Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉiuj kulturoj konstruas sian konceptan ilaron

Ĉu scienco estas universala?

Observi, nomi, priskribi, teoriumi: ĉiuj tiuj aktivecoj troviĝas en la historio de ĉiu civilizacio. Malgraŭ tio, ĉar ĉiu kreis propran vojon al la kono, kaj la interagoj estas malpli oftaj ol oni kredas, kiu povus diri, ĉu “la” scienco estas universala?

En 1949, en L’Avenir de la science (La estonto de scienco) , Ernest Renan skribis: “Ĉar scienco estas unu el la veraj elementoj de la homaro, scienco estas sendependa de ĉia socia formo, kaj eterna kiel la homa naturo*.” Kvankam la sciencismo de la 19-a jarcento estas cedinta multon en la fino de la 20-a, tamen multaj el ĝiaj antaŭjuĝoj ne malaperis.

* Ernest Renan, L’Avenir de la science, Flammarion, 1999, elŝuteblas rete ĉe http://gallica.bnf.fr.

Universaleco de scienco restas vaste kundividita konvinko. En mondo, kie sociaj sistemoj, spiritaj valoroj, estetikaj formoj estas senĉese tumulte ŝanĝiĝantaj, estus sekurige, se almenaŭ scienco estus fiksa punkto, referenco en la reganta relativismo. Eble eĉ la sola “vera elemento”, se paroli kiel Renan. Fakte unu jarcenton poste, la fizikisto Frédéric Joliot-Curie skribis, laŭ sia sincere progresista konscienco: “La pura scienca kono devas pacigi niajn animojn, ĉasante superstiĉojn, nevideblajn timegojn, kaj ankaŭ provizante nin per pli klara konscio de nia situacio en la universo. Kaj tio estas eble unu el ĝiaj plej altaj titoloj: ĝi estas la fundamenta elemento — eble la nura elemento — penso-unuiga inter la homoj disigitaj sur la terglobo*.”

* Frédéric Joliot-Curie, parolado de la 12-a de novembro 1945, tri monatojn post... la atomaj bombadoj al Hiroŝimo kaj Nagasako.

Malfacilas kontesti la fakton, ke ĉiuj aliaj kulturelementoj — politikaj organizo-formoj, parenco-strukturoj, fondaj mitoj, sociaj kutimoj, religioj kaj spiritecoj, artoj kaj literaturoj — apartenas al kulturoj, laŭ la etnologia senco de la vorto. Sed ĉu scienco ja ne disponigas objektivajn, kontroleblajn, reprodukteblajn konojn? La teoremo de Pitagoro, la principo de Arkimedo, la reguloj de Kepler*, la teorio de Ejnŝtejno (Einstein), ĉar ili veras ĉi tie kaj nun, kiel tie kaj hieraŭ, ĉu ne devus pro esenco esti veraj ĉie kaj ĉiam? Unua dubo tamen devus aperi pro tio, ke tiuj ekzemploj, kiuj ŝajnas tiom pruvaj, apartenas ĉiuj al sufiĉe provinca tradicio, tiu de okcidenta Eŭropo kaj de la greka-jud-kristana kulturo. Malfacilus, apoge al aserto pri universaleco, citi kompleton da ekzemploj, mem universalan, kiu kunvokus sciojn ĝenerale kundividitajn kaj referencantajn al tibetaj, maoriaj aŭ aztekaj originoj.

* En 1609, Johannes Kepler konstatis, ke la planedoj havas elipsajn orbitojn.

Kvankam la 19-a jarcento konsideris la okcidentan sciencon kiel la nuran ekzistantan, kio ĝin destinis nature al universaleco, historiistoj pri sciencoj poste jam montris la gravecon kaj riĉon de aliaj sciencaj tradicioj — hinda, ĉina, arabo-islama. Sed oni ofte komprenas tiun agnoskon kiel rekonon de “fontoj” kiuj nutris la grandan ununuran riveregon de la scienco, fontoj kiuj, oni koncedas, estis tro longe neglektataj, sed kies specifa historieco estas fine daŭre subtaksata*. Kaj la unueco de scienco, tiom fiere projekciita ĝis la komenco de la 20-a jarcento, ja malaperas pro la kreskanta disfakiĝo de la sciencaj kampoj, tiel koncerne iliajn organizajn manierojn kiel iliajn esplormetodojn.

