Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

INTEGRIĜO PER DU RAPIDECOJ

Usono, versio “latina”

La “koliziulo de la kulturoj”[1], Samuel Huntington, estas en zorgo pro la ĉiutage pli granda ĉeesto de latinamerikanoj en Usono. La lando pri kiu li revas tamen ne estas minacata. Ĉar, kun la tempo, kelkaj faktoroj ludos decidan rolon: la enorma asimilkapablo de la merkato, kiu estas la koro de la usona ideologio, la evoluo al konservativismo de la “latinaj” sektoroj kiuj akiras la statuson de meza klaso, kaj la akumulita malfruo de la “latina” komunumo en la konkero de la politika potenco.

ĈIO KRESKAS ĉi tie, inter la okraj montoj kiuj ĉirkaŭas la verdan valon: legomoj, fruaĵoj, fruktoj, vinberoj. La Salinas Valley estas unu el la teroj kiuj faras Kalifornion iu el la unuaj agrokulturaj produktejoj de la mondo. Kun alta teĥniko, la akvuma sistemo sternas siajn tubojn sur kilometrojn. Surgenue en la kampoj, la laboristoj finas la rikolton. La submastroj, kiuj prigardas ilin, 60 horojn semajne, estas, kiel ili, meksikanoj, sed havas iajn malfacilaĵojn komprenigi sin. La plimulto de iliaj dungitoj ne parolas hispane. Ili estas trikiaj kaj mistekaj indianoj*, devenaj el la ŝtato Oaxaca [elp. Oaŝaka], la plej malriĉaj kamparanoj de Meksiko. Ili gajnas ĉi tie proksimume 7 dolarojn hore, dekoble pli ol en sia lando. “Por ni, la indiĝenoj, ne ekzistas rimedoj por vivi tie, grimacas Ramiro, 20-jara, en sia survestaĵo kun la emblemo de la futbal-skipo de la Fortyiners, la usona futbalskipo de San-Francisko. Vi devas elekti: aŭ resti en la pueblo [vilaĝo] kun via familio, kaj vidi ilin malsatmorti, aŭ forlasi, veni ĉi tien, gajni monon kaj sendi al ili ion por supervivi.”

* En la franca: triquis et mistèques. -vl

La simboloj de ilia nova vivo laŭvicas la randon de la kampo: brokante akiritaj aŭtoj, en bona stato, kiujn ili aĉetis por malpli ol mil dolaroj. Dum la paŭzo — duona horo, ne pli-, ili elpoŝigas porteblan telefonon por babili kun siaj amikoj.

En tre baza hispana lingvo aŭ helpe de tradukisto, ili plendas pri la “contratistas”. Tiuj perantoj “latinos”*, taskitaj rekruti manlaboristojn por la usonaj farmbienoj, enpoŝigas de 15 ĝis 20% de ilia salajro. Tamen, la trikioj kaj mistekoj ne aliĝas al la sindikato kiu intertraktas kun la agrokulturaj kompanioj kaj garantius al ili pli bonajn laborkondiĉojn, pli altan salajron, eĉ san-asekuron. S-ro Manuel Morán, membro de la Union of Farm Workers, la agrokultura sindikato fondita en la 1960-aj jaroj de la mita meksik-usonano César Chavez*, bedaŭras tion: “Ĉio kion ili volas, estas laboro, povi aĉeti veturilon, bone manĝi kaj sendi kelkajn groŝojn hejmen. Ili loĝas 8- aŭ 10-ope en triĉambra domo aŭ pagas kelkfoje la duonon de sia salajro por geloĝi en unu sola ĉambro...”

* En Usono, la esprimo “latinos” kaj “hispanos” estas sendistinge uzataj por latinamerikanoj.
* Gvidanto de la meksikaj usonanoj, en la 1960-aj jaroj, la batalplenaj jaroj de la “chicano”-radikalismo en la kamparoj de Nov-Meksikio kaj Kalifornio.

