Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ la familio-kodo

EL LA DEK VIKTIMO-ASOCIOJ KUNVENINTAJ en februaro 2006 kontraŭ la leĝo de amnestio (vd “Virinoj unuiĝintaj kontraŭ la senpuneco”) kvin estas prezidataj de virinoj. Tio ne mirigas, se oni scias ilian rolon en la sendependiga milito kontraŭ Francio kaj poste dum la eventoj de la 1990-aj jaroj. Dum iliaj patroj, edzoj, kaj filoj estis arestitaj aŭ mortigataj, la virinoj fariĝis familiestroj.

S-ino Akila Ouared estas frua “muĝahida” (batalantino): “Ni virinoj ĉiam ĉeestis”. Agento de la Fronto por Nacia Liberiĝo (FNL) en Francio, ŝia tasko estis disdoni monon al la familioj de aktivistoj. “Mi vivis en du paralelaj mondoj; tage mi estis Jacqueline kaj laboris por la francoj; vespere mi eliris por renkonti imagitan fianĉon. En julio 1962, post la sendependiĝo, mi kreis la unuan virinan asocion kaj mi plu estis aktivisto ĝis 1965. Tiam mi konsideris min ordinara alĝerianino. Hodiaŭ mi konsideras min feministo, kiu ne malamas virojn, sed volas nur egalecon inter seksoj”. Ŝi opinias, ke la FNL-partio respondecas pri la nuna situacio: “Post la milito ĝi devintus malfermi la politikan kampon. Krome ĝi respondecas pri enkonduko de la familio-kodo en 1984”. Tiam ducent “muĝahida” organizis sid-manifestacion, sensukcese. Nun 69-jara, s-ino Ouared ne rezignis, malgraŭ la amendoj al la familio-kodo adoptitaj la 27-an de februaro 2005.

Malmultan tempon poste, ŝi kuniĝis kun aliaj virinoj por diskuti. Kleraj, venantaj el meza klaso, nevualitaj, sin difinantaj “demokratoj” (referencante la periodon de demokratia malfermiĝo inter 1989 kaj 1992), ili apartenas al asocioj sendependaj de la ŝtato kaj luktis kontraŭ kodo “senhonorigo de Alĝerio kaj insulto kontraŭ virinoj”. Ilia ĉefa kritiko koncernas la “wali” (tutoro). “Tiu tutoreco estas simbolo de la senlibero de virinoj, klarigas s-ino Cherifa Kheddar, prezidantino de Djazairouna [prononcu ‘Ĝazajruna’], Vi povas esti prezidanto de la respubliko, sed vi plu bezonas tutoron.” Kaj la ebleco, nova, elekti sian tutoron? “Ĝi eĉ pli prilumas la degnecon rilate al virinoj.”.

JURISTO, INSTRUISTINO PRI JURO EN ALĜERO, direktorino de la Centro de Informado kaj Dokumentado pri la rajtoj de infanoj kaj virinoj, s-ino Nadia Aït Zaï ne difinas sin feministo. “Tiu vorto ŝi diras, havas alian historion en aliaj landoj.” Anstataŭ amendigi la tekston, la prezidanto Bouteflika modifis ĝin per dekreto. “Kiel juristo, mi opinias tiun reformon nekohera: ĝi havas unu piedon en la moderneco, kaj unu piedon en la pasinto.” Diference de aliaj aktivistoj, ŝi konfesas, ke ĝi signifas kelkajn paŝojn antaŭen: necesas konsento de ambaŭ por geedziĝo, la edziĝkontrakto plutenas la apartecon de la havaĵoj; la artefarita fekundigo estas permesata, kaze de divorco, la patr(in)o, kiu gardas la infanon, havas la gepatran aŭtoritaton, kaj la alia devas doni al tiu decan loĝejon. Sed s-ino Aït Zaï kritikas la pluekziston de wali kaj de poligamio — kvankam ĝi iĝis pli malfacile praktikebla (ĝin praktikas nur 2% de la familioj) — kaj kontraŭ la neegaleco rilate heredon (2/3 por viroj, 1/3 por virinoj).

S-ino AICHA DAHMANE BELHADJAR estas nacia sekretario por virinaj kaj familiaj aferoj de la Sociala Movado por Paco (SMP, antaŭe Hamas), islamisma organizo kiu partoprenas en la registaro. Ŝi bedaŭras, ke la laikuloj rifuzas kunlabori kun ŝi, kaj ĝojas pro la evoluo de la familio-kodo:“Ĝi konservas la geedziĝon kiel socialan agon; la virinoj ne plu estas konsiderataj neplenkreskaj, ĉar ilia konsento nepras; la wali estas nur simbolo de la familiaj rilatoj.” S-ino Belhadjar difinas sin ribelulo: “Ĉio, kio ne estas deklarita peko estas permesita. Mi neniam pensis, ke Islamo malpermesas al virinoj partopreni en la publika vivo, tute male. Hejmo estas grava, sed ne estas ĉio. Tio, kion mi faras, ne estas escepta, kaj se malmultaj virinoj faras same, tio estas pro patriarkaj trajtoj, kiujn nia socio heredis de la koloniismo.”

Membro de Wassila-reto, kiu ekzistas de la jaro 2000, s-ino Louisa Aït Hamou, 54-jara, gvidas kursojn en la universitato de Alĝero. “Ni rompas tabuojn: seksagresoj al virinoj kaj infanoj, seksperfortoj, familiaj aŭ geedzaj perfortoj, ekonomiaj perfortoj. Vidu la ekzemplon de Hassi Messaoud, nova urbo petrolindustria. Tridek virinoj estis senditaj tien por labori; imamoj akuzis ilin pri prostituiĝo. Ili estis seksperfortitaj kaj frapitaj per tranĉiloj. Unu el ili estis vive enterigita. Wassila helpis tiujn, kiuj aŭdacis plendi ĉe tribunalo: nur tri el ili ĉeestis la sesion de la apelacia kortumo la 3-an de januaro 2005.”

“Savu malfeliĉegajn virinojn” estas sendependa asocio financata de germanaj fondaĵoj. Ĝia prezidanto, s-ino Meriem Belaala memorigas: “En Alĝero konsulta centro kun juristoj kaj fakuloj konsilas virinojn, aparte pri geedzaj kaj familiaj perfortoj.” Rifuĝejo estis kreita por protekti endanĝerigitajn virinojn kaj eduki ilin. Nova centro malfermiĝis en Batna. “Estas granda sukceso, ĉar ni tuŝas tabuon, eĉ pri la geedzaj rilatoj: la virinoj, ekzemple, opinias sin respondecaj pri sia frigideco.”

MALFACILAS esti asocio sendependa de la registoj. La forlaso de s-ino Khalida Messaoudi-Tourni, kiu, fariĝinte ministro en 2002, iam estis la egerio de la “elradikigistoj” en Francio, kaŭzis amarajn sentojn. Defendinte la amendojn de la familio-kodo, ŝi pravigas sin tiel: “La eblo elekti sian “wali”-on igas la virinojn agantoj kaj ne plu objektoj. La virinoj gajnis en tiu ŝanĝo, kvankam la laikeco perdis, ĉar oni restas en religia kadro. Sed, inter la virin-rajtoj kaj la laikeco, mi elektas la virin-rajtojn.”

Wendy KRISTIANASEN.