Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

REZISTADOJ KAJ INTEGRIĜOJ

Politiko, ekonomio kaj justico kuniĝas kontraŭ la ĉiliaj mapuĉoj

La demokratiaj registaroj post la diktatoreco de s-ro Augusto Pinochet paradokse uzis ties arme-justican heredaĵon kontraŭ la mapuĉoj.

LA NOKTO ESTAS KOVRONTA la montetojn de la komunumo Ĉekenko*, prisemita de pin- kaj eŭkalipt-arboj ĝis la horizonto. La frosto pikas kaj jam flamas fajroj. La maĉi* (ŝamano), kiu ripozis sub arbo, kaptas sian kultrun*. Jen la komenco de gijatun*, la tradicia ceremonio de la popolo mapuĉa*. Aparta gijatun, tiun 6-an de novembro 2006, honore al la memoro de Alex Lemun, 17-jara indiĝeno, mortigita en 2002 de carabinero (policisto). Laŭ invito de lia familio, iuj venis el la ĉefurbo, Santiago, 700 kilometrojn pli norde. Aliaj riskis forlasi sian kaŝecon. Deko da gvidantoj de najbaraj komunumoj forestas, kaj ne senkiale: ili sidas en malliberejo kondamnite al ĝis 10 jaroj.

* Hispanlingve: Chekenko.
* Hispane: machi.
* Tamburon.
* Hispane: guillatun.
* Hispane: mapuche.

La ombroj ariĝas ĉirkaŭ la réwé kiu tronas meze de la kampo: arbotrunko skulptita en formo de ŝtuparo kies pinto montras al la ĉielo. Ili salutas la kvar ĉefpunktojn kaj poste komencas purun, rondodancon. Gvidata de la maĉi*, la kanto de la mapuĉa popolo leviĝas al la spiritoj. Kanto kiun la ĉiliaj aŭtoritatoj volas silentigi...

* Hispane: machi.

“Dek-kvin jarojn post la diktatoreco, nia lando, kies demokratio estas prezentata kiel modela, ne havas taŭgan juran kadron por protekti la indiĝenajn popolojn”, denuncas la [ĉilia] Observejo de la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.* La konstitucio ne rekonas la pluretnan vizaĝon de tiu lando, kiu restas unu el la malmultaj en tiu kontinento kiuj ne ratifis la internacian traktaton pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj — la konvencion 169 de la Internacia Labor-Organizo (ILO).

* http://www.observatorioderechosindi...

Ok indiĝenaj popoloj loĝas sur la ĉilia teritorio.* Kontestata studaĵo, el la jaro 2000, taksas la indiĝenan loĝantaron je 700.000 homoj (4,5% de la 15 milionoj da loĝantoj)*, el kiuj 85% estas “homoj de la tero”, laŭvorta traduko de “mapu-ĉe”; grava malplimulto kies tradiciaj loĝlokoj situas sude de la rivero Bio-bio*, regiono kiun la conquistadores (hispanaj konkerantoj) nomas Araŭkanion kiam ili alvenas tien.

* Atakamenjo (hisp.: Atacameño), Ajmaro (Aymara), Kollo (Colla), Kavaskaro (Kawaskar), Mapuĉo (Mapuche), Keĉuo (Quechua), Rapanuo (Rapa nui), Jagano (Yagan).
* Studaĵo el la jaro 1992 nombris pli ol milionon da indiĝenoj.
* Proksimume 60.000 mapuĉoj vivas ĉe la argentina flanko de la Kordileroj.

Malgraŭ viglega rezistado kontraŭ la hispanoj kaj poste kontraŭ la ĉilia ŝtato, la mapuĉoj kapitulas en 1883, post la “Paciga Milito”. Laŭ la propriet-atestiloj kiujn oni donis al ili — la títulos de merced-, ilia teritorio estas reduktita al 500.000 hektaroj (ili posedis antaŭe 10 milionojn). Paralele, la potenco de Santiago, kies slogano fariĝas (kaj restas) “Per racio aŭ perforte”, sendas kolonianojn. “Miaj antaŭuloj alvenis ĉi tie en 1906, laŭ invito de la registaro kiu donis al ili terenon, 200 tabulojn, keston da najloj kaj paron da bovoj”, rakontas s-ro Jorge Luchsinger.* Germandevena, s-ro Luchsinger estas hodiaŭ la plej riĉa proprietulo de la 9-a regiono.*

