Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La postsekvoj de Dayton

LA 25-AN DE NOVEMBRO 2005, la komisaro pri la eŭropplivastiĝo s-ro Olli Rehn, deklaris ekeston de intertraktado por stabiliga kaj asociiga interkonsento kun Bosnio-Hercegovino, tiel igante ĝin rajta kankidato por aliĝo. Sed kun kiu eŭropunia ŝtato ĝi intertraktos? De dek jaroj Bosnio vivas laŭ neoficiala protektorato, kies celo estas apliki la interkonsenton subskribitan en novembro 1995 en Dayton (Ohio) kaj ratifitan en Parizo la postan monaton. Redaktita sub aŭtoritato de Usono, tiu interkonsento dispoziciis, — krom la batalĉeso — veran konstitucion, (sen konstitucia procezo) konfirmante kunekziston, en Bosnio, de du “entoj”, la Republika Srpska kaj la Federacio kroato-bosna, profunde dividitaj pro trijara “etna purigado”.

Ĉu necesas memorigi, ke la Dayton-aj subskribintoj estas, ĉe la serba kaj kroata flanko, la prezidantoj Slobodan Milosevic kaj Franjo Tudjman... kiuj sekrete intertraktis en 1991 la etnan dividon de Bosnio-Hercegovino* malprofite al ĝiaj enloĝantoj, ĉefe la bosnoj*. Tiuj ĉi estis supozitaj fariĝi serboj aŭ kroatoj aŭ, eventuale, favori al islama eta ŝtato, kiun Alija Izetbegovic sentis emon akcepti. La ekstremnaciistaj kvazaŭ-armeaj formacioj bosno-serbaj kaj bosno-kroataj disvastigis perforton cele kreskigi timojn kaj malamojn. Ili esperis tiel krei la kondiĉojn de purigado de la teritorioj stabilaj kaj ligitaj kun la najbaraj ŝtatoj, kiuj provizis la armilojn.

* Vd la publikigon en majo junio 2005 de la tridek ses stenogramoj pri tiuj renkontiĝoj en la semajnogazeto Feral Tribune (Kroatio); magazino Dani (Bosnio); kaj la komenton de Andrej Nikolaidis en la monata Monitor (Serbio-Montenegro) de julio 2005.
* Vd “Des mots pour le dire”, Le Monde, 4 januaro 1993, republikigita en La Déchirure yougoslave. Questions pour l’Eŭrope, L’Harmattan, Paris, 1994. Vd ankaŭ “La drivo de Kroatio ‘etne pura’”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 1992; kaj “Les incertitudes de la fédération croato-bosniaque”, Le Monde diplomatique, junio 1994.

Parto de la loĝantaro rezistis tiun kaptilon*. Tial, la tiamaj serbaj kaj kroataj gvidantoj prezentiĝis kiel “remparo kontraŭ la islamisma danĝero” por pli bone pravigi la dispecigon de Bosnio-Hercegovino, kaj uzis tiun mensogan ekvacion: bosna majoritato egalas islamistan majoritaton, kaj do ekzistas risko, por la nebosnaj bosnianoj, refariĝi duarangaj civitanoj, kiel en la tempo de la turka imperio. Kunpremitaj inter du agresantaj naciismoj, la bosnoj konsistigis 70% de la 100.000 viktimoj de etna purigado*.

* Vd Svetlana Broz (nepino de Josip Broz, alinomita Tito), Des gens de bien au temps du mal. Témoignages sur le conflit Bosniaque (1992-1995), Lavauzelle, Paris, 2005.
* Vd Lara Nettlefield, esploristino en Sarajevo de Columbia-universitato, Raporto prezentita ĉe la konferenco de Centre d’Etudes et de Recherches internationales (CERI), 28 nov. 2005.

La prava solidareco de la islama mondo kaj la alveno en Bosnio de muĝahidin kreskigis la maltrankvilon, manipulatan de Beogrado kaj Zagrebo. Tamen, en la bosno-majoritataj regionoj — laŭ etnokultura senco — kiel tiu de Tuzla, ja plej prosperis la “civitanaj” partioj, tiel kontraŭdirante la ĉi supran ekvacion.