Naŭdek elcentoj de la agrokulturaj laboristoj de Kalifornio estas meksikaj aŭ centramerikaj enmigrintoj kaŝe venintaj kaj senpaperaj. La loka agrokulturo, en plena ekspansio, ne povas rezigni pri ili ĉar ĉi tie neniu volas prilabori la teron en tiaj kondiĉoj. Nur tiuj kiuj havas parencon kun laŭleĝaj paperoj, aŭ kiuj edziĝas al usonano, povas akiri, post longaj burokratecaj klopodoj, laborpermeson kaj rezidenco-karton, la faman green card.

Tamen, jam de jaroj la enmigro-servoj ne plu montriĝas en la kampoj. Miloj da meksikanoj, de kiuj 4.000 indianoj, venis en la vilaĝon proksime de Greenfields, post la fino de la 1990-aj jaroj. Escepte de kelkaj etdeliktuloj neniu estis deportita. Business is business... Tiu sistemo estas hipokrita”, konkludas s-ro Morán.

Don Andrés Cruz estas la ĉefo de tiu eta indiĝena komunumo. Samuel Huntington? Li ne konas, kompreneble. Li ankaŭ ne scias ke la aŭtoro de la Kolizio de la civilizacioj* ludas decidan rolon en la nuna debato pri la temo de la latinamerika enmigrado en Usono.* Ĉu la fama universitatano ne asertis en sia lasta libro (Kiuj ni estas?)* kaj en multaj artikoloj ke la latinamerikanoj estas neasimileblaj en “la Usono kiun li konas kaj kiun li amas”? Laŭ li, “la fundamentoj de la [uson-]fonda angla-protestanta kulturo estas: la angla lingvo; la kristaneco (...) angla koncepto de antaŭrangeco de la leĝo, la respondeco de la gvidantoj, la rajto de la individuoj (...) la protestantaj valoroj de la individuismo, la laboretiko, kaj la kredo ke la homoj havas la kapablon kaj la devon krei surteran paradizon...”

* Samuel P. Huntington, Le Choc des civilisations, Odile Jacob, Parizo, 1997.
* Pri tiu temo vd James Cohen kaj Annick Tréguer (kunord.), Les latinos des USA, IHEAL Editions, Parizo, 2004.
* Qui sommes-nous? Identité nationale et choc des cultures [Kiuj ni estas? Nacia identeco kaj kolizio de la civilizacioj], Odile Jacob, Parizo, 2004. (Who Are We? The Challenges to America’s National Identity, Simon and Schuster, lieu de publication, 2004.)

Scieme ĉu li povus trovi indulgon en la okuloj de Huntington, don Andrés respondas firme: “Jes, se ili donas al ni la ŝancon, ni povas fariĝi bonaj usonanoj!” S-ro Morán konfirmas tion. Greenfields pruvis, laŭ li, kaj de longa tempo, ke la meksikanoj estas asimileblaj. La urbo havas 4-oble pli da loĝantoj ol antaŭ tridek jaroj kaj 95% da [ili estas] meksikanoj, inter ili la urbestro, la urbaj konsilantoj kaj la lernejaj respondeculoj. La duono da ili estas usonaj civitanoj aŭ havas green card, skrupule respektas la leĝojn, pagas siajn impostojn kaj pie pagas la pezajn ŝuldojn faritajn por akiri la materiajn simbolojn de la usona revo.

Certe, ili hejme parolas daŭre la hispanan. Sed ĉiuj elturniĝas en la angla. Aparte la infanoj naskitaj ĉi tie. Kontraste kun aliaj ŝtatoj, ekzemple Teksaso, jam ne ekzistas dulingvaj lernejoj en Kalifornio. La instruado okazas nur en la angla. Koncerne la laborkapablon de tiuj homoj el la sudo, oni demandu al la mastroj kion ili pensas pri tio!

