Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

INDUSTRIO JE ATOMA SKALO

Industria ekflugo de la nanoteĥnologio

Mallonge pri nanoteĥnologio. Vd ankaŭ la artikolon de Dorothée Benoit-Browaeys: “Nanoteĥnologioj: la vertiĝo de la senfine eta” Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2006 http://eo.mondediplo.com/article109....

La jaro 2004 estis tiu de la industria ekflugo de la nanoteĥnologioj. Oni spertis efektive la konstruon de industriaj konsorcioj kiel Sematech (kiu asociigas AMD, Intel Motorola kaj la Albany-universitaton de la ŝtato Novjorko), de teĥnologiaj platformoj kaj la starigon en Usono de specifa kategorio por patentoj (kun montrofenestra efiko). Tio estas sendube la sukceso de la usona publika klopodo kaj la subteno de la National Nanotech Iniative de George W. Bush kiu en decembro 2003 dediĉis federacian buĝeton de unu miliardo da dolaroj al tiu sektoro kun tre variaj eblecoj.

Azio estis ankaŭ tre aktiva en la konkurso, kun Japanio kiu investis 1,042 miliardojn da dolaroj en 2003 kaj havas altajn efikojn pri magnetaj materialoj por alte densaj memoriloj. Sud-Koreio afiŝas ankaŭ grandan publikan klopodon de 2 miliardoj da dolaroj por la periodo 2001-2010. Fine, la Popola Respubliko Ĉinio atribuis 300 milionojn da dolaroj en tiu kampo precipe kun la starigo de la centro “Nanoteĥnologia Industria Bazo” en Tianjin. Tajvano ne postrestis un publika subteno taksataj je 110 milionoj da dolaroj en 2003 al la R&D.

Mondskale, proksimume 1.200 novaj firmaoj (“start-up”) aperis en la sektoro, el kiuj la duono en Usono. Pro la granda varieco de iliaj aplikoj, la nanoteĥnologioj mobilizas ankaŭ malgrandajn novajn firmaojn kiel la gigantojn de plasta ĥirurgio aŭ de ĥemio kiel DuPont, Honeywell, GE, Bayer, Rohm and Haas, DSM aŭ Mitsubishi. Sole en la sektoro de produktado de karbaj nanotuboj oni nombras dudekon da konkurencaj societoj: ĉinajn kiel Nanomaterials Technology fonditan en 2000, anglajn kiel Rosseter Holding aŭ Chengyin Technology, nordamerikajn kiel Hyperion Catalysis (ekde 1982), AMR Technologies aŭ eŭropajn kiel Nanoledge aŭ Arkema. Tiu grupo ĵus asociiĝis kun la novfirmao Zyvex en Teksaso (Richardson) kiu realigis la “kompletan gamon de la perfekta nano-hejmlaborulo”: maniplulilojn, kontrol-mikroskopojn, sondilojn... oni trovas ĉiujn instrumentojn kaj servojn ĉe tiu pioniro de la liliputa industrio.

Hodiaŭ glorata kiel “kontinento nano” — kiu kreas ennovigojn, sed ankaŭ simplajn etendojn de malnovaj praktikoj kiel la bioteĥnologioj — estas alvokita disvastigi siajn ilojn, malaperi kiel tia, ne sen esti enkondukinta — se la promesoj realiĝas — mutacion de la industria erao al nova erao nomata “informadika”.

D.B.-B.