* En El despojo, filmo de Dauro Totor, Ceibo producciones, Santiago ceibo@mail.nu
* Ĉilio, kiu etendiĝas je 4.000 km de norde al sudo, estas dividita en dek-du regionoj kaj la kroma zono de la ĉefurbo.
Invado de la forst-entreprenoj

LA MAPUĈOJ TRAIRAS LA 20-an jarcenton en la ombro. Flankenmetitaj, malriĉiĝintaj, ili ĉesas esti aŭtonoma popolo, sendependa kaj suverena, por fariĝi subpremata etna minoritato. Espera momento estis komence de la 1970-aj jaroj kun la agrar-reformo de la Popola Unueco de Salvador Allende. Sed la diktatoreco de la generalo Pinochet (1973-1989) revigligas la “asimil-frenezon”. Per la favoro kiun Pinochet ricevis de kelkaj lonkos (mapuĉaj gvidantoj), li starigas helpo-politikon kaj samtempe subtenas novan invadon, tiun de arbar-entreprenoj.

“Ĝuste en tiu epoko instaliĝis la sinjoro Pino, memoras Elvira, kiu vivas en la komunumo Pascual Coña, [pron. Paskŭal Konja], ĉe la bordo de la lago Lleu-lleu, sude de la urbo Cañete [pron. Kanjete]. Tiu winka* venis de Usono, konis la modernajn teĥnikojn kaj sciis kiel fari por misuzi la homojn. Li akaparis 70 de la 120 hektaroj difinitaj per niaj propriet-atestiloj kaj trudis feŭdan sistemon.” Fronte al la kradita bieno kaj kun meza surfaco de po 3 ĝis 5 hektaroj por ĉiu familio, la komunumo ne povis plu elteni. “Mi havis nur du bovojn, unu porkon kaj kelkajn ŝafojn. La familioj grandiĝis kaj la dividota tereno estis pli reduktita ol la folioj de niaj propriet-atestiloj.”

* Vorto kiu signifas “nemapuĉo” en la mapuĉa.

Kun la reveno de la demokratio, la espero, kiu renaskiĝas en la komunumoj, cedas rapide al sento de perfido. Indiĝena leĝo estas ratifita en oktobro 1993 de la parlamentanoj, el kiuj multaj havas bien-interesojn. Ĝi kreas la Nacian Korporacion de Indiĝena Disvolvado (Conadi laŭ la hispana). “La ĉefa malhelpo por la agado de Conadi estis la manko de financaj rimedoj, certigas membro de la nova skipo, veninta al la stirilo institucio sekve al diversaj skandaloj kiuj tuŝis ĝin. “Nur 375.000 hektaroj estis reguligitaj ĉe la mapuĉoj. Ofte tio estas malbonkvalitaj teroj”. Fabien Le Bonniec, esploristo pri antropologio ĉe la Lernejo pri Altaj Studoj en Sociaj Sciencoj* de Parizo, analizas: “La Conadi montriĝos burokratia instanco de reproduktado, de dominado, kaj kelkfoje de neado de la mapuĉa kulturo fare de la ŝtato kaj de ties agentoj”.

* Ecole des hautes études en sciences sociales.

Dume, la arbara aktiveco galopas, regata je 60% de la familioj Matte kaj Angelini, du el la plej potencaj de la lando. La Matte posedas duoble pli da teroj ol ĉiuj komunumoj kune. La riĉa tradicia arbaro prikantita de la poeto Pablo Neruda, devena de tiu regiono, cedas al la unutoneco de intensaj plantejoj de pinarboj kaj de eŭkaliptoj destinita al fabrikado de celulozo eksportata ĉefe al Japanio. Ili okupas 2,1 milionojn da hektaroj kaj, por 2006, la antaŭvidoj estas 2,6 milionoj. “Ne estas pli malbona najbaro ol la forstaj, manifestas Aniceto Lorin, lonko en prizono en la urbo Traïguen. La putoj sekiĝis, la aero estas poluita, la bestoj malsaniĝis.”