BEDAŬRINDE, prezidanto Izetbegovic ne fariĝis proparolanto de tiuj aspiroj: hezitante inter islamista projekto kaj bosna naciismo, li ne povis plifortigi komunan “ŝtaton” por granda parto de la enloĝantoj bosno-serbaj kaj bosno-kroataj; kaj, inter la bosnaj bosnianoj, li kontraŭstaris orientiĝon al rezistado kunligita al bosnia interetneco*. La kontraŭnaciismaj opinifluoj malfavoraj al bosna ŝtato tamen, kvankam kritike, subtenis lin, kiel la malpli malbonan solvon, donante fragilan ŝancon savi Bosnion. Sed la espero de eksterlanda perforta interveno kontribuis simpligi la prezenton de la situacio kaj trakti kiel “eksterlandajn” la bosniajn loĝantojn kiuj turniĝis al... la najbaraj ŝtatoj.

* Vd La déchirure yougoslave, verko cit., sed ankaŭ “Mouvante identité des Musulmans”, Le Monde diplomatique, okt; 1995, kaj Xavier Bougarel, “L’islam bosniaque entre identité culturelle et idéologie politique”, en: Le Nouvel Islam balkanique. Les Musulmans, acteurs du post-communisme 1990-2000, Maisonneuve et Larose, Parizo, 2001.

Neniu granda potenclando deziris engaĝiĝi en militon kaj perdi homojn (en Bosnio, ne estas nafto...). Ĉiuj pacoplanoj intertraktitaj de la eŭropanoj kaj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) validigis do la progresadon de etnaj purigadoj kaj estis unue denuncitaj de Usono. Prezentante sin tiam kiel defendanton de la bosnoj, Usono, kiu ĝojis pro la malsukcesoj de la eŭropa kaj UN-a diplomatioj, samtempe strebis ekvilibrigi la milit-fortojn: kroato-bosniajn kontraŭ serbo-bosniaj. Dayton-interkonsento tamen reprezentis aplikon de la sama politiko, akceptante la etnajn purigojn de la somero 1995 en Srebrenica* kiel en kroata Kraĵina, kaj fortikigante samtempe la povon de la prezidantoj Izetbegovic, Milosevic kaj Tudjman, ĉiuj subskribintoj.

* Vd Sylvie Matton, Srebrenica. Un génocide annoncé, Flammarion, Parizo, 2005.

La alproprigo de ilia destino fare de la popoloj postulas, kiel aliloke, la veron pri la milito, ĝiaj kaŭzoj kaj ĝiaj krimoj — kun, nepra kondiĉo de ĉia repaciĝo, kondamno de la krimuloj. Bedaŭrine, la Internacia Puntribunalo por Eksjugoslavio IPTJ restas tro dependa de la hipokritaj politikaj elektoj de la grandaj landoj, kaj ne povas instigi tian ŝanĝon*.

* Tion atestas la subita opiniŝanĝo de la prokurorino Carla Del Ponte, la 3-an de oktobro, sub premo aŭstra, kiu kondiĉigis la intertraktadon kun Turkio al tiuj kun Kroatio: la argumento pri nekunlaborado de Zagrebo kun la IPTJ subite malaperis.

KIEL ĜI POVUS IGI klarecon al la masakro de Srebrenica aŭ al la forsendo de serboj el Slavonio kaj el la Kraĵina, kiam tiuj du etnaj purigadoj okazis vide kaj scie de la internaciaj trupoj, kaj plie tuj antaŭ la Dayton-a intertraktado? Kiel igi kredinda la kulpigon de s-ro Milosevic, dum la NATO-bombado en 1999 — dum li estis, ĝis tiu dato, la apog-punkto de ĉiuj okcidentaj pacplanoj, aparte en la Dayton-intertraktado, kaj dum Franjo Tudjman neniam estis kulpigita? Finfine, kiel la Dayton-interkonsento povus unuigi Bosnion dum ili enkonstituciigis neakordigeblajn logikojn: kiel konstrui bosnian civitanecon, dum la politikaj elektoj dependas de la etna naturo de la du entoj konsistigantaj la ŝtaton?