“La plej multaj nove venintoj radikiĝos ĉi tie, antaŭdiras s-ro Morán. Ni ĉiuj diris la samon alvenante: mi laboros tri aŭ kvar jarojn, mi ŝparos kaj revenos al la lando por starigi etan negocon.” Poste, la tempo pasas, la lanoŝtrumpo pufiĝas nur malrapide*: se oni bone gajnas, en Usono, oni ankaŭ multe elspezas. Ĉefe se oni aĉetas domon. Eĉ se ili estas kontraŭleĝaj, la laboristoj kiuj pruvas regulajn enspezojn povas akiri kreditojn. “Kaj poste oni edziĝas, faras infanojn. Usonajn infanojn! Kaj jen... Tridek jarojn poste, oni estas daŭre ĉi tie... Por homoj kiel ni, la [hejm]lando estas la tero kie oni sukcesas!” Sed kiom penigas la vojo...

* Aludo al la ŝparmetodo akumuli la monon en ŝtrumpo anstataŭ deponi ĝin al ŝparkaso aŭ banko. -vl

Kelkajn stratojn post la nubskrapuloj de la centro de Los-Anĝeleso, restoracio anoncas per grandaj plastaj literoj: Pupuseria*. En la perspektivo de la avenuo, orienten, viciĝas centoj da ŝildoj: Tiendas Mariposa, El Palacio centroamericano, Llantas nuevas Zamora, Ropa para la Familia... La pejzaĝo ne ŝanĝiĝas dum 30 kilometroj, ĝis la randoj de East Los Angeles. Survoje, la Plaza Olivera disponigas altaron dediĉitan al la Virgen de Guadalupe, la patronino de Meksiko, ĉe giganta murpentraĵo kiu reproduktas la flagojn de Usono kaj de ĉiuj landoj de Latinameriko. La senpaperuloj venas ĉi tien por peti la Virgulinon helpi ilin instaliĝi en Usono. Veninte kvinjara de la ŝtato Michoacán al Kalifornio, kun sia patrino kaj siaj fratoj, Carlos restis 11 jarojn senpapera kaj faris ĉiajn eblajn etajn metiojn antaŭ ol instaliĝi kiel teĥnikisto pri x-radioj. Lacegiga itinero. La dungistoj povas dungi laboristojn laŭhore aŭ laŭtage, sen postuli paperojn de ili. Sed, por oferti al ili laŭmonate salajratan dungon, ili postulas numeron de sociala asekuro kaj usonan identigilon. La ĵus venintoj ne havas ĝin. Ili tre rapide lernas ke la patrones [mastroj] akceptas senprobleme la falsajn kartojn de sociala asekuro kaj la falsajn stirpermesojn kiuj aĉeteblas per po 70 dolaroj en ĉiuj pulbazaroj de la usona sudo.

* La pupusa estas salvadora tortiljo kun fazeoloj.

Tiel cirkulas milionoj da falsaj paperoj, sen ke tio tro zorgigas la federacian registaron. Provizita de tiaj provizoraj dokumentoj, kaj dungitaj kiel ĝardenisto, telerlavisto en restoracio aŭ vicdungita en purig-entrepreno, la latinamerika laboristo povas vivi dum jaroj, eksterleĝe, en lando kiu ne povas rezigni pri lia laborforto. La usonanoj ne aprezas pli la etajn urbajn metiojn ol la terlaboron. Fakte 53% de la meksikanoj vivantaj en Usono ne disponas ajnan leĝan dokumenton.

25-jara, Carlos estas usona civitano danke al la proceduro de familia kuniĝo farita de leĝe instalita onklo. “Mi ankoraŭ ne atingis mian celon, diras li: mian propran domon kaj la ekonomian stabilecon por miaj tri infanoj kaj mia edzino... Sed kompreneble mi restos en Usono...” Por “ŝpari”, li laboras vespere kiel valet parking ĉe restoracio.