Multaj migras al la mizero-zonoj de la urboj. Temuco, Conception, sed ĉefe Santiago. Hodiaŭ, la plej multaj mapuĉoj estas urbanoj. En tiu medio, la virinoj povas apenaŭ revi pri io alia ol dungo kiel servistino. La viroj, kondiĉe ke ili “ĉiliigas” sian nomon, akiras dungon de subkvalifikito. “La diskriminacio estas instituciigita, konstatas Ariane Chenard, kanada sociologino, en Santiago. La generacio de la geavoj devis kaŝi sian identecon por integriĝi. Sed, ĉe la junuloj, responde al la ĉiutaga apartigo, okazas revekiĝo. Iuj rerilatas kun siaj radikoj.”

Ekzemple Simon, 25-jara, membro de la neregistara organizo Meli Wixan Mapu, kiu loĝas en la kvartalo Cerro Navia de Santiago. “Mi estas mapuĉo ekde... dek jaroj, rakontas li. Mi ŝatas la urbon, mi ne havas la intencon loĝi en la kamparo. Tio estas iom kontraŭdira, sed ŝarĝante min pri la kulturo de miaj antaŭuloj kaj denuncante la situacion de la komunumoj, mi sentas min mapuĉo.”

La horo de la rekonkero sonas komence de la 1990-aj jaroj. Revene sur la bordoj de la lago Lleu-lleu, kie kaŝas sin José. 35-jara, tiu patro de du knabinetoj vivas kaŝe, protektata de la komunumoj kie li moviĝas. “Mi aliĝis al la batalo, antaŭ dek jaroj. Mi fariĝis werken, mesaĝisto de la Kunordigado Malauco Arauco [naskita en 1998]. Responde al la surdeco de la aŭtoritatoj, ni pasis de la postulado al la agado kaj ni reprenis terojn kies posed-atestilojn ni posedas.” José kaj liaj kamaradoj troviĝas en la celilo de la justico. La asocio estas deklarita unue “kontraŭleĝa”, poste... “terorisma” post la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Kelkajn kilometrojn de la plaĝoj de la Pacifiko, la bordoj de la lago Lleu-lleu estas la celo de multaj avidoj. Konstruigisto deziras tie konstrui turisman komplekson, ĉar rara mineralo tie ĵus malkovriĝis kaj la malfermo de minejo estas studata. Fine, la forsta entrepreno Mininco S.A., kiu, apogante sin sur klientisma reto, estras ĉion en la tuta regiono, ne ĉesas etendi sin sur la teritorioj kies propriet-atestoj posedas la mapuĉoj, sen ilia konsento kaj sen kompenso.

Simila situacio en la komunumo Temulemu, enfermita inter la Mininco kaj la teroj de s-ro Juan A. Figueroa, ŝtata eksministro kaj nuna membro de la Konstitucia Tribunalo. En 1994 eksplodas konflikto pri 50 hektaroj da teroj, kiu finiĝas per preventa enprizonigo de du jonkos, s-roj Pascual Pichun kaj Aniceto Lorin, dum pli ol jaro. La kvalifiko de “teroristo” permesas al la prokuroro uzi anonimajn atestantojn, kio malfaciligas la defendon de la akuzitoj. Tamen, pro foresto de pruvoj, s-roj Pichun kaj Lorin estas senkulpaj.

La verdikto ne estas laŭ gusto de s-ro Figueroa kiu profitas sian oficon por atingi duan proceson. La jonkos jen ricevas 5 jarojn kaj unu tagon pro esti skribintaj minac-leteron, kion ili ĉiam neis. “La subpremo estas laŭcela, kaj ni pagas la fakton esti la gvidantoj de komunumoj kiuj ribelis”, akuzas s-ro Pichun, apud sia filo Rafael, ankaŭ en prizono.