* Vd Amy Dahan, “La tension nécessaire: les savoirs scientifiques entre universalité et localité”, Alliage n-ro 45-46 (komuna numero kun la revuo Dialogue), Nico, 2001.

Sen juĝi pri scienceco de la aliaj sciencoj, ni limigu nin je matematiko kaj natursciencoj; la enkalkulo de la sociaj kaj homaj sciencoj ja igus multe pli facila la kritikon de la universaleco-pretendo.

Dum vizito en Japanio, vizitante unu el la multaj ŝintoismaj aŭ budhismaj temploj, oni povas vidi multajn pendantajn tabuletojn, oferaĵojn al la lokaj feoj, gravuritaj aŭ pentritaj per diversaj ornamaĵoj — marpejzaĝoj, Fuĵi-monto, ĉevaloj aŭ puraj kaligrafiaĵoj. Inter tiuj dankŝildoj troviĝas kompleksaj geometriaj figuroj, specialaj kaj enigmaj aranĝoj de cirkloj, trianguloj kaj elipsoj. La akompana teksto temas pri matematika eldiro, plejofte sen demonstro. Tiuj sangaku, aŭ matematikaj tabuletoj, devenas de la Edo-epoko (17-a — 19-a jarcentoj), dum kiu Japanio intence izoliĝis de la mondo kaj de la eksteraj influoj, aparte okcidentaj. Tiam, fermita en si mem, Japanio disvolvis kelkajn el siaj plej originalaj kulturaj kreaĵoj; no-teatron, hajko-poezion — kaj specifan matematikon, la wasan, de kiu la sangaku estas la publika formo.

Precipe interesata de la mezuraj aŭ projekciaj kvalitoj de plataj kaj tridimensiaj figuroj, sed ankaŭ de iuj konsideroj pri la entjeraj nombroj, la wasan ne prezentiĝas kiel aksioma doktrino-korpo, el la tipo de okcidenta matematiko de post Eŭklido. Temas kontraŭe pri kolekto de rezultatoj, iuj tre ellaboritaj. Troviĝas ja sur certaj sangaku-eldiroj, kiuj foje antaŭas je du aŭ tri jarcentoj, la respondajn okcidentajn teoremojn*.

* Vd Tony Rothman kaj Hidetoshi Fukagawa, Géométrie et Religion au Japon, Pour la Science n°249, Paris, julio 1998; Hidetoshi Fukagawa kaj Daniel Pedoe, Japanese Temple Geometry, Charles Babbage Research Foundation, Winnipeg, Kanado, 1989.
Estetika koncepto de matematiko

Pli ol la matematikaj enhavoj de la sangaku, ties prezento kaj funkcio interesas nin. Ĉu imageble trovi en Lurdo* aŭ en la baziliko Sacré-Coeur en Parizo, danktableton prezentantan la rekton de Euler aŭ la triangulon de Paskalo? Veraj artaĵoj, zorge pentritaj kaj kaligrafiitaj, ofte de kleraj amatoroj, tiuj tabuletoj atestas pri estetika koncepto de matematikoj: kion oni oferas al la dioj, tio devas esti belo, ĉu en formo de belege pentrita ĉevalo, aŭ de eleganta geometria rezultato.

* Fama franca pilgrimo-urbo.

Kompreneble, la funkcio de la sangaku ne estis nur estetika. Ili ankaŭ rolis por starigo de matematikaj skoloj kaj eĉ havis foje sportan aspekton, defie esprimante konkurson inter matematikaj majstroj aŭ kleraj amatoroj*. Male al okcidenta matematiko, la sangaku ne povas plene kompreniĝi nek laŭ perspektivo de teknikaj aplikoj, nek laŭ tiu de filozofia koncept(ad)o, nek, malgraŭ la sankta kunteksto, laŭ tiu de mistika interpretado (tia kia la numerologio de la Kabalo).

* Vd Annick Horiuchi, “Les mathématiques peuvent-elles n’être que pur divertissement? Une analyse des tablettes votives de mathématiques à l’époque d’Edo”, Extrême-Orient, Extrême-Occident, n-ro 20, Presses universitaires de Vincennes, okt. 1998.

