Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

KIAM LA SNOBECO DE LA PROGRESEMULOJ FAVORAS LA DEMAGOGION DE LA KONSERVATIVULOJ

Universitata polico, hieraŭ, hodiaŭ

EN 1951, LA SORĈISTIN-ĈASADO furiozis. Kontribueme, William F. Buckley raportas kion li spertis kiel studento ĉe Yale, elita universitato kiu instruis multajn prezidantojn de Usono (interalie la lastajn, s-rojn George H. W. Bush, William Clinton, George W. Bush). En la momento, en kiu la malvarma milito kontraŭstarigas Usonon kontraŭ la “ateisma komunismo”, la universitato devus, laŭ Buckley, hardi la animojn de la usona elito por la batalo por Dio kaj la libera entrepreno. Sed tio ne okazas... “Laŭ ĝenerala opinio, tio kion instruas s-ro Greene, estas etiko, ne religio”; “Senkonteste, s-ro Turner estas ateisto, li estas eĉ vigle tia”; “S-ro Kennedy neniam lasis eĉ iun ajn dubi ke li malestimas religion”.* En tiu lasta kazo, Buckley apogas sian enketon sur spritaĵoj diritaj el katedro de la peka profesoro kaj notitaj de taĉmento de konservativaj studentoj.

* William F. Buckley Jr., God and Man at Yale, Gateway, Vaŝingtono, 1986. Vd ankaŭ Joel Beinin, “Surveiller et informer”, Le Monde diplomatique, julio 2003.

Ve, la ekonomia instruado ne fartas pli bone en Yale. Kompreneble, komentas Buckley, “neniu profesoro, mi certas, kvalifikus sin socialisto aŭ eĉ kolektivisto”. Sed tio ne povas sufiĉi, ĉar “la iom-post-ioma ampleksigo de la publika potenco, kiun iuj rekomendas, en formo de pli etenditaj publikaj servoj, de impostoj kaj de reglamentoj, kondukus al punkto kie la transiro faciliĝus inter individuisma socio kaj kolektivisma socio”. Sume, “la ekonomia fako de Yale havas ok partizanojn de kolektivismo kontraŭ du kiu ne estas tiaj”.

Jen ok da troaj. En 1951, la demando de universitata libereco estas jam parte decidita per dispozicioj malpermesantaj al komunistoj instrui. Laŭ Buckley, kiu vipas la “kolektivismon” nome de la libereco, necesas iri ankoraŭ pli antaŭen. “Mia tasko ne estas pledi ke necesas trudi limojn al la esprimlibereco, sed ke la limoj kiuj jam ekzistas estu striktigitaj.” De komunismo oni pasas al socialismo per nedeturnebla silogismo: “Murdo estas pli grava ol ŝtelo, sed ni zorgas malinstigi ambaŭ.”

La intelekta klimato konsiderinde pliboniĝis post la makartiisma nokto. Tamen, kiam temas pri tiklaj dosieroj, la “milito kontraŭ terorismo” ŝajnas esti vekinta kelkajn refleksojn de la iama milito kontraŭ komunismo. En Yale, ĝuste, ĉar li volis starigi interrilaton inter la defendo de la israelaj interesoj kaj la Irak-milito, la profesoro pri afrik-usonaj studoj fariĝis viktimo de organizita kampanjo. Kaj kiam du aliaj profesoroj kritikis la influon de la por-israela premgrupo en la usona politiko, la Harvard-universitato, kiu unue disvastigis ilian studaĵon en sia teksejo, tuj distanciĝis de ĝi.

Fox News starigis sistemon de prigardo (ĉu de denuncado?) de universitatanoj suspektataj je “maldekstra propagando”.* Ĉar la inversa propagando tute ne estas problemo por la televid-ĉeno de s-ro Rupert Murdoch: tio estas eĉ lia metio.

* Gary Younge, “Silence in class”, The Guardian, Londono, 4-a de aprilo 2006. Vd ankaŭ Joel Beinin, “Surveiller et informer”, Le Monde diplomatique, julio 2003.

Serge HALIMI.

Vd “Strategio de la usona dekstro: mobilizi la popolon kontraŭ la intelektuloj”.