Ekde 1997, 400 homoj estis persekutataj. “Jam de du jaroj mia edzo kaŝas sin, ploras Rosa, konsternita en sia kabano de malbone alĝustigitaj tabuloj, kun siaj du infanetoj. “La ĉilia justi... (ŝi korektas sin), maljustico akuzas lin pri terorismo. Mi kredis ke por esti tiel akuzita necesas esti metinta bombojn kaj mortigintaj homojn.” Por tiuj familioj, cetere turmentataj de la polico, la enprizonigo aŭ la kaŝeco de proksimulo estas brakoj kiuj mankas ĉe la kamparaj laboroj kaj signifas eĉ pli pezan mizeron. La komunumo, kiu perdas sian maĉi aŭ sian lonko, estas ankaŭ senhelpa.

Se la lonkos de Traïguen, ambaŭ kvindekjaruloj, indigniĝas esti kvalifikitaj kiel “teroristoj”, ilia diskurso estas malpli radikala ol en la altsekureca malliberejo de Angol, kie s-rino kaj s-roj Patricia Troncoso, Jaime kaj Patricio Marileo kaj Juan-Carlos Huenlao sidas pro kondamno al 10 jaroj kaj 1 tago pro “terorisma incendio”. Demando de generacio, por Patricia, kromnomata “La Chepa”, 36-jara, eksstudentino pri teologio kies geavoj elmigris al Santiago kaj kiu revenis por loĝi en la komunumoj fine de la 1990-aj jaroj: “Tiu batalo estas politika. Temas pri ekzisto aŭ malapero de la mapuĉa popolo.” Kun siaj kamaradoj, ŝi postulas por si la statuson de politika malliberulo.

“En Ĉilio ne ekzistas plu politika malliberulo, martelas s-ro Ernesto Barros, el oficejo de la Moneda, la prezidant-palaco kie mortis Salvador Allende, en 1973. La kontraŭterorisma leĝo, promulgita en 1984 [de s-ro Pinochet] estis dufoje reviziita de demokratie elektita parlamento en 1991 kaj 1997, argumentas tiu oficisto de la ministrejo pri internaj aferoj. Ĝia aplikado estas leĝe prava fronte al uloj kiuj uzas teroron.”

La advokato Pablo Ortegua ne dividas tiun opinion. “Ilia motivo estas la agnosko de iliaj teritoriaj kaj kulturaj rajtoj. Ili kontraŭstaras pace al proceso de marĝenigo kaj al ŝtato kiu rekonas sian volon de truda asimilado. Tiu celo estas ja politika.” Tiun opini-esprimon la advokato pagas kare, li kies kariero ruiniĝas pro mensoga gazet-kampanjo kaj kies telefono estas subaŭskultata. Lia kazo ne estas la sola. S-rino Myriam Reyes Garcia, kiu defendas la Chepa kaj ŝiajn kamaradojn, estas ĵus akuzita esti transdoninta al la gazetaro konfidencan dokumenton. Por la ODPI temas pri “ago de persekuto kontraŭ advokatino kiu defendas la respekton al la rajtoj de la mapuĉa komunumo”.

“Ni instituciigis la indiĝenan leĝon, replikas s-ro Barros. Se la mapuĉoj havas postuloj, ili agu sur la politika kampo...” Tereno kiun ili provas okupi, sed vane. La pruvo ekzistas, la provo de s-ro Aucaun Huilcaman partopreni en la vetkuro al la supera leĝdonado. Tiu membro, 40-jara, de la Konsilantaro de Ĉiuj Teroj, unu el la plej gravaj mapuĉaj organizoj, volis profiti la lastan prezidant-elekton por elombrigi la indiĝenajn postulojn. La komunikiloj unue interesiĝis pri la folklora aspekto de lia kandidatiĝo (lia alveno ĉevale en Santiago aperis sur la titolpaĝoj), sed ili tre rapide forgesis klarigi la kialojn de la nuligo de lia kandidatiĝo.