La duono de la loĝantaro de la distrikto de Los-Anĝeleso estas “latina”: 4,5 milionoj da homoj. La kvartaloj kie ĝi koncentriĝas — East L.A. ĉefe-, elradias tre etburĝan etoson. Trompa ŝajno. La plej multaj familioj kiuj loĝas tie vivas per malpli ol 20.000 dolaroj jare, sumo kiu, en Usono, ebligas apenaŭ kovri la ĉiutagajn bezonojn.* Kaj en tiuj kvartaloj troviĝas la plej timataj bandoj de la usona okcidento.

* En 2001, laŭ la sindikato United Auto Workers (UAW), necesis gajni almenaŭ 8,70 dolarojn hore (17.960 dolarojn jare) por eskapi malriĉecon; 40,4% de la latinamerikanoj vivis tiam en hejmoj kiuj ne disponis tiun sumon. Citita el verko de James Cohen, Spanglish America, Le Félin, Parizo, 2005.

S-ro José Huizar, juna 37-jara politikisto naskita en la ŝtato Zacatecas, en Meksiko, pasigis la plejparton de sia vivo ĉi tie, en malnovega lignodomo apud aŭtoŝoseo. Alveninte 5-jara, li lernis en publika lernejo antaŭ ol gajni stipendion por iri al unu el la plej bonaj universitatoj de la lando: Princeton (Nov-Ĵerzeo ). Nun membro de la “mastraro” de sia universitato, tiu aktivulo de la demokrata partio luktis dum pluraj jaroj por la justeco en lernejo, ĉekape de la servoj de publika edukado de la Granda Los-Anĝeleso. Li kampanjas por elektiĝi urba konsilanto. Jen success story [sukces-historio] inda je la plej bonaj felietonoj. La patro de José estis malklera kampulo.

En la koro de tiu meksika bastiono, s-ro Huizar parolas la hispanan kun malfacilo. Li estas tamen enmigrinto de unua generacio. Li deklaras sin ŝatanto de meksika kulturo, kun malklara enhavo — “Aparta maniero konduti, vestiĝi... Malsama muziko... kuirarto...”-, kaj daŭre ne konsideras sin “asimilita”. Tamen, kiam oni demandas lin pri la lasta romano kiun li legis en la hispana, li ridetas kaj respondas: “Vi pravas, mi estas iomete pocho...” En meksika ĵargono, la termino signifas la enmigrinton kiu perdas sian denaskan lingvon kaj fandiĝas en la usona kulturo. “Mi fieras esti meksikano, konkludas li, sed mi dankas Usonon pro tio kion ĝi donis al mi: edukadon, laboron... Ĉion kio ne ekzistis en la montaroj de Zacatecas.”

La lasta federacia censo montras ke, en la tuta lando, 41 milionoj da loĝantoj devenas de Latinameriko (14% de la loĝantaro). La duono da ili naskiĝis ekster la landlimoj, 65% estas meksikdevenaj. En 2045, laŭ la Pew Hispanic Center, la nombro da latinamerikanoj ĉirkaŭos 103 milionojn. La hispana estas jam la dua lingvo de la lando. Kaj Usono estas la dua hispanlingva lando de la mondo, post Meksiko, sed antaŭ Hispanio kaj Kolombio... La ĵurnaloj kaj vesperaj programoj de la lokaj stacioj de Univisión, la giganto de la hispanlingva televido, havas ofte pli grandajn enŝalt-kvotojn ol tiuj de ABC, CBS aŭ NBC, en Miamo, Novjorko aŭ Los-Anĝeleso.

