Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ekesto de ŝanĝoj, premo de konservativuloj.

Saŭda Kalejdoskopo

La usona vicprezidanto Richard Cheney estis akceptita de la nova reĝo Abdalaho, la 18-an de januaro. Tiu vizito konfirmas la firmecon de la rilatoj inter Riado kaj Vaŝingtono. Tamen, la saŭdanoj estas ĉefe interesataj de la interna situacio, la surtroniĝo de reĝo, kiu asertas sian volon evoluigi la socion, ŝanĝi la virino-statuson, kontraŭbatali malriĉecon kaj enkonduki novajn liberecojn.

Inter la ĵurnalistoj fakuloj pri la Proksim-Oriento, cirkulas anekdoto: “Post la unua vojaĝo oni revenas kun artikolo; post la dua, oni pensas verki libron, post la tria, oni trovas ke, finfine, estas utopie raporti pri tiom multflanka realo.”.

“Ĉu vi objektive raportos pri Saŭd-Arabio?” En la jaro 2000, tiu demando de la vicministro pri informado sonis minace: kvin jarojn poste, ĵurnalisto povas libere agi: libere vojaĝi tra la lando, renkonti kiun li volas, inkluzive iajn intelektulojn, kiujn la regantoj malpermesis alparoli la gazetaron.

“Ĉu vi objektive raportos pri Saŭd-Arabio?” Tiun demandon mi aŭdis ĉe la sidejo de anglalingva ĵurnalo The Saudi Gazette, en Djedda, de juna ĵurnalistino kiu ne nur surhavas kaptukon, sed ankaŭ kaŝas la malaltan parton de sia vizaĝo per vualo. Tamen ŝia sinteno neniel estis timema, nek ŝia maniero insiste malpravigi okcidentan kolegon. Ŝi ĵus publikigis raporton pri la malfacilaj rilatoj inter Saŭd-Arabio kaj Libio — la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj estis “frostigitaj” plurajn monatojn — tekston, kiu ne ĝojigis la regantojn, kaj ŝi “kovras” la pintorenkonton de la Organizo de Islama Konferenco (OIK) okazantan en Mekko, kie ŝi renkontas ŝtatestrojn kaj politikajn respondeculojn.

Kiel respondi? Kiel certiĝi ke oni priskribas “objektivan” bildon de lando kulture tiom malsimila, tiom diversa laŭ regionoj, tiom multidenteca? Eĉ kiam ne ekzistas lingva baro, kiel liberiĝi de persistemaj antaŭjuĝoj, stereotipaj bildoj, trankviligaj simpligoj? Ĉu Saŭd-Arabio povas resumiĝi per la virino-apartismo, la pezo de religio kaj la publikaj senkapigoj? Sed, ĉu eblas, elvokante la sociajn aŭ politikajn ŝanĝojn, la antaŭenirojn kaj la debatojn, samtempe forviŝi tiujn realaĵojn?

La “reala lando”

Ekzistas ĉi tie “deviga rondiro” por ĵurnalistoj: ili renkontas la samajn homojn, politikajn respondeculojn, kiuj kutimas paroli la “ŝablonan lingvon”, okcidentiĝintajn intelektulojn aŭ komercistojn, kiuj parolas angle kaj, precipe, kundividas ilian vidmanieron. Kiel miri pri la la simileco de artikoloj, kiuj rezultas el tiuj konversacioj? Kiel eskapi tion por raporti plej ĉee pri la “reala lando”.?

Tiu “reala lando” estas profunde penetrita de Islamo, tiel en ĝia mondokoncepto kiel en ĝiaj praktikoj. Por supraĵa observanto, tiu lando resumiĝas je tio, kion oni nomas “vaĥabismo”. Tamen, en Saŭd-Arabio svarmas religiaj skoloj, kiuj venas de diversaj tradicioj, sufiismo*, kaj vigla ŝijaisma minoritato. Eĉ la sunaisma vaĥabismo, tute ne homogena, traspertas internajn debatojn, dividojn, kiuj pliiĝis en la pasintaj jaroj. Sed necesas aŭskulti tiujn virojn kaj virinojn, kiuj situas en alia valorsistemo, kiuj uzas aliajn vortojn ol la niajn, kaj kiuj malfidas la okcidentan gazetaron taksatan, foje prave, malamika al islamo.