“Kiel sendependa kandidato, Huilcaman devis kunigi 36.000 subskribojn, precizigas s-ro Lautaro Loncon, kiu partoprenis en la kampanjo. Ĉiu devis esti validigita antaŭ notario.” La kostoj por tiu validigo estis taksitaj je 180 miliardoj da pesoj (285.000 eŭroj), sumo kiun la Konsilantaro ne povis kolekti. Krome, “la plej multaj notarioj rifuzis ludi la ludon. Iuj postulis esti pagataj antaŭe, aliaj trudis horarajn restriktojn. En Santiago, el 16 kontaktitaj notarioj, 2 akceptis kaj, el la 39.000 kolektitaj subskriboj, nur 3.600 povis esti validigitaj”. Pro tio la vetoo de la elekto-komisiono.

Post la perdo de la unua batalo, s-ro Huilcaman kontraŭatakas. “Precedenco okazis en 1992, daŭrigas s-ro Loncon. Sekve al eraro, la kristdemokrataj kandidatoj estis senvalidigitaj. Nome de la demokratio, urĝeca proceduro permesis al la parlamento validigi la kandidatiĝojn. Ni petis la politikajn partiojn fari similan voĉdonadon.” En la antaŭelekta kunteksto, la ideo survojiĝas. Tamen, fine “la voĉdonita leĝo donis al ni 15 pliajn tagojn por validigi la kandidatiĝon. Tio havis nenion por fari kun nia peto: la ebleco ke Aucaun estu kandidato sen plenumi anakronisman laŭleĝan postuladon, ĉar estas aliaj manieroj validigi subskribojn ol antaŭ notario.” La kandidatiĝo estas enterigita en surdiga komunikila silento.

“En Ĉilio, eĉ ne unu indiĝeno sidas en la parlamento aŭ en la senato, indigniĝas s-ro Alfredo Millabur. Ni estas apenaŭ cento da mapuĉaj urbaj konsilantoj kaj sep urbestroj”, inter ili li mem, elektita en 1996 kaj reelektita al la pinto de la marborda vilaĝo Tirua. S-ro Millabur estas lafkenĉo, kio signifas mapuĉo instalita ĉe la bordo de Pacifiko. Li dividas sian tempon inter la komunumo kaj la Lafkenĉa Identec-Movado, kiu provas renversi “la subordigan rilaton kaj akiri politikan kaj ekonomian regadon de nia teritorio. Mapuĉa urbestro devas mastrumi sian komunumon sen forgesi la batalon de sia popolo”.

“Fronte al la mobiliziĝo, la du lastaj registaroj miksis subpreman politikon kaj politikon de helpo al certaj komunumoj por sufoki la movadon. Ili ekdialogis kun lokaj agantoj kaj laŭ siaj propraj reguloj, rifuzante intertraktadi kun la mapuĉaj reprezentaj organoj.”, komentas s-ro Millabur, cetere kolera pro la rampanta privatigo de la maraj spacoj fare de entreprenoj de fiŝkaptado kaj de salmo-bredado.. “Por garantii nian aliron al la maro, ni skribis leĝprojekton. Tio estas la unua tiuspeca iniciato de la mapuĉoj. Ni volas diskuti kaj konvinki.”

La lafkeĉoj bezonis kvar jarojn, konsilate de advokatoj, por surpaperigi siajn postulojn. Intensa premgrupa laboro, altkvalita vigleco, la solidareco de la komunumoj de la 8-a, 9-a kaj 10-a regionoj, en favora antaŭelekta kunteksto, ebligis ke la projekto estu submetita al voĉdonado de la deputitoj, la 17-an de novembro 2005. Por tiu okazo, 200 membroj de la movado trairis mil kilometrojn por ĉeesti en Valparaiso, la parlamenta sidejo. Venko! La leĝo estas decidita. Amareco! En la sekvantaj sekundoj, du amendoj, haste deponitaj, kripligas la projekton, dum la reprezentantoj de la popolo estis ĵurintaj ne tuŝi eĉ vorton de la leĝoteksto.

La malestimo de la ĉilia politika mondo ilustriĝas fine per la foresto de la mapuĉa temaro en la lasta elekto-debato. La ODPI pridemandis ĉiun kandidaton pri liaj projektoj rilate la indiĝenan temaron. Nur s-ro Joaquín Lavin (eliminita en la unua elektovico) degnis respondi mallonge al la demandoj. Nek s-rino Michelle Bachelet por la Demokratia Koncertiĝo, nek s-ro Sebastian Piñera por la liberala dekstro, ĉeestaj en la dua vico, faris al si la penon.