La Opinión en Los-Anĝeleso, La Voz en Hustono, Rumbo en Teksaso, La Raza en Ĉikago proponas ĉiutage novan sukces-historion al siaj legantoj: familio de Michoacán fondis sian propran vinberejon, post vinberrikolti en la Napa Valley dum generacio... Knabo 29-jara, naskita en Tijuana, ĵus lanĉis fabrikadon de t-ĉemizoj... La termino latino, longtempe pejorativa, estas nun laŭmoda. La meksika Holivud-stelulino Salma Hayek aŭ Jorge Ramos, la furora prezentisto de la televid-ĵurnalo de Univisión estas modeloj por la ĉiadevena urba junularo. Dulingvaj kantistoj, kiel la meksikano Alejandro Fernández kaj la portorikanoj Chayanne, Jennifer López, Ricky Martín, invadas la radiojn kaj televidojn, en la hispana aŭ la angla.

S-ro Vicente del Rio volonte donacas la tekilaon* sur la teraso de Frida*, lia restoracio de Beverly Drive, ne malproksime de la monto kaŝita de la literoj Hollywood. Lia establo fariĝis la renkontejo de la junaj riĉuloj de la kvartalo, de la show business latino kaj de la juda komunumo de Beverly Hills. Ĉar pli kaj pli da mezklasaj meksikanoj venis al Usono en la lastaj jaroj. Laŭ enketo de la Pew Hispanic Institute, du meksikanoj el kvin deklaras sin pretaj vivi tie, eĉ senpapere. La intenco elmigri “jam ne montriĝas nur ĉe la malriĉuloj. Tiu deziro ekzistas ĉe la meza klaso kaj eĉ en la rondoj formitaj en universitato”, asertas la direktoro de la sondaĵo, s-ro Roberto Suro.*

* Tekilao: meksika agavo-brando. -vl
* De Frida Khalo, meksika pentristino, edzino de Diego Rivera kaj amatino de Leo Trocko [Lev Trockij].
* ...

La malnova ideo laŭ kiu la elmigrado naskiĝas nur el la mizero jam ne sufiĉas por klarigi tiun fenomenon. La starigo, sude de la Rio Grande, de la novliberala modelo sekvigis altiĝon de la nombro da malriĉuloj kaj malriĉiĝon de la etburĝaro. Ĝi igis ankaŭ la junularon, martelatan de reklamo kaj televido, pli sentema pri la usona revo.

Ni spertas do, de Ĉikago ĝis San Antonio, la naskiĝon de hibrida kulturo: la “latina” junularo de la popolaj kvartaloj lasas la tradiciajn salsa-on kaj cumbia por nova ritmo made in USA, la reggaeton, nedifinebla miksaĵo de hip hop, de rap kaj de latinamerikaj kadencoj. Oni povas tamen renkonti, hazarde dum promenado tra Kalifornio, meksik-usonajn superajn kadrojn de tria generacio, kiuj malbone parolas sian originan lingvon kaj estas tamen pasiaj spektantoj de la hispanlingva chicano-teatro.

Kun kelkaj esceptoj, la grandaj komunikiloj por latinos verŝas sur sian publikon primitivan programaron faritan el reklamo, stultaj talk shows kaj tendencaj informoj. Tamen, de nordo ĝis sudo, iom ĉie en la lando, elsendante en la angla, en la hispana kaj en diversaj indiĝenaj meksikaj dialektoj, Radio bilingue proponas altkvalitajn programojn kaj luktas por savi la originan kulturon de la hispanlingvuloj kontraŭ la dissolviĝo en la komerca melting pot [fandejo].

La politika mondo cedis etan lokon por la reprezentantoj de la dua nacia komunumo. Du el la precipaj ministroj de s-ro George W. Bush, la sekretario pri justico Alberto González, kaj la sekretario pri komerco Carlos Gutierrez estas latinos. Dudek-kvin deputitoj kaj senatoroj — meksik-, kub- kaj portorik-devenaj — sidas en la Kongreso, kaj pli ol dudeko da hispanlingvaj urbestroj mastrumas urbojn de pli ol 100.000 loĝantoj, en Kalifornio, Teksaso, Florido kaj Konektikuto. Por multaj, la elekto en 2004 de s-ro Antonio Villaraigosa, meksikano de dua generacio, kiel urbestro de Los-Anĝeleso, estis rivelo kaj eĉ ŝoko.