* Sufiismo: mistike-teozofia tendenco en Islamo. Sufio: ano de sufismo. -jmc

Saŭd-Arabio, kiu ĵus eniris en la Mondan Organizon pri Komerco (MOK), sukcese profitas la altan ondon de la nafto-prezoj: ĝiaj enspezoj en 2005 estas proksimume duonmiliardo da dolaroj tage. La riĉeco estas sentebla, la ekonomia vigleco impona, la Borso grimpis je 100% en 2004 kaj same multe en 2005*: ĝi fariĝis enspezofonto por multaj familioj. En decembro 2005 5,7 milionoj da saŭd-Araboj aĉetis akciojn de la Petrolkemia Nacia Kompanio Yanbu, por sume preskaŭ du miliardoj da dolaroj.

* Kompare kun marto 1999, kiam la lando eliris el malfacila pasejo, la borso-indico dekobliĝis. Ĉiutage estas 60 milionoj da transakcioj, kompare kun 10 milionoj antaŭ unu jaro.

La superaj kaj mezaj tavoloj estas pli malpli facile alireblaj por Okcidentanoj. Sed kio pri la aliaj, la “etuloj”, la “senranguloj”, tiuj malriĉuloj, kies ekziston la registaro nun agnoskas? Tiuj enmigrintoj, 6,3 milionoj (kontraŭ 19,7 milionoj da nacianoj), kiuj reprezentas majoritaton de la laboristaro?

Malfacilas mezuri la amplekson de la socia demando; manko de detalaj statistikoj, de sindikata movado kaj, pli ĝenerale, la balbutado de la lokaj sociaj sciencoj, igas malfacile taksi la malriĉecon, eĉ se la gazetaro provizas neatenditan helpon. De kelkaj jaroj, kaj eĉ pli de post la surtroniĝo de la reĝo Abdalaho la 1-an de aŭgusto 2005, la ĵurnaloj regule raportas pri la sociaj problemoj: senlaboreco, malriĉo, prostituado, droguzado, ktp. Eĉ pri aidoso estis publikaj iniciatoj: la 1-an de decembro, la monda tago kontraŭ la malsano, en Djedda san-veturiloj videble disdonadis informbroŝurojn.

Ĉu la nova kaj daŭranta nafto-enspezego permesos solvi la sociajn problemojn, edukajn problemojn, sanproblemojn? La unua defio estas provizi dungiĝon al ĉiuj, aparte al la dekmiloj da junuloj kaj al pli kaj pli granda nombro da virinoj, kiuj prezentiĝas sur la labormerkato. Iliaj deziroj kaj frustriĝoj parte determinos la estonton de la lando.

Sufiĉas vidi, merkrede vespere, en la stratoj de Riado, tiujn milojn da vagantaj senfaraj junuloj, sen spektosalonoj, kinejoj, sen kunvenejoj por gerenkontoj, por mezuri la enuon de ĉiuj, kiuj cetere, estas malfermaj al la internacia kulturo, tra Interreto aŭ la satelitaj televidoj. Ne mirige se la problemoj de krimeco kaj drogo kreskas. Semajnfine iuj iras distriĝi en Barejno, tiu insulo-reĝlando ligita al Saŭd-Arabio per longega ponto: dekunu milionoj da homoj transiris ĝin en 2004, kaj la nombro senĉese kreskas. Ili iras trovi la distraĵojn kiuj mankas ĉi tie.

Iuj junuloj, ne nepre la plej malriĉaj, iras alian vojon, multe pli danĝeran. Dum la 80-aj jaroj, multaj iris partopreni militon en Afganio, alvokitaj de la propra registaro, kun helpo de Usono. Sekvis ilin tiuj, kiuj, indignitaj de la masakroj en Bosnio aŭ Ĉeĉenio, iris trejniĝi en la talibanaj tendaroj. Aliaj, plurmiloj, hodiaŭ troviĝas en Irako.

Unue mobilizitaj kontraŭ la soveta aŭ usona malamiko, iuj returniĝis kontraŭ la saŭda reĝimo, precipe post kiam la reĝlando alvokis la usonan armeon en aŭgusto 1990, por kontraŭbatali Irakon. De tiam, la debato pri ĝihado (sankta milito), pri la loko de islamo, pri ekstremismo, plivastiĝis. Aparte de majo 2003, post kiam Saŭd-Arabion mem trafis ondo de atencoj*. Ĉe la pintokunveno de OIK, okazinta en Mekko la 7-an kaj 8-an de decembro, kiu firmigis la personan sukceson de la nova reĝo Abdalaho, deklaracio valorigis islamon kiel religion de la “centro” (wassatiyyah), kiu rifuzas “la troigojn, la ekstremismon kaj la pensomalvastecon (etanimecon)”.