Pripensante la nocion scienco-universaleco, ni evidente ne volas, eĉ se nur implicite aŭ senkonscie, rehabiliti la ideon de ensubstanca supereco de la okcidenta civilizacio, supereco kiu sola ĝin kondukus disvolvi tian sciencon. Tial ni unue agnosku, ke ĉiuj homaj kulturoj disponas pri la intelekta ilaro necesa por konstruo de sciencaj scioj. Ne ekzistas homgrupo, kiu, longe antaŭ la komercaj aŭ industriaj socioj, por siaj aktivaĵoj jam ne bezonis lertojn, kiujn oni povus nomi “protosciencaj”, “antaŭsciencaj”

Ekspluatado de la naturo, fare de ĉasistoj/plukistoj aŭ paŝtistoj/agrokulturistoj, postulas trafan klasifikon de bestaj kaj vegetaj specioj, kaj detalajn sciojn pri iliaj sintenoj kaj kvalitoj — protobotanikon, protozoologion. Ĉu por orientiĝaj, ĉu por divenartaj celoj (aŭ ambaŭ), necesas disvolvi konon de la ĉielo, de ĝiaj enaĵoj kaj de iliaj movoj — protoastronomion. Bruto-nombrado, mastrumado de rikolto, postulas ellaboritajn kapablojn nombri kaj kalkuli — protoaritmetikon. La parenco-strukturoj havas regulojn foje tre kompleksajn — protoalgebron. La teknikoj por prilabori lignon, metalon, keramikon, baziĝas sur preciza kono de la materialoj — protofiziko.

Tamen, tiu enhava universaleco konkretiĝas en mirige variaj formoj. Ni nur ilustru ĝin en la kampo de nombraj sistemoj*. La bazo 10, kiu estas uzata en la modernaj sistemoj, kvankam ĝi verŝajne respondas al la dek fingroj de homaj manoj, tamen ne estas ĝenerala. Tiel, la Juki-oj, indiana etno de Kalifornio, uzas ok-bazan sistemon (kiu antaŭfiguras niajn informadikajn bitokojn) ĉar ili kalkulas ne sur sed inter la fingroj. Kaj la babilonianoj uzis bazojn 12 aŭ 60. La adicia terminologio, kiun ni kutimas (25 = dudek plus kvin) ankaŭ ne estas nepra; en chol-a lingvo, de la maja-popolo en Chiapas, la nombrado okazas laŭ dudekoj, sed en rilato al la supera unuo. Tiel, la nombro dudek kvin estas dirata “kvin survoje al duoble dudek” (kiun oni povas analizi “kvin ekde dudek, survoje al kvardek”).

* La sekvaj ekzemploj venas de la verko de Marcia Ascher, Mathématiques d’ailleurs (nombres, formes et jeux dans les sociétés traditionnelles), Seuil, Parizo, 1998. Troviĝas en tiu libro multaj kromaj ekzemploj rilataj al geometriaj aŭ logikaj aktivecoj. La postskribo de Karine Chemla kaj Serge Pahault, “Skribaĵoj kaj re-legadoj matematikaj” alportas valoran teorian prilumon de la matematiko-ideo mem kaj pri ties debatata universaleco.

Pli profunde, troviĝas en tre multaj lingvoj nombraj klasifikiloj, kiuj provizas kvalitan informon pri la nombrataj objektoj: la vorto signifanta la nombron estas malsame markita (ekz-e danke al afiksoj) laŭ la klaso al kiu ĝi apartenas. Maoria lingvo havas du klasojn, homoj kaj nehomoj,. Sed iuj lingvoj havas plurajn dekojn da nombraj klasifikiloj; la dioi-a lingvo (en suda Ĉinio) havas ne malpli ol kvindek kvin klasifikilojn, respondante al tiuj klasoj: a) ŝuldoj, kredito, kontado; b) montoj, muroj, teritorioj; c) opiopipoj, fajfiloj, ktp; ĉ) rizejoj; d) vestaĵoj, kovriloj; e) kuraciloj, medikamentoj; f) spiritoj, viroj, laboristoj, ŝtelistoj; g) knabinoj, junaj virinoj; ĝ) vojoj, riveroj, ŝnuroj; h) infanoj, moneroj, ŝtonetoj; ĥ) paro de io, ktp. — listo multe pli longa ol tiu elvokita de Borges kaj reprenita de Foucault.

La paternalisma etnologio de la 19-a jarcento konsideris tiajn sistemojn arkaika etapo de “primitiva penso”, kiu ankoraŭ ne kapablis puran abstrakton de nombro sendependa de tio, kion ĝi nombras. Sed oni rajtas argumenti, ke tiuj klasifikiloj respondas al distingoj tre trafaj por la specifaj praktikoj de tiu socio.