La American dream estas evidente la ĉefa celo de la premgrupo kiu konsistas el la precipaj eminentaj “latinos”. S-ro David Ayon, esploristo ĉe la Kalifornia Jesuita Universitato de Loyola Marymount, nomis ĝin la Red latina, la “latinan” reton. Naskita antaŭ 48 jaroj en Teksaso de meksika patro engaĝita en la usona armeo dum la dua mondmilito, s-ro Ayon klarigas ke tiu reto apogas sin sur la elektitoj kaj altaj oficistoj latinamerikdevenaj, kaj sur la grandaj asocioj gvidataj de meksik-usonanoj kiel la League of United Latin American Citizen (LULAC), la Mexican American Legal Defense and Educational Fund (MALDEF) aŭ la Consejo de la Raza, organizoj larĝe malfermitaj al ĉiadevenaj latinos. estis rivelo kaj e Ili kune klopodas por rapida integriĝo kaj apogas en la Federacia Kongreso la leĝprojektojn, kiuj tendencas reguligi la situacion de la senpaperuloj, kaj la socialajn programojn kiujn la enmigrintoj povas profiti. Ili luktas ankaŭ por faciligi la lernejan progresadon de la infanoj kiuj komence parolas nur la hispanan, kaj por respekti la rajtojn de la hispanlingvaj laboristoj. Antaŭ ĉio, ili distribuas milionojn da dolaroj por stipendioj por ebligi al la filoj de enmigrintoj la aliron al universitato.

Tiu latina reto ĝenerale situas en la demokrata movado. S-ro Henry Cisneros — eksurbestro de San Antonio kaj ministro de s-ro William Clinton-, s-ro Bill Richardson — guberniestro de Nov-Meksikio-, kaj la demokrata deputito de Nov-Ĵerzeo, la kub-usonano Robert Menéndez, ludis decidan rolon en ĝia starigo. Ili ekzemple financis la kampanjojn de s-ro Antonio Villaraigosa, en Los-Anĝeleso, kaj de la senatoro en Salazar en Kolorado. Tamen, certaj eminentuloj de la Red latina proksimiĝis, en la lastaj jaroj, al la respublikana partio. Tiel, s-ro Carlos Olamendi, mastro de ĉeno de 50 restoracioj, aliĝis al la skipo de s-ro Arnold Schwarzenegger, la tre dekstra guberniestro de Kalifornio.

La “latina reto” preferas la premgrupan laboron ĉe la federaciaj aŭtoritatoj. Ĝi montriĝas malpli akceptema por la elpaŝoj de la meksika kaj centramerikaj registaroj, kiuj petas ĝin defendi iliajn interesojn en Vaŝingtono. Estus malĝuste kredi, ridetas s-ro Ayon, “ke la latina komunumo en Usono estas Latinameriko transplantita ĉi tien”.

Malpli influa reto, kiun s-ro Ayon nomas la Red mexicana (meksikan reton), rezistas pli aktive al la asimilado. De Ĉikago ĝis San Antonio, ĝi organizas sin loke en clubes de oriundos, etaj asocioj kiuj kunigas meksikanojn kun usona civitaneco kaj enmigrintojn devenaj el la sama loko, kiuj grupiĝas en federacioj. La plej aktivaj estas tiuj de la meksikaj ŝtatoj Zacatecas, Michoacán kaj Guanajuato, kiuj, ekde la dua mondmilito, alportis al Usono sinsekvajn generaciojn de enmigrantoj. La clubes financas socialajn projektojn, la konstruadon de lernejoj aŭ de sportaj centroj en siaj devenurboj en Meksiko.