* Venontmonate Le Monde diplomatique denove pritraktos la demandon pri terorismo en Saŭd-Arabio, lige kun la regiona situacio, aparte en Irako.

Pli ol iu ajn alia, la ŝejko Salman Al-Awadah, unu el la plej popularaj predikantoj en la regno, esprimas tiun evoluon. Dum la Ramadan-monato, lia ĉiutaga elsendo sur la satelita kanalo MBC, renkontis grandegan sukceson, des pli ke ĝi ne limiĝis al predikoj sed tuŝis ankaŭ temojn pli vastajn , pli intimajn aŭ personajn, kiel ekzemple belecon. Ĝi cetere estigis kelkajn kritikojn el la konservativa medio. La ŝejko akceptis nin antaŭ sia dompordo, revene de la ’asr-preĝo (posttagmeza preĝo), kiun li gvidis en la apuda moskeo. En la ĉambro liaj tri junaj infanoj estis studantaj sub gvido de instruisto: “Edukado estas la plej grava afero”, li komentis. En lia oficejo minimume meblita, vidiĝis preĝotapiŝo, biblioteko, kelkaj arbobildoj ĉe la muro.

Evidenta karismo eliras el tiu homo, kiu proponas ne rostitan kafon, daktilojn kaj ĉokoladbombonojn — “tradicio kaj civilizo”, li precizigas ridetante. La ŝejko Al-Awdah estas unu el la iniciatintoj de Sahwa (“vekiĝo”), movado kiu, fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj, renovigis islamon kaj ebligis al ĝi okupi hegemonian pozicion, aparte kontraŭ la “liberaluloj” kaj “modernismuloj”, kiuj ŝajnis venkontaj komence de la 80-aj jaroj.

Pro la Golfo-krizo en 1990-91, la debatoj ŝoviĝis de la kultura al la politika kampo.Tiun islaman movadon ĉefe mobilizas ekde nun la rilatoj kun Usono kaj la interna situacio de la reĝlando. La ŝejko Al-Awdah estis finfine arestita en 1994* kaj restis kvin jarojn en malliberejo. Ĉu pro tio, ĉu pro la sinmortiga devojiĝo de la ĝihadismaj islamistoj, pro la atencoj de la 11-a de septembro 2001, aŭ ĉu pro la malfermiĝoj de la heredonta princo Abdalaho, longe antaŭ lia surtroniĝo? Ial ajn, la ŝejko evoluis, kvankam li restas tre ligita al la dogmo, liaj predikoj fariĝas pli nuancitaj. Li denuncas ekzemple la militistan interpretadon de la religio, kiun iuj donas: “la rilatoj kun neislamanoj estas fiksitaj en la Korano, sed foje simplaj homoj ne scipovas legi, aŭ ne konas la kuntekston. Tiel, en la ĉapitro “Mahometo” Muhammad, estas legebla ĉe verso 5: “Kiam vi renkontas (laqiytoum) la miskredantojn, frapu iliajn nukojn, ĝis vi venkos ilin .” Sed oni ne povas kompreni tiun tekston ekster ĝia kunteksto, la batalo. Ĉi tie laqiytoum ne signifas “renkonti” sed “batali”. Cetere, ni memoru pri historio de islamo. En la tempo de la profeto — Alaho benu lin — la islamanoj suferis agresojn, sed ili havis gvidanton, ili ne provis venĝi sin, ĉar tio estus kontraŭa al la islama instruo. Ĉu vi scias, kiom da mortintoj kaŭzis la militoj dum la 23 jaroj de lia predikado? Ducent kvindek ĝis tricent, laŭlonge de 20 bataloj. Hodiaŭ la plej eta bataleto kaŭzas pli da viktimoj.