La termino “scienco” estas mem plursignifa, portante profundan konfuzon, kiel atestas la malprecizeco de la proponataj difinoj en ordinaraj vortaroj. Fakte, konsiderante la astronomion de la babiloniaj pastroj, precipe ligitan al divenartaj zorgoj, aŭ la grekan geometrion, esence pli filozofian ol praktikan, klaras, ke tiu vorto “scienco” povas nomi tre diversajn praktikojn, tiom pro la organizformoj de produktado de novaj scioj, kiom pro la sociaj funkcioj de tiuj scioj. Tial ni elektis nomi “protosciencoj” sciojn ja efikajn kaj objektiveblajn*, sed ne tute aŭtonomajn, esence ligitajn al tiu aŭ alia teknika, ekonomia, mita aŭ luda aktiveco. Ni rezervu la terminon “scienco” por abstraktaj formoj de scio, almenaŭ grandparte malligitaj de sia praktika origino kaj de sia konkreta uzo.

* En rilato kun ekstera realeco.

Laŭ tiu difino, la greka matematiko estas ja laŭregula ekzemplo de scienco. La egipta civilizacio havas metodojn por el kampomezurado kalkuli diversformajn surfacojn de terenoj; sed tiuj empiriaj metodoj celantaj rektan utilon, estas foje ĝustaj, foje proksimumaj, foje malĝustaj, sed ĉiuokaze neniam demonstritaj. La grekoj, male, ellaboris doktrinon, kiu superis ĉian praktikan aplikon, kaj baziĝis sur la esenca nocio de pruvo, elstaranta kun la “Elementoj” de Eŭklido. Tiun matematikon ni ja ankoraŭ nun agnoskas kiel arketipan sciencon.

La “greka miraklo” tamen ne konsistigas neretroireblan unuan rompon, kiu definitive enkondukus okcidentan kulturon en la scienco-epokon. Sufiĉas konsideri la malmultan intereson de la romianoj por tiu abstrakta scio, kaj la etecon de ilia kontribuo, dum, sur la literatura kaj filozofia tereno, ili multege pruntis de la grekoj.

La arabo-islama civilizacio ja redonis al kulturo veran sciencan dimension. Ĝi ne nur — kiel oni ofte malĝuste asertis — transdonis la antikvan grekan sciencon; ĝi ekde la 8-a jarcento konsiderinde disvolvis multajn sciencajn fakojn*. Matematiko, optiko, astronomio, geografio, medicino, la novaj konoj skribiĝis, de Samarkando ĝis Zaragozo, plejparte en araba lingvo. Matematikistoj kiel Al-Khwarizmi (9-a jarcento) aŭ Omar Kayyam (la granda poeto de la 11-a jarcento), fizikistoj kiel Ibn Al Haytham (10-11-a jarcento) havas plurjarcentan antaŭecon kompare kun siaj eŭropaj posteuloj, pri algebro same kiel pri optiko. Sed kvankam nova, tiu arabo-islama scienco funkcias en ideologiaj kaj politikaj kondiĉoj tre malsamaj al tiuj, kiuj ebligis la eŭropan sciencon.

* Vd Ahmed Djebbar, (Entretiens avec Jean Rosmorduc), Une histoire de la science arabe, Seuil, Parizo, 2001; Roshdi Rashed (sub gvidado de) Histoire des sciences arabes (3 vol.), Seuil, Parizo, 1997.

Samajn rimarkojn oni povus meti pri la ĉinaj sciencoj, kies disvolvo, aŭtonoma ĝis la masiva alveno de la eŭropanoj (kaj aparte de la Jezuitoj) en la 17-a jarcento, montras profundajn specifecojn, tiom pri siaj esplortemaroj kiom pri siaj organizoformoj.

La moderna scienco mem naskiĝis komence de la 17-a jarcento sur la Malnova Kontinento (la “Galileja tranĉo”) kaj karakteriziĝas de originalaj trajtoj, tre ligitaj al tiuj de la eŭropa socio. Unuflanke, la emancipiĝo kaj la evoluo de la urbaj manlaboristaj tavoloj donas al la manlaboro kaj praktikaj aktivaĵoj novan rajtecon kaj dignon; ekde tiam, kiel atestas la fama Galileja teksto pri la venecia arsenalo*, disvolviĝis la nova enradikiĝo de scienco en tekniko, kie ĝi ĉerpis esplortemojn (la funkciprincipoj de la simplaj maŝinoj) kaj revoluciajn esplorrimedojn, la aktiva eksperimentado ja de tiam anstataŭis la pasivan observadon. Aliflanke la ideologia kaj religia kunteksto provizas efikajn metaforajn reprezentiĝojn de scio; la naturo vidata kiel “granda libro” (refoje Galilejo) kaj la ligita nocio, apriore stranga, de “leĝoj de la naturo” havas evidente sian fonton en la politika kaj religia organizo de la socio. Plie, la manifesto-programo de grandskala praktika apliko de la teoria scio (Francis BaconKnowledge is power”, Renato Kartezio “Devenir maîtres et possesseurs de la nature” (Fariĝi mastroj kaj posedantoj de la naturo) eksplicite artikiĝas kun la mekanikiĝo kaj poste industriiĝo de la naskiĝanta kapitalismo.

