Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉiuj estas kontentaj pri la akto de akuzo kontraŭ la puĉintoj en Ĉilio en 1973 kaj pri la laboro de la Komisiono por Justeco kaj Repaciĝo en Maroko kiu kolektas atestojn pri la “jaroj de plumbo” (tio estas, “la fisekretoj de la ĉilia diktatorado” kaj “la delikata repaciĝo en Maroko”). Malgraŭ ĉi tiuj lastatempaj riveloj, tamen, torturo daŭras tutmonde. Kaj la atencoj de septembro 2001 servas kiel preteksto por reekzameni la principon de la jurŝtato en Okcidento. La usona armeo ĵus agnoskis la mortojn de ĉirkaŭ tridek kaptitoj gardataj de ĝi en Afganio kaj Irako, dum la CIA vastigas siajn “subkontraktajn” operaciojn, sendante kaptitojn al prizonoj en Magrebo aŭ Mezoriento, kie torturo restas ofta praktiko.
Jen stranga historio pri privata aviadilo bazita en Germanio, forkapto en plena sunbrilo okazinta en eŭropa lando, torturo tiel malbona kiel tiu farata ĉe Guantanamo kaj Abu Ghraib, kaj rolantaro kun, interalie, advokato, spionoj kaj suspektata teroristo. Historio vera. Kaj ĝi okazis ĉar “la ideo de homaj rajtoj estas tre fleksebla”, kiel diris al ni eksagento de la usona Central Intelligence Agency (CIA).
La afero komenciĝis je posttagmezo de la 18-a de decembro 2001, nelonge post la atencoj de septembro 2001, dum Kjell Jönsson, sveda advokato kaj specialisto pri enmigrado, paroladis telefone kun unu el siaj klientoj, egipta azilopetanto nomata Mohamed Al-Zery. “Mi subite aŭdis voĉon kiu ordonis al li remeti la telefonon”, Jönsson memoras. “La sveda polico venis por aresti lin.”
La sveda registaro jam promesis al la advokato ke ne estos hasta decido, kaj ke la demando pri statuso de rifuĝinto estos serioze ekzamenita. Mohamed Al-Zery riskis esti torturata se li revenus al Kairo. En la daŭro de tridek jaroj kiel advokato, Kjell Jönsson neniam vidis tiel rapidan elpelon. Kvin horojn post sia aresto, Mohamed Al-Zery foriris de la stokholma flughaveno Brömma kune kun alia arestita egipto, Ahmed Agiza.
Ĉi tiu afero — kiu riveliĝis nur post du jaroj — okazis en la plej granda sekreteco, dank’ al la ĉeesto sur la kurejo ĉe Brömma de usona aviadilo kaj skipo de usonaj agentoj. Ili pridemandis la du suspektatojn, mankatenis ilin, vestis ilin per oranĝaj supertutoj kaj, injektinte al ili ian drogon, enpuŝis ilin en la aviadilon. Kiuj estis tiuj usonaj agentoj? “Ili portis nigrajn kapuĉojn sed ne uniformon, ili estis en ĝinzoj,” Jönsson diris. “La sveda sekurecpolico karakterizis ilin kiel tre profesiajn.” La operacio okupis malpli ol dek minutojn. “Estis evidente, ke tio ne estis la unua fojo, ke ili faras tion,” la advokato asertis.
Dum kelkaj monatoj, nenio tralikiĝis pri ĉi tiuj eventoj, nek pri la identeco de la kapuĉitaj usonaj agentoj. Sed zorgoj pliiĝis en Svedio, Parlamento malfermis enketon, kaj publikaj dokumentoj konfirmis tion, kio okazis ĉe la flughaveno kaj rivelis la identecon de la agentoj. En iu dokumento, Arne Andersson, kiu direktis la rolon de la sekureco-servo en la operacio, agnoskas ke li ne sukcesis trovi aviadilon tiunokte. “Fine, ni akceptis proponon de niaj usonaj amikoj, tio estas niaj kolegoj de la CIA, kio ebligis ke ni havigu al ni aviadilon kiu havis transflug-permesojn por tuta Eŭropo kaj povas elfari la deporton tre rapide.”