* Pri la ŝejko kaj la eventoj de 1994, vd “Fin de règne en Arabie Saoudite” (regofino en Saŭd-Arabio), Le Monde diplomatique, aŭgusto 1995.
“Kampanjo por trankvileco”

La ŝejko Al-Awdah partoprenis en julio 2003 la unuan nacian dialogon, deciditan de la heredonta princo Abdalaho*. Tie li renkontis ŝijaistajn religiajn gvidantojn antaŭ tv-kameraoj, kio estas kuraĝa faro, ĉar multaj sunaistoj konsideras ŝijaistojn herezuloj, foje eĉ neislamanoj.

* Tiu dialogo okazis en Riado (julio 2003, pri ĝenerala problemaro), en Mekko (dec. 2003, por intelekta dialogo), en Medino (junio 2004, pri la virinoj), en la orienta provinco (dec. 2004, pri la junuloj) kaj en Abha-o (dec. 2005, dialogo kun la aliaj).

Oni renkontas tiun pli grandan toleremon ankaŭ ĉe la ŝejko Abdelaziz Al-Gassim, alia partoprenanto de la Sahwa, kiu tre antaŭeniris sur la vojo al reformo. Nomita, kun kelkaj aliaj, de la esploristo Stéphane Lacroix “islamo-liberalulo* — nomo rifuzita de plejparto da ili, kiuj ne volas apartigi sin de la islama opinio, li estas referenco por junuloj, kiuj ofte estis tre proksimaj de radikalismo, kaj provas nun akordigi islamon kaj politikan liberalismon.

* Vd Stéphane Lacroix, “Islamo-liberal politics in Saŭdi Arabia”, en Paul Aarts kaj Gerd Nonneman, Saudi Arabia in the Balance, Hurst & Company, Londono, 2005.

La ŝejko Al-Gassim estras juran societon, kiu produktas studojn pri la islama leĝo (ŝarja) kaj juro. Li parolas trankvile kaj konvinke, plezure elvokas sian turisman vojaĝon en Francio kun sia familio, sian deziron reveni. Laŭ li, la plej grava evoluo estas “la malfermo de la religia kampo al debato. La ŝtato de ĉiam volis kontroli la religian institucion, nun ĝi provas ĝin malfermi. Des pli ke la morto de la ŝejkoj Ben Baze kaj Ben Uthymin, kiuj estis la du grandaj, kies aŭtoritaton neniu kontestis, kreis vakuon, neplenigitan. Tio igas pli malfacila la uzon de la institucio fare de la regantoj, (kiel ĝi faris en 1990 por la alvoko al la usonaj armeoj) ĉar tiu ĉi perdis parton de sia kredindeco — la Konsilio de la grandaj ulemoj (kleruloj) estis devigata akcepti la emeritigon de kelkaj membroj, antaŭ ilia morto, tion oni neniam vidis antaŭe!”.

Khaled estas ŝtatfunkciulo en la ministerio pri religiaj aferoj. Li estras komunikentreprenon kaj ankaŭ laboras, kiam restas tempo, kiel ĵurnalisto. Li apartenas al nova islama generacio, religipraktikanta sed malferma al ŝanĝoj. Li lanĉis, antaŭ unu jaro kaj duono, Hamlah Al-Sekina (kiun oni povas traduki “kampanjo por trankvileco”) por “veki”, tra Interreto, la junulojn, kiuj lasis sin allogi de la radikalaj ideoj.

“Ni havis 63.000 horojn da debato kun mil homoj, li klarigas. Ni sukcesis ŝanĝigi la opinion — iom aŭ multe — de 590 uloj. La debatoj estas preskaŭ ĉiam anonimaj, pro evidentaj sekurecaj kialoj: niaj kundiskutantoj foje timas. Ni klarigas la koncepton de “ĝihado”, kiu signifas la ŝarja (islama leĝo), la sintenon, kiun islamanoj devas havi kun aliulo.”

“La nigre-blanka logiko estas foje aprobita eĉ de liberaluloj, bedaŭras Khaled. Necesas, laŭ ili, elekti inter liberalismo kaj islamo. Ni ne konsentas, ni estas islamanoj kaj ni estas liberaluloj.”

La dialogo-kulturo ne facile trudiĝas, ĝi konstruiĝas iom post iom, ŝtonon post ŝtono. “Ni kaj la aliaj: nacia kolektiva vizio por interagi kun la civilizacioj tra la mondo.” Tio estas la temo de la kvina nacia dialogo iniciatita de la princo fariĝinte reĝo, kiu kunvenigis en Abha, mezdecembre plurajn dekojn da intelektuloj kaj asociaj kaj religiaj respondeculoj; por la unua fojo, la debato estis tujdisaŭdigata (samtempe) per la televido.

