Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
OFTE PREZENTATAJ kiel la plej bona el la politikaj sistemoj, la demokratio estis longtempe rara formo de regado. Ĉar neniu reĝimo respondas totale al la demokratia idealo kiu kondiĉus totalan honestecon de la potenculoj al la malfortuloj kaj vere radikalan kondamnon de ĉia misuzo de potenco. Kaj ĉar necesas respekti kvin nemalhaveblajn kriteriojn: liberajn elektojn; ekziston de organizita kaj libera politika opozicio; realan rajton je politika alternativo; ekziston de jura sistemo sendependa de la politika potenco; kaj ekziston de liberaj komunikiloj. Eĉ tiel, iuj demokratiaj ŝtatoj, kiel Francio aŭ Britio, neis longtempe al la virinoj la voĉdonrajton, kaj estis cetere koloniaj potencoj kiuj ofendmokis la rajtojn de la koloniigitoj.
Malgraŭ tiaj mankoj, tiu regmetodo havis la tendencon universaliĝi. Sub forta impulso, unue, de la usona prezidanto Woodrow Wilson (1856-1924). Sed precipe post la fino de la malvarma milito kaj la malapero de Sovetio. Oni anoncis tiam la “finon de la historio” kun la preteksto ke nenio kontraŭstaris al tio ke ĉiuj regnoj de la mondo iun tagon atingos la du celojn de la “plej supera feliĉo”: merkatekonomion kaj reprezentan demokration. Celojn kiuj fariĝis netuŝeblaj dogmoj.
Nome de tiuj dogmoj, s-ro George W. Bush opiniis pravigebla, en Irako, uzi la forton. Kaj, en la sekretaj malliberejoj starigitaj eksterlande, permesis al siaj armitaj fortoj praktiki la torturon. Aŭ submeti al nehomaj traktadoj, en la punkoncentrejo de Gŭantanamo, malliberulojn ekster la leĝa kadro, kiel ĵus denuncis raporto de la Komisiono pri Homrajtoj de la UN, same kiel rezolucio de la eŭropa parlamento.
Malgraŭ tiel gravaj leĝdeliktoj, Usono ne hezitas pretendi esti la planeda instanco de demokratia validigo. Vaŝingtono ekkutimis senvalorigi siajn kontraŭulojn kvalifikante ilin sisteme kiel “nedemokratiaj”, eĉ “friponŝtatoj” aŭ “bastionoj de tiraneco”. Sola kondiĉo por eskapi tiun markon de fieco: organizi “liberajn elektojn”.
Sed eĉ en tiu kazo, ĉio dependas de la rezultoj. Kiel montras la kazo de Venezuelo, kie, ekde 1998, la prezidanto Hugo Chávez estis plurfoje elektita en demokratiaj kondiĉoj garantiitaj de internaciaj observantoj. Ne gravas. Vaŝingtono daŭre akuzas s-ron Chávez esti “danĝero por la demokratio”; kaj iris ĝis instigi ŝtatrenverson en aprilo 2002 kontraŭ la venezuela prezidanto, kiu submetas sin denove al la verdikto de la urnoj venontan decembron...
Tri pliaj ekzemploj — en Irano, en Palestino kaj en Haitio — montras ke jam ne sufiĉas esti demokratie elektita. En Irano, ĉiu trovis la elektojn de junio 2005 bonegaj: amasa partopreno de la elektantoj, plureco kaj diverseco de la kandidatoj (en la kadro de la oficiala islamismo), kaj ĉefe brila kampanjo de s-ro Ali-Akbar Hachemi Rafsandjani, favorato de la okcidentanoj kaj supozita venkonto. Neniu tiam elvokis la “atom-danĝeron”. Ĉio brutale ŝanĝiĝis post la venko de s-ro Mahmud Ahmadinejad (kies deklaroj pri Israelo estas neakcepteblaj). Kaj oni spertas nun diabligon de Irano.
Kvankam Teherano estas subskribinto de la traktato pri atoma nedisvastigo kaj neas voli la bombon, ĉu la franca ministro pri eksteraj aferoj ne ĵus akuzis Iranon pri “kaŝa milita atomprogramo”?* Kaj, jam forgesante la ĵusajn elektojn, ĉu s-rino Condoleezza Rice, usona ŝtatsekretario, ne postulas nun 75 milionojn da dolaroj ĉe la Kongreso por financi en Irano la “promocion de la demokratio”?
SAMA SITUACIO, aŭ preskaŭ, en Palestino*) kie Usono kaj la Eŭropa Unio, post esti postulintaj “vere demokratiajn elektojn” prigardataj de miriado da eksterlandaj observantoj, rifuzas nun la rezulton, sub la preteksto ke la venkinto, la islam-naciisma movado Hamas (farinto pasintece abomenindajn atencojn kontraŭ israelaj civiluloj), ne plaĉas.
Fine, en Haitio, oni vidis, okaze de la prezidant-elektoj de la 7-a de februaro 2006, kiel, komence, ĉio estis farita por malhelpi la venkon de René Préval — fine elektita — kiun la “internacia komunumo” volis ĉiapreze eviti, pro liaj ligoj kun la prezidinto Jean-Bertrand Aristide, siavice demokratie elektita kaj renversita en 2004.
“La demokratio, diris Winston Churchill, estas la plej malbona el la reĝimoj, escepte de ĉiuj aliaj”. Kio ŝajnas hodiaŭ ĉefe ĝeni, tio estas ke ne eblas antaŭe determini la rezulton de elektoj. Kiam iuj ŝatus povi starigi demokratiojn laŭmezure. Kun garantiita rezulto.
Ignacio RAMONET.