Konsentante la translokigon de la kaptitoj al Egiptio, la sveda registaro ricevis diplomatiajn certigojn ke ambaŭ viroj ne estas torturotaj kaj ricevos regulajn konsulajn vizitojn de svedaj diplomatoj en Kairo. Sed Svedio kiom eble plej klopodis por kaŝi la mistrakton pri kiu la kaptitoj plendis. Fakte, la svedaj respondeculoj diris al Parlamento kaj komitato de la Unuiĝintaj Nacioj ke la kaptitoj neniam faris tiajn akuzojn. Efektive, tamen, tuj post kiam oni permesis al ili ricevi viziton en la prizono, la du viroj deklaris ke ili estis severe torturitaj. Kjell Jönsson diras ke “Al-Zery estis viktimo de torturo. Li estis tenata en malvarmega ĉeleto kaj estis batita. La plej severa torturo estis per elektro; elektrodoj estis multfoje metitaj sur ĉiujn sentivajn partojn de lia korpo dum kuracisto observis.”
Mohamed Al-Zery nun estas liberigita, kaj ne estas kulpigita pri ia ajn krimo. Sed li jam ne rajtas foriri el Egiptio nek publike paroli pri sia tempo en la prizono. Ahmed Agiza restas malliberigita. Lia patrino, Hamida Shalibai, kiu ofte vizitas lin, diris en Kairo: “Kiam li alvenis en Egiptio, ili kapuĉis kaj mankatenis lin kaj kondukis lin al la kelo de konstruaĵo. Tie ili komencis pridemandi kaj torturi lin. Ĉiam, kiam ili ne ricevis respondon al iu el siaj demandoj, ili aplikis elektrajn ŝokojn al lia korpo kaj batis lin... Dum la unua monato de pridemandado, li estis tute nuda. Li preskaŭ frostmortis.”
La konfirmo, ke usonaj agentoj implikiĝis en la sveda kazo kaj en la postaj agoj de torturo, donis la unuan konkretan indicon de tio, kio estas suspektata ekde septembro 2001: Usono implikiĝas en organizita tutmonda trafiko de enkarcerigitoj. Enketoj fare de respondeculoj kaj la tutmonda gazetaro montris, ke Usono sisteme organizas deportojn de radikalaj islamistoj al Norda Afriko kaj Mezoriento, kie ili riskas esti submetataj al tipo de brutala pridemandado kiun usonaj agentoj mem ne rajtas praktiki. Iuj nomas ĉi tiun sistemo “torturo per prokuro”.
Kaptitoj, pri kiuj oni suspektas ke ilin forkaptis usonanoj, estas translokitaj ne nur en zonoj de konflikto kiel Afganio kaj Irako, sed tra la tuta mondo, inkluzive de Bosnio, Kroatio, Macedonio, Albanio, Libio, Sudano, Kenjo, Zambio, Pakistano, Indonezio kaj Malajzio. La CIA oficiale nomas ĉi tiun sistemon “eksterordinara transdonado”, kaj neniu funkcianta usona respondeculo volas riski publike diskuti ĝin. Sed Michael Scheuer, eksa altranga oficisto de la CIA, kiu eksiĝis de la agentejo en novembro 2004, donis detalan klarigon. Ĝis la fino de la 1990-aj jaroj, Scheuer estris la taĉmenton komisiitan elspuri Osama Bin Laden. En intervjuo kun la BBC*, li konfirmis ke la okazintaĵoj en Svedio estis parto de multe pli larĝa sistemo.