“Necesas unue lerni dialogi inter ni ekdiras s-ino Suhayla Hammad Zayn Al-Abidin, ekflugonte al Abha. Ne ni devas decidi kiu estas kafir (nekredanto) kaj kiu ne, tion faru nur dio.” Oni akuzis ŝin pri “laikismo”, kio ĉi tie preskaŭ egalas ateismon. Tamen neniu estas pli tradiciema ol tiu virino, tiom laŭ ŝia politika diro — ŝi denuncas la multegajn sionistajn komplotojn — kiom laŭ ŝia respekto al la religiaj reguloj. Sed pri virinaj rajtoj, ŝi havas multon por diri...

“Islamo donis — ŝi insistas — gravajn rajtojn al la virino, pli multajn ol tiuj de la okcidentaj virinoj. Tamen en Saŭd-Arabio regas tradicioj, pensmanieroj, kiuj neniel rilatas al la religio. Virino rajtu uzi sian monon, tion jam rajtis la profeto-edzinoj; ili komercis sen konsulti lin, sed ni, ni bezonas mahram (tutoron). Ni postulas revenon al la vera islamo; la ŝtato samopinias kiel ni, sed la socio rezistas.”

La situacio de virinoj evoluas. Kompare kun aliaj landoj, Saŭd-Arabio videble malfruas kaj la seksa apartigo estas pli granda ol ie ajn. La procento de laborantaj virinoj estas tre malgranda, kaj ili bezonas ĉeeston de sia patro aŭ edzo por multaj klopodoj. Sed mezurante la ŝanĝojn kiuj okazis de du jaroj, oni konstatas ilian realon. Virinoj ja nun povas akiri identigilon sen permeso de tutoro, ili ĉeestas en la komercosfero, kaj povas gvidi oficialajn delegaciojn al eksterlando.

La ĵusa baloto por la industria kaj komerca ĉambro de Djedda, estis historia tago. Kiam li surtroniĝis, la nova reĝo prokrastigis la baloton de septembro, por ebligi al virinoj kandidatiĝi. Du monatojn poste, malgraŭ malamika kampanjo gvidata de pluraj imamoj, du virinoj elektiĝis — inter la 12 elektitaj membroj. Krome, la ministro pri Industrio kaj Komerco nomumis du virinojn, inter ses nomumitoj.

Geedza perforto

S-ino Hatoon Ajwad Alfassi, liberala intelektulo, priĝojas tion. Ŝi laboras en la universitato, sed ne rajtas instrui de kvin jaroj, sen sciata kialo. Ŝi regule verkas por gazetoj. Ŝi parolas angle kaj france, rakontas siajn vojaĝojn en Francio: tie ŝi decidis surmeti kapveston dum siaj eksterlandaj vojaĝoj. “Ni havas pozitivan opinion pri la nova reĝo, kiu sendis gravajn signojn. Unue ekregante, li akceptis du kvardek-opajn virinajn grupojn — funkciulinojn de la ministerio pri Instruado, kaj intelektulinojn, — kiuj venis eldiri la bay’a, la fideleco-promeson. Tio estis senprecedenca okazintaĵo, kaj televido raportis pri ĝi.”

La saŭd-araba socio emas fariĝi pli “travidebla”. Ankaŭ la problemoj de geedza perforto venas sur la surfaco. Raporto de la nacia asocio por la personaj rajtoj mencias, ke el 5.000 kazoj pritraktitaj, 30% koncernas la geedzan perforton, kaj tion nun raportas la gazetaro. La gazetoj de Djedda raportas kreskantan kaj maltrankviligan fenomenon: forlaso de novnaskitoj fare de la propra patrino...

La socia debato ja plilarĝiĝas, sed la evoluo sur la politika kampo estas pli hazarda. Ĝi dependas de la reĝa bonvolo kaj ĉiu venko riskas esti morgaŭ nuligita, tiom malprecizaj estas la politikaj funkcireguloj. Bona ekzemplo de tiu necerteco estas la municipaj balotoj.

