Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La “puĉo” de la bolivia prezidanto

Ŝtatigoj en Latinameriko

La 18-an de majo 2006

La 1-an de majo, tra la supera dekreto n-ro 28701, la bolivia prezidanto Evo Morales ŝtatigis la hidrokarbonojn. Ekde tiu dato, la 26 eksterlandaj kompanioj — interalie Petrobras (Brazilo), Repsol (Hispanio), Total (Francio), ExxonMobil (Usono) — ĉeestaj en la lando pasas sub kontrolon de la ŝtata kompanio YPFB (Yacimientos Petrolíferos Fiscales Bolivianos), kiu transprenos la taskojn de transporto, de rafinado, de komercigo kaj de transformado de la nafto kaj gaso. La dispartigo de la enspezoj por la plej produktiva kampo — 2.831.685 kubmetroj da gaso tage — okazos surbaze de 82% por la ŝtato kaj 18% por la koncesia entrepreno — precize la inverso de la ĝis nun valida dispartigo — kaj, por la malpli gravaj kampoj, ĝi ne povas esti malpli granda ol 51% favore al la ŝtato.

Per tiu ŝtatigo sen konfiskado nek elpelo, la ŝtatestro faras nenion alian ol realigi tion pro kio li estas elektita, la rezulton de la referendumo de la 18-a de julio 2004. La loĝantaro, larĝa plimulto (70% de la voĉoj), esprimis sin tiam por “rehavigo de la proprieto de la hidrokarbonoj”, post esti forpelinta du prezidantojn — s-rojn Gonzalo Sánchez de Losada kaj Carlos Mesa — kiuj volis forvendi ilin. Dum sia vojaĝo en Eŭropo, kelkajn tagojn antaŭ sia ekofico, lastan januaron, s-ro Morales klare indikis: “Ni volas partnerojn, ne mastrojn!” La dispono estigis seismon — surprizo! asertis iuj — dum ĝi estis larĝe anoncita dum la elektokampanjo de s-ro Morales. Subtenataj diversgrade de siaj registaroj de maldekstra centro, la brazila multnacia entrepreno Petrobras (kiu rekte kontrolis 25% de la boliviaj gasrezervoj) kaj la hispana Repsol, por citi nur tiujn, reagis tre violente, minacante uzi la internaciajn traktatojn de reciproka protekto de investoj por defendi siajn interesojn. Sur alia nivelo, eĉ se en diplomatiaj vortumoj, la prezidantoj Luiz Inácio Lula da Silva (Brazilo) kaj Nestor Nirchner (Argentino), kies landoj importas bolivian gason je tarifoj skandale malsuperaj al la internaciaj prezoj — pli ol 90% de la brazila gaskonsumo dependas de tiuj liveradoj-, emociiĝas pro la anoncita prezaltigo.

La fino de tiu malegala dispartigo sekvigis la malabrobon de la aŭstra ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ino Ursula Plassnik, oficanta prezidanto de la Ministro-Konsilio de la Eŭropa Unio (EU), dum la pintkunveno EU-Latinameriko, okazinta en Vieno de la 11-a ĝis 14-a de majo. Jam, la ŝtatestro akceptita entuziasme, antaŭ nelonge, kiel “unua indiĝena prezidanto de Bolivio”, transformiĝas en “popoliston” multe malpli aprezata. Neniu, inter tiuj politikaj respondeculoj, tamen ĝis tiam emociiĝis pro la fakto ke neniu el la pli ol 70 kontraktoj subskribitaj de la antaŭaj boliviaj registaroj kun la multnaciaj entreprenoj estis ratifita de la Kongreso, kiel preskribas la bolivia konstitucio. Ĉiuj estis do “eksterleĝaj”. Per tiu dispono, Bolivio, la plej malriĉa nacio de Latinameriko, fariĝas la unua lando kiu ŝtatigas la hidrokarbonojn en la 21-a jarcento. Kun tamen nuanco: sen iam ajn uzi la vorton “ŝtatigo”, Venezŭelo jam faris la saman operacion, devigante la 32 multnaciajn entreprenojn ĉeestantajn en ĝia teritorio akcepti novajn ludregulojn, antaŭ la 31-a de marto 2006, per pago de pli da impostoj kaj enmetiĝo en miksitajn entreprenojn en kiuj la ŝtata kompanio PDVSA tenas la plimulton.

Ne mirige do ke tiuj du landoj, kune kun Kubo, troviĝas en la koro de la kreado de la Bolivara Alternativo por Ameriko (ALBA, laŭ la hispana), “antiimperiisma” interkonsento kiu strebas al latinamerika integriĝo konsideranta la gigantajn sociajn defiojn, surbaze de solidareco, kunlaborado, komplementeco kaj... respekto de nacia suvereneco.

Maurice LEMOINE.