Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

MILITO DE LA IDEOJ

Nizan: Kontraŭ la gardhundoj

Kion faras la profesiaj pensistoj de tiuj skuoj?

Ili daŭre silentas. Ili ne avertas. Ili ne denuncas. Ili ne estas transformitaj. Ili ne estas returnintaj. La diferenco inter ilia pensado kaj la universo viktima de la katastrofoj grandiĝas ĉiusemajne, ĉiutage, kaj ili ne alarmiĝas. Kaj ili ne avertas. La diferenco inter iliaj promesoj kaj la situacio de la homoj estas pli skandaleca ol iam ajn. Ili aranĝas la samajn asembleojn, publikigas la samajn librojn. Ĉiuj kiuj havis la simplecon atendi iliajn vortojn ekribelas, aŭ ekridas.

Paul NIZAN, Les Chiens de garde [La gardhundoj] (1932), reeldonita ĉe Aragon, Marsejlo, 1998.

Foucault: La specifa inteligento

Longtempe la tiel nomata “maldekstra” intelektulo ekparolis kaj ricevis la rajton paroli kiel majstro de vero kaj de justo. Oni aŭskultis lin, aŭ li pretendis esti aŭskultata kiel reprezentanto de la universaleco. Esti intelektulo, tio estis iel esti la konscio de ĉio. (...) Jam multajn jarojn oni ne plu petas la intelektulon ludi tiun rolon. (...) La intelektuloj kutimiĝis labori ne en la universaleco, la modeleco, la juston kaj veron por ĉiuj, sed en determinitaj sektoroj, en precizaj punktoj kien lokis ilin ĉu iliaj laborkondiĉoj, ĉu iliaj vivkondiĉoj (loĝado, malsanulejo, azilejo, laboratorio, universitato, familiaj aŭ seksaj rilatoj). Ili tie akiris tutcerte multe pli konkretan kaj tujan konscion pri la bataloj. Kaj ili renkontis tie problemojn kiuj estis specifaj, ne universalaj, ofte diversaj de tiuj de la proletaro aŭ de la amasoj. Kaj tamen ili proksimiĝis al ili, mi kredas pro du kialoj: ĉar temis pri realaj, materiaj, ĉiutagaj bataloj kaj ĉar ili renkontis ofte, sed en alia formo, la saman kontraŭulon kiel la proletaro, la kamparanoj aŭ la amasoj (la multnaciajn entreprenojn, la justican kaj polican aparaton, la spekulistojn pri nemoveblaĵoj); tiun mi nomus specifa intelektulo kontraste al la universala intelektulo.

Michel FOUCAULT, Dits et écrits II, 1976-1988, Gallimard, Parizo, 2001.

Bourdieu: La kolektiva intelektulo

Multaj historiaj laboraĵoj montris la rolon kiun ludis la think tanks ĉe la produktado kaj trudado de la novliberala ideologio kiu hodiaŭ regas la mondon; al la produktaĵoj de tiuj konservativaj think tanks, grupoj de fakuloj salajrataj de la potenculoj ni devas kontraŭmeti la produktaĵojn de kritikaj retoj, kiuj kunigas “specifajn intelektulojn” (en la senco de Foucault) en veran kolektivan intelektulon kapablan difini mem la temojn kaj celojn de sia pripensado kaj de sia agado, mallonge aŭtonoman. Tiu kolektiva intelektulo povas kaj devas plenumi unue negativajn, kritikajn funkciojn, laborante por produkti kaj dissemi defendilojn kontraŭ la simbola dominado kiu armas sin hodiaŭ plej ofte per la scienca aŭtoritato; forta pro kompetento kaj aŭtoritato de la kuniĝinta kolektivo, li povas submeti la dominantan diskurson al logika kritiko kiu respondecigas la leksikon (“tutmondigo”, “fleksebleco” ktp.), sed ankaŭ la argumentadon (...); li povas ankaŭ submeti ĝin al sociologia kritiko, kiu daŭrigas la unuan, ĝisdatigante la determinantojn kiuj pezas sur la produktantoj de la dominanta diskurso (unuavice la ĵurnalistoj, precipe ekonomiaj) kaj sur iliaj produktoj; li povas fine kontraŭmeti propre sciencan kritikon al la aŭtoritato kun scienca pretendo de la fakuloj, precipe ekonomiaj.

