fronte al estantaj konfliktoj en Kroatio kaj Bosnio-Hercegovino. La internacia juro ja enhavas neniun “modelon” respondantan al la tieaj demandoj. Asociiĝo de ĉiuj koncernaj komunumoj devus esti la regulo por sistema kaj egaleca pritrakto de la naciaj demandoj. Tiel ne estis.
Oni instigis Bosnion organizi referendumon pri sendependiĝo, esperante ke tio evitos militon. Sed tiun referendumon amase bojkotis la serboj — ne la kroatoj, ĉar Zagrebo ne anoncis publike sian intencon konstrui apartan ŝtaton: Herceg-Bosna, simetria al la Republika Srpska de la serboj... Kaj la eŭropaj potenclandoj, same kiel Usono, “fermis la okulojn” kiam Kroatio reduktis la serban enloĝantaron al malpli ol 5% dum la somero de 1995. Tiuj landoj aplikis al ĉiuj apartaj kazoj, la — evoluajn — “principojn” de la Realpolitik (realisma politiko): temas ja pri “limigi” la eksplodojn (per paco-planoj strebantaj ne engaĝiĝi en konfliktoj) kaj apogi sin sur la fortaj ŝtatoj de la regiono (kiel en Dayton) dume provante antaŭenigi la geostrategiajn celojn. Politiko de fajromaniulo-fajrobrigadisto.
Kiam Germanio decidis agnoski la sendependiĝon de Kroatio kaj Slovenio, la Eŭropa Unio kondutis kiel potenca lando serĉanta “komunan eksteran politikon”: ĝi adoptis, en januaro 1992, la germanan elekton. Usono unue restis aparte, kontenta pro la eŭropaj kaj UN-aj malfaciloj. Ĝi poste ekspluatis la krizon en Bosnio kaj en Kosovo, por efektivigi redifinon kaj reorganizon de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) post la nuligo de la Varsovia Pakto (1991), sed sen engaĝiĝi en surgrundaj bataloj. Pri protektado de la loĝantoj, respekto kaj rajtoj de la popoloj ili tute ne zorgis.
En februaro 1999 en la konferenco de Rambouillet (franca urbo), Beogrado subtenis la eŭropajn planojn pri Kosovo-aŭtonomeco, kiujn kontestis la albanaj sendependistoj. Inverse, serboj rifuzis la surgrundan ĉeeston de NATO, kiun esperis la albanoj*. Por ne agnoski la malsukceson de la unua parto de sia “ronda tablo”, kiu ne ebligis veran renkonton inter albanoj kaj serboj, la eŭropaj registaroj decidis aprobi la “perfortan” politikon de la usona ŝtatsekretariino Madeleine Allbright, kiu mem decidis fidi la Kosovo-Liberigan Armeon (UCK). Post trimonata militdaŭro, la 1244-a rezolucio de la UN-Sekureckonsilio starigis batalĉeson. Sed, same kiel la Dayton-interkonsento, la rezolucio enhavis kontraŭdirojn, kiuj ankoraŭ pluekzistas: la Atlantika Alianco sukcesis savi sian unuecon (tamen fragilan, kiel montros la sekva etapo, en Irako); Usono sukcesis starigi vastan armean bazon en Bondsteel (hodiaŭ denuncata kiel la loka “Guantanamo”); sed Kosovo, ne fariĝinte sendependa, restis statuse protektoratlando kaj samtempe jugoslava provinco.
Ses jarojn poste, Usono sukcesis ricevi tion, kion s-ro Slobodan Milosevic rifuzis: la ministro pri eksterlandaj aferoj Vuk Draskovic subskribis la 18-an de julio 2005 interkonsenton, kiu malfermas la landon por la NATO-armeoj “ĝis la fino de ĉiuj operacoj paco-subtenaj en la balkana regiono, krom se la partioj alie decidos*.” Tamen povas Beogrado — sed ne Kosovo — citi rezolucion, kiu tenas Kosovon en la kadro de la lasta federacio Serbio-Montenegro. Ja por pluteni tiujn landlimojn kaj savi la 1244-an rezolucion, ŝanĝante sian NATO-kaskedon por surmeti tiun de Eŭropa Unio, Xavier Solana zorgis, ke Montenegro restu ene de la nova Jugoslavio regata de s-ro Kostunica post la malvenko de s-ro Milosevic en decembro 2000. Ironie nomata “Solanio” de la serboj, la lama kompromiso por pludaŭrigi Serbio-Montenegro-ŝtaton, en kiu Beogrado reasertis, ke Kosovo estas “serba provinco”, nenion solvis. Tiu statuso estas pli ol iam ajn neakceptebla por la albanoj — kio ne pravigas ilian alproprigon de la provinco malprofite al la ne-albanaj loĝantoj.
En la realo, en Kosovo kiel en Bosnio, la protektorataj civilaj kaj militistaj institucioj danĝere enmarĉiĝas, ĉar ili ne favorigas la pluretnan “vivkomunecon” kaj sekve la respondeciĝon de la loĝantoj. Timante “domeno-efikon”, la okcidentanoj ĝeneraligis la protektoratan sistemon, aldone kun diferenciga pritrakto de la rajtoj.
Makedonio estas ja la sola ŝtato kie, pro modifo de la konstitucio de 1991 sekve de la interkonsento de Ohrid en 2001, principo de duobla majoritato — civitana je la landa skalo kaj nacia por la komunumoj, sendepende de ilia nombro kaj de ilia situo — ebligas al la albanoj efike bari decidojn, kiujn ili taksas minacaj*. Pli granda proporcio de albanoj en institucioj (ekz. polico), la dunacia mastrumo de la lokaj administracioj kaj rangaltigo de la albana lingvo, aparte en la Tetovo-universitato, favorigis pacigan klimaton. Sed tamen trovi laboron restas problemo, ĉu en propra lingvo, ĉu en alia... Kiel ĉiuj socioj alfrontataj al novliberalaj politikoj, Makedonio spertas pli kaj pli gravan socian krizon, kaj grandan interspacon inter la loĝantoj kaj ties politikaj reprezentantoj. Tie troviĝas la malforto de la Ohrid-interkonsento, malgraŭ ties pozitivaj punktoj. Makedonio sur ĉi tereno aliĝas al la ĝenerala kazo.
Kombinata kun serĉado de konfederaciaj kaj federaciaj ligoj inter najbaroj, la relativigo de landlimoj per plivastigo de sociaj kaj naciaj rajtoj interne de ĉiu ŝtato estis, en Balkanio, alternativa orientiĝo proponata en la pasinto. Ĝi restas plu aktuala*. Eŭropa kadro bazita sur tiuj principoj povus favorigi ĝin. Sed tiu de la aktuala Eŭropunio, kun sia buĝetreduktoj, dum ĝi pliampleksiĝas, male, estas danĝera.