Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
ONI NOMAS ILIN malriĉuloj, forlasitoj, mizeraj senhavuloj. Sed kiuj ili estas? De kio ili vivas? Kiel ili vivas? Pierre Pierrard, iama profesoro pri nuntempa historio ĉe la Katolika Instituto de Parizo, laŭspuras ilian historion* ekde la Franca Revolucio ĝis nun. De la paŭperismo ĝis la socia malsekureco, li aŭskultas la ekzistadojn de tiuj kiuj restas senigitaj je digna vivo, serĉas ties kaŭzojn (foresto de laboro, tro malalta salajro, diskriminacio, vivosortoj) kaj omaĝas tiujn kiuj suferas per sia korpo akran kaj malsekuran ekzistadon. “Vagabondo”, “tria stato”, “proleto”, “senlaborulo”, la aŭtoro prezentas laŭvice la diversajn kondiĉojn de la malriĉa individuo kaj studas la evoluon de liaj rilatoj kun socio kiu hezitas inter karitato kaj subpremo, helpo kaj kulpigo. Tiu libro, kiel realisma bildo, memorigas ankaŭ la grandajn popolajn ribelojn, la (relativajn) atingojn kaj (modestajn) progresojn. Ĉar Pierre Pierrard insistas ĉefe sur la historia daŭro de la indiferento — se ne temas pri timo — kaj de la “kolektiva egoismo”.
Tiu indiferento, tiu kolektiva ĝeno, sentata rilate al la plej senprovizaj, troviĝas ankaŭ en la centro de la verko de ok membroj de la kolektivo Les Morts de la Rue*. Detale pritraktante la interligitan “radaron” de malhumanigo, la aŭtoroj volas raporti pri la morto de la senhejmuloj sur trotuaro, en hospitalo, en senrajte okupata loĝejo, en “gastigadejo”, ktp. Sen paroli pri tiuj kiuj mortas perforte (epilepsi-krizo, renversita de aŭtomobilo, memmortigita, murdita, ktp.). Aŭ inverse, tiuj kiuj mortadas malrapide (elĉerpiĝo, alkoholismo, spirproblemoj, aidoso, kancero, gangreno, diabeto, ktp.). En Francio oni mortas ankoraŭ pro malriĉeco: 485 homoj, sole en Parizo, inter 1998 kaj 2004, laŭ la kolektivo. “La strato mortigas”, somere kiel vintre.
Surbaze de tiu konstato, la aŭtoro denuncas la antaŭtempecon de tiuj mortoj. Kvazaŭ la morto de la malriĉuloj volus forgesiĝi, malkonsekriĝi. Ĉar la senhejmuloj finas sian vivon, plejparte, en komuna tombofoso, sen funebra ceremonio, senaĝe, sen identeco. Tiel, la vagabondo, elsociiĝinta ĝismorte, ne lasas spuron. Nu, se li mortas sola, li mortas en la sola spaco kiu restas al li, la publika spaco, do videble. La libro denuncas ĝuste tiun volon forigi tiun korpon kiu ĝenas niajn perceptojn: “Se oni tro insistas pri ilia deziro malaperi aŭ pri ilia memdetruemo, oni riskas ankaŭ forgesi ke ĝuste la socio ŝatus ke ili malaperu kaj ke ĝi subtenas tion en mil manieroj, kompreneble sen voli tion.”
Aline CHAMBRAS.