* Galilejo konfesas, ke inspiron por siaj teorioj — la teknika disvolvado ebligas disvolvon de scienco — li trovis observante la laboristaron de la venecia arsenalo.

Tiuj diversaj epizodoj de la scienca disvolviĝo neniel povas esti konsiderataj kiel sinsekvaj fazoj de senhalta kaj homogena progreso. La scienckulturaj epizodoj, eĉ tre intensaj kaj variaj, ĝenerale finiĝas antaŭ ol, poste kaj aliloke, esti relajsataj. Rompoj kaj disigoj estas pli markitaj ol la relajsiĝoj, kaj ofte ne malpli fekundaj. Kvankam Joseph Needham (1900-1990) en sia granda entrepreno resurekti la ĉinajn sciencojn, estis gvidata de la deziro evidentigi ilian antaŭecon kaj ilian kontribuon al la okcidenta scienco, tiu lia vidpunkto estas tro redukta*. La ĉinaj sciencaj praktikoj havas proprajn karakterizojn, tiom epistemologiajn* kiom sociologiajn, kiuj ne permesas ilin trakti kiel simplan alfluan rivereton de la granda riverego scienco. Same ĉe la arabo-islamaj sciencoj. Agnoski la grandajn ŝuldojn de la okcidenta scienco al ili, ne rajtigas nei ilian specifecon kaj valorigi nur tiujn kontribuojn.

* Joseph Needham (sub gvidado de) Science and Civilization in China, Cambridge University Press,1959. Libroj de tiu aŭtoro en franca lingvo: La science chinoise et l’occident, Seuil, Parizo, 1973; La tradition scientifique chinoise, Hermann, Parizo, 1974; Dialogue des civilisations Chine-Occident, La Découverte, Parizo, 1996.
* Epistemologio: (laŭ Krause: anglosaksa termino por ekkonteorio (Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Buske, Hamburgo 1999, p. 183a).

Ekzistas ne scienco sed sciencoj, ne nur laŭ la senco, ke ekzistas diversaj sciencaj fakoj, sed precipe laŭ la senco, ke la produkto-, dir- kaj apliko-manieroj de scioj ege diferencas laŭ la lokoj kaj la epokoj. Oni cetere povas argumenti, ke unu el la plej bona pruvo de la nereduktebla plureco de tiuj epizodoj estas ilia tempa finieco. Tiom la grek-aleksandra scienco, kiom la ĉina kaj la araba-islama, pro specifaj kialoj, internaj je la socioj en kiuj ili disvolviĝis. Simile okazas cetere pri la intelektaj monumentoj de la scienca kono, kiel pri tiuj, materiaj, de niaj urboj. Ofte ilia ruiniĝo kaj forlasiĝo permesas ilian senrespektan rabadon kaj la reuzon de ties materialoj por strukturoj kaj celoj ofte tre malsamaj de la origina celo.

Por fini forviŝi la komune akceptitan koncepton de universala scienco, kiu laŭdire superas la konkretajn formojn en kiuj ĝi “enkarniĝas” laŭ la historiaj epizodoj, sufiĉas konstati la ekziston de civilizacioj sen propraj sciencaj praktikoj, kiuj tamen disvolviĝas. La plej ĉefa ekzemplo estas tiu de Romio, kiel facile konstateblas. Ĉiu facile povas citi nombron da grekaj kleruloj, sciencistoj, inter Ionio kaj Aleksandrio, de Pitagoro ĝis Hipatio, de Taleso ĝis Eŭklido, de Arkimedo ĝis Herono, de Hiparko ĝis Ptolemeo, kaj tiom da aliaj. Sed kiuj nomoj prezentiĝas en la menso, kiam oni vokas famajn latinajn sciencistojn? Kompilema kaj kredema natursciencisto, Plinio la maljuna (kaj lia nevo), la arkitekto Vitruvio, agronomo Kolumelo, kaj ...? Romianoj, kiuj tiom pruntoprenis de la konkeritaj grekoj pri filozofio, poezio, mitologio, skulptarto, arkitekturo, neniel sin ŝarĝis per sia scienca heredaĵo. Tio ne malhelpis ilian dominadon, longan kaj prosperan, sur okcidenta Eŭropo kaj Mediteraneo.