Por kolekti monon, ili organizas balojn aŭ bankedojn, animatajn de mariachi aŭ de norteña muzikgrupo. La Red mexicana havas tre densajn rilatojn kun la meksikaj konsulejoj kaj la Instituto de la Eksterlandaj Meksikanoj, starigita de la meksika prezidanto Vicente Fox por apogi sian registaron en siaj intertraktadoj kun Vaŝingtono. Sed la clubes de oriundos apenaŭ rekrutas en la grandaj urboj. La latinos ŝajnas pli zorgi por sukcesi mem en la lando ol sukcesigi sian devenlandon en Usono.

La analizo de la konduto de la latinos, farita de s-ro Harry Pachon, prezidanto de la Politika Instituto Tomás Rivera de la Universitato de Sud-Kalifornio, iras tiudirekten. Ĝi karakteriziĝas, diras li, “per forta labor-etiko kaj per novigo de la usona idealo kiu volas ke intensa klopodado kaj persistemo konduku al pli bona vivo”. La ideo ke Usono estas tero de oportunoj, aldonas li, klarigas ankaŭ ke la latinos montris ĉiam “altan gradon de patriotismo”: 300.000 meksikdevenaj usonanoj partoprenis en la dua mondmilito kaj 130.000 latinos batalis sub la usona flago komence de la dua Irak-milito.

S-rino Hilda Solis — la unua federacia deputito nikaragvo-devena flanke de sia patrino — moderigas tiun juĝon. La rekrutenskriba distrikto de Los-Anĝeleso, kiu elektis ŝin, priploras jam 11 mortintajn latinos en Irako. Pli ol patriota febro, klarigas ŝi, estas la manko de opcioj, iliaj provizoraj ekzist-kondiĉoj, kiuj puŝas la junajn latinos al la armeo. Kaj la espero akiri verajn paperojn, pagitajn koste de ilia sango, post ilia militservo.

S-rino Solis konfirmas ankaŭ ke, kvankam ili daŭre voĉdonas plimulte por la demokratoj post ŝtataniĝo, ili tendencas “dekstriĝi” ekde kiam ili atingas la mezan klason. Tridek elcentoj da ili donis sian preferon al s-ro Schwartzenegger kaj 40% al s-ro Bush. La kubanoj de Miamo jam ne estas la solaj kiuj subtenas la prezidanton George W. Bush! S-ro Alberto Gonzalez, brila meksik-usona advokato de dua generacio, nomumita ministro pri justico en 2004, ekzemple elstaris en la defendo de la karceraj politikoj en Abu Graib kaj Gŭantanamo. En totala kontraŭdiro kun la principoj (almenaŭ asertataj!) de la latin-usonaj demokratoj: la respekto al homrajtoj kaj al neinterveno.

La politika sub-reprezentiĝo de la latinos ankaŭ ne multe zorgigas la demokratojn. El la 41 milionoj da ili kiuj vivas en Usono, nur 7 milionoj havas la voĉdonrajton, kaj montriĝas tre malverŝajne ke ili povus post mallonga tempo pezi sur la politika estonteco de la lando. En Meksikurbo, s-ro Carlos González, direktoro de la Instituto de Eksterlandaj Meksikanoj, donas unu el la ŝlosiloj de la problemo: “La strukturo de la usona ekonomio jam ne ebligas al la nova enmigrinto rapide, kiel en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, akiri statuson de meza klaso. Estas esence ekonomio de servoj, kiu favoras la kono-elitojn kaj kreas subklason sen ebleco de vertikala promocio.” La usona migrad-politiko, tre restrikta, kondamnas por langa tempo tiujn sektorojn al statuso de senpapereco, for de la elektejoj.

