Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

REZISTADOJ KAJ INTEGRIGHOJ

Latinamerikaj notoj, februaro 2006

Armiloj

Ĉu Venezuelo, demokratia lando kiu minacis neniun el siaj najbaroj, havas la rajton modernigi sian armeon? Jam delonge, Usono rifuzas liveri al ĝi la vicpecojn necesajn por prizorgado de siaj aviadiloj F-16 akiritaj en la 1980-aj jaroj. La 13-an de januaro, Vaŝingtono pretendis devigi Madridon suspendi la vendon al Karakaso de 12 armeaj transport-aviadiloj produktitaj de la entrepreno CASA-EADS, sub la preteksto ke kelkaj teĥnologioj de la ekipaĵo de tiuj aviadiloj estas usonaj. Kelkajn tagojn antaŭe, la prezidanto Hugo Chávez jam denuncis la premojn de Usono al Brazilo por malhelpi ke la kompanio Embraer plenumu la vendon de 24 ĉasaviadiloj Super-Tukan. Hispanio anoncis ke ĝi tamen plenumos la vendon, preta anstataŭigi la usonajn pecojn per eŭropa materialo.

Haitio

Post esti kvarfoje nuligita, la prezidant-elekto devos okazi la 7-an de februaro. Tridek-kvar kandidatoj rivalas por la plej supera ofico. Fine de du jaroj da transiro, la lando troviĝas daŭre en plena ĥaoso, kaj la bilanco de la Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por la Stabiligo en Haitio (Miunstah) ne estas konvinka. Sed kiel ĝi povus sendi klaran mesaĝon favore al la lukto kontraŭ la rompoj de la homrajtoj? Ĝia vickomandanto, la ĉilia generalo Eduardo Aldunate, partoprenis en la Nacia Direktejo de la Informservo (DINA), la politika polico de la reĝimo de la generalo Augusto Pinochet (1973-1990), kiu kaŭzis 3.000 eksterjusticajn ekzekutojn, 1.200 malaperojn kaj 30.000 enprizonigojn de politikaj malliberuloj...

Aldono, la 10-an de februaro 2005: René Preval estis ĵaŭde ĉe la pinto de la haitia prezidant-elekto kun 61,5% de la 282.327 ĝis nun registritaj voĉoj, indikis la Elekta Konsilantaro, anoncante la unuajn partajn rezultojn. Laŭ tio, Leslie Manigat ricevis 13,4% kaj Charles Henri Baker 6,1%. (...) [Laŭ Granma, Havano, 10-a de februaro 2005. -vl]*

* Portoprinco, 12-an de februaro 2005 — La elektaj aŭtortitatoj de Haitio prokrastis ĉi-nokte la anoncon de la definitivaj rezultoj de la last-martaj elektoj, dum dekmiloj da homoj postulis en la stratoj la venkon laŭ absoluta plimulto de la prezidant-kandidato René Preval, informis EFE.

Honduro

La 27-an de novembro 2005, la opozicia kandidato, Manuel Zelaya, de la Liberala Partio, gajnis la prezidant-elekton. Ke la Liberala Partio apartenas al tre modera socialdemokrata tendenco, ne malhelpis Usonon konsideri lian enpotenciĝon kun suspekto. Ĉu pro timo ke centra Ameriko povus proksimiĝi al la pli ribela Sudameriko?

Kolombio

La kolombia registaro komencis interparoladojn kun la Armeo de Nacia Liberigo (ELN, laŭ la hispana), la 16-an de decembro 2005, en Havano, por esplori la perspektivon de intertraktado kondukanta al paco. Post esti ĝin sisteme rifuzinta, ĝi ankaŭ proponis por senarmeigi zonon por dialogi kun l a Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC) pri humana interŝanĝo de kaptitoj. La politiko de “totala milito”, laŭ kiu la prezidanto Alvaro Uribe elektiĝis en 2002, fiaskis, kaj samtempe skandalis lia “malsevereco” rilate la kvazaŭarmeaj grupoj. Ĉu intenco trovi eliron el la konflikto, aŭ oportunisma manovro antaŭ la prezidant-elektoj de la 28-a de majo? La FARC rifuzis la proponon.

Meksiko

Kvankam li senkondiĉe subtenas la novliberalajn opciojn de s-ro George W. Bush sur la latinamerika scenejo, la prezidanto Vicente Fox estis tre malbone rekompencita de la lu-loĝanto de la Blanka Domo. Dum Meksiko, ekde la jaro 2000, esperis subskribon de duflanka interkonsento pri enmigrado, Vaŝingtono adoptigis al la Ĉambro de Reprezentantoj, la 16-an de decembro 2005, brutalan akrigon de la tiurilata usona politiko: kriminaligon kaj resendon de ĉiuj “senpaperuloj”, modifon de la leĝaro por akceli la elpelo-procedurojn, konstruadon de 1.200 kilometrojn longa duobla murego sur la usona-meksika landlimo.

Nikaragŭo

Ĉiuj kontraŭ la Sandinisma Fronto de Nacia Liberigo (FSNL)! Forgesante siajn pasintajn diverĝojn, kaj farante kelkfoje 180-gradan turniĝon, ĉiuj partioj de la nikaragŭa dekstro provas unuiĝi sub unu sama flago por eviti venkon de la sandinismo en la elektoj de novembro 2006. Malgraŭ siaj eraroj, sia morala krizo kaj siaj dividoj, la FSNL efektive profiliĝas kiel verŝajna venkonto ĉe la elektoj.