Plurfoje anoncita dum la lastaj jaroj, la baloto finfine okazis lastjare inter februaro kaj aprilo, sinsekve en la diversaj regionoj de la lando, por elekti la duonon de la membraro de la 178 municipoj. La alia duono ja estas nomumita.

En la Orienta Provinco, la balota konkurado pli aktivis. Qatif, malnova haveno ĉe la Golfo estas la centro de politika kaj religia ŝijaismo. En kvin distriktoj, 148 kandidatoj konkuris. Estis 120.000 eblaj balotontoj, 44.000 enskribiĝis kaj 35.000 voĉdonis, unu el la plej grandaj procentaĵoj en la lando. En tiu regiono proksima al Irako, politikaj tradicioj, aliloke nekonataj, estas malnovaj: jam en la 1950-aj jaroj, ĝin trafis ĉiuj politikaj ondoj venintaj el la najbara lando: araba naciismo, komunismo, islamismo, ktp...

“Mi ricevis 24.000 voĉojn klarigas s-ro Jafar Al-Shayeb, venkinta kandidato proksima de la religiaj ŝijaistoj. La baloto-kampanjo mem estis tre mallonga, sed la preparo longa. Lokaj komitatoj vere strebis por klarigi al homoj kiel enskribiĝi, kiel voĉdoni. Ili iris serĉi ilin en moskeo por enskribiĝi aŭ por konduki ilin al voĉdono. Cento da kunvenoj okazis en nia regiono. En nia distrikto, en Tarout okazis tri debatoj inter la kandidatoj: unue ĉiu prezentis sian programon, kaj poste la publiko metis demandojn.” Kaj, li agnoskas, “la regantoj ne influis la baloton.”

Post la fino de la baloto en la tuta lando, necesis tamen ok monatoj por publikigi la internan regularon de la konsilantaroj kaj ties rajtojn (kiuj estas esence konsultaj). Du semajnojn poste, la registaro nomumis la alian duonon de la municipaj konsilantaroj, personojn ofte elektitajn pro sia kompetento. En Qatif, s-ro Al-Ŝayeb estis balote elektita prezidanto de la municipa konsilantaro (sed la urbestro estis nomumita); en aliaj lokoj, la nomumita urbestro estas samtempe prezidanto de la municipa konsilantaro.

En la akcepto-salonego de granda vilao de Qatif, la ŝejko Hassan Al-Saffar akceptis nin. La viro, eleganta kaj maldika, havas bone zorgitan barbon kaj blankan turbanon, kiel la ŝijaismaj moŝtuloj. Junaspekta, kvankam li havas longan aktivistan karieron: li fuĝis el la lando en 1980 post la ŝijaista revolucio, kiu sekvis la iranan revolucion de 1979; li revenis en 1995, post interkonsento kun la reĝo. Lia libereco kreskis sed ĝi restas dependa de politikaj hazardoj. Iuj liaj libroj estas publikigitaj en Saŭd-Arabio, sed aliaj nur en Libano.

La ŝejko estas ĉefe tuŝita de la diskriminacioj kiujn suferas la ŝijaistoj. “Tio devas ĉesi. La nacia dialogo ja faligis iujn murojn inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, sed tio restis ĉe la debato-nivelo. Ekzistas forta premo de la konservativaj medioj en la religia institucio kontraŭ tiuj kontaktoj, kaj eĉ foje ankaŭ ĉe ni, ŝijaistoj li konfesas. Mi renkontis gravajn sunaismajn ŝejkojn, kiel Salman Al-Awdah. Liaj diroj estas pozitivaj, mi opinias, ke li evoluis. Sed li estas submetata al premoj de la konservativuloj kaj li ne volas perdi sian influon. Ni bezonas komunajn iniciatojn por faciligi evoluon, tiel ĉe la sunaistoj, kiel ĉe la ŝijaistoj.”

“Ni ne favoras rapidan ŝanĝon, konkludas la ŝejko Al-Saffar, ni ne volas transformi la landon en novan Alĝerion. Sed la regantoj devas lasi la diversajn opinifluojn sin esprimi, por krei fortorilaton pli favoran al la reformo. Necesas fiksi la regulojn de la politika funkciado, kaj integri en ĝi la sociajn fortojn, kiuj tion deziras, tio igos ilin pli respondecaj. Ĝis nun, ne estas konkreta projekto, kaj la kelkaj pozitivaj signoj estas nur inko sur papero.”