Laŭ Scheuer, “oni disvolvis la praktikon interkapti kaj transloki suspektatojn al tria lando ĉar la Blanka Domo komisiis al ni la taskon disrompi kaj diserigi teroristajn ĉelojn kaj aresti la ĉelanojn. Kiam la CIA poste demandis al la politikfaristoj, kien ili volas meti tiujn teroristojn, la respondo estis: pri tio respondecas vi. Sekve, ni disvolvis la nunan sistemon de helpo al landoj en kiuj la justico serĉas kulpigitojn kaj kondamnitojn, arestante ilin eksterlande kaj revenigante ilin al la landoj kie ili estas serĉataj”.
Barbara Olshansky, advokato ĉe la Centro por Konstituciaj Rajtoj, estas inter tiuj, kiuj prienketas la sistemon de “eksterordinara transdonado”, kaj apartajn kazojn, kaj la juran pravigon de la sistemo. Usono, ŝi klarigas, ne nur uzas triajn landojn por pridemandi kaptitojn, sed ankaŭ eksterlandajn enkarcerigejojn regatajn de la CIA. Laŭ la advokato, dum pli ol cent jaroj Usono interkaptas fuĝintojn ekster sia jurisdikcio kaj revenigas ilin al la tero de Usono por ke ili estu juĝataj. Generalo Manuel Noriega, la eksprezidanto de Panamo, estis eminenta ekzemplo*. Sed tio estis ordinara transdonado.
Ekde kiam la CIA okupiĝas pri la lukto kontraŭ Al-Kaida, kaj precipe depost septembro 2001, la ideo de “eksterordinara transdonado” aperis. La kaptito ne estis arestita por esti sendita al Usono, sed por esti translokita aliloken. “La praktiko de transdonado origine komenciĝis en la 1880-aj jaroj”, s-ino Olshansky klarigas. “Usono sin turnis al ia ajn metodo por kapti iun kaj venigi la kaptiton antaŭ usona tribunalo. Hodiaŭ, la ideo estas tute falsita. Eksterordinara transdonado signifas, ke Usono faras arestojn kaj sendas la arestitojn al iuj landoj por ke ili estu pridemanditaj sub torturo (...) sen leĝa rimedo.”
Surprize, la CIA kaj aliaj usonaj agentejoj ofte uzas privatajn aviadilojn por transigi arestitajn suspektatojn. Ni akiris la flugloglibrojn de unu el la aviadiloj, Gulfstream V longdistanca privata jeto kiu ŝajnas ofte fari transdonadon. De 2001, la aviadilo flugis tra la tuta mondo, alteriĝante ĉe 49 cellokoj ekster Usono. Ĝi faris oftajn vizitojn al Jordanio, Egiptio, Saŭd-Arabio, Maroko kaj Uzbekio, nome landoj el kiuj Usono translokis suspektatojn por ke ili estu enprizonigitaj.
Neniuj markoj videblis sur la blanka jeto krom la registronumero de civila aviadilo, nome N379P ĝis lastatempe. Estas konfirmite, ke ĝi estis uzita por deporti la du egiptojn el Svedio en decembro 2001. La aviadilo ankaŭ estas vidita en la pakistana urbo Karaĉio en oktobro 2001 kiam spektantoj vidis, ke grupo de maskitaj viroj suririgas suspektatan teroriston por deporto al Jordanio.
Laŭ Robert Baer, eksa sekreta agento ĉe la CIA kiu vidis la flugloglibrojn, la jeto sendube partoprenas operaciojn de transdonado. Dungito de la CIA en Mezoriento dum 21 jaroj ĝis li eksiĝis en la mezaj 1990-aj jaroj, Baer klarigas ke ĉi tiaj civilaj aviadiloj utilis al la agentejo ĉar ili ne portas militistajn markojn. “Oni povas direkti ĉi tiajn operaciojn el pajlokompanio. Oni ilin povas rapide starigi, kaj fermi kiam ili estos malkovritaj; oni povas fari tion subite — ŝanĝi la aviadilon laŭbezone. Tio estas sufiĉe normala praktiko.”