Panamo

La ministro pri agrokulturo, s-ro Laurentino Cortizo, demisiis la 12-an de januaro 2006 kritikinte Vaŝingtonon pro ties premoj sur la panama registaro kadre de la intertraktadoj pri traktata de liberkomerco (TLK) inter ambaŭ landoj.

Peruo

La perua registaro dekretis la urĝostaton, la 22-an de decembro 2005, en ses provincoj de la Huallaga-valo, post embusko atribuita al la gerilo de la Luma Pado kiu kaŭzis ok mortojn inter la policaj fortoj. Temis pri la tria tia atako en malpli ol monato. Por deturni la atenton for de la katastrofa sociala situacio, aŭ por eklipsi s-ron Ollanta Humala, ultranaciistan eksarmeanon, kies preferiteco kreskas en la sondaĵoj, la prezidanto Alejandro Toledo trovis nenion pli bonan ol lanĉi diplomatian konflikton kun Ĉilio pridubante la marajn limojn inter ambaŭ landoj.

Pintkunveno de la popoloj

Dum okazis, en Mardelplato* (Argentino), la 4-a Pintkunveno de Ameriko (la 4-an kaj 5-an de novembro 2005), grupante ĉiujn ŝtatestrojn de la kontinento (escepte de Kubo), okazis ankaŭ la 3-a Pintkunveno de la Popoloj de Ameriko kiu, en sia fina deklaro, postulis la tujan kaj definitivan suspendon de la intertraktadoj celantaj starigon de Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA), engaĝigîs favori kaj subteni procesojn de regiona integriĝo kia la Alternativo Bolivara de Ameriko (ALMA, vd ...); kondamnis la malpravan, maljustan kaj nepageblan eksteran ŝuldon; akceptis la principon de la batalo de la popoloj por justa disdivido de la riĉaĵo; energie rifuzis la armeigon de la kontinento kiun la “norda imperio” subtenas.

* Hispane: Mar del Plata. -vl

Ŝuldo

Post simila iniciato de Brazilo (pri 15,5 miliardoj da dolaroj), Argentino pagis anticipe, la 4-an de januaro, la totalan sumon kiun ĝi ankoraŭ ŝuldis al la Internacia Mon-Fonduso (IMF): 9,81 miliardojn da dolaroj. Tiu operacio ne reduktas la totalan ŝuldon de la lando (126 miliardojn da dolaroj), ĉar Bonaero devis enŝuldiĝi por fari tiujn repagojn. Sed la registaro de s-ro Nestor Kirchner pravigas tiun simbolan disponon per sia volo fortigi sian ekonomian aŭtonomecon, ĉar la IMF estis parte respondeca pri la ruiniĝo de Argentino en 2002.

Urugŭajo

Post la enpotenciĝo de s-ro Tabaré Vázquez (Progresema Renkontiĝo, Ampleksa Fronto, koalicio de maldekstra centro), la buĝeto pri edukado kreskos je 50%, la salajroj spertis unuan signifan altiĝon de antaŭ jaroj, kaj stariĝis urĝoplano por la senhavuloj. Tamen la buĝeto respektas skrupule la rekomendojn de la IMF, kaj la registaro, malgraŭ sia aparteno al la Merkosur, subskribis traktaton pri liberkomerco kun Usono. Cetere li sciigis ke li ne intencas respekti plene la konstitucian leĝon — adoptitan de 64,7% de la voĉdonintoj — kiu postulas ke ĉiuj servoj ligitaj al akvo devas esti certigataj de publikaj entreprenoj.

Venezuelo

Kadre de la restrukturado de la petrol-sektoro, la venezuela registaro atingis ke 31 el la 32 multnaciaj entreprenoj, kiuj ekspluatas la nafton sur la venezuela teritorio, akceptas transformiĝi al miksitaj entreprenoj kun, kiel majoritata partnero, la ŝtatan kompanion PDVSA. Nur la usona ExxonMobil rifuzis kaj riskas endanĝerigi siajn estontajn agadojn en la lando. La 29-an de decembro, la franca Total, la hispana Repsol YFP kaj la japana Teikoku Oil ricevis 224 milionojn da dolaroj da punpago pro esti trompintaj la venezuelan fiskon.

Virinoj

La nekapablo de la meksikaj aŭtoritatoj serioze enketi pri la murdo de 410 virinoj, en Juaresurbo*, dum la lasta jardeko, emociigis la internacian opinion. Multe malpli aperis en la komunikiloj la situacio en Gŭatemalo. Tiu lando, ruinigita de subpremo kiu mortigis kaj malaperigis 200.000 homojn inter 1960 kaj 1996, troviĝas hodiaŭ en plena socia disfalo. Sen ke la aŭtoritatoj tro emociiĝas pri tio, pli ol 2.000 virinoj estis murditaj en ses jaroj, inter ili 540 en 2005 de la 1-a de januaro ĝis la 31-a de oktobro.

* En la hispana: Ciudad Juarez. -vl