Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Virinoj unuiĝintaj kontraŭ senpuneco

LA 24-AN DE FEBRUARO 2006 ses asocioj laborantaj por la viktimoj de la intercivitana milito havis kune gazetarkonferencon por klarigi kial ili rifuzas la deklaracion pri paco kaj repaciĝo, referendume aprobitan la 29-an de decembro 2005 de 98%-a plimulto. Estis nekutima evento, ĉar la unuan fojon tie kuniĝis malnovaj malamikoj. “Ni formis komunan fronton por respondi al tiu morala agreso kontraŭ ĉiuj viktimoj de la ‘sanga jardeko’”, klarigas s-ino Cherifa Kheddar, prezidanto de Djazaïrouna [pron.’Ĝazajruna’], asocio kiu laboras favore al la viktimoj de la islamisma terorismo. S-ino Nacera Dutour estras grupon kiu okupiĝas pri la malaperintoj pro la ŝtato aŭ ties agentoj: “Promesante pacon al la alĝerianoj, Bouteflika mortigis la revojn pri vero kaj justo de miloj da malaperinto-familioj... Neniu povas malpermesi al mi demandi, kie estas mia filo, forkaptita kiam 22-jara kaj malaperinta de ok jaroj.”

Antaŭ kelkaj monatoj, s-inoj Kheddar kaj Dutour eĉ ne alparolus unu la alian. Ili alproksimiĝis, ĉar konvinkiĝis, ke Alĝerio ne povas antaŭeniri sen vero kaj justo. La ege perforta intercivitana milito kiu sekvis la interrompon de la balota procezo en decembro 1991, rezultigis dekmilojn da mortintoj kaj kaŭzis plivastigon de la ekstremismaj milicoj kiel la Armitaj Islamismaj Grupoj (AIG). La plimulto de alĝerianoj, inkluzive la moderajn islamistojn, rifuzas la esprimon “intercivitana milito”, tro malfacile akcepteblan koncepton. Ili preferas elvoki “la terorismon”: tiun de la ribeluloj aŭ tiun de grupoj armitaj de la ŝtato por memdefendo.

S-inoj Kheddar kaj Dutour havis similajn vivspertojn. Ili ambaŭ laboris en virinaj organizaĵoj. “En 1986 diras s-ino Dutour, mi foriris en Francion. Mi estis eksedzino kaj ne povis kunpreni miajn infanojn. Iam, la 30-an de januaro 1997, mi ricevis telefonalvokon: mia dua filo malaperis. Ŝokita, mi tuj reiris en Alĝerion. Li vivis kun mia patrino en Baraki: atenco okazinta kontraŭ la prefekto rezultigis intervenon de armeo kaj multajn arestojn. Mia filo ne interesiĝis pri politiko, li estis senlabora kaj provis fariĝi taksiŝoforo. Li ne estis religipraktikanto, sed li respektis la faston dum ramadano. Li estis arestita dum tiu monato kaj, en la policejo, oni diris al mi: “Kompreneble ni torturas. Ĉiu havas ion por konfesi. Vi estas teroristoj kaj vi generas teroristojn.” Mi aŭdis pri mia filo lastfoje en la jaro 2000.” Ĉu ŝi opinias ke li ankoraŭ vivas? Larmoj ekvenas en ŝiajn okulojn: “Certe, li vivas. Mi tion sentas. Li revenos.”

S-ino Dutour provis arigi aliajn patrinojn, sed timo estis tro forta. “Mi do revenis al Parizo, kie mi fondis la Kolektivon de familioj de malaperintoj en Alĝerio (KFMA), kiu laboris kun francaj kaj internaciaj organizoj por homrajtoj. Nun la homoj malpli timas, ni sukcesis organiziĝi en Alĝerio.” En la sidejo de ŝia organizo, “Savu malaperintojn”, prezidata de ŝia patrino Fatima Yous, en urbocentro de Alĝero, la koridoro estas plena je vualitaj virinoj, kiuj serĉas familianojn: laŭdire okmil homoj estis forkaptitaj de la sekurectaĉmentoj. S-ino Yous precizigas: “La familioj scias kiu forkaptis iliajn parencojn. Ili scias eĉ la nomojn. Sed, poste, la spuroj perdiĝas.” Ĉiumerkrede, “Savu malaperintojn” organizas manifestacion antaŭ la Parlamento.