Baer diras, ke ĉiu lando havas siajn proprajn avantaĝojn. “Sendinte kaptiton al Jordanio, oni akiras pli bonan pridemandadon. Sendinte kaptiton al Egiptio, aliflanke, oni probable neniam vidos lin plu. Estas same pri Sirio.” Kvankam landoj kiel Sirio ŝajnas esti malamikoj de Usono, ili tamen restas alianculoj en la sekreta milito kontraŭ islama radikalismo. “En Mezoriento estas simpla regulo: la malamiko de mia malamiko estas mia amiko; tiel funkcias la afero. Ĉiuj landoj suferas tiel aŭ alie pro islama religia fundamentismo, radikala islamo”, Baer asertas. Dum multaj jaroj la sirianoj proponis kunlaboron kun Usono kontraŭ la islamistoj. “Almenaŭ ĝis septembro 2001, ni rifuzis la proponojn. Ni ĝenerale evitis la egiptojn kaj la sirianojn pro ilia brutaleco.” La eksagento de la CIA kredas, ke la agentejo uzas “transdonojn” de multaj jaroj. Sed post la atencoj kontraŭ la World Trade Center, ili fariĝis sistemaj kaj estis praktikataj grandskale. Li diras, ke Usono sendis eble centojn da kaptitoj al mezorientaj prizonoj, eĉ pli ol estis senditaj al Guantanamo. “La atencoj de septembro 2001 estis la pravigo por forigi la Ĝenevan Konvencion. Je tiu tago finiĝis la principo de la jurŝtato kiel ni konis ĝin en Okcidento”.
Iuj defendantoj de transdonado en la usona registaro rigardas sian celon kiel simple elimini terorismon. Post kiam suspektata teroristo estas resendita al Egiptio, Usono ne interesiĝas pri kio okazos. Sed la kazo de aŭstralia suspektato, Mamdouh Habib, montras ke transdonoj ankaŭ celas kolekti strategiajn informojn sub torturo, kiun usonaj agentoj oficiale ne rajtas uzi. Habib, eksa administranto de kafejo en Sidneo, Aŭstralio, estis arestita en Pakistano apud la afgana landlimo unu monaton post la atencoj de septembro 2001. Kvankam li estas aŭstralia civitano, oni rapide transdonis lin al usonaj agentoj kiuj kondukis lin aviadile al Kairo. Tie oni kontinue torturis lin dum ses monatoj laŭ lia usona advokato profesoro Joe Margulies de la MacArthur Justice Center de la Universitato de Ĉikago.
Tion konfirmas Joe Margulies. “S-ro Habib estis regule batata. Li estis kondukita en ĉambron kaj mankatenita. Oni plenigis la ĉambron per akvo ĝis ĝi atingis lian mentonon. Vi povas imagi la teroron kiun vi sentus, sciante ke vi ne povus eskapi”. Je alia okazo, oni pendigis lin sur muro. “Liaj piedoj sin apogis sur tamburo kun metala baro tra ĝi. Kiam la torturistoj pasigis elektran kurenton tra la tamburo, lin trafis elektra frapo kaj li devis levi siajn piedojn tiel, ke li pendis per la manoj. Tio daŭris ĝis kiam li senkonsciiĝis. Sub pridemandado, Mamdouh konfesis ke li estas membro de Al-Kaida kaj subskribis ĉiun dokumenton metitan antaŭ li”.
Poste, Habib estis rekondukita en la manojn de la usonanoj, unue en Afganio kaj poste en Guantanamo. Tie, la konfesoj kiujn li subskribis en Egiptio estis uzitaj kontraŭ li en militistaj tribunaloj. Li estis fine liberigita en januaro 2005 kaj revenis al Aŭstralio post kiam lia advokato, inter aliaj, registris publikajn protestojn kontraŭ la ŝtataj agentejoj kiuj mistraktis lin. La aŭstralia registaro konfirmis ke li ne estas kulpigota pri ia ajn krimo, kvankam agentoj de la sekretaj servoj ankoraŭ akuzas, ke li estas membro de Al-Kaida.