Sed li povas ankaŭ plenumi pozitivan funkcion, kontribuante al kolektiva laboro de politika inventado. La disfalo de sovettipaj reĝimoj kaj la malfortiĝo de la komunistaj partioj en la plej multaj nacioj (...) liberigis la kritikan pensadon. Sed la novliberala doktrino plenigis la tutan spacon kiu estis lastita malplena, kaj la kritika pensado rifuĝis en la akademian “mondeton”, kie ĝi plaĉegas sin mem sen kapabli maltrankviligi iun ajn pri io ajn.

Ĉia kritika politika pensado estas do rekonstruenda, kaj ĝi ne povas esti la verko de unu solulo, pensomajstro limigita al la solaj resursoj de sia aparta pensado, aŭ proparolanto rajtigita de grupo aŭ de institucio por eldiri la supozatan parolon de senparolaj homoj. Jen kie la kolektiva intelektulo povas ludi sian rolon, neanstataŭigeblan, kontribuante krei la sociajn kondiĉojn de kolektiva produktado de realismaj utopioj.

Pierre BOURDIEU, Contre-Feux 2, Raisons d’agir, Parizo, 2001.

Sartre: Ne plu dialogi kun la burĝaro

En 1972, Jean-Paul Sartre klarigas kial li, “burĝa intelektulo” , akceptis la direktadon de maŭisma gazeto, La Cause du Peuple, kies antaŭaj respondeculoj pri publikado estis kondamnitaj. Ĉar tiu gazeto “jam ne direktiĝas al la burĝa leganto”, Sartro devas solvi tiun kontraŭdiron.

(..) La burĝaro ĉiam malfidis — prave — la intelektulojn. Sed ĝi malfidis ilin kiel strangajn estaĵojn kiuj devenis de ĝia sino. La plej multaj intelektuloj efektive naskiĝis de burĝoj kiuj ensemis en ilin la burĝan kulturon. Ili aperas kiel gardistoj kaj transdonantoj de tiu kulturo. Fakte, certa nombro da praktik-sciaj teĥnikistoj, pli malpli baldaŭ, fariĝis iliaj gardhundoj, kiel diris Nizan. La aliaj, ĉar elektitaj, restas elitistoj eĉ se ili malkaŝe deklaras revoluciajn ideojn. Tiujn oni lasas kontesti: ili parolas la burĝan lingvaĵon. Sed iom post iom oni turnas ilin kaj, en la ĝusta momento, sufiĉas seĝo en la Franca Akademio aŭ Nobel-premio aŭ ia alia manovro por rekapti ilin. Ĝuste tiel okazas, ke komunista verkisto aktuale povas prezenti siajn memoraĵojn pri sia edzino en la Nacia Biblioteko kaj ke la solena malfermo de la ekspozicio estas farata de la ministro pri edukado.

Tamen ekzistas intelektuloj — mi estas unu de tiuj — kiuj, ekde 1968, ne volas plu dialogi kun la burĝaro. Envere la afero ne tiom simplas: ĉiu intelektulo havas kion oni nomas ideologiajn interesojn. Per tio oni komprenas lian tutan verkaron, se li verkas, ĝis hodiaŭ. Kvankam mi ĉiam kontestis la burĝaron, miaj verkoj direktiĝis al ĝi, per sia lingvaĵo, kaj — almenaŭ en la plej malnovaj — oni trovus en ili elitismajn elementojn. Mi dediĉis min, de dek-sep jaroj, al verko pri Flaubert kiu ne povus interesi la laboristojn ĉar ĝi estis skribita en komplika kaj certe burĝa stilo. Do la du unuaj volumoj de tiu verko estis aĉetitaj kaj legataj de reformismaj burĝoj, profesoroj, studentoj, ktp. Tiu libro kiu ne estis verkita de la popolo nek por ĝi rezultiĝas de pensaĵoj de burĝa filozofo dum granda parto de sia vivo. Mi estas ligita al tio. Du volumoj aperis, la tria estas presata, mi preparas la kvaran. Mi estas ligita al tio, tio signifas: mi havas 67 jarojn, mi laboras pri ĝi ekde mia 50-a jaro kaj mi revis pri ĝi antaŭe. Nu, ĝuste tiu verko (supoze ke ĝi alportas ion) prezentas, per sia eco mem, frustradon de la popolo. Ĝi estas kio ligas min kun la burĝaj legantoj. Per ĝi mi estas ankoraŭ burĝo kaj restos tia ĝis kiam mi estos ĝin fininta. Ekzistas do tre aparta kontraŭdiro en mi: mi verkas ankoraŭ librojn por la burĝaro kaj mi sentas min solidara kun la laboristoj kiuj volas faligi ĝin.

Jean-Paul SARTRE, Situations X, Gallimard, Parizo, 1976.