Por la Chepa, la afero estas komprenita: “La mapuĉoj povus manifestacii milfoje, estas perdita peno. Ne plu paroloj, sed agoj!” La rezultoj atingitaj dum la perfortaj ter-reprenoj pravigas ilin. En Pascual Coña, en la remalfermitaj herbejoj, la animaloj manĝas meze de la ruinoj de la du biendomoj de la iama proprietulo. Hodiaŭ, kun 8 bovinoj, 8 porkoj, 10 kokinoj, 20 ŝafoj. Elvira fartas pli bone. “Kiam mi vidas la sorton de la Peñis [pron. Penjis]* fine pliboniĝi, mi bedaŭras nenion”, diras José, kiu asertas ke sume 320 hektaroj estas reprenitaj.

* “Fratoj” en la mapuĉa.
“Pragmata socialismo”

“LA MAPUĈA MOVADO MONTRIĜIS kiel unu el la raraj politikaj agantoj kiuj denuncas la persistajn problemojn de demokratio kaj de civitaneco en la nuntempa Ĉilio”, rimarkas Fabien Le Bonniec. Do, kial demokratoj kiel s-ro Ricardo Lagos kriminaligas tiujn postulojn? Ĉar, substrekas multaj interparolantoj, “la politika mondo estas kaptita en ekonomia sistemo starigita sub la diktatoreco”. Preta surtreti la indiĝenajn rajtojn, la registaro de “pragmata socialismo”, kiu orgojlas esti disvolvo-modelo, ne volas endanĝerigi kresko-indicojn kiuj fartas bone.

La ligno-eksportoj estas, post la kupro, la dua enspezofonto de la lando. La mapuĉoj, postulante rajtojn, estas “investo-malhelpistoj”. Ili minacas ekonomion kiu baziĝas sur freneza ekspluatado de la naturresursoj: ligno, minejoj aŭ salmoj* (Ĉilio estas fariĝanta la unua produktanto de bredo-salmo en la mondo).

* Familio kiel la Angelini havas interesojn en ĉiuj ĉi kampoj.

La mapuĉaj “teroristoj” ankoraŭ ne kaŭzis iun ajn morton, sed reciproke jes ja. Sed, “la policisto kiu mortigis mian filon estis liberigita de la armea justico. Li estas daŭre policisto”, denuncas s-rino Lemun, antaŭ ol fini la kunvenon, ĉar la guillatun finiĝis. Ĉu senpuneco? Ne nur! La generalo José Bernales gvidis la policon de la 9-a regiono dum la dramo. Komence de novembro, la prezidanto Lagos nomumis lin ĉefo de la ĉilia polico.

Tio kontrastas kun la situacio de la mapuĉaj malliberuloj kiuj atendas nenian mildon de la justica “vaporrulilo”. En Traïguen, la lonkos, kiam ili pasis pli ol la duonon de sia puno en malliberejo, povas teorie ĝui mildigojn: redukton de la puno aŭ la eblecon eliri dimanĉe. “Ĉiuj niaj petoj estis rifuzitaj”, lamentas s-ro Pichun. En Angol oni provas, malgraŭ ĉio, fari ion por la estonto. “Dek jarojn da malliberejo, tio timigas min, konfesas La Chepa. Mi perdas ĉian esperon por havi infanon. Estas la forto batali por la respekto de la homrajtoj kiu helpas min.”

Sub la premo de la internaciaj organizoj de defendo de la homrajtoj, la ĉiliaj aŭtoritatoj ĝustigis sian pafadon sen perdi sian celon el la vido. “La terminon teroristo anstataŭas tiu de ordinara deliktulo, rimarkigas Fabien Le Bonniec. La justico, neante ilian politikan batalon, konsideras ilin nun kiel deliktulojn kiuj atakas la privatan proprieton”. Atingi la internacian opinion fariĝos pli malfacila, dum post 2003, la mapuĉa movado kadence stagnas. Por José, necesas “replanti la batalon”. “Dekfoje ni venkos!”

Alain DEVALPO.