Plimulto de la kaptitoj senditaj de Usono al prizonoj en Mezoriento ne povas libere riveli tion, kio fariĝis al ili, nek kiel ili estis traktitaj. Sed la faktoj raportitaj de kanada civitano Maher Arar, poŝtelefona teknikisto kiun la usonanoj malliberigis en siria prizono kaj kiu nun povas libere paroli, konfirmas ke kaptitoj estas sendataj eksterlanden por esti pridemandataj. Arar estis arestita en septembro 2002 kiam li estis ŝanĝonta aviadilojn ĉe flughaveno JFK en Nov-Jorko por hejmenreveni al Otavo post ferio en Tunizio*. Naskiĝinte en Sirio, sed kanada civitano, Ara atendis rapidan veturon hejmen. Post dek du tagoj de enkarceriĝo, oni lin mankatenis kaj suririgis sur privatan aviadilon. “En tiu aviadilo kun sidejoj kovritaj per ledo, mi scivolis kiu kredus, ke mi meritas tiel favoran trakton. Kiajn informojn mi povus doni?”
Kondukite al la sidejo de la siria sekreta polico, Arar estis metita en ĉelon apenaŭ pli grandan ol ĉerko, kaj tie li restis dum pli ol dek monatoj, kaj estis torturata. “La pridemandisto diris, ke mi malfermu la dekstran manon kaj brutale frapis min. La doloro estis tiel akuta, ke mi ekploris, kaj tiam li ordonis al mi malfermi la manon maldekstran. Li maltrafis kaj frapis mian manradikon. Poste li faris al mi demandojn. Ĉiam, kiam li opiniis ke mi ne diras la veron, li frapis min denove. Tio daŭris unu horon, foje du. Poste li lasis min sola en ĉambro kie mi povis aŭdi torturatajn prizonulojn.”
Preskaŭ ĝuste unu jaron post kiam li estis enkarcerigita en Sirio, Arar estis liberigita kaj rehejmenigita aviadile al Otavo. Neniuj kulpigoj estas faritaj kontraŭ li fare de Kanado aŭ Sirio. En Kanado lia kazo kaŭzis politikan proteston kaj publika enketo malfermiĝis. Kiel multe da viktimoj de moderna torturo, Arar ne havas fizikajn cikatrojn de la traktado al kiu li estis submetita. Liaj cikatroj estas antaŭ ĉio psikologiaj.
Alex Neve, la estro de Amnestio Internacia en Kanado, firme kredas pro diversaj kialoj ke Arar diras la veron pri la maniero laŭ kiu li estis traktita. “Dum miaj multaj jaroj da kunlaboro kun Amnestio Internacia, mi pridemandis postvivintojn de torturo ĉi tie en Kanado, en rifuĝintejoj, individuojn kiuj ĵus elprizoniĝis, kaj mi trovis, ke lia propra sperto estas konsekvenca kun tio, kion mi sciiĝis kiam mi parolis kun aliaj viktimoj.”
Kiu do respondecas pri la sistemo de “eksterordinara transdonado”? Kiu en Vaŝingtono rajtigis ĝin? Ni iris al Fall’s Church, Virginio, la hejmo de Michael Scheuer, por pliaj informoj pri la metodoj uzataj en la milito kontraŭ teroro. Ni demandis al li kial, kiam li gvidis la taĉmenton de la CIA komisiitan trovi Bin Laden, “transdonado” fariĝis regula procedo. Scheuer ĝenerale emas malkaŝe esprimi sin — li verkis du librojn pri Al-Kaida sub la plumnomo “Anonima” dum li estis dungito de la CIA — , el kiuj la lasta estas titolita “Imperia Orgojlo”. Sed li neniam antaŭe estis tiel malkaŝema pri tiel delikata afero.
Ĉiam, kiam “transdono” okazis, Scheuer firme kredis ke “tiaj personoj meritas esti senigitaj je sia libereco”. Sed “neniam fari eraron estas neeble en la fako de spionado kaj strategiaj informoj. La operacioj neniam estis faritaj indiferente. Estis afero de la plejebla graveco, kaj se ni trompiĝis, nu ni trompiĝis. Sed la fortuno ne favoris nin.”