Tiu relativa pesimismo estas trovebla ankaŭ ĉe multaj intelektuloj kaj aktivistoj. Fine de 2003 estis publikigita alvoko por konstitucia reformo, ĉefe iniciate de la islamisma flanko. Kiel konfesas la profesoro Abdallah Al-Hamed, unu el ĝiaj proparolantoj, ili volis aserti sian aŭtonomecan ekziston: “Ni postulis transformiĝon de la absoluta monarkio en konstitucian monarkion. La Riado-alvoko estis admono al toleremo, al unueco, al humanismo. Ĝi fontis ĉefe el la islamistoj, ĉar mi kredas, ke gravas plifirmigo de la religia tendenco favora al demokratio, por malpravigi tiujn, kiuj alvokas al renverso de la reĝimo, kaj por kontraŭbatali la perforton. Laŭ nia opinio, ŝtato ne povas esti islamisma se ĝi ne estas demokratia, se ĝin ne regas konstitucio.”

Renkonto kun la reĝo

Ĉu tiu postulo de konstitucia reformo estis tro drasta por la regantaro? Kial ajn, subpremo bategis la reformapogan movadon, kiu formiĝis en 2002-2003, kun implica simpatio de la princo Abdalaho, des pli facile, ke ĝi estis dividita pro la “izoliĝo” de la islamistoj. Laŭ la poeto Ali Al-Doumaini “oni arestis nin kontraŭleĝe, ĉar ni malobeis neniun leĝon. La defendo-rajtoj estis malrespektataj, la polico eĉ forŝtelis, en nia malliberejo, la tekstojn, kiujn ni preparis por nia defendo; bonŝance niaj familioj havis kopiojn. La juĝisto trudis nepublikan proceson.” Vere estas, ke la unua proceso-sesio estigis gazetartikolojn tre kritikajn kontraŭ la registaro, aparte en Interreto.

Tri homoj estis severe kondamnitaj: sesjara mallibero por la profesoro Matrouk Al-Falih (arab-naciisto), sepjara por la profesoro Abdallah Al-Hamed (Islamisto) kaj naŭjara por la poeto Ali Al-Doumaini (ekskomunisto). Neniu plenumis krimon, neniu vokis al perforto, ĉiuj predikis pacan reformon.

Kial la hered-princo allasis tion? La plej ofte citita kialo estas la internaj potencoluktoj, kaj la malfacilego por la heredprinco havi aŭtoritaton. Ĉu tio ŝanĝiĝis post lia surtroniĝo kaj pro lia grandega populareco (ege aprezataj estis lia rezigno pri la moŝtecaj titolo kaj man-kiso)?

“Post nia liberiĝo, precizigas s-ro Al-Doumaini, ni deziris privatan renkontiĝon kun la reĝo. Ni deziris plifirmigi niajn rilatojn kun li por kuraĝigi lin daŭrigi laŭ la ankoraŭ ne tre firma reformo-vojo. Ni povis renkonti lin nur publike. Ĉiu el ni intervenis mallonge por aserti ke ni estas kun li sur la reformo-vojo, man-en-mane, kaj kor-ĉe-kore. La reĝo respondis, ke ni estas bonaj civitanoj, ke ni estas liaj fratoj kaj liaj filoj.” S-ro Al-Doumaini esperas baldaŭ rehavi sian pasporton kaj denove vojaĝi.

Kalejdoskopo: tiu vorto signifas “cilindron, kie koloraj fragmentoj reflektiĝas de speguletoj diversangulaj, kiu frue (1818) inspiris figuran sencon, esprimantan rapidan kaj ŝanĝiĝantan sinsekvon (de sensaĵoj, de impresoj...)”*

* Dictionnaire historique de la langue française, Le Robert, Parizo, 1992.

Ĉe la fino de tiu kalejdoskopa esplorado, kiu bildo superos en la menso de la leganto? Ĉu tiu de virinoj daŭre subpremataj, aŭ liberiĝantaj? Ĉu tiu de reforma potenco, aŭ fermita en ĝia konservatismo? Ĉu tiu de socio blokita, aŭ moviĝanta? Oni esperu ĉiukaze, ke estos skizo ja ne preciza sed plurkolora de socio kaj lando, kiun oni ne povas priskribi nigreblanke, kaj kiun ni plu malkovru.

Alain GRESH.