Unu el la plej interesaj aktualaj demandoj estas tiu de eksterteraj vivoformoj kaj, transe, ekzisto de “inteligentaj” formoj. Ni imagu vivan kaj pensantan specion, tute fremdan al la nia. Ekzemple, kadre de biokemio proksima al la nia, speco de senvertebruloj vivantaj en la oceanaj profundoj de la de ili loĝata planedo. Koncepteblas, ke evoluo igas tiajn estaĵojn disvolvi komunikkapablon, kolektivan organizon kaj aktivan konon de sia medio — ia civilizacio. Finfine, ĉu la surteraj cefalopodoj ne famas pro sia sufiĉe fajna besta inteligento?

Mortema kaj jam mortanta....

La sensoj funkciigataj de tiaj estaĵoj havus tute alian hierarkion ol la nia: en la abisma mallumo, vido estus malĉefa kaj tuŝsenso, verŝajne evoluigita en kemio-tuŝaj sensaĵoj fajnaj kaj diversigitaj, estus ĉefa. La komunikaj aparatoj, tiom kiom la mondoperceptoj, estus influitaj. La sciodisvolvado de tiaj estaĵoj evidente okazus laŭ ordo malsama de la nia. En tiu fluida kaj plena medio, matematiko de la kontinuo devus antaŭi tiun de la malkontinua aritmetiko, kemio antaŭus fizikon, fluidaĵo-mekaniko antaŭus tiun de la solidoj, ktp... Disvolvo de astronomio estus des pli malfrua kaj postulus esplorrimedojn teknike ege evoluintajn.

Sed precipe, la uzata lingvo — kia ajn estas ties fizika bazo, verŝajne ne sona — provizus por la sciencaj scioj metaforajn reprezentiĝojn mensajn asociiĝajn, ekkonajn strukturojn, tiom malsimilajn de la niaj, ke estigo de veraj interŝanĝoj kun tia civilizacio, se ĝi materie eblus, estus malhelpata de tre profundaj nesolveblaj traduko-problemoj. Neniel certas ebleco de tia interkompreno.

Revenante sur nian planedon, ni ja konfesu, ke scienco hodiaŭ estas universaligita. Fizikistoj laboras pri la samaj esplortemoj, per la samaj akcel-maŝinoj en Ĝenevo aŭ Ĉikago, la biologoj eksperimentas same en Tokio kaj en Parizo, la astronomoj uzas la samajn teleskopojn en Ĉilio kaj en Havajo. Sed tiu tutmondiĝo estas nur venko de iu tipo de scienco “okcidenta”, unue eŭropa, kaj poste venanta de Usono.

Tiu geografia dominado implicas neniun tempan privilegion. Same kiel la grekaj, ĉinaj, arabaj, povus esti ke la okcidenta scienco (aŭ la monda, estas nun egale), estas mortema, kaj eĉ, post kvar jarcentoj da disvolviĝo, jam mortanta. Ties efikeco, kiu ebligis al ĝi efektivigi la bakonan kaj kartezian programon, nun returnas sin kontraŭ ĝi. La socia, aŭ pli precize komerca, mendo, metas la sciencan disvolviĝon sub regado de postuloj produktivecaj kaj tuje profitdonaj. La ebleco de fundamente spekulativa esploro sen garantio de tuja sukceso fariĝas pli kaj pli malcerta. Tiel inside malnodiĝas la kunagado, finfine sufiĉe miriga kaj historie ja aparta, inter spekulado kaj ago, kiu karakterizis la okcidentan sciencon dum du jarcentoj.

Sed, se aliaj lokoj kaj aliaj tempoj donis al la scioj, kiujn ni konsideras sciencaj, intelektajn kaj materiajn funkciojn tiom malsamajn de la hodiaŭaj, ni nur lasu malferma la demandon de ilia statuso en la onta(j) civilizacio(j)?

Jean-Marc LÉVY-LEBLOND.