Pri la risko, ke suspektatoj povus esti torturitaj, Scheuer ne havas memriproĉojn: “Antaŭ ĉio, estas farinda agado ke estu senigitaj je sia libereco tiuj, pri kiuj oni estas certa ke ili implikiĝas en — aŭ intencas implikiĝi en — operacioj kiuj povus mortigi usonanojn.” Eĉ se tiu persono riskus esti torturita? “Ne estus ni kiuj torturus ilin. Kaj la bildo kiu estas prezentita pri torturo en Egiptio kaj en Saŭd-Arabio estas forte influita de Holivudo. Estas iom hipokrite zorgi pri tio, kion faras la egiptoj al teroristoj kaj ne kondamni tion, kion faras la israelanoj al tiuj, kiujn ili opinias teroristoj. Homaj rajtoj estas tre fleksebla koncepto. Ĉio dependas de kiel hipokrita oni volas esti de tago al tago.”
Por esti justa al Scheuer, oni rimarku ke li mem havas demandojn pri “transdonado” kiel longtempa taktiko. Li kredas, ke estas parte pro absolutismaj reĝimoj, kiel tiuj de Egiptio kaj Jordanio, ke islama radikalismo ekzistas, kaj ankaŭ ke kunlabori tiel proksime kun tiaj reĝimoj estas nesaĝe laŭ strategia vidpunkto. “La aresto de ia ajn suspektato prezentas formalan sukceson, sed strategie ni perdas pro, esence, nia subteno por diktatoroj en la islama mondo.”
Tamen, li demandas, kion alian Usono faru kun ĉi tiuj enkarcerigitoj? Politikistoj ne volas ke teroristoj estu venigitaj al la tero de Usono kaj juĝitaj de usonaj tribunaloj. “Estas multaj situacioj en la mondo en kiuj ni ne havas multajn elektojn kaj foje ni estas devigitaj kunlabori kun la diablo.” Ĝis politikfaristoj en Usono decidos kiel ili volas pritrakti tiujn kaptitojn ene de la kadro de la usona justico, mankos al la CIA alternativo al “laŭeble fari tion, kion vi povas per la ĉemanaj rimedoj.”
Laŭ Scheuer, la nombro de “transdonoj” de suspektataj sunaistaj teroristoj fare de la CIA estas proksimume 100. Sed aliuloj, interalie Baer, kalkulas ke la vera nombro estas multe pli alta. Ili kredas ke, post septembro 2001, la departemento pri defendo estrata de Donald Rumsfeld nun okupiĝas pri la transdonado de enkarcerigitoj tutmonden, kaj ke la usona militistaro jam sendis centojn da kaptitoj al mezorientaj prizonoj.
La usona departemento pri defendo kaj la CIA rifuzas paroli pri la sistemo de “transdonado”. Sed ni demandis al s-ino Danielle Pletka, vicprezidanto de American Entreprise Institute, sendependa cerbaro kiu dividas la vidpunkton de la registaro de la prezidanto Bush. “Verdire, mi ne estas fervorulo de torturo” ŝi diris al ni, klarigante ke ŝi malaprobas la manieron laŭ kiu Sirio kaj Egiptio administras siajn prizonojn kaj sekurecosistemojn. Sed “estas kazoj, en tempo de milito, kiam estas necese fari aferojn laŭ maniero kiu estas tute abomena por plejmulto de bonuloj. Mi ne volas diri ke Usono regule faras ĉi tian praktikon, ĉar mi estas certa ke ĝi ne estas regula. Tion dirinte, se estas absolute necese eltrovi ion je iu momento, ĝin eltrovi absolute necesas, kaj oni ne povas fari tion ĉe Club Med.”
Se oni flankenmetas momente demandojn pri moraleco kaj efikeco, laŭ kia mezuro ĉi tiuj operacioj estas laŭleĝaj? S-ino Pletka diras, ke ŝi ne povas respondi al tiaj demandoj ĉar ŝi ne estas advokato. La Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ torturo, ratifita de Usono kaj aprobita de la prezidanto Bush, deklaras, ke “neniu subskribinta ŝtato deportos, revenigos aŭ ekstradicios personon al alia ŝtato kiam estas konsiderindaj motivoj por kredi ke tiu persono riskos esti submetata al torturo”. Ĉiujare la usona departemento pri eksterlandaj aferoj kondamnas malobservojn de homaj rajtoj kaj agojn de torturo faritajn en landoj kiel Egiptio, Sirio kaj Saŭd-Arabio. La pasintjara raporto pri Egiptio, ekzemple, notis ke torturo estas “ofta kaj persista”.
Kiel, do, transdonado povas esti laŭleĝa? Neniu ĉe la Departemento de Justico volis komenti. Intertempe, la jura pravigo de ĉi tiu praktiko fare de Usono estas ŝtata sekreto. Povus esti, ke Vasingtono restas oficiale evitema pro la kreskanta minaco esti devigita pravigi sin antaŭ la tribunaloj. Krom la danĝero de procesoj en usonaj tribunaloj, enketoj estas malfermitaj pri asertitaj forkaptoj fare de la CIA sur la tero de Eŭropo. Germanio estas kerna bazo por la aviadilo de la agentejo kiu faris deportojn kadre de transdonoj. La flugloglibroj viditaj de la verkinto montras oftajn haltojn de la jeto Gulfstream kaj de iu Boeing 737 uzata por la sama celo ĉe la frankfurta flughaveno.
Juĝa enketo estas iniciatita en Germanio pri la kazo de Khaled Al-Masri, germana civitano el Ulmo* , kiu asertas ke li estis forkaptita en Skopjo, Macedonio, je la 31-a de decembro 2003. Post tri semajnoj, li estis transportita aviadile al usona prizono en Afganio kie li estis multfoje batita. Oni liberigis lin kvar monatojn poste kaj forlasis lin sur vojflanko en Albanio. Komence, liaj asertoj ŝajnis nekredeblaj, sed la flugloglibroj klare indikas ke li efektive estis transportita al Skopjo je la 23-a de januaro 2004 en la Boeing 737 de la CIA. La dokumentoj montras, ke la aviadilo alvenis fluginte de Majorko kaj poste kondukis s-ron Al-Masri al Kabulo tra Bagdado. Tiaj indicoj povus meti la CIA en delikatan situacion rilate al siaj germanaj kolegoj, kiuj eble devos kvalifiki la kazon kiel kontraŭleĝan forkapton.
Juĝa enketo jam komenciĝis ankaŭ en Italio pri la forkapto en milana strato en plena taglumo de suspektata aktivulo de Al-Kaida. Oni suspektas, ke usonaj agentoj forkaptis lin sen mandato en lando kiu estas unu el la plej intimaj eŭropaj aliancanoj de Usono.
Tagmeze la 16-an de februaro 2003, Abu Omar, egipto, malaperis en Via Guerzona de Milano post kiam li eliris el sia hejmo por iri al la moskeo, piediro de dek minutoj. Vidatestinto diris, ke lin haltigis tri blankuloj kiuj parkis kamioneton sur la trotuaro. Li jam estis gvatata de italaj aŭtoritatuloj, sed ili neis ke ili havis ian ajn rolon en lia malapero. Oni kredas, ke li estis kaptita de usonaj agentoj, kondukita al la usona aerarmea bazo ĉe Aviano kaj transportita aviadile al Egiptio.
Armando Spataro, la vicprokuroro de Milano kiu respondecas pri la enketo, rifuzas kulpigi la usonanojn je la nuna stadio, sed li kvalifikas la aferon kiel forkapton kaj estas certa, ke Abu Omar nun estas en Egiptio. Se Usono implikiĝas en ĉi tiu operacio, li diras, “tio estus grava malobservo de la itala leĝo. Tia ago estas absolute kontraŭleĝa.”
Stephen GREY.