En Kalifornio ĉiukaze, arĥitekturo kaj urboplanado evoluas samritme kun la enmigrado, kiel atestas la novkolonia fasado de la hiperbazaro de San José, la ĉefurbo de la Silicon Valley. La posedantoj de Mi Pueblo venis de Meksiko antaŭ malpli ol tridek jaroj. La manĝkartoj proponas tortillas de maizo, pikantajn saŭcojn, nigrajn fazeolojn el ladskatoloj kaj ĉiajn spicojn... Multaj produktoj portas la markon El Mexicano, tiun de la fratoj Márquez, enmigrintoj de unua generacio, kiuj instalis siajn fabrikojn ĉe la eniro de la urbo. “Ekzistas ĉi tie, diras s-ro Bruno Figueroa, ĝenerala konsulo de Meksiko en San José, vera business de nostalgio”. La ĉenoj de superbazaroj latinos faras milionajn spezojn. Sume, la latinos penetras en la usonan merkaton multe pli facile ol en la politikan mondon...

La jara aĉetpovo de la “latina” komunumo proksimas 700 miliardojn da dolaroj, 200 miliardojn pli ol la malneta interna produkto de Argentino! La granda distribuo investas konsiderindajn sumojn en komercigo kaj reklamo por radikiĝi en tiu merkato. Du milionoj da “latinaj” entreprenoj produktas proksimume 250 miliardojn da dolaroj da jaraj spezoj kaj pli ol 2 milionoj da dungoj: ĉenoj de superbazaroj kaj de restoracioj, entreprenoj de purigado, komunikiloj, reklamagentejoj, kompanioj de transporto kaj de enpakado...

En Interreto, la “latin-usonaj” komercaj ĉambroj afiŝas senfinajn listojn de etaj kaj mezaj entreprenoj. La latinos starigas pli da ili ol la usonaj blankuloj aŭ nigruloj. La US Bank kaj la US Hispanic Chamber of Commerce (USHC); 40 ĉambroj en Kalifornio, 20 en Teksaso) starigis, antaŭ nelonge, nacian planon de financado de “latinaj” entreprenoj de 1 miliardo da dolaroj.

Tiu ekonomia integriĝo montriĝas siavice, sen surprizo, ankaŭ politike. La USHC, ekzemple, publike apogis la nomumon, fare de s-ro Bush, de la ultrakonservativa juĝo John Roberts kiel prezidanto de la Supera Kortumo, en 2005. Estas vere ke, rilate familion, aborton aŭ samseksemecon, la plimulto de la ĵus enmigrintoj — praktikantaj katolikoj — ne postrestas eĉ milimetron al la usonaj ultradekstruloj.

En Hustono, s-ro Juan Alvarez, unu el la multaj centramerikaj aktivuloj — pli politikigitaj ol la meksikanoj — kiuj batalas por defendi la rajtojn de la migrintoj, faras ĉiutage sian rondviziton ĉe la esquinas — benzinejoj, superbazaroj kaj komerco-centroj — kie la senpaperaj laboristoj ofertas siajn servojn potage al la konstru-entreprenoj. Laŭ li, ekzistas 100.000 jornaleros [taglaboristoj] en la tuta lando kaj 6.000 en Hustono. En ĉi tiu mezo de oktobro, strange, la esquinas estas preskaŭ malplenaj. S-ro Alvarez donas la klarigon: “Kvar mil foriris en la lastaj tagoj por labori en... Nov-Orleano.”

Post fino de septembro 2005, miloj da senpaperaj latinos partoprenas en la purigado de la katastrofita urbo. Ili ne tre plendas ke la proponitaj salajroj estas sub tiuj kiujn ricevus usonaj nigruloj aŭ blankuloj por la sama laboro. Ne tre gravas por ili la 12 laborhoroj en la stagnoputra akvo kaj putraĵo. Nur la urbestro, la nigra usonano Ray Nagin, plendis pro la situacio, invokante “la novan inundon” de la urbo fare de... la latinos. Kun kelkaj esceptoj, la enmigro-aŭtoritatoj lasas fari, plian fojon... La Usono pri kiu revas Samuel Huntington bezonas multajn malriĉajn latinos... por resti si mem.

Jean-François BOYER.