De 1999, Bosnio-Hercegovino traspertis je ĉiu nivelo, loka kaj centra, balotojn kontrolatajn de la Organizo por la Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). Sed, ĉar la popolo “malĝuste” voĉdonis, fortigante la naciistajn partiojn kiuj gvidis la militon, la taĉmento taskita apliki la interkonsenton (Efektiviga Taĉmento — IFOR), kiu devis foriri, plurestis kaj estis renomita “pacostabiliga taĉmento” (SFOR).

Paralele la alta reprezentanto de la “internacia komunumo” ricevis pli vastajn povojn: li ne plu devas kontroli la aplikon de la interkonsento, sed devas ellabori “devigajn decidojn”, verajn leĝojn. Li tiel trudis komunan registrosistemon por la veturiloj, komunan pasporton, komunan valuton (la “marka”, indeksita sur la germana marko), loĝon pri civitanceo, flagon... Li ankaŭ eksigis lokajn elektitajn respondeculojn, same kiel li eksoficigis en marto 1999 la prezidanton de la Repubika Srpska, la ekstremnaciiston Nikola Poplasen...

ALIA “KURIOZAĴO”: la direktoro de la Centra Banko, nomumita de la Internacia Monfonduso (IMF) ne povas esti bosniano... La restrukturigo de la publika sektoro, la vendado de la ŝtataj entreprenoj kaj la akirado de investofondusoj estas cetere prerogativoj de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Disvolo (IBRD). La unuan de januaro 2003, polica misio de Eŭropunio (PMEŬ) anstataŭis tiun de UN. Kaj, de la 2-a de decembro 2004, eŭropa taĉmento 7.000 homa (Eufor) anstataŭas tiun de NATO, kadre de la operaco Althea. Tio signifas ne la finon de la protektorato, sed ties eŭropigon: tiel ke la Unio havas ŝancon intertraktadi la estontan Stabiligan kaj Asocian Interkonsenton (SAI)... kun si mem! Pri decidfaraj demandoj: “foriri”, jes, sed kiel, kaj profite al kiu?

Sub premo de masiva fremda okupacio, la post-Dayton-a Bosnio estis proklamita “unu”, dume restante dividita, kaj la “malvarma interna milito” anstataŭis la militon. Trovante la ordonemajn “manierojn” de la alta reprezentanto arogaj, kreskanta parto de la loĝantaroj preferis voĉdoni por ekstremnaciistaj partioj ol por kandidatoj de la “internacia komunumo”.

La usona postulo, ke la partio de s-ro Izetbegovic ekskluzivu tiujn homojn taksitajn tro proksimaj de Irano, kaj ekstradiciu, sen iu ajn leĝa garantio, la supozatajn “teroristojn”, estigis similajn reagojn. Sed precipe la “dependo-sindromo”* enradikiĝis, la [ekonomie] liberala logiko sufokas la publikan sektoron, la internacia ĉeesto kaptas la financojn kaj la tri naciistaj partioj “klientarisme” funkcias en tiu lando, kie senlaboruloj nombras 40% kaj kie preskaŭ duono de la enspezoj estas uzataj por aĉeti manĝaĵon.

* Vd La Bosnie-Herzégovine. Enjeux de la transition [Bosnio-Hercegovino. Transiro-problemoj], sub direktorado de Christophe Solioz kaj Svebor André Dizdarevic, l’Harmattan, Parizo, 2003.

Eŭropunio de nun “bezonas” bosnian unuiĝintan ŝtaton — kaj do ŝanĝon de la konstitucia strukturo heredita de la Dayton-interkonsento — por intertrakti la eŭropigon de la okcidenta Balkanio (vd “De la Juĝoslavia federacio al la eŭropaj protektoratoj”. Sed ne okazos plifortigo sen travidebleco pri la pasinteco, kaj, eĉ pli, sen ekonomia politiko celanta koheremon kaj protekton de ĉiuj enloĝantoj. Nek unu nek la alia estas sur la tagordo.